Malhistorio – ĉapitro 3.
Prenu la libron kaj formanĝu ĝin.
3. sendormaj tagoj.
kiom da malamo eblas esti en la homa koro?
kiom mezuras la maksimume eltenebla timo?
el kia senfunda puto naskiĝas la decido defii?
mi volas komenci de la komenco.
mi volus komenci de la komenco. mi ne scias kie lokiĝas la origino de mia historio. mi ne scias ĉu ĝi havas originon kaj eĉ ne scias ĉu estas historio. estu ĝi historio, se oni konsideras ke iu ajn historio estas historio, eĉ tiu de la projekto pri nefekundigo de homo. ĉikaze restas la projekto pri revo aŭ projekto pri deziro aŭ projekto pri espero. kaj kiom da fojoj la historio de la deziro, de la espero aŭ de la revo, estas vakua historio pli inda kaj nepereema ol historioj pri kelkaj homoj, kun iliaj nuraj urinoj, fekaĵoj, bavaĵoj kaj ejakulaĵoj? estu mia historio, historio. senkomenca historio sed kun finaĵo.
ĉar en mia koro estas nur demandoj kaj konstatoj pri tio, ke mi nenion scias, mi decidas pri historio jam komencita, sen kronologia ordo nek logika rigoreco. ĝuste tiu, kiun mi ĵus enkondukis parolinte pri granda malamo, granda timo kaj decido defii. komence mi pensis eviti priskribadojn kaj rakontojn pri la ĉiutagaĵoj, kiuj kondukis min, pere de senkonsola kaj kontrolata maldormo, al la ekzakta punkto kie mi estas nun, la sojlo de mia propra fino. sed mi rimarkas ke sen priskribi kaj rakonti, oni ne komprenos min. mi ne scias ĉu mi volas ke oni min komprenu. mi ne scias ĉu mi kapablas fari min komprenata.
mi scias, tamen, ke mi ne volas teksadi labirinton ene de labirinto, kvazaŭ angoranta rolulo de antikva libro.
do, mi decidas favore al la mininuma rakonto, nur tio nepre bezonata por ke oni komprenu tion, kion mi intencas kroniki. kaj pro tio mi dividas mian rakonton je du partoj: kia estas tiu mondo kie mi vivas? kion mi havas por fari ene de ĝi?
multege da jaroj jam pasis, ekde kiam alvenis la granda kataklismo. ni studis en la libroj pri la homa historio ke neatendata fatalaĵo okazis kaj ke bedaŭrinde mortis amasoj da homoj kaj preskaŭ la tuta kultura heredaĵo de nia specio aŭ perdiĝis aŭ estis malaperonta. sed ĉiuj libroj ripetas ke ni trafis la precipan celon de la granda rekonstruado: en kelkaj jardekoj la planedo denove reakiris sian malnovan vivmanieron, plena je komforto kaj allogo, iel ajn admirinda nova mondo. grava registaro, elektita de bravaj reprezentantoj de ĉiu kontinento, zorgis pri la universala ordo kaj estris la obeeman homamason, gvidante ĉiujn al la absoluta prospero. kaj la libroj diras, ke, kun la partopreno de ĉiu homo, nia granda civilizacio baldaŭ superos al si mem, pli baldaŭe ol sukcesas revi la naiva homa revo. tiuj libroj, plenaj je superlativoj, estis skribitaj de grupo nomata la sep saĝuloj de la tero, kaj ĝia stilo estis absolute perfekta. ĉiuj devis per tiuj libroj studi ĉiujn sciencojn por strebi al la heroa paŝo, kiu ankoraŭ pli forte apartigos nin, homoj, de la malsuperaj al ni en la skalo de la kreitaĵaro.
kaj mi estis elektita, post la superaj ekzamenoj de la dua lernejo, mi estis elektita por dediĉi korpon kaj animon al aŭdaca projekto.
la instruistoj diradis ke ili eltrovis, flugantajn ĉirkaŭ la planedo, en difinitaj kaj precizaj orbitoj, malgrandajn aĵetojn, probable senditajn de la homo mem, kaj de tiuj aĵetoj venis etaj sonoj al kelkaj grandaj maŝinoj. oni sciis ke tiuj maŝinoj konektiĝis al la telefonsistemo. tamen la telefonaparatoj funkciadis sendepende de tiuj maŝinoj ĉar, tuj post la nigra nokto, grupo ĝislace laboris kaj sukcesis funciigi ilin. kaj la instruistoj daŭrigis: post la legado de trovita nebrulata paĝo de kolora revuo, malsimile al niaj revuoj kies paĝoj estas blankaj, grizaj kaj nigraj, post la legado de tiu paĝo, oni deduktis ke tiuj maŝinoj probable utilis al komunikado inter grandaj distancoj, kvazaŭ eblus ke ni en la sudo povus samtempe paroli al homoj en la nordo.
