Monteiro Lobato en Esperanto – 02

SACI’

 Ĉapitroj 17, 18, 19 kaj 20

 

17 – Noktomezo

Ĉimomente, la floro, kiu servis kiel horloĝo, tute malfermiĝis.

– Jen la horo! – diris Saci’. – Ni estas en la mezo de la nokto.

Malgraŭ lia kuraĝo, Peĉjo sentis tremeton tra la korpo. Estis la unua fojo en lia vivo, kiam li pasigis la tutan nokton en la arbaro – kaj ne estos ordinara nokto, laŭ la diro de Saci’.

– Nenion timu. Lasu ĉion al mi, ke nenio malbona okazos – diris Saci’, ĉirkaŭrigardante kvazaŭ serĉante ion. – Venu kun mi. Tie estas malnova arbo, aspidospermo, kiun mi konas, kaj ni trovos la plej bonan rifuĝejon.

Fakte. En la aspidospermo estis kavo, tre taŭga por esti kaŝejo. Ene de ĝi la du lokiĝis laŭplaĉe tiamaniere ke ili povus ĉion vidi sen danĝero esti vidataj. Continue lendo “Monteiro Lobato en Esperanto – 02”

Monteiro Lobato – O Saci

O SACI

Capítulos 17, 18, 19 e 20

 

17 – Meia-noite

Nesse ponto da prosa a flor que servia de relógio abriu-se toda.

— É hora! — exclamou o saci. — Estamos justamente no meio da noite.

Apesar de valente, Pedrinho não deixou de sentir um certo arrepio pelo corpo. Primeira vez na vida em que ia passar uma noite inteira na mata — e não seria uma noite comum, pelo que dizia o saci.

— Não se arreceie de coisa nenhuma. Deixe tudo por minha conta, que nada de mal há de acontecer — disse o saci, correndo os olhos em redor como em procura de alguma coisa. — Venha comigo. Há ali uma peroba minha conhecida, onde encontraremos o melhor dos refúgios.

De fato. Na tal peroba havia um oco a doze pés acima do chão, muito próprio para esconderijo. Dentro dele os dois acomodaram-se à vontade e de modo a tudo poderem ver sem perigo de serem vistos. Continue lendo “Monteiro Lobato – O Saci”

Monteiro Lobato en Esperanto – 02

SACI’

 Ĉapitroj 13, 14, 15 kaj 16

Tradukis: Jorge Teles

  

13 – Novaj diskutoj

Ili devis atendi ĝis noktomezo, ĉar nur en tiu horo la arbaraj elfoj eliras el siaj nestoj. Por pasigi la tempon, Saci’ klarigis al Peĉjo kia estas la vivo en la naturo.

– Vi neniam povas imagi pri la sorĉa vivo, kiun ni havas ĉi tie, – li diris.

– Do, do! – diris la knabo. – Estas nenio, kion la homoj ne scias. Avinjo havas libron pri Naturhistorio, kiu ĉion rakontas.

Saci’ ridis kaj blovis fumeton el la pipeto.

– Ĉu ĉion? Ha, ha, ha!… Ĉi libroj ne rakontas eĉ la duonon, kaj estas plenaj je inventaĵoj aŭ eraroj. Sufiĉas diri, ke por ĉiu insekto necesus tuta libro nur por rakonti ion pri ilia eta vivo. Kaj kiom da insektoj estas? Milionoj… Continue lendo “Monteiro Lobato en Esperanto – 02”