Gil Vicente 03. AKTO PRI LA TRI MAGOJ (1503)

la Mago

Resumo:

Paŝtisto senesperiĝas ĉar dum serĉado de la loko kie Jesuo naskiĝis, li perdiĝis. Li renkontas alian paŝtiston kun ermito. La ermito trankviligas lin kaj asertas al li ke li sukcesos vidi la ĵusnaskitan infanon. Venas kavaliro, kiu estis kun la tri Magoj kaj ankaŭ perdiĝis. Ĉi tiu rakontas ke ili sekvadis stelon. Kiam la ermito aŭdas de la kavaliro la priskribon pri la stelo, li perceptas ke estas la Redemptoro tiu, kiu naskiĝis, kaj parolas pri la psalmoj kiuj anoncas la naskiĝon de la Mesio kaj la adoradon de la Magoj. La tri Magoj eniras kaj ili kantas antaŭ la kripo.

GV007. La tri Magoj

Quando la Vírgen bendita
Lo parió,
Todo el mundo lo sentió.
Los coros angelicales
Todos cantan nueva gloria;
Los tres Reyes la victoria
De las almas humanales.
En las tierras principales
Se sonó
Quando nuestro Dios nació.
Kiam la benata Virgulino
naskis lin,
La tuta mondo komprenis.
Ĉiuj anĝelaj korusoj
kantas la novan gloron.
La tri Magoj kantas la venkon
De la homaj animoj.
En ĉiuj gravaj landoj
Aŭdiĝis
Kiam nia Dio naskiĝis.

(kantas Geovani Dallagrana, Gerson Marchiori e Graciano Santos)
Continue lendo “Gil Vicente 03. AKTO PRI LA TRI MAGOJ (1503)”

Visitas: 239