Gil Vicente 05. FARSO PRI TIU, “KIU HAVAS FARUNON” (1505)

aires rosado

Resumo:

Ordonjo kaj Aparício, du servistoj, renkontas sin surstrate. Unu el ili estas dungita de Aires Rosado, paĝio de iu nobelulo. Aires Rosado estas malriĉa sed pretendas esti galantulo Li ludas serenadon al la koramikino. La hundoj, la katoj kaj la kokoj blekas. La patrino de la junulino, la Oldulino, venas kaj deklamas longan paroladaĉon, kaj malbenas tiun, kiu devigas ŝin veni surstraten en mezo de la nokto. Aires Rosado kantante foriras. La Oldulino skoldas la filinon, Isabel. Ŝi volas ke la filino laboru sed la junulino ŝatas nur sin ornami. Ambaŭ foriras

GV009. Aires Rosado

Si dormís, doncella,
Despertad y abrid,
Que venida es la hora
Si quereis partir.
Si estais descalza,
No cureis de vos calzar,
Que muchas agoas
Teneis de pasar,
agoas dAlquebir;
Que venida es la hora
Si quereis partir.
Se vi dormas, virgulino,
vekiĝu kaj malfermu,
ĉar jam estas la horo,
se vi volas ekvojaĝi.
Se vi estas senŝua
ne zorgu pri ŝuoj,
ĉar multajn akvojn
vi devos transvadi,
akvoj de la rivero Gŭadalkiviro.
ĉar jam estas la horo,
se vi volas ekvojaĝi.

(kantas Rubem Ferreira Jr.)

GV010. Aires Rosado

Cantan los gallos,
Yo no me duermo,
Ni tengo sueño.
Kantas la kokoj
kaj mi nek dormas
nek eĉ dormemas.

(kantas Gerson Marchiori)

…Aires Rosado
Por mayo, era por mayo.      En majo, estis en majo.
(kanzono kun ĉi tiu refreno aperos en la teatraĵo 38, Pilgrimado de la Humiligitaj GV131)

GV011. Aires Rosado

Apartar-me-hão de vós,
Garrido amor.
Eu amei uma senhora
De todo o meu coração:
Quis Deos e minha ventura
Que não m’a querem dar, não.
Garrido amor.
Não me vos querem dare;
Irme hei a tierras agenas,
a chorar meu pesare.
Garrido amor.
Oni apartigos min de vi,
ĝentila amatino.
Mi amis sinjorinon
el mia tuta koro;
Volis Dio kaj mia fortuno
ke ili ne liveros ŝin al mi.
Ĝentila amatino
Ili ne volas liveri vin al mi.
Iros mi al aliulaj landoj
por plori pri mia ĉagreno.
Ĝentila amatino.

(kantas Jaqueson Magrani)

GV012. Aires Rosado

Já vedes minha partida.
Os meus olhos ja se vão;
Se se parte minha vida,
Ca me fica o coração.
Vi vidas mian foriron
Miaj okuloj jam ekvojaĝos;
Se foriras
mia vivo
Ĉi tie restas la koro.

(kantas João Batista Carneiro)

Continue lendo “Gil Vicente 05. FARSO PRI TIU, “KIU HAVAS FARUNON” (1505)”

Visitas: 262