Gil Vicente 30. FARSO PRI LA MULISTOJ (1526)

la oraĵisto

Resumo:

Kapelpastro, Oraĵisto kaj du Mulistoj pagpostulas al Nobelo liajn ŝuldojn. La Nobelo, per sofismoj, sarkasmoj kaj laŭdoj prokrastadas la pagojn. Lia precipa argumento estas ke li estas bone akceptata en la kortego, kaj ĝuas familiarajn rilatojn al la reĝo. Li promesas indiki kaj promociigi la kreditorojn. Fine de la teatraĵo estas konverso inter ĉi Nobelo kaj alia, kiu estas enamiĝinta. Ambaŭ montras siajn karakterojn: la unua estas oportunisto, senmorala (al ĉiuj damoj de Dio mi ne proponas eĉ panpeceton). La dua estas amema, idealisto (kiam vi enamiĝos vi estos pli profunda, pli diskreta kaj pli subtila, ĉar la mondo de la enamiĝinto, sinjoro, estas alia mondo kaj ĝi situiĝas transe de Brazilo).

GV098. Pero Vaz

A serra é alta, fria, e nevosa;
Vi venir serrana, gentil, graciosa,
Vi venir serrana, gentil, graciosa;

Vi venir serrana, gentil, graciosa;
Cheguei-me per ella com gran cortezia,
Cheguei-me per ella com gran cortezia.

Cheguei-me per ella de gran cortezia.
Disse-lhe: “Senhora, quereis companhia?”
Disse-lhe: “Senhora, quereis companhia?”

Disse-lhe: “Senhora, quereis companhia?”
Disse-me: “Escudeiro, segui vossa via.”
Disse-me: “Escudeiro, segui vossa via.”

La monto estas alta, malvarma kaj nebula;
Mi vidis la venon de montanino, ĝentila kaj gracia,
Mi vidis la venon de montanino, ĝentila kaj gracia,

Mi vidis la venon de montanino, ĝentila kaj gracia,
Mi alproksimiĝis kun granda delikateco,
Mi alproksimiĝis kun granda delikateco,

Mi alproksimiĝis kun granda delikateco,
Kaj mi diris al ŝi: “Sinjorino, ĉu vi volas akompananton?”
Kaj mi diris al ŝi: “Sinjorino, ĉu vi volas akompananton?”

Kaj mi diris al ŝi: “Sinjorino, ĉu vi volas akompananton?”
Ŝi diris al mi: “Eskviro, sekvu vian vojon.”
Ŝi diris al mi: “Eskviro, sekvu vian vojon.”

(kantas Jaqueson Magrani)

Continue lendo “Gil Vicente 30. FARSO PRI LA MULISTOJ (1526)”

Visitas: 175