rakontu alian anjo 16. la veto kun la Diablo

la veto kun la Diablo

LA VETO KUN LA DIABLO

   
                 

                                           la veto kun la Diablodesegnaĵo de ricardo garanhani

Noto: Ĉi-tiu lasta rakonteto aldonas al mia kolekto temon ege ripetata en la populara literaturo: veto kun la Diablo. Ĉi temo ja havas siajn variantojn pli noblajn kaj plenajn je filozofio, kaj eĉ kun pinĉaĵo de metafiziko; la du plej imponaj ekzemploj estas la Libro de Ijob, el la Malnova Testamento, kaj Faŭsto, de Goethe (1749-1832). Rilate tiujn pli noblajn variantojn, ne la rolulo vetas kun la Diablo, sed, tre strange, Dio mem. Ijob kaj Faŭsto estas la viktimoj de la disputo kaj ambaŭ restas kiel simboloj de sia epoko.
    La rakonteko de mia avino estas unu inter multaj, kiuj trakuras Brazilon. En la plejmulto, estas la virino tiu, kiu sukcesas bonan strategion por venki la Diablon, nekonscia elaĉeto el la peko de la kompatinha Eva, kiu falis antaŭ la unua tentado. Ĝenerale, ili havas erotikan etoson. Tio kompreneblas.

    Iu tre malriĉa viro jam estis laca pri sia malriĉeco. Iutage aperis al li la Diablo kaj prezentis proponon.
    – Se vi volas riĉiĝi, ni faru kontrakton. Vi ricevos monon kaj estos sana por ĉiam, komence de morgaŭ. Post unu jaro mi revenos. Se vi prezentos al mi taskon, kiun mi ne sukcesos fari, via animo estos libera kaj vi havos por ĉiam via tuta oro. Kontraŭe, se mi sukcesos plenumi la proponitan taskon, do mi kunportos vian animon ĝis la plej malproksimaj malproksimaĵoj.
    La viro ne hezitis. Li opiniis ke unujara limtempo sufiĉos por ke li trovu nefareblan taskon por prezenti al la Diablo. Li diris jes. La Diablo malaperis meze de eksplodo de fumo kaj sulfur-odoro.
    La postan tagon komencis la mirakloj. Lia edzino estis vizitata de urbano, kiu parolis al ŝi pri heredaĵo. Ludante en la korto lia filo trovis enterigitan kofron plenan je oro. Li mem, dum fiŝado, trovis ĉe riverbordo sakon plenan je mono.
    Ho, kia feliĉo. Ilia vivo ŝanĝiĝis kaj la viro fine forgesis la kontrakton faritan inter li kaj la Diablo, kvazaŭ lia subita riĉeco estis rezulto de hazardo.
    La tempo pasis.
    La tempo pasis iomete pli.
    La tempo pasis ankoraŭ pli.
    Iutage li havis premsonĝon kaj vekiĝis kovrita de ŝvito. Li sonĝis pri la diabla vizaĝo, kiu spiris varman aeron ĉe lia propra vizaĝo. Subite li memoris pri ĉio.

Continue lendo “rakontu alian anjo 16. la veto kun la Diablo”

Visitas: 388