Lobato en Esperanto – 14

La reformo de la Naturo – Dua parto

Ĉapitroj 1, 2 kaj 3

 

1 – La Laboratorio de la Vicgrafo

La vojaĝo de sinjorino Benta kaj siaj genepoj al Eŭropo, por helpi je la organizado de la kompatinda kontinento detruita de la milito, igis la Vicgrafon de Maizospikulo eĉ pli granda akademiulo ol li estis. Dum la vizitado, la fama maizospiko havis la ŝancon renkonti plurajn rimarkindajn sciencistojn, de kiuj li lernis grandajn sciencajn eltrovaĵojn. Liaj studoj koncentriĝis pri fiziologio, tio estas, la scienco, kiu studas la funkciadon de organoj ĉe vivantaj estaĵoj.

Li lernis, ekzemple, ke en la korpoj de homo kaj aliaj bestoj estas aferoj nomataj glandoj, kiuj estas je la plej granda graveco por la vivo. La glandoj estas tio, kio ĉion kontrolas. Ili igas la korpon kreski, plipeziĝi, ŝviti. Ili plenigas la buŝon el salivo, kiam oni memoras ion bongustan aŭ flaras la kuketojn de onklino Nastasja. Ega glando, nomata hepato, produktas kompaktan, flavverdan likvaĵon nomatan galo, kiu helpas la digeston de manĝaĵoj kaj solvas grasojn – ĝi faras la samon, kion faras la sapo. Aliaj glandoj nomataj renoj, kiuj havas la formon de du grandaj fazeoloj, filtras la venenojn, kiuj formiĝas en la korpo, kaj forpelas ilin kun la urino. Estas mamaj glandoj, kiuj produktas lakton. La pulmo estas alia tre grava glando… (*)

– Do, ene de ni estas nur glandoj? – demandis Emilja, al kiu la Vicgrafo klarigadis tion. Sinjorino Benta respondis:

– Estas multaj glandoj en la homa korpo. Ili estas kiel urbaj fabrikoj, kiuj produktas ĉiujn aĵojn necesajn por la urba vivo. Sen fabrikoj kaj sen glandoj, nek urboj nek organismoj povus vivi kaj disvolviĝi. Kiam ni ŝvitas aŭ ploras, de kie venas la ŝvito aŭ la larmoj?

– El iu eta fabriko.

– Ĝuste. Ili devenas de la ŝvitglandoj kaj lakrimaj glandoj, etaj glandoj kiuj produktas ŝviton kaj larmojn. Eĉ por la graso, kiun homoj havas sur la haŭto, necesas glandoj – la sebumaj glandoj.

– Sebo-produktanto, kiel malbele! – ekkriis Emilja. – Do interne ni estas vera urbo kun fabrikoj, eĉ de sebo.

– Kial ne? Ĝi estas tre komplika urbo. Krom ĉi tiuj glandoj por galo, larmo, ŝvito kaj sebumo, ekzistas tiuj, kiuj produktas stomakan sukon en la stomako. Estas ankaŭ tiuj, kiuj produktas salivon en la buŝo…

– Naŭziga! Salivo estas kraĉaĵo. Al kio servas kraĉaĵo? Nur por kraĉi.

– Ne, Emilja. Salivo ludas tre gravan rolon en la digesto de manĝaĵo. Ni manĝas rizon, fabojn, viandon, terpomojn, mil aferojn. Sed ĉi tio devas esti transformata en sangon, ĉar sango estas la mielo, kiu nutras ĉiujn ĉelojn, kiuj konsistigas la korpon.

– Kiel amuze!…

– Kaj tio ne estas ĉio. Ne sufiĉas, ke la sango aperu, oni devas ĉiam konservi ĝin freŝa, tre ruĝa kaj freŝa; kaj estas ankaŭ glando, la pulmo, kiu faras ĉi laboron, riparante la difektitan sangon.

– Sed kiel sango difektas?

– Tre simple. La korpo konsistas el mikroskopaj brikoj nomataj ĉeloj. Ĉi etaj brikoj nur manĝas sangon. Ekzistas sango por nutri ilin. Sed el la sango, kiu atingas ilin, ili prenas nur la elementojn, kiujn ili bezonas, kaj malakceptas la ceterajn. Ĉi malakceptaĵo estas la difektita sango.

– Kaj kien ĝi iras?

– Ĝi iras al la pulmoj, kiuj estas la sangripara laborejo. Kiam ĝi alvenas tien, la difektita sango estas purigata, banata en la aero, kiun ni spiras, brosata, kombata, kaj fariĝas denove ruĝa kaj en perfekta stato, kiel ĝi estis antaŭe.

De tie ĝi iras al la koro. La koro pumpas ĝin kaj devigas ĝin fari alian vojaĝon tra la arterioj ĝis ĝi atingas ĉiujn brikojn en la korpo. Kaj tiel plu.

– Sed kiel difektita sango ne miksiĝas kun freŝa sango?

– Ĉiu havas sian propran vojon. Freŝa sango fluas tra la arterioj, kiuj estas malgrandaj kanaloj, kiuj disvolviĝas kiel arbobranĉoj, ĝis ili iĝas maldikaj kiel pingloj. La difektita sango fluas tra alia reto de kanaloj nomataj vejnoj. Arterioj estas kiel la akvotuboj de urboj, en kiuj fluas nur pura akvo. Vejnoj estas kiel tuboj por la kloakaj akvoj.

Emilja estis pensema, kun la okuloj senmovaj.

– Kiel bele, se ni farus vojaĝon tra la homa korpo! – ŝi murmuris.

– Nu, se ni farus ĉi vojaĝon, mi nur volus vidi la glandojn – diris la Vicgrafo. – Ili vere estas gravaj. Ekzistas nenio, kion ili ne faras. Kaj estas du, kiuj multe interesas al mi: la tiroido kaj la hipofizo.

– Strangaj nomoj!

– La tiroido vivas en la kolo. Ĝi estas malgranda, kun formo de U kaj la koloro de vinfeĉoj. Ĝi estas plena je flava likvaĵo nomata tiroksino.

– Por kio ĝi taŭgas?

– Ĝi verŝas ĉi tiun likvaĵon en la sangon kun mirindaj rezultoj. Ĝi kreskigas la estaĵon, imagu! Kaj ĝi ankaŭ faras ĉion aktiva en la korpo. Estas kiel vipo. Kiam mankas tiroksino, la korpo moliĝas, venas maldiligento, la pulso malfortiĝas, la temperaturo malaltiĝas, la homo perdas la apetiton, la parolado fariĝas malrapida, la cerbo iĝas pli stulta, la hararo maldensiĝas, la haŭto flaviĝas, la karno ŝveliĝas – vera katastrofo, Emilja! Infanoj kun malmulte da tiroksino en la korpo ĉesas kreski kaj iĝas stultaj – ili fariĝas kretenoj.

– Ho, ĉu kreteno estas tio?

– Jes. Kreteno estas kompatinda estaĵo, kies tiroida glando ne estas en ordo. Se vi riparas la glandon, la estaĵo tuj ŝanĝiĝas kaj perdas sian kretenecon.

– Kia amuza afero!

– Alia grava glando estas sinjoro Pituitario aŭ Hipofizo. Tre eta, je la grandeco de pizo, ĝi estas ene de la kapo. Ĝia hormono havas enorman efikon sur la korpo, precipe sur la intestoj kaj sur la renoj. Se ĝi produktas pli ol la ĝustan kvanton da hormono, la homo sentas furiozan apetiton por sukero kaj dolĉaĵoj, kaj akiras pezon ĝis li fariĝas obeza.

– Ho, Vicgrafo – diris Emilja ekscitite – ni ekvojaĝu tra la homa korpo! Ŝajnas, ke ĝi povas esti eĉ pli interesa ol la Luno.

– Ni iros, kaj ni vidos, ke ankaŭ la hipofiza hormono regas la kreskadon de la korpo. Kiam la hormono estas tro multe, la homo fariĝas giganta; kiam estas tro malmulte, li fariĝas nano.

– Do, kiam ni vidas majoron Trankozo, kiu estas unu kaj naŭdek metrojn alta, ni jam scias, ke li fariĝis tia pro tro da tiu hormono?

– Kompreneble, jes. Kaj kiam ni vidas Joĉjo Akvoportisto, kiu estas nur sep spanojn alta, ni jam scias, ke li fariĝis tiel pro manko de funkciado de sia hipofizo.

La Vicgrafo dum longa tempo parolis pri tiu temo, kaj parolis pri la pankreata glando, la pineala glando kaj ĉiuj aliaj, kiujn li konis. La pineala glando laŭdire estas la plej mistera. La saĝuloj ankoraŭ ne scias, por kio ĝi vere utilas. Ĝi ankaŭ estas en la cerbo. Antikvaj filozofoj diradis, ke ene de ĝi vivadis la animoj de estaĵoj.

– Kaj kion diras la modernaj filozofoj?

– Modernaj filozofoj ne okupiĝas pri glandoj. Ili lasas tion al la fiziologiistoj.

– Kaj kion diras la fiziologiistoj?

– Ili diras, ke la pineala glando ŝajnas esti okulo, kiun iam havis vertebruloj kaj nun ne plu havas. Tiu okulo malaperis kaj nun estas reduktata al tiu glando. Dum la vojaĝo al la lando de la Homa Korpo mi deĉifros la misteron de la pineala glando.

Kaj la Vicgrafo parolis kaj parolis, kaj li kaj Emilja decidis organizi laboratorion por eksperimentoj kun bestoj.

– Se estas la glandoj tiu, kiuj reguligas ĉion en vivantaj estaĵoj – diris Emilja, – ni povas studi la glandojn kaj inserti ilin, de unu besto ene de alia, kaj fari pliajn eksperimentojn, por vidi tion, kio okazas al la bestoj.

La Vicgrafo estis vera saĝulo kaj neniam perdis la ŝancon lerni iun novan instruon. Tiele, li aprobis la ideon de Emilja.

– Sed… kio pri la mikroskopo? –  li diris. – Sen mikroskopo ni ne povas fari tion.

– Ni havas la binoklon de sinjorino Benta, – diris Emilja. Kun iom da buljono de la magio “ni-ŝajnigu-ke”, ni povas transformi ĝin en mirindan mikroskopon.

– Kaj kio pri la loko por la laboratorio?

– En la Kavaĵo de la Anĝeleto. Ĝi estas la nura sekura loko ĉi tie, en la bieneto.

La Kavaĵo de la Anĝeleto estis tiu grandega kavaĵo en la trunko de la Granda Figujo, kie Emilja kaŝis la Anĝeleton de la Rompita Flugilo, en la tago kiam la anglaj infanoj vizitis la lokon. Neniu eniris tien, ĉar estis malluma truo kaj estis multaj vespertoj. Ili povus starigi la laboratorion en la kavaĵo, sen ke la homoj de la Bieneto rimarku. Ĉar se ili tion rimarkos, ili volos enmiksiĝi, precipe Peĉjo kiu, post la vojaĝo al Eŭropo estis tute totalisma, musolinstila.

Post kelka tempo ili sukcesis instali la laboratorion, kun la binoklo transformata en bonegan mikroskopon, kun malplenaj glasoj, klingo por funkcii kiel skalpelo, pluraj nadloj kaj pingloj, vato, jodo, ktp. Emilja eĉpreparis etan antaŭtukon kaj blankan ĉapelon por la Vicgrafo, egalajn al tiuj, kiujn sciencistoj portas en veraj laboratorioj.

– Bonege. La laboratorio estas preta. Ni nun devas trovi “pacientojn” – diris la Vicgrafo, kaj li surmetis sian antaŭtukon.

– Kiuj pacientoj? – demandis Emilja.

– La vivantaj estaĵoj, kun kiuj ni faros eksperimentojn – klarigis la granda saĝulo. Se la paciento estas homo, ekzistas latina dirmaniero por ili: anima nobile – noblaj animoj; se ili estas bestoj, oni nomas ilin anima vile. – malnoblaj animoj.

Kaj ili komencis per formikoj. Emilja ĉasis aron da ili, kun grandaj kapoj, kaj alportis ilin en kruĉo.

– Jen, Vicgrafo. Ĉi tie ni havas bonan aron da anima vile, kiel diras la saĝuloj.

(*) Ĉi libro estas de 1941. Kompreneble, la informoj pri “glando” ŝanĝis.

 

2 – Studoj.

Neniu sciis tion, kion ili faris, tago post tago, kiam ili pasigis tie, ekzamenante la internojn de la formikoj kaj studante iliajn glandojn. Kaj eltrovinte la glandojn, ili faris diversajn ŝanĝojn, blokante kelkajn, miksante aliajn, aŭ insertante la glandojn de unu formiko sur tiujn de aliaj, por “duobligi la forton”. En la komenco, la kompatindaj insektoj ne rezistis la operaciojn; sed post la perfektigo de la “tekniko” de la Vicgrafo, multaj komencis savi sin. Kaj post la “operacio” la bestetoj estis metitaj en etan paŝtejon, ekster la kavon, kun akvo por trinki kaj herboj por manĝi.

Poste venis la vico de la lumbrikoj, kiuj estis “reglandumitaj”, kiel diris la Vicgrafo. Kaj fine ili operaciis centpiedulon, tiun strangan estaĵon, kiu havas cent krurojn. Kia troigo! Unu besto kun tiom da kruroj kaj alia kun neniu.

Emilja profitis por deŝiri ses krurojn de la centpiedulo kaj inserti ilin en la tervermo.

Ili bone laboradis sed okazis tuta pluva semajno, dum kiu la  gesaĝuloj ne povis foriri el la domo. Tuj kiam la suno revenis, ili kuris tien sed kun granda desapontiĝo vidis ke ĉio malaperis. La operaciitaj bestetoj fuĝis!

Ili do rekomencis la operaciojn, sed ne plu kun formikoj, sed kun griloj. Pro tio ili preparis alian paŝtejon. Iun tagon Emilja venis al la laboratorion kun pulo.

– Hodiaŭ, Vicgrafo, la novaĵo estas ĉi pulo. Ni insertos en ĝi formikan tiroidon kaj hipofizon de kriketo. Devas okazi io interesa.

Kaj ili faris la operacion.

– Tamen tio ĝenas min! – Emilja ekkriis. – Tiom da laboro, por nula rezulto. La malbenita inundo malaperigis ĉiujn niajn “pacientojn”…

– La laboro de la scienco estas peniga, mia kara – diris la Vicgrafo. – Ni devas insisti. Veraj saĝuloj neniam rezignas pri siaj projektoj.

Sed Emilja, jam laca pro tiom da forprenado kaj insertado rezignis.

– Sufiĉe por mi. “Mi renoncas.” Mi nun helpos Peĉjon kun la senmotora aviadilo, kiun li konstruas. Imagu, kiel rave estas, Vicgrafo: flugi tra la ĉieloj sen ia motoro por turmenti viajn orelojn per terura bruo!…

– Nu, mi restos kaj refaros ĉiujn eksperimentojn – diris la sindonema endokrinologiisto.

Endokrinologiisto estas la nomo de la saĝuloj, kiuj studas la glandojn de la korpo. La nomo estas malbela, longa kaj malfacila, sed la tasko estas bona.

 

3 – La Giganta Pulo

Multajn semajnojn poste, sinjorino Benta estis ĉe la verando kiam la poŝtisto alvenis kun la novaj gazetoj. Ŝi malfaldis ilin kaj komencis legi. Subite ŝi aspektis interesita kaj diris al Nazulino:

– En ĉi gazeto venas kuriozaĵo. Legu.

La knabino legis. Estis notico kiu diradis:

“Ĉasisto el Juiz-de-Fora rakontas historion ke, se ne estas vera, estas kurioza. Li diras, ke li ĉasadis perdrikojn, en kampo ĉe la periferio de tiu urbo, kiam li vidis aperi en la ĉielo Nigra Aĵo, kiu kreskis kaj kreskis kaj fine alteriĝis cent metrojn de la punkto, kie li atendadis la perdrikojn. Grandega nigra afero, granda kiel tapiro. Sen kompreni tion, kio tio estas, li armis la fusilon kaj alproksimiĝis. Sed kiam li estis ekpafonta, la Aĵo saltis kaj malaperis en la ĉielo. Li diris, ke ĝi estas tre stranga besto, simila al io neniam antaŭe vidata. Ĝi aspektis kiel monstra pulo.”

– Kio povas esti? – demandis sinjorino Benta, kiam la knabino finis la legadon.

– Stultaĵo, avinjo! – diris Nazulino. – Tiuj gazetuloj ĉiam inventas mensogojn.

Kaj ili ne plu pliparolis.

Tagojn poste, tamen, la gazetoj ripetis la novaĵon pli-malpli kun la samajn esprimojn, sed kun la Aĵo en alia loko. Ĝi estis vidita en la provinco Paranao. Poste en Bahio. Kaj poste en du aliaj provincoj. Kaj ĉiam laŭ la sama maniero: ĝi malsuprenvenis de la ĉielo kiel kuglo de kanono, en kurbo, lokiĝis surgrunde kaj, subite, ĝi denove saltis kaj malaperis en la aero.

La ripeto de la okazaĵoj interesigis scienculojn pri la temo. La timo en la urboj, kie aperis la monstro, estis grandega. Oni tuj kreis legendojn, la plej absurdajn. La ĝenerala opinio estis, ke ĝi estas giganta pulo, ĉar la Aĵo ne nur aspektis kiel pulo, sed ĝia salto estis tiu de pulo.

Peĉjo tuj interesiĝis pri la notico. Li komencis kolekti la informojn kaj kompari ilin. La absurdo tamen estis tiel granda, ke al li venis la konkludo, ke estas terura fraŭdo de la ĵurnaloj en la lando kaj eksterlande, kun la celo pliigi la vendojn.

– Sensencaĵo, – li diris. – Tiuj fuŝuloj ne trompas min.

Jen ke sinjoro Zeĉjo, malbela mestizo kiu vivadis en la najbareco, aperis ĉe la bieno.

– Kio okazas, sinjoro Zeĉjo? – demandis sinjorino Benta dum ŝi bonvenigis lin sur la verando.

– Tio, kio okazas, sinjorino Benta, estas ke mi volas translokiĝi el ĉi regiono kaj mi venis por proponi al vi aĉeti mian bienon. La tero estas bona por manioko kaj maizo. Vi faros bonegan negocon. Preskaŭ senpage.

– Kial, mia kara, vi volas translokiĝi el ĉi tie, kie vi vivis dum via tuta vivo?

La mestizo prezentis iun pretekston. Sinjorino Benta, tamen, estis inteligenta kaj rimarkis, ke li mensogas kaj diris:

– Diru la veron, Zeĉjo. Mi legas en viaj okuloj, ke la kialo estas nenio simila al tio, kion diras via buŝo. Diru la veron, ĉar eble mi aĉetos vian bienon, kia ajn estas la kialo de via translokiĝo.

La mestizo perceptis ke ŝi suspektis pri lia mensogo kaj decidis ĉion diri.

– Ĉu vi ne vidas, ke mi iom timas jam de kelka tempo? La alian tagon mi iris en la arbaron por kolekti kelkajn fruktojn kaj, subite, kion vi imagas, ke mi vidis?

– ?

– Mi vidis, sinjorino Benta, formikon granda kiel dazipo! Ne ridu, sinjorino Benta. Ankaŭ mia edzino “ridetis” kiam mi rakontis al ŝi la teruraĵon, sed kiel puno ŝi ankaŭ renkontis alian formikon el tiu specio, kaj nun ŝi ne povas ĉesi timi, la kompatindulino. Ŝi eĉ translokiĝis kun la infanoj al la domo de sia amiko Zidoro.

– Tio tute ne eblas, Zeĉjo! – diris sinjorino Benta. Formikoj aperis en la tero antaŭ milionoj da jaroj, kaj oni ne scias, ĉu ekzistas pli grandaj ol la ordinaraj. Eĉ ne en Afriko, kiu estas la lando de grandaj bestoj, ekzistas formikoj grandaj kiel dazipoj.

– Tamen, tiu, kiun mi vidis, sinjorino Benta, estis efektive pli granda ol dazipo. Kaj tiu, kiun mia edzino vidis, ŝi diras, havis la grandecon de kapibaro.

Sinjorino Benta ridis.

– Vi estas viktimoj de iu halucino, mia kara. Kiel vi povas vidi ion, kio ne ekzistas, nek iam ekzistis? Absurdaĵo.

– Sinjorino Benta – diris la mestizo – mi ne volas, ke vi kredu al io ajn, mi nur volas, ke vi aĉetu mian teron, ĉar mi ne restos ĉi tie unu tagon plie. Je Dio!

Peĉjo, Nazulino kaj Emilja ĉeestis, kaj tre interesiĝis pri la konversacio.

– Mi nur kredas je ĉi strangaĵoj post kiam mi ilin vidas – intervenis Peĉjo. – Konduku min tien, kie estas la formiko, amiko Zeĉjo. Mi volas vidi por kredi.

– Ankaŭ mi iros – diris Nazulino. Ankaŭ mi estas kiel Sankta Tomaso. Kio pri vi, Emilja?

Emilja respondis ke ne, ĉar ŝi havas ion por fari en la fruktoĝardeno, sed ŝi aspektis strange, suspektema.

Kaj tuj kiam Peĉjo kaj la knabino foriris kun sinjoro Zeĉjo, ŝi kuris al la laboratorio.

– Vicgrafo – ŝi diris – la najbaro Zeĉjo aperis kun la rakonto pri formiko granda kiel dazipo. Kaj lia edzino parolis pri alia eĉ pli granda, kiel kapibaro. Mi timas, ke estas la formikoj, kiujn ni operaciis kaj ili eskapis el la eta paŝtejo…

– Tre eblas – diris la Vicgrafo, sen deturni la okulon de la mikroskopo. – Ni faris terurajn insertojn de hipofizo, kaj se la formikoj ne mortis, ili povas fariĝi grandaj kiel dazipoj aŭ eĉ pli grandaj.

– Kaj kio okazos nun? – demandis Emilja, timigita.

– Ĉu nun? – diris la Vicgrafo. – Ili iros tra la mondo, timigante la malklerulojn, kaj fine ili formortos, ĉar ili ne kapablas reproduktiĝi. Ho, se ili reproduktiĝus, estus grandega ĝeno por ni! Imagu milionojn kaj milionojn da formikoj, grandaj kiel dazipoj, sur la tero! Kiel sukcesus al la ”Homo sapiens”? Se formikoj tiel malgrandaj kiel ili estas nun, jam ĝenas nin, imagu tion, se ili estus grandaj kiel dazipoj!

Nur en tiu momento li forprenis la okulojn el la mikroskopo.

– Nu, mi volis vidi tion – li daŭrigis. – Se estas vero, ni, senintence, faris la plej grandan eltrovon de la jarcento, Emilja, kaj ni certe gajnos la Nobel-premion! Ni povas apliki la procezon al bovoj, kaj akiri bovojn grandaj kiel montoj. Por provizi viandon al buĉistoj, bovo de tiu grandeco estus la plej granda donaco al homaro.

Emilja ŝajnis timema; Fine ŝi diris:

– Ĉu tio signifas, ke la Nigra Aĵo, kiu, laŭ la ĵurnaloj, aperas jen en unu loko kaj jen en alia, estas nia operaciita pulo?…

– Tre probable – konsentis la Vicgrafo. – Sed tiu pulo ankaŭ ne reproduktiĝos. Ĝi mortos iam ajn kaj jen ĉio.

– La lastaj noticoj – daŭrigis Emilja – diras, ke ĝi atakas bovojn kaj ŝafon por trinki ilian sangon…

– Nenio pli natura. Puloj estas “sangosuĉantaj”, tio estas, ili trinkas sangon. La etaj puloj pikas la bestojn kaj suĉas guteton el sango. “Niaj” egaj puloj, se ili estas tiel grandaj, nur povos trovi sufiĉe da sango en bovo aŭ ŝafo. Nenio pli natura.

– Kaj kiom alte ili saltos? – Emilja volis scii.

– Tre facile fari la kalkulon – respondis la Vicgrafo, kaj li prenis krajonon. – Laŭ tio, kion vi diras al mi, la pulo estas granda kiel tapiro.

– Granda tapiro – konfirmis Emilja.

– Bonege. Pulo de hundo pezas unu miligramon, kaj granda tapiro pezos ĉirkaŭ ducent kilogramojn. Nun, ĉar ducent kilogramoj respondas al ducent milionoj da miligramoj, “nia” pulo estas ducent milionoj da fojoj pli peza ol la ordinara pulo. Kaj kiel ordinara pulo saltas unu spanon, nia pulo povas salti ducent milionojn da futoj, tio estas kvardek kvar mil kilometrojn, aŭ pli ol tuta rondiro ĉirkaŭ la Tero!

Emilja ridis.

– Absurdaĵo, Vicgrafo! Saltado ne povas rilatiĝi kun pezo. Ĝi devas rilatiĝi kun grandeco.

– Tiukaze – diris la Vicgrafo – ni devas fari alian kalkulon. La komuna pulo longas du milimetrojn. La granda tapiro estos du metroj, aŭ du mil milimetroj. Sekve la tapiro estas miloble pli granda ol la ordinara pulo. Kaj ĉar “nia” pulo estas granda kiel tapiro, ĝi saltas miloble pli ol la averaĝa pulo. Ĝi do saltas mil spanojn, aŭ ducent dudek metrojn.

– Nu, tio estas pli racia, – diris Emilja. Kaj ŝi konsentis kun la dua kalkulo de la Vicgrafo. Kaj ŝi fariĝis pensema.

– Pri kio vi pensas? – demandis la Vicgrafo.

– Mi pensas, ke se ankoraŭ estus milito, viroj povus uzi niajn pulojn por bombadi urbojn. Amuze! Anstataŭ obusfabrikoj, ili instalus pulbienojn, kiuj portus bombon ligitan al la vosto…

 

Tuj kiam Nazulino kaj Peĉjo alvenis al la bieno de sinjoro Zeĉjo, ili iris al la vepraro kie estis la giganta formiko. Peĉjo portis la katapulton kaj maĉeton. Se li trovos la monstron, li faros kiel Heraklo en Grekio: li dispremos ĝian kapon per la maĉon, poste tranĉos ĝian kolon.

Sed ili trovis nenion. Kiom ajn granda estus formiko, ne estas facile trovi ĝin meze de la arbustoj, do la ekskurso estis tuta fiasko. Peĉjo vidis nur du papagetojn kaj tukanon, sed li nenion faris ĉar apud Nazulino li ne volis uzi sian katapulton. La knabino ne akceptis papagetmortigon aŭ tukanmortigon.

– Do, do, sinjoro Zeĉjo! – li diris. – Ŝajnas, ke la kazo estas same kiel diris avinjo: halucino. Vi, homoj el la kamparo, vidas multajn aferojn, kiuj ne ekzistas. Pro timo. Nenio pli bona por krei monstrojn kiel Lia Moŝto la Timo.

– Sed mi ĵuras, ke mi vidis ĝin, Peĉjo! Mi vidis per ĉi okuloj, ke la tero iam glutos (*). Kaj ankaŭ mia edzino. Do, se ne estus vero, ĉu ŝi forkurintus kun la infanoj al la domo de sia amiko Zidoro, kio estas tre antipatia?

– Bone, bone. Se vi ĵuras, tio estas alia afero. Mi devas kredi. Sed estas domaĝe, ke tiu formiko aperas nur al vi kaj via edzino…

Apenaŭ li finis diri tion, glacia malvarmo trakuris lian spinon. Io moviĝadis malantaŭ la proksimaj arbustoj.

  – Ŝŝŝ!

Peĉjo piedpinte alproksimiĝis, kun la katapulto jam preta por agi. Li iris kaj iris… Subite – prrr!, – grandega afero elsaltis el malantaŭ arbusto kaj malaperis en la aero.

La koro de Peĉjo forte ekbatis. Li kuris reen al la knabino kaj la mestizo.

– Kia ektimo!… Mi bone vidis. Ne estis la giganta formiko, ne, sed giganta grilo, granda kiel Vostuleto! Mi povintus pafi, sed mia mano tremis. Verda grilo. Tuj kiam ĝi rimarkis min, ĝi eksaltis kaj malaperis en la ĉielo.

Nazulino estis tre impresita.

– Mi vidis ĝin ankaŭ – ŝi diris – kaj se tiel estas, la historio de la monstra formiko povas esti vera, kaj ankaŭ la rakonto de tiu Nigra Aĵo kiu saltas! Zeĉjo kaj la gazetoj pravas. Kio tio povas esti, kara Dio? Ŝanĝoj kiel ĉi tiu ĉe la bestoj de Naturo estas aferoj pri kiuj libroj ne parolas. Neniam okazis.

– Mi ne scias – diris Peĉjo. – Miaj ideoj malordiĝas. Mi tute ne komprenas.

Ili kuris hejmen.

– Avinjo – diris Peĉjo enirante, – ni ne trovis la formikon de Zeĉjo, sed la rakonto devas esti vera, ĉar mi renkontis grilon grandan kiel Vostuleton kaj ĝi ne estis halucino. Nazulino kaj la mestizo ankaŭ vidis, kiam la grilego elsaltis el la grundo kaj malaperis!…

La okuloj de sinjorino Benta larĝiĝis. Onklino Nastasja, kiu preterpasis, murmuris “Ho Dio!” kaj trifoje krucosignis sin.

– Se la aferoj ĉi tie estos kiel en Grekio, kie ekzistas Minotaŭroj, mi translokiĝos el ĉi mondo – grumblis la nigrulino.

– Kaj kien vi iros, stultulino? – demandis la knabino.

– Mi reiros al la Luno. Tie, almenaŭ, estas nur la drako de Sankta Georgo, kiu estas malsovaĝigita. Grilo granda kiel Vostuleto, formiko granda kiel dazipo, pulo granda kiel tapiro, ĉu tio estas vivo? Se ĉiuj bestoj komencos pligrandiĝi kaj invadi niajn hejmojn, kio okazos al ni? Se ĉi tie aperas formiko tiel granda, mi mortos pro timo!… – ho, jês, mi mortos.

Rilate min, mi mortigos ĉiujn per mia katapulto – diris Peĉjo. – Se estus vespo, mi timus. Sed formiko… mi ne timas formikon.

(*) Brazila esprimo, por indiki ke estas vere vera.

Visitas: 390