Lobato em Esperanto – 15

Don Kiĥoto por Infanoj

Ĉapitroj 01 kaj 02

 

01 – Emilja eltrovas Don Kiĥoton

Emilja estis en la biblioteko de sinjorino Benta, trarigardante la librojn. Ŝia plezuro estis trovi novaĵojn en bildlibroj. Sed ĉar ŝi estis tre malgranda, ŝi sukcesis vidi nur tiujn sur la malsupra breto. Por vidi tiujn sur la dua breto, ŝi devis stari sur seĝo. Kaj pri la libroj de la tria kaj la kvara, ŝi ne kapablis legi la titolojn kaj frustrite lekadis la lipojn. Tiuj libroj estis la plej interesaj por ŝi. Precipe la grandegaj.

Iun tagon la diablineto igis la Vicgrafon kunporti ŝtupetaron al la biblioteko. Ĝuste iun fojon kiam sinjorino Benta kaj la genepoj foriris por viziti la kamaradon Teodoriko.

Necesis grandega laboro kunporti la ŝtupetaron. La kompatinda Vicgrafo tre ŝvitis, kvankam Emilja helpis lin, sed helpis je ŝia maniero, lasante la tutan pezon ĉe lia flanko. Fine la ŝtupetaro estis metita apud la librobretaro, kaj Emilja grimpis.

– Atentu bone, Vicgrafo – ŝi diris, kiam ŝi atingis la mezon. – Se la ŝtuparo glitos kaj mi falos, via moŝto estos punata.

– Ne timu, sinjorino markizino. Mi alkroĉiĝis al la piedoj de la ŝtupetaro kvazaŭ mi estus vera arboradiko. Supreniru trankvile.

Emilja supreniris. Ŝi trovis libregon kaj legis la titolon. Estis Don Kiĥoto el Manĉo, je enorma kaj tre peza volumo. Ne gravas la penon kion ŝi faris, ŝi ne kapablis eĉ movi gin de ĝia loko.

– Vicgrafo – diris la petolema estaĵo, viŝante la ŝviton, kiu gutis el ŝia frunto – ŝajnas, ke ĉi libro enradikiĝis. Ĝi ne moviĝas sen ŝpato. Ni devas elradikigi ĝin kiel oni elradikigas arbon. Iru por preni ŝpaton.

– Se vi permesas al mi opinii, mi diru, ke la kazo ne temas pri ŝpato – sed pri levilo. Sinjorino Benta jam klarigis, ke la levilo estas maŝino destinata al levado de pezoj. Per la levilo, la viro multobligas la forton de la brako kaj kapablas levi ŝtonojn kaj aliajn tre pezajn aĵojn.

Emilja rigardis la librojn.

– Bone, – ŝi diris. – La levilo multobligas la forton de la brakoj de viroj, tion mi scias. Sed ĉu ĝi ankaŭ multobligas la forton de la pupoj?

– Provu – respondis la Vicgrafo. – Estas per eksperimentado, ke oni faras eltrovojn. Estis per eksperimentado ke Edison inventis la fonografon.

– Forgesu Edison kaj alportu la levilon.

La Vicgrafo alportis tenilon de balailo.

– Ĉu vi certas, ke tio estas levilo, sinjoro Maizospiko?

– Mi garantias, ke ĝi estas. Provu ĝin. Se vi metas la pinton de la tenilo en tiu interspaco kaj donas al ĝi iom da forto, la libro moviĝos. Provu.

La pupo faris la eksperimenton. Ŝi enŝovis la balailtenilon en breĉon, premis, kaj la libro, kiu ŝajnis havi radikojn, moviĝis iomete.

– Vivu, vivu! – kriegis la diablino. – Ĝi estas levilo, jes, Vicgrafo, kaj aŭtentika! Ĉi-foje mi forprenos la aplombon de ĉi pezulo.

Kaj ŝi tion faris. Tiel, ke la libro moviĝis al la rando de la breto, jen iomete, jen plie kaj plie, ĝis…

Brolorotaĉabum! – ĝi falis de supre kaj trenis la ŝtupetaron, Emiljan kaj la balailtenilon dum sia falo, ĉio ĝuste sur la kompatinda Vicgrafo.

La bruo estis granda kaj onklino Nastasja kurante venis el la kuirejo.

– Ho madono! Ĉu okazas tertremo? – ŝi kriis. Kaj enirinte en la ĉambron, ŝi vidis la katastrofon: – Kio okazas, sankta Dio? Ĉu la tero tremas?

– Estis la levilo – klarigis Emilja. – La levilo puŝis la libron de supre kaj faligis ĝin sur la Vicgrafon…

– Ĉu sur la Vicgrafon, Emilja? Do la kompatinda Vicgrafo estas sub ĉi pezaĵo?

– Jes, li estas – tiel plata ke vi eĉ ne rekonos lin. Perversa levilo.

La nigrulino levis la libron kaj vidis, ke la vicgrafo estas efektive malsupre – sed tute plata.

– Ho Dio! – ŝi ekkriis. – Li aspektas kiel knedaĵo el kuko, kvazaŭ iu sidiĝis sur li. Ĉu li mortis?

Ŝi skuis lin, turnis lin de flanko al flanko, kriis ĉe lia orelo. Nenio. La Vicgrafo ne montris la plej etan signon de vivo. Nur likvaĵo forfluadis el li.

– Tio estas la buljiono de la scienco – Emilja observis. – Mi prenos ĝin por konservi en glaso. Ĝi eble utilos.

– Kaj nun? – diris la nigrulino kun la manoj ĉe la koksoj kaj la okuloj sur tiu plataĵo.

– Nun – respondis la pupo – ni lasu lin tia, por vidi kio okazos. Peĉjo baldaŭ alvenos kaj faros ion. Vi povas iri por prizorgi vian kuirejon.

Emilja tre deziris vidi la bildojn de Don Kiĥoto. Kvazaŭ ŝi estus senkora pupo, ŝi ne zorgis, ĉu la Vicgrafo restas tie en tiu malĝoja stato. Krome, ŝi estis certa ke, iamaniere, Peĉjo riparos ĝin. Estaĵoj el maizospiko havas ĉi avantaĝon. Ili povas esti riparataj, kiel horloĝoj, kudromaŝinoj kaj kaldronoj kun truoj. Sed onklino Nastasja, ĉiam kun la manoj ĉe la koksoj, ne sukcesis depreni la okulojn de la kompatinda maizospiko.

– Sufiĉe! – ekkriis Emilja. – Ne ĝenu min. Iru por zorgi pri viaj patoj – kaj ŝi puŝis la nigrulinon al la kuireja pordo. Poste ŝi kuris  al la libro. Ŝi malfermis ĝin kaj legis la vortojn sur la unua paĝo.

LA INĜENIA KAVALIRO

DON KIĤOTO EL MANĈO

DE

MIGUEL DE CERVANTES SAAVEDRA

– Saavedra! – ŝi legis. – Kial du literoj “a”?, se nur unu havas la saman efikon? – kaj, serĉinte krajonon, forstrekis la duan “a”.

Post la korekto, ŝi ekfoliumis la libron. Kiel bela! Ĝi estis plena je grandegaj gravuraĵoj de iu nomata “Gustave Doré”, ulo, kiu tre bone desegnadis. La unua gravuraĵo reprezentis maldikan kaj altan viron, sidantan sur seĝo kiu aspektis kiel trono, kun libro en unu mano kaj levata glavo en la alia. Ĉirkaŭe, sur la grundo kaj en la aero, estis multaj bildoj: drakoj, kavaliroj, reĝinoj, bufonoj kaj eĉ musoj.

Emilja zorge ekzamenis la gravuraĵon kaj pensis en si, ke se tiuj musoj estas tie, estas pro tio, ke Doré forgesis desegni katon.

Subite ŝi aŭdis bruon sur la verando. Sinjorino Benta kaj la geknaboj alvenis.

– Kio estas tio, Emilja? – demandis la maljunulino, kiam ŝi vidis Don Kiĥoton sternita sur la planko. – Kiu faligis ĉi libron?

– La levilo – respondis la pupo. – Artoj de sinjoro Vicgrafo, kaj pro tio li estas pli plata ol knedata kuko. Kaj ankau muta. Ŝajnas, ke li mortis.

Nazulino kaj Peĉjo kuris por ekzameni la Vicgrafon.

– Kompatindulo! – ekkriis la knabino. – Tiel bona Vicgrafo, tiel scienca. Vidu, Peĉjo, vi kapablas ripari lin.

– Mi savis la buljonon de la scienco – diris Emilja, kaj ŝi montris flakonon da homeopatio.

Onklino Nastasja venis el la kuirejo por klarigi la katastrofon.

– Sed kiel la libro falis de supre? – volis scii sinjorino Benta.

– Mi ne scias, sinjo. Mi aŭdis bruon. Mi kuris kaj trovis la libron sur la grundo. Kiam mi levis la libron, mi trovis strangaĵon sube: estis la kompatinda Vicgrafo. Li eĉ ne ĝemis. Li tuj mortis…

– Sed kiel la libro falis de supre?

– Mi ne scias, sinjo. Kion mi venis, mi vidis ŝtupetaron sur la planko, la libro supre de la Vicgrafo kaj balailo. Emilja diris al mi, ke la kulpo estas de io simila al levilo…

– Hm, Hm! – grumblis sinjorino Benta, fikse rigardante la pupon. – Mi komprenas ĉion. Ŝi estas la levilo…

 

02 – Sinjorino Benta eklegas la libron

Tio, kion oni ne povas kuraci, kuracata jam estas, laŭ la popola diraĵo. La Vicgrafo restis en angulo, kaj sinjorino Benta, je la vespero de tiu sama tago, komencis legi al la geknaboj la historion de la inĝenia nobelo el Manĉo. Ĉar la libro estis tro granda, vere malfacile por teni kaj tre peza, Peĉjo faris kadron el tabuloj por servi kiel subteno. Antaŭ tiu granda objekto, sinjorino Benta sidiĝis, kun la infanoj ĉirkaŭe.

– Ĉi libro – ŝi diris – estas unu el la plej famaj en la tuta mondo. Ĝin verkis la granda Miguel de Cervantes Saavedra… Kiu forstrekis la duan literon “a” de Saavedra?

– Mi faris tion – diris Emilja.

– Kial?

– Ĉar mi estas persone malamikino de tiu malnova maniero kompliki ĉion. Senutilaj aferoj, kiuj komplikas la vivon de la homoj. Se unu litero diras ĉion, kial du?

– Sed vi devas respekti ĉi eldonaĵon, kiu estas rara kaj altvalora. Vi havu kiajn ideojn vi volas, sed respektu la posedaĵon de aliaj homoj. Ĉi eldonaĵo estis farita en Portugalio antaŭ multaj jaroj. Ĝi enhavas la verkon de Cervantes tradukita de la fama Vicgrafo de “Castilho” kaj la Vicgrafo de “Azevedo”.

– Ho! – ekkriis Emilja. – Pro tio nia Vicgrafo faligis ĝin – por lerni la lingvon de siaj kunvicgrafoj. Kia abunda raso! Tri ĝuste ĉi tie en ĉi ĉambreto…

Sinjorino Benta daŭrigis:

– La Vicgrafo de “Castilho” estis unu el la plej grandaj verkistoj en la portugala lingvo. Li estas konsiderata unu el la plej bonaj klasikuloj, tio estas, unu el tiuj, kiuj skribis en la plej perfekta stilo. Tiu, kiu volas profunde scii la portugalan, legu lin – kaj ankaŭ Herkulanon, Kamilon kaj aliaj.

– Ĉu perfekta stilo estas pli bona ol neperfekta stilo, avinjo? – demandis Nazulino.

– Kompreneble, filino. Io, se ĝi estas perfekta, estas pli bona ol io neperfekta. Via demando eĉ sonas kiel unu el tiuj de Emilja…

– Do komencu – petis Peĉjo. – Kaj sinjorino Benta eklegis:

– “En iu loko en Manĉo, kies nomon mi ne volas memori, vivis, antaŭ nelonge, nobelo, kun lanco en rako, antikva ŝildo, osta ĉevalaĉo kaj rapida levrelo.”

– Hohoho! – ekkriis Emilja. – Se la tuta libro estas laŭ ĉi perfekteco de lingvo, ĝis la revido! Mi ludos kun la rinocero Dolĉaĵ’. Lanco en rako, levrelo. Mi ne komprenas ĉi vicgrafaĵojn, ne…

– Nu, mi komprenas – diris Peĉjo. – Lanco en rako signifas lanco en oportuna breto; levrelo estas… estas…

– Vi balbultas! – diris Emilja. – Mi konfesas, ke mi komprenas nenion. Rako, oportuna breto! Nu, se lanco estas bastonego kun fero ĉe la fino, ĝi povas esti “malantaŭ la pordo”, “ĉe la angulo” – sed “en rako”, ho! Ĉu vi scias, miaj karaj geamikoj? Mi foriros por ludi kun Dolĉaĵ’…

– Karuloj – diris sinjorino Benta – ĉi libro estis verkita en alta stilo, riĉa je ĉiuj perfektaĵoj kaj subtilaĵoj de la formo, pro tio ĝi fariĝis klasikaĵo. Sed ĉar vi ankoraŭ ne havas la necesan kulturon por kompreni la belaĵojn de la literatura formo, anstataŭ legi, mi rakontos la historion per miaj propraj vortoj.

– Jen! – ekkriis Emilja. – Kun vortoj de vi kaj de onklino Nastasja kaj ankaŭ miaj. Kaj de Nazulino, kaj de Peĉjo. Kaj eĉ de Vostuleto. La vicgrafoj parolu senĝene inter si. Ni, kiuj ne estas vicgrafoj aŭ vicgrafinoj, volas precizan stilon, tre tradician. Tre simpla, do ne necesas penado por kompreni. Komencu.

Kaj sinjorino Benta komencis laŭ sia maniero:

– En iu vilaĝo en Manĉo (kiu estas parto de Hispanio), loĝis nobelo, ĉirkaŭ kvindekjara, unu el tiuj, kiuj havis lancon malantaŭ la pordo, malnovan ledan ŝildon, kaj maldika hundo en la korto – ĉashundo.

– Kial la lanco kaj ŝildo? – Emilja volis scii.

– Estis signo, ke tiu nobelo apartenas al antikva familio de nobeluloj, de tiuj kiuj antaŭe, dum la Mezepoko, portis feran kirason kaj dediĉis sin al ĉasado kiel la plej nobla el okupoj.

– Senlaboruloj ili estis! – ekkriis la pupo.

– Ne ĝenu, Emilja – murmuris Nazulino. – Daŭrigu, avinjo.

Sinjorino Benta daŭrigis:

– Li vivis kun dudekjara nevino kaj kvardekjara mastrumantino. Lia nomo estis Don Kiĥoto. Li estis maldika, alta, fruege li leviĝadis kaj ŝatis la ĉason. Sed precipe li ŝatis legi. Tamen li legadis nur unu specon de libroj – tiujn pri kavalireco.

– Mi scias tion, kio estas kavalireco – diris Peĉjo. – Post la krucmilitoj, la homoj de Eŭropo adoptis la manion batali. La nobeluloj estis vestitaj per fera kiraso, kaskoj sur la kapo kaj ŝildoj ĉe la brakoj, kun grandaj lancoj kaj glavoj. Ili rajdis ĉevalojn el gravaj rasoj kaj vojaĝadis tra la mondo. Ili pikadis la homojn kaj dividadis la maŭrojn je du partoj per teruraj glavoj. La heroaĵoj, kiujn ili plenumis, hartigis la harojn. Mi legis la historion de Karlo la Granda kaj la Dek du Paladinoj el Francio…

– Ĝuste – konfirmis sinjorino Benta. – Ili estis la migrantaj kavaliroj. Post kiam ni legos Don Kiĥoton, ni serĉos La libron Orlando Furioso, de la fama itala poeto Ariosto – kaj vi vidos, kia terura vivo estis tiuj de la migrantaj kavaliroj.

– Kial oni nomis ilin migrantaj kavaliroj? – demandis la knabino.

– Ĉar ili vivis sur ĉevaloj, ĉiam kurante ĉirkaŭ la mondo serĉe de aventuroj. Kaj tiaj kaj tiom estis iliaj aventuroj, ke poetoj komencis rakonti ilin en siaj poemoj, kiel tiuj de Ariosto; kaj ankaŭ la prozistoj. Tiele, la tiama literaturo temis nur pri kavaliraj migradoj, kiel hodiaŭ temas preskaŭ nur pri banditoj kaj policanoj.

  Cervantes verkis ĉi libron por moki la kavalirojn ĉar li intencis pruvi, ke tiaj kavaliroj estas nenio pli ol frenezuloj. Sed ĉar Cervantes estis genia homo, lia verko fariĝis mirinda studo de la homa naturo, kaj pro tio ĝi estas senmorta.

Ne ekzistas literatura kreaĵo en la tuta mondo pli fama ol lia libro.

Don Kiĥoto ne estas ordinara frenezulo, maniulo. Li estas speco de revulo, viro kiu ne akceptas maljustaĵojn. Li estas ankaŭ tia homo, kiu estas malavara, lojala, honesta, kiu deziras la bonon por la homaro, kiu venĝas la malfortajn kaj senkulpulojn. Sed li ĉiam suferas batojn, ĉar homaro, kiu estas malbona, ne komprenas tiajn bonfarantojn.

Jen tio, kio okazis. Leginte tiom da libroj pri kavalireco, la kompatinda nobelo el Manĉo fariĝis mola ĉe la cerbo. Kaj li ankaŭ decidis fariĝi migranta kavaliro, por eliri kun la malnova kiraso heredita de siaj praavoj, kaj la lanco kaj ŝildo, por kuri tra la mondo serĉe de aventurojn. Tio estas, por trovi aliajn migrantajn kavalirojn kontraŭ kiuj batali, kaj perversulojn por puni.. En lia deliro li eĉ imagis la konkeron de granda regno en Oriento.

Li tiom pensis pri tio, ke iun tagon li decidis. Lasinte la librojn sur la planko, li iris por vidi la ĉevalon, kiun li havis en la stalo. Ĝi estis mizera ĉevalo, tia, kiun ni nomas ĉevalaĉo ĉi tie. Tre maljuna, ĝi preskaŭ ne plu sukcesis stari. Nura ostaro. Sed la malsana imagkapablo de Don Kiĥoto vidis ĉion kiel la kontraŭon de la realo. Li rigardis la ostulon sen vidi la ostojn – li ​​vidis mirindan ĉevalon, kiel la plej famaj en la mondo, kiel Bucefalo de Aleksandro la Granda, aŭ Babieka de la hispana Cido.

– Kiu estas tiu Babieka, avinjo? – demandis la knabino.

– Cido estis tre fama hispana heroo, kiun legendo pentras kiel la plej grandan heroon de Hispanio. Lia nomo estis Dom Rodrigo de Bivar. Kaj, ĉar heroo de tia grandeco devas havi same heroan ĉevalon, aperis Babieka, kiu hodiaŭ okupas en literaturo lokon similan al tiu de Bucefalo.

Don Kiĥoto rigardis sian maldikan ĉevalon kaj pensis pri nomo por doni al li. Ĝi devis esti nomo sufiĉe grava por fariĝi fama kiel Bucefalo aŭ Babieka. Post multe da pripensado, li trovis la nomon: Rosinante.

Bone. La nomo de la ĉevalo estis trovita. Necesis nur trovi por si belan nomon, ĉar ĉiuj kavaliroj havis belajn nomojn, kiel la fama Amadis de Gaula, kiu inter ĉiuj migrantoj estis tiu, kiun Don Kiĥoto  plej admiris. La vera nomo de nia heroo estis “Quisana”, aŭ “Quezana”. El tiu vorto li prenis Kiĥoton, kaj ĉar li naskiĝis en vilaĝo en Manĉo, li aldonis la nomon de Manĉo al la nomo Kiĥoto. Bela nomo, ĉu?

Nu. La aferoj bone marŝadis. Nun li bezonis trovi la sinjorinon de liaj amoj, ĉar ĉiuj migrantaj kavaliroj de la libroj estis freneze enamiĝintaj al mistera sinjorino, ankaŭ kun bela nomo, kiun ili ĵuris servi dum la tuta vivo, ĉiam proklamante ŝin la plej belan inter ĉiuj. Kaj ve al iu, kiu dubos pri tio! Ili tuj venos kun lancoj kaj glavoj por tranĉi la malamikon de supre malsupren.

Don Kiĥoto pensis kaj pensis. Fine, li memoris kamparanan junulinon el la ĉirkaŭaĵoj, kiun li admiris kiam li estis pli juna, nomata Aldonsa. Sed Aldonsa, tiutempe estis tre ordinara nomo, ne konvenis al la granda sinjorino de migranta kavaliro. Kaj li baptis ŝin Dulcinea del Toboso. Toboso estis la vilaĝo kie Aldonsa vivis.

Tre bone. Ĉio estis solvita. Li havis ĉevalon, li havis impresan nomon kaj li havis la sinjorinon de siaj amoj. Mankis nur meti la kirason ĉirkaŭ la korpo kaj foriri. La kiraso, tre malnova, apartenis al unu el liaj praavoj. Li flikis ĝin kiel eble plej bone. Kaj unu belan tagon, frumatene, li faris tion, kion vi faras ĉi tie, kiam vi decidas iri serĉe de aventuroj: li ekstaris piedpinte sen eĉ la plej eta bruo por ne veki la nevinon kaj la mastrumantinon. kaj iris al la stalo. Tie li selis la ĉevalon Rosinante.

Li rajdis kaj foriris. Kiam tagiĝis, li estis malproksime de la vilaĝo, meze de dezerta kampo.

Sed ankoraŭ unu afero mankis. Kavaliro povas havi ĉevalon kun bela nomo; li povas havi kirason; li povas havi amatan sinjorinon. Sed antaŭ ol iu armu lin kiel kavaliro, li ne estas kavaliro.

Visitas: 280