Don Kiĥoto por Infanoj
Ĉapitroj 03 kaj 04
03 – Unuaj aventuroj
– Ĉu Don Kiĥoto ne estis jam armita? – observis Emilja.
– Esti armata kiel kavaliro ne estas la samo ol kavaliro armata per kiraso kaj armiloj. Esti armata kiel kavaliro signifas ricevi la rangon de migranta kavaliro, donita de alia kavaliro. Kaj tion pensadis Don Kiĥoto survoje. Li nepre devis trovi kavaliron por nobligi lin. Sed kie li trovos ĉi kavalira baptopatro? Don Kiĥoto rigardis de unu flanko al la alia kaj nur vidis dezerton.
Subite, li distingis malproksime ĉe la vojo unu el tiuj malriĉaj gastejoj, tre oftaj tiutempe en Hispanio. Sed al lia imago, ĉiam brulanta, ĝi ŝajnis kiel ege impona kastelo kun turoj, kreneloj, levoponto kaj ĉio ajn, kio ekzistas en la plej famaj kasteloj.
Bonege. Certe interne li trovos kavaliron kapabla armi lin. La kutimo en la tempo de la kasteloj estis tia, kiam vizitanto alproksimiĝis al iliaj muroj, nano de la supro de la turoj blovis klarneton por averti la sinjoron tion, ke iu alproksimiĝas. Don Kiĥoto haltis iom malproksime kaj atendadis la sonadon, kiu indikis tion, “migranta kavaliro venas”.
Nenio sonis, kaj ĉar Rocinante, ege malsata, malpaciencis por eniri la stalon, Don Kiĥoto iris rekte al la gastejo.
Ĉe la pordo estis du virinoj el la vilaĝo – virinoj, tiaj, kiujn oni nomas hodiaŭ “maldeculinoj”.
Laŭ lia imago ili tamen aspektis kiel belaj kastelaninoj, kiuj tie estis por ĝui la kamparan brizon. Kaj li direktis sin al ili. Ĉimomente ĉaskorno eksonis en la paŝtejo malantaŭ la domo: kapristoj sonigis por peti la permeson eniri. “Bonege!”, pensis en si la nobelo. “La nano en la turo sciigas la kastelestron pri mia alveno”. Kaj li alproksimiĝis al la virinoj, kiuj, timante tiun strangan estaĵon, tute ene de metalaĵoj kaj armitan, ekforkuris enen. Don Kiĥoto trankviligis ilin per gesto, kaj levinte la vizieron li montris sian maldikan vizaĝon, kovrita de polvo.
– Kio estas viziero? – demandis Nazulino.
– Viziero estas la parto de la kasko, kiu kovras la vizaĝon de la kavaliro. Movebla parto, kiu leviĝas kiam la enmetaligito deziras montri la vizaĝon, paroli aŭ manĝi. Li levis sian vizieron kaj diris:
– Ne maltrankviliĝu, ĝentilaj fraŭlinoj, pro tio ke vi vidas min tiele armata antaŭ viaj diecaj okuloj. Mi apartenas al la ordeno de migrantaj kavaliroj, kiu ordonas defendi kaj respekti la belan sekson.
La maldeculinoj malfermegis la buŝon, sen kompreni tiujn belajn vortojn. Fine, ili ridis pro tio, ke ili estas nomataj “ĝentilaj fraŭlinoj”, sed ili ridis mokeme, kiel ordinare ridas maldeculinoj. Tio ege desapontis kaj ĝenis la nobelon. Kaj li intencis riproĉi ilin, kiam ronda, ruĝa vizaĝo aperis ĉe la pordo. Estis la posedanto de la gastejo.
Kiam la viro ekvidis antaŭ si tiun maldikan kaj altan kavaliron, plena je feraĵoj kaj rajdanta sur fasko da ostoj, ankaŭ li volis ridi; li simple ne faris tion pro timo de la lanco kaj de la grimaco de la fremdulo. Li haltis kaj diris:
– Plej glora kavaliro, se vi intencas tranokti ĉi tie, mi devas averti vin, ke ne estas lito; sed krom tiu manko, ĉio alia estas laŭ viaj ordonoj.
El la tono de tiuj vortoj, Don Kiĥoto deduktis, ke antaŭ li estas la sinjoro de la kastelo persone, kaj respondis al li:
– Por mi, sinjoro kastelano, ĉio sufiĉas, ĉar miaj vestoj estas la armiloj kaj mia ripozo estas la batalado.
Ekvidinte sin traktata kiel kastelulo, la gastejestro sulkigis la brovojn ĉar li nenion komprenis. Sed li decidis konduki Rosinanten al la stalo. Tie, li senselis ĝin kaj donis al ĝi akvon kaj herbon. Kaj li revenis por scii, kion plie ordonos la nobelo. Li trovis lin jam repacigita kun la du malĉastulinoj, kiuj senvestigis lin de lia feraĵoj. Ili forprenis lian brustkirason kaj la suban parton. Ili ne sukcesis forpreni la vizieron, ĉar ĝi estis ligata per verda rubando malantaŭ la kolo.
– La nodo estas tro forta – diris unu. – Ĝi ne malliĝas. Ni tranĉu per tondilo.
Sed la nobelo ne permesis la tranĉadon de lia rubando kaj daŭris kun la viziero sur la vizaĝo. Estas neeble imagi iun pli komika. Alta kaj maldika viro, senigita de siaj kirasoj, escepte de la viziero… La ĝentilaĵoj de la «kastelaninoj» plenigis lin je flatemo kaj li improvizis kelkajn versojn:
Neniam antaŭe iu kavaliro
Estis zorgata kun tia admiro.
Ĉi tie por mi estos vino kaj pano,
Kaj mian ĉevalon nutras kastelano.
Min gardas ĝentilaj kaj belaj virinoj,
Pli belaj ol ĉiuj famaj belulinoj.
La “belulinoj” nenion komprenis, pro tio ke ili estis tre senkulturaj. La gastejestro, reveninte de la stalo, diris al la nobelo:
– Sinjoro paladino, ĉar hodiaŭ estas vendredo, ni havas nur moruon kun terpomoj. Se via moŝto ne malaprezas ĉi manĝaĵon de malriĉuloj, mi rapide servos vin.
Don Kiĥoto diris al li ke, por iu kiu estas duonmorta pro malsato, moruo estas dieca regalo. La gastejestro iris al la kuirejo zorgi pri la manĝaĵo. Li revenis kun telero plena je moruo kun terpomoj kaj peco da pano malmola kiel bastono. Li ĉion metis sur tablo tre malpura. Don Kiĥoto sidiĝis kaj provis manĝi. Sed kiel manĝi?, kun tiu feraĵo antaŭ la vizaĝo? Li levis la vizieran kovrilon sed kiam li faris la plej etan movo kun la mentono, la kovrilo falis.
La rimedo estis tio, la gastejestro kaj la “belulinoj” suprenigis la kovrilon, dum la “kastelano”, kun la forko, enigadis pecojn de la manĝaĵo. Por enverŝi la vinon, li bezonis funelon. Kaj la nobelo el Manĉo eltenis ĉion nur por ke oni ne tondu la verdan rubandon, certe donaco de Dulcinea.
– Mi jam vidis onklinon Nastasja plenigi per tiu maniero la kropon de malsana kokido – observis Emilja. – Sed tiu kokido ne estis migranta kokido, ĝi ne havis vizieron.
Dona Benta ridis pri la eta sensencaĵo kaj daŭrigis:
– Post plenigo de la stomako, la heroo el Manĉo ekstaris kaj iris kun la gastejestro al la stalo. Tie estis la armiloj. Li genuiĝis apud ili kaj diris:
– Ege brava kastelano, mi havas grandan peton por fari.
La viro larĝigis la okulojn, surprizoplena.
– Tio, kion mi arde deziras – daŭrigis Don Kiĥoto – estas tio, ke morgaŭ, frumatene, via moŝto enirigu min en la ordenon de la migranta kavalireco. Kaj por tio, laŭ la reguloj, mi devas tranokti en la kapelo de ĉi fortikaĵo por gardi miajn armilojn.
– Kio estas fortikaĵo?, avinjo – demandis Nazulino.
– Estas same kiel kastelo sed plena je remparoj, altaj muroj aŭ tera altaĵoj. Por esti armata kiel kavaliro, okazis tre specifa ceremonio. La nobela kandidato devis pasigi la nokton antaŭ siaj armiloj, gardante ilin.
– Kiom da stultaĵo, hoho! – ekkriis Emilja. – Kaj tamen oni nomas min stulta. Stulta estas la homaro…
– Nu – ekkriis sinjorino Benta, post rideto. – La gastejestro aŭdis tion kaj diris:
– Nobla nobelo, ĉi deziro estas inda je via granda animo, kaj estos por mi granda plezuro kontentigi vin. Jes, plej glora kavaliro, ankaŭ mi, kiam mi estis juna, apartenis al la ordeno de la migrantaj kavaliroj. Tion provu la tavernoj kaj periferiaj kvartaloj de la urbo Toledo, kiuj estis la scenejoj de miaj heroaĵoj. Post kiam mi maljuniĝis, mi retiriĝis al ĉi… kastelo, kaj ĉi tie mia misio estas gastigi vagantajn kavalirojn. Mi ne havas kapelon por gardi armilojn nuntempe, ĉar mi faligis ĝin por konstrui novan multe pli luksan. Sed via kavalira moŝto bone scias, ke en esceptaj kazoj, kiam ne ekzistas kapelo, migrantaj kavaliroj povas gardi siajn armilojn ie ajn. Restu via vaganta moŝto ĉi tie en la korto antaŭ via armilaro kaj morgaŭ matene mi okazigos la ceremonion. Sed antaŭ ĉio, mi bezonas demandi: Ĉu via vaganta Moŝto alportas monon?
– Ĉu mono! – ekkriis Don Kiĥoto. – Mi neniam legis en miaj libroj, ke la Migrantuloj devas provizi sin per la malnobla metalo.
La gastejestro sulkigis la frunton.
– Mi petas permeson deklari al via kavalira moŝto, ke via nobela moŝto tre eraras rilate ĉi punkton. Se la libroj diras nenion pri tio, estas pro tio ke ili opinias, ke tio estas afero tiel konata ke eĉ ne meritas mencion. Mi povas konfirmi al vi. La migrantaj kavaliroj portas ĉiam bone plenigitan monujon; kaj sekve, kiel mi tuj fariĝos via baptopatro en nia eminenta ordeno, mi ordonas, ke vi neniam plu kuru tra la mondo sen mono, ĉar mono estas la vivo, animo kaj sango de ĉio.
Don Kiĥoto promesis sekvi la konsilon kaj translokiĝis al la korto. Tie li metis la kirason ĉe la ĉevaltrinkejo, ĉar li ne povis meti ĝin sur altaron en kapelo. Poste li metis la glavon ce la brusto kaj levis sian lancon. Tiele li marŝadis, de ĉi tie tien, de tie ĉi tien, antaŭ la armiloj sub la lumo de la luno. Tia estis la ceremonio gardi la armilaron.
Horon poste mulisto, ankaŭ gasto ĉe la gastejo, memoris proponi akvon al sia mulo. Li venis al la korto. Kiam li vidis tiun kirason blokanta la trinkejon, li movis ĝin por ke la besto trinku. La nobelo interrompis iradon kaj venadon por krii per tondra voĉo:
– Ho vi, kiu ajn vi estas, impertinenta kavaliro, ne tuŝu tiun kirason sub risko pagi per via vivo pro via aŭdaco.
La kamparano ne respektis la fulmotondron. Male, li koleris kaj ĵetis ĉiujn metalaĵojn sur la teron, malproksimen. Ho! Kial li faris tion? Ekflamata de kolero, Don Kiĥoto levis la okulojn al la ĉielo kaj ekkriis:
– Dulcinea, mia sinjorino, helpu vian fidelan kavaliran amikon en ĉi travivaĵo! – kaj ĵetis sin al la brutulo, lanco levata kiel klabo. Kaj tiel forta estas la bato, ke la viro etendiĝis surtere. Vidante la malrespektulon senmova, la heroo kolektis la armilojn kaj denove metis ilin sur la altaro de la trinkejo. Kaj daŭris la marŝadon de ĉi tie tien, de tie ĉi tien, kvazaŭ nenio okazintis.
Tuj poste, alia mulisto aperas en la korto por la sama celo kaj ankaŭ liberigis la drinkejon de tiu antikvaĵo. Ĉi-foje Don Kiĥoto ne alvokis sian Dulcinean: li mallevis la lancon sur la kapon de la viro sen ia diro. La kriego, kiun la kompatindulo sonigis, atentigis la gastejestron kaj aliajn homojn de la gastejo. Ĉiuj venis por scii tion, kio okazadis. Kia tohuvabohuo. La koleregaj kunuloj de la du batitaj viroj armis sin per bastonoj kaj ŝtonoj por redukti Don Kiĥoton al pecetoj. La heroo tamen, kun sia tuta imponeco, staris kun la levata lanco, atendante ilin, kuraĝoplene – kaj krom tio li insultis ilin kiel kanajlajn senhontulojn.
Antaû tiu malbona kaj minacanta situacio, la gastejestro klopodis por trankviligis la virojn. Sed li decidis kiel eble plej rapide forigi Don Kiĥoton. Kaj li diris al li, ke ne necesas atendi la matenon por fini la ceremonion. Kaj li kuris por preni libron kaj kandelon.
La libro devas esti sanktigita libro. Ĉar tion li ne havis, li alportis la kajeron, kie li notadis la ĉiutagajn taskojn . Li ankaŭ venigis la du virinojn kiel atestantojn.
– Jen ni pretaj, sinjoro kavaliro!
Don Kiĥoto genuiĝis antaŭ sia baptopatro, kiu ekgrumblis, antaŭ la malfermata libro. La gastejestro murmuris kelkajn nekompreneblajn vortojn. Poste li delikate tuŝis per sia glavo la ŝultron de la nobelo. La du virinoj donis al li lian glavon kaj la spronojn. Jen! La granda heroo el Manĉo transformiĝis en aŭtentikan migrantan kavaliron, laŭ ĉiuj reguloj de la ordeno.
La ĝojo de Don Kiĥoto estis tiel intensa, ke la jukado pri aventuroj ekregis lia korpon kaj animon. Li kuris por seli Rosinanten. Li adiaŭis sian baptopatron kaj ekiris galopante.
Kia trankviliĝo! Kvankam li ne ricevis monon pro gastigado de sia baptofilo, la gastejestro konsideris sin bone pagita por vidi lin foriri de tie tiel rapide. Huf!…
4 – Terura batalo
– Forlasinte la gastejon, konvinkite, ke li vere estas armita per kavaliro, Don Kiĥoto reiris al sia vilaĝo por plenigi sian poŝon, laŭ la konsilo de sia baptopatro. Li estis duonvoje tra sia vojaĝo, kiam krioj de doloro de homa estaĵo atingis liajn orelojn. La sonoj venis el proksima arbaro.
– Dankon al la ĉielo – li murmuris – mi povas jam en la unua tago plenumi la plej sanktan devon de mia nobla profesio kiel kavaliro!
Li diris kaj enpelis siajn spronojn en la ostojn de Rosinante. Tujtuj li estis tie, de kie venadis la krioj. Kion li vidis? Knabo, iomete pli granda ol Peĉjo, ŝnurligata al arbotrunko ricevadis teruran batadon per rimeno. Je ĉiu bato la knabo hurladis kaj ĵuradis:
– Neniam plu, mia sinjoro, neniam plu permesos ke la lupo min trompos! Mi ĵuras per ĉiuj sanktuloj!
Sed la mastro nenion volis aŭdi kaj daŭrigis! lept! lept!
– Plej kruela kavaliro – kriis Don Kiĥoto – la ago kiun vi praktikas estas inter la plej kovardaj. Suriru sur via ĉevalaĉo kaj defendu vin!
La ekzekutisto haltis kaj rigardis per mirigitaj okuloj tiun strangan figuron de heroo. Li tiel surpriziĝis, ke li interrompis la batadon, pro timo de la lanco, kiun Don Kiĥoto montradis. Kaj li pardonpetis.
– Sinjoro kavaliro – li diris humile. – ĉi knabo estas mia dungito, ŝafgardisto; sed li tiel malbone laboras, ke ĉiutage mi perdas unu aŭ du.
– Mensogo! – kriis la knabo. – Li batas min ĉar mi petis al li, ke li pagu ses monatojn da salajro, kiun li ŝuldas al mi. Sep moneroj por ĉiu monato.
– Mi ne ŝuldas al vi, karulo – respondis la mastro. – Vi forgesas konsideri, ke mi provizis al vi tri parojn da ŝuoj kaj mi pagis ankaŭ por la tri sangellasoj, kiujn la barbiro faris al vi kiam vi estis malsana.
– Sufiĉe da diskutoj – diris Don Kiĥoto. – Liberigu la knabon kaj pagu al li la sesmonatajn prokrastojn – kaj tuj! La ŝuoj kaj la sangellasoj restas kiel kompenso por la maljustaj vangofrapoj, kiujn vi donis al li.
– Sinjoro – respondis la mastro, dum li malligadis la knabon -, Mi ne havas monon kun mi. Sed Andreo devas veni al mia domo por ricevi ĉion, ĝis la lasta monero.
– Mi ne fidas! – kriis la knabo. – Se li kaptos min tie, li senfeligos min vivanta.
– Tio ne okazos, Andreo – observis Don Kiĥoto. – Mi postulos ke ĉi kavaliro ĵuru pri tio, ke li plenumos la promeson, kaj mi permesos al li iri kun vi en lian domon. Mi respondecas pri la pago. Kaj vi sciu ke mi estas Don Kiĥoto el Manĉo, migranta kavaliro, kiu kuras tra la mondo por defendi la senkulpulojn.
La mastro ĵuris kaj reĵuris je ĉiuj kavaliraj ordenoj ekzistantaj kaj ekzistontaj, kaj tio venigis grandan kontenton al la heroo el Manĉo, kiu, spronante sian maldikan ĉevalon, galopis malproksimen.
Tuj kiam Don Kiĥoto malaperis post la kurbo de la vojo, la perversa mastro turnis sin al la knabo kaj diris:
– Bone, mia knabo, mi pagos al vi la prokraston ĝuste ĉi tie, kiel mi promesis al tiu monto da feraĵoj.
– Tion mi esperas – diris la malsaĝuleto. – Se vi ne pagas al mi ĉion kiom vi ŝuldas, mi kuros post li, por ke li revenu kaj punu vin pro la ŝuldo.
– Bonege! – ekkriis la mastro; – sed por plialtigi la pagon, mi opinias, ke estas bone pliigi la ŝuldon. – Dirite kaj farite! Li kaptis la knabon, denove ligis lin al la arbo kaj – lept! lept!, donis al li tian batado, ke la knabo kovriĝis per vipstrioj. Fine li malligis lin kaj ridegis: – Nun iru post la defendanto de la senkulpuloj kaj petu, ke li resanigu vian dorson. Ho! ho! ho!…
– Ĉu la knabo iris? – demandis Nazulino, ĉagrenita pro la brutala ago de la viro.
– Iri, kiel? La kompatindulo eĉ ne povis moviĝi kaj Don Kiĥoto jam malaperis post la kurbo de la vojo, tre kontenta pri si, pro la bela justa ago, kiun li faris.
– Ho, se estus mi – diris Peĉjo. – Mi fuĝus kaj serĉus Don Kiĥoton por venigi lin. Li tranĉus la brutulon de supre malsupren per la lanco.
– Per la glavo – aldonis Emilja. – La lanco trapikas.
– Per lanco aŭ glavo – insistis Peĉjo. – Kun ĉi du armiloj vi povas fari ambaŭ – tranĉi aŭ piki.
– Vi ne povas – respondis Emilja. – Glavo tranĉas. Tio, kio tranĉas ne pikas.
– Jes, vi povas, stultulino. Hakilo tranĉas kaj pikas.
– Sed la lanco ne tranĉas.
– Tranĉas!
– Ne tranĉas.
– Tranĉas!
Sinjorino Benta intervenis.
– Haltu tion kaj ni reiru al la rakonto. La knabo Andreo ne iris serĉe de la heroo el Manĉo, por ke li venu piki aŭ tranĉi la kruelan mastron. Li restis tie, surgrunde, ĝemante, dum la ekzekutisto, kun la manoj sur la koksoj, ridis, ĝuante la punon.
– Kaj kio pri Don Kiĥoto? – demandis la knabino.
– Don Kiĥoto estis malproksime kaj li jam vidis sin antaŭ alian aventuron. Li vidis grupon da komercistoj el Toledo, kiuj iradis al Murcio por aĉeti silkon. Fortaj viroj, rajdantaj belaj muloj, kun grandaj malfermataj ombreloj.
– Nu – daŭrigis sinjorino Benta. – Don Kiĥoto vidis la komercistoj bele vestitaj sur siaj belaj muloj, kun malfermaitaj ombreloj kaj sekvataj de kvar servistoj surĉevale kaj tri aliaj piede. Al si li pensis: “Ni havos grandan aventuron!”, kaj li staris meze de la vojo por atendi la virojn. Kiam ili atingis punkton por ion aŭdi, li kriis arogante:
– Ne faru eĉ unu paŝon plie antaŭ ol konfesi, ke la plej bela reĝino en la tuta mondo estas la senegala Dulcinea el Toboso.
Surprizite de tiuj strangaj vortoj, la komercistoj ekrigardis unu la alian, kun la okuloj fiksitaj sur la stranga figuro kovrata de feraĵo. Sed unu el ili, pli mokema, kriis:
– Kion diable volas ĉi frenezulo por lia Dulcinea Strabulino? Kion volas ĉi napokapulo?
La sango venis al la vizaĝo de Don Kiĥoto.
– Ho vi, fifama kanajlo! – li muĝis. – Mi instruos al vi respekti la tre altan reĝinon de Manĉo.
Li diris kaj avancis kun la lanco kontraŭ la mokema komercisto.
Bedaŭrinde, la kompatinda Rosinante stumblis sur ŝtono kaj falis kaj la kavaliro iris sur la teron. Tie, embarasata pro la kvanto da feraĵoj, la kiraso, kiun li havis sur la korpo, la ŝildo, la lanco kaj la glavo, li restis senmova, ne povante leviĝi. Tamen, eĉ tiel, li ne haltis la insultojn al siaj malamikoj.
– Ne forkuru, malkuraĝuloj! Nur la falo de mia glora ĉevalo malhelpas min puni vin pro blasfemo.
Sed neniu forkuris. Kontraŭe, ili trankvile daŭrigis la vojaĝon. Unu el la viroj, kiuj marŝadis piede kaptis la lancon sur la grundo, rompis ĝin ĉe la genuo en du pecojn kaj batis la kavaliron per unu el ili, kvazaû li draŝus la grenon. Fine li foriris por aliĝi al la grupo kiu jam estis survoje.
– Per kiu peco li draŝis la falinton? – volis scii Emilja. – Kun la plej dika aŭ la plej maldika?
