Lobato en Esperanto – 15

Don Kiĥoto por Infanoj

Ĉapitroj 05 kaj 06

 

5 – Don Kiĥoto reiras hejmen. La forbruligo de la libroj

Sen respondi la demandon, sinjorino Benta daŭrigis:

– Kiam la kompatinda migranta kavaliro vidis sin sola, kun la grupo jam malproksime, li profunde ĝemis. Li volis leviĝi sed ne sukcesis. Li estis tute elĉerpita. Do li restis em la loko kie li estis, memorante plurajn epizodojn de la kavalira vivo, en kiuj la heroo travivis kondiĉojn eĉ pli malbonajn ol la nuna situacio. Venis al lia menso kelkaj vortoj el unu el la antaŭe legataj rakontoj.

Kie vi estas, mia sinjorino?

Ĉu ĉi doloro ne tuŝas vin?

Aŭ vi ne scias, ho amatino,

Aŭ havas vi venenon en la sin’!

En tiu momento aperis homoj kiuj kunvojaĝadis por aĉeti tritikon. Ili vidis la falintan kavaliron kaj kuris por helpi lin. Kiam ili demetis la vizieron, unu ekkriis, ĉar li estis viro el la vilaĝo de la heroo:

– Ho, ne! Sinjoro Don Kiĥoto ĉi tie, en ĉi tiu stato? Parolu! Kio okazis al vi?

Sed li ne ricevis respondon. La heroo de la Manĉo perdis sian parolkapablon.

Antaŭ la seriozeco de lia stato, la viro prenis lin sur siajn ŝultrojn kaj metis lin sur la azeno, sur kiu li venadis. Brusto kaj kapo falis ĉe unu flanko, kruroj ĉe la alia. Poste li kolektis la armilojn disĵetitajn ĉirkaŭe, la ŝildon, la glavon, la du pecojn de la lanco, kaj pendigis ĉion sur la selo de Rosinante. Kaj direktiĝis al la vilaĝo kun tiu tuta ŝarĝo.

En la domo de la kavaliro ĉio estis sen ia ordo, ekde la tago de lia malapero. La vilaĝa pastro kaj la barbiro estis tie kaj paroladis kun la mastrumantino kaj la nevino.

– Rimarku, sinjoro pastro – diris la mastrumantino -, vidu kia katastrofo! Ekde ses tagoj nia sinjoro malaperis kun la ĉevalo, la lanco, la ŝildo kaj la kirasa aparataro de sia praavo! Ĉio pro tiuj malbenitaj kavaliraj libroj, kiuj difektis lian kapon…

– Estas vero, jes – konfirmis la nevino. – La sinjoro pastro povas kredi, mia honorinda onklo foje pasigis ĝis kvardek ok horojn algluata al tiuj multaj libroj kaj nenion vidis krom la libroj. Li nur lasis ilin por stari, preni sian glavon kaj ĵeti batojn kontraŭ la muroj, kriante, ke turoj kaj gigantoj estas tie. Kaj kiam, jam elĉerpita, li ne povis plu teni sian glavon, li trinkis glason da akvo, dirante, ke ĝi estas la plej altvalora eliksiro, ricevita de la sorĉisto Eskifo, lia amiko.

– Ni eraris, ĉar ni permesis ke li donu sin je korpo kaj animo al tiaj libroj – observis la pastro. – La plej bona solvo estas bruligi ĉiujn librojn nun, senprokraste. Sufiĉas la damaĝo, kiun ili jam kaŭzis ĝis nun.

Ĝuste en ĉi punkto de la konversacio eksonis frapo ĉe la pordo. Iu servisto kuris por malfermi ĝin, kaj ĉiuj miris, kiam ili vidis la strangan ŝarĝon, kiun la viro havas sur sia azeno.

La nevino, la mastrumantino kaj la pastro kuris kun malfermitaj brakoj al la reaperanto, sed Don Kiĥoto ne estis en bona stato por ricevi brakumojn de iu ajn. Li nur volis liton.

– Kuŝigu min tuj – li ​​murmuris per malforta voĉo – ĉar mi estas sufiĉe vundita, pro Rosinante. Kaj alvoku kiel eble baldaŭ feinon, por min sanigi.

– Hmm! – diris la mastrumantino, turnante sin al la pastro. – Kion mi diris al vi? – Kaj al la nobelo tute frakasita: – Venu, venu, sinjoro. Ni kuracos vin kaj vi fariĝos vigla kiel junulo, sen helpo de iu feino.

Kun granda zorgo, la ĉeestantoj metis Do Kiĥoto sur mola lito. Ili forprenis la feraĵojn kaj ekzamenis lian korpon serĉe de vundoj; ili nenion trovis, nur kontuzojn.

– Mi estis atakata – li diris. – En batalo kontraŭ teruraj gigantoj, mia ĉevalo falis teren kaj mi ne povis defendi min. Ili bategis min.

– Bone, bone, bone! – ekkriis la pastro. – Jen la gigantoj! Ne ekzistas alia solvo: ni devas bruligi tiujn librojn kiel eble plej baldaŭ.

Al la ruinigita heroo oni faris kelkajn pliajn demandojn, sed Don Kiĥoto nenion volis aŭdi. Li volis nur manĝi kaj dormi, do ili devis lasi lin sola.

Je la sekvanta tago, tre frue, dum la nobelo ankoraŭ dormadis, la pastro revenis kun la barbiro. Post kelkaj flustroj kun la nevino kaj la mastrumantino, ili ĉiuj iris al la biblioteko, piedpinte. Kolekti la kavalirajn librojn ne longe daŭris, ĉar ĉio tie estis pri kavalerio – pli ol cent. Ili ĉion kunportis al la korto. Momentojn poste grandega fajro voradis la librojn.

– Laŭdata estu Dio! – ekkriis la mastrumantino antaŭ la amaso da cindroj. – De nun ili ne plu fuŝos la cerbaĵojn de mia mastro.

Tuj kiam ŝi tion diris, la krioj de Don Kiĥoto resonis interne.

– Venu, venu, bravaj kavaliroj! – li kriadis. – Kontraŭe la malamikoj venkos la batalon!

Ĉiuj kuris al la ĉambro de la heroo, kaj kun miro vidis lin en noktoĉemizo, farante mil movojn per sia glavo kvazaŭ li batalus kontraŭ nevideblaj gigantoj. Servisto kaptis lin je la talio kaj, malfacile, helpita de la barbiro, regis lin kaj denove kuŝigis lin. Post iom da trankviliĝo, Don Kiĥoto diris al la pastro:

– Nu do, sinjoro ĉefepiskopo Turpin’, ĉu vi ne opinias ke estas la plej granda honto tio ke, dank’ al la malnobla sorĉisto de la Dekdu Kavaliroj de Francio, la venko de ĉi turniro iras al la korteganoj de la imperiestro Karolo la Granda?

Vidinte, ke la malsanulo ankoraû freneziĝas, la pastro respondis en maniero trankviligi lin, kvazaû li, la pastro, estus ja la ĉefepiskopo Turpin’:

– Ho, ne zorgu pri tio, Sinjoro Don Kiĥoto. Tiu, kiu perdas hodiaŭ, venkos morgaŭ.

– Mi esperas, sinjoro Ĉefepiskopo – respondis la nobelo, ĝemante – kaj li petis tagmanĝon.

Por ke ne ekzistu ia postsigo de la biblioteko, la pastro kaj la barbiro ordonis malaperigi ĝian pordon per brikoj, tiel ke neniu suspektu, ke tie estis pordo. Kaj ili petis al la mastrumantino tion, ke, se la nobelo surpriziĝos pro la malapero de la pordo, ŝi devos diri al li ke iu sorĉisto malaperigis ĝin.

Tri tagojn poste, kiam la nobelo ellitiĝis, la unua afero, kiun li faris, estis iri al la biblioteko por serĉi siajn amatajn librojn. Sed li miris trovi muron, sen spuro de pordo. Li tuŝis la muron, ekzamenis. Fine, li alvokis la mastrumantinon.

– Kie estas la biblioteko?

– Ĝi malaperis, sinjoro, – ŝi diris. – Dum mia mastro ĉeestis en aventurojn, malbenita sorĉisto aperis ĉi tie, rajdante drakon, kaj eniris en la biblioteko. Kion li tie faris, mi ne scias. Mi nur scias, ke la libroj kaj la biblioteka ĉambro malaperis, kaj la sorĉisto ankaŭ malaperis, tra la plafono, ene de nubo de fumo. Kaj li kriadis: “Mi estas Munhatono! Mi estas Munhatono!”

– Ne estas Munhatono – klarigis Don Kiĥoto. – Estas Frestono. Ho, mi tre bone konas lin! Li estas la plej kruela el miaj malamikoj. Li persekutas min ĉar estas skribite, ke iam mi venkos en batalo certan kavaliron de li multe protektata.

– Neniu dubas pri tio – rimarkis la nevino, kiu aŭskultadis la dialogon. – Sed diru al mi, onklo, kial vi ĝenas vin en aventuroj, kiam vi povas esti tre trankvila enhejme? Ĉi aventuroj estas danĝeraj. Popolo diras, ke tiu, kiu iras por preni lanon, ofte revenas tondita.

– Silentu! – diris Don Kiĥoto. – Ĉe mi, antaŭ ol ili tondu mian lanon mi lasos ilin nudaj kiel porketoj – kaj li montris koleran vizaĝon.

Dum ĉirkaŭ dek kvin tagoj la heroo el Manĉo kondutis kiel ordinara homo. Tamen li ne estis resanigita, ne. Dum siaj promenoj tra la vilaĝo li sukcesis delogi malriĉan kamparanon kun naiva kapo kaj kredema animo, al kiu li promesis monon kaj mondon, se li akompanos lin en novaj aventuroj.

– Jes, mia kara Sanĉo (Sanĉo Panzo estis la nomo de la kamparano). Vi estos mia ŝildisto – kaj la ŝildisto de vaganta kavaliro ĉiam finiĝas, minimume, guberniestro de iu insulo.

La vorto guberniestro igis Sanĉon larĝigi la okulojn kaj fariĝi pripensema. Estis forta tento, al kiu li ne kapablis rezisti, kaj en tiu momento li decidis forlasi edzinon kaj infanojn kaj sin ĵeti en la mondon kiel ŝildisto de la heroo de Manĉo.

Kiam ĉio estis interkonsentita, Don Kiĥoto rememoris la konsilon de sia kastela baptopatro, tio estas, ke li ekipu sin per mono. Li vendis iom da tereno kaj sukcesis plenigi sian monujon.

Poste li klopodis por refari la malnovan kirason difektitan de la batado de la mulisto en la plej bona maniero. Kaj post tio li interkonsentis kun Sanĉo pri horo kaj tago de la vojaĝo. Sanĉo devis havigi al si la necesajn selsakojn kaj rajdi sian azenon, bonegan kaj fidelan beston.

Komence la ideo iri al aventuro sekvata de ŝildisto rajdanta sur azeno ne plaĉis al la nobelo. Sed fine li konsentis, pensante, ke li povos doni al Sanĉo la rajdĉevalon de la unua kavaliro renkontota survoje kaj venkota en batalo.

Post tiuj planoj kaj aranĝoj, ili foriris iun tagon sen ke la homoj de la domo rimarku. Ĉe tagiĝo ili estis tiel malproksime, ke neniu sukcesus atingi ilin. Sanĉo sur la azeno, kun sia granda ventro kaj la ŝvelintaj selsakoj, unu apud la alia, aspektis kiel bonhumora riĉulo.

Li prenis la felsakon kiun li portis kaj diris, antaŭ ol trinki:

– Ho, Sinjoro Don Kiĥoto, mi petas al vi neniam forgesi la insulon, kiun vi promesis al mi. Mi ĵuras regi ĝin kun la plej granda saĝo.

– Trankviliĝu, amiko Sanĉo. Mi estos pli malavara rilate vin ol multaj famaj kavaliroj estis al siaj ŝildistoj. Ili kutimis lasi ilin maljuniĝi sen iam doni al ili la rekompencon, kiun ili meritis. Maksimume ili ricevis iun provincon kaj mizeran titolon de grafo aŭ markizo. Mi tamen post malpli ol ses tagoj esperas konkeri tutan regnon – aŭ du. Kaj la dua estos via.

– Ho, mia kara mastro! – ekkriis la ŝildisto, aplaŭdante kaj saltante sur la selo. – Ĉu tio signifas, ke mi ankoraŭ estos reĝo kaj mia edzino Tereza, reĝino kaj miaj infanoj, geprincoj?

– Kompreneble, jes – konfirmis Don Kiĥoto.

Kaj Sanĉo komencis ridi. Li pensis pri sia edzino.

– Kompatindulino! – li ekkriis. – Eĉ se pluvos kronojn, mi kredas ke neniu krono alĝustiĝos sur la kapo de la kompatinda Tereza. Ŝi ne taûgas por esti reĝino, ne, la kompatindulino… Grafino… eble, jes; sed reĝino…

– Ne zorgu pri tio, Sanĉo. Ĉio estos solvata je la plej bona maniero. Ĉi-momente, tion, kion mi povas certigi al vi, estas tio: vi ricevos regnon.

– La anĝeloj aŭdu vin kaj diru amen – murmuris Sanĉo kun la okuloj al la ĉielo. – Mi restas trankvila, ĉar mi scias, ke promeso de kavaliro ĉiam estas plenumata. Precipe se la promeso venas de la plej eminenta kavaliro el Manĉo, mia plej estimata amo…

 

6 – Unuaj aventuroj en la kompanio de Sanĉo

Sinjorino Benta haltis en tiu punkto, ĉar jam estis malfrue – la naŭa horo, tempo por iri al la dormoĉambroj. La geknaboj dormis kaj revis pri la rakontitaj aventuroj. La plej bona sonĝo estis tiu de Emilja kaj ŝi rakontis ĝin je la sekvanta tago.

– Ho, vi eĉ ne kalkulas la batadon, kiun mi donis al la perversa mastro de Andreo! Li aperis ĉi tie, kun tiu vizaĝo de senhontulo.

– Fraŭlino, ĉu vi volas esti afabla kaj diri al mi ĉu ĉi tie estas la bieneto de sinjorino Benta? – li demandis tre ĝentile.

Mi, kiu konis lian perversecon, ŝajnigis min stulta.

– Jes, jes, strigvizaĝulo. Kion vi volas?

– Mi venis por vidi, ĉu ne kaŝiĝas ĉi tie certa Andreĉjo, knabo kiun mi vere, vere, vere ŝatas. Li forkuris de mia bieno pro timo de frenezulo kiu vestas sin per kiraso kaj kuras tra la vojoj, kaj…

– Ho, mi scias – mi diris. – Iu Don Kiĥoto, ĉu ne? Malbona kavaliro, kiu kuras tra la mondo kaj batas infanojn, ĉu ne?

La viro fariĝis iom suspektema. Mi daŭrigis:

– Li estas ĉi tie, jes. Li kaŝas sin en la malantaŭa korto, pro timo de tiu  ulo plena je feraĵoj kaj kiu batas infanojn. Ni iru tien.

Kaj mi kondukis lin al la loko, kie la rinocero Dolĉaĵ’ paŝtiĝis trankvile. Sed la viro neniam antaŭe vidis rinoceron. Li ektimis.

– Kio estas tio? Kia monstro?

– Ne timu – mi respondis. – Ĝi estas falsa rinocero farita de Peĉjo. El kartono. Ĝi ne kornofrapas.

– Sed kiel ĝi paŝtas? – li demandis.

– Estas  mensogo, stultulo. Ĉio estas mensogo. Pecjo bone faras tiajn aferojn. La viro kredis kaj alproksimiĝis al Dolĉaĵ’. Kaj mi:

– Andreĉjo kaŝis sin malantaŭ tiu kartona besto.

Kaj li alproksimiĝis iom por iom… Subite, mi kriis:

– Ataku, Dolĉaĵ’! – Kaj Dolĉaĵ’ ĵetis sin post li, kun la korno jam preparata por frapi, kvazaŭ ĝi estus la lanco de Don Kiĥoto. Ho, Madono! Mi volis, ke vi aŭdu la krion de la viro! Li ekflugis, aspektis pli kiel cervo. Ĉe la paŝteja pordego li stumblis pro roko kaj falis kiel Rosinante: metis la nazon surgrunden. Kaj Dolĉaĵ’ frapis, fukt fukt, pikante lin per sia korno. Kaj jen mi kriis…

– Momenton, Emilja – diris Nazulino. – Via sonĝo estas tre bone aranĝita por esti vera. Vi trompas nin kaj mokas per unu el viaj mensogoj.

En tiu momento eniris sinjorino Benta, kiu venis por daŭrigi la legadon. Ŝi sidiĝis kaj diris:

– Tre bone. Kie ni restis hieraŭ?

– Don Kiĥoto estis denove survoje, en kompanio de Sanĉo kaj  paroladis pri la insulo – rememoris Peĉjo.

– Ĝuste – diris sinjorino Benta. – Ili paroladis pri la estonta insulo de Sanĉo, kiam la heroo ekvidis dudek-tridek ventomuelejojn malproksime.

– Sanĉo, mia kara Sanĉo! – kriis Don Kiĥoto. – La sorto komencas favori nin. Ĉu vi ne vidas tiun armeon de gigantoj en la malproksimo?

– Ĉu gigantoj? – ripetis la ŝildisto, turnante sin al ĉiuj flankoj. – Mi ne vidas eĉ ombron de gigantoj, sinjoro…

– Tie, tie – diris Don Kiĥoto, kaj li montris per sia malgrasa fingro.

– Ho, Sinjoro! Tio ne estis armeo de gigantoj. Estas ventomuelejoj. Nur tio.

– Ili estas gigantoj, jes – insistis la heroo; – Mi batalos kontraŭ ili. Kaj post la venko, ni prenos la militkaptaĵon. Genuiĝu, Sanĉo, kaj preĝu, dum mi detruas la monstrojn.

Kaj, ne atendante respondon, li spronis la ostojn de Rosinante kaj kriis: – Al mi! Al mi, malkuraĝaj ŝtelistoj! Mi sola, per mia lanco, reduktos vin al ĉifonoj.

La vento en tiu momento plifortiĝis, tiel ke la aloj de la muelejoj komencis turni pli rapide.

– Turnu viajn brakojn kiom vi volas! – kriis Don Kiĥoto. – Eĉ se vi havus pli da brakoj ol la giganto Briareo, mi same reduktus vin al ĉifonoj.

Li jam estis proksime. Li levis sian lancon kaj atakis la plej proksiman muelejon. Li enŝovis la lancon en unu el la aloj. Kaj tio, kio okazis estis io mirinda. La moviĝanta alo kaptis rajdanton kaj ĉevalon kaj forĵetis ilin surgrunden.

Antaŭ la katastrofon, Sanĉo, kiu preĝadis, spronis la azenon kaj kuris al la helpo de la mastro. Li trovis lin sur la tero, etendata, senmova.

– Mi diris, mia mastro, ke la figuroj estis muelejoj kaj ne gigantoj. Mia mastro ne kredis. Nun vi estas en tia malordo, ĝemante…

– Silentu, Sanĉo – respondis Don Kiĥoto – ĉar aferoj pri milito, pli ol ajna alia, estas submetataj al ŝanĝoj kaj al la kapricoj de la sorto. Vi scias, Sanĉo, ke mia plej granda kaj kruela malamiko estas la terura sorĉisto Frestono. Li jam malaperigis mian bibliotekon. Kaj nun, por forpreni de mi la honoron venki tiujn gigantojn, li transformis ilin en muelejojn. Pacienco. Kio ajn okazos, mia fidinda glavo devos venki finfine – kaj Frestono estos punata.

– Amen! – diris la ŝildisto, kaj helpis al la mastro rajdi la kompatindan Rosinante, kiu apenaŭ povis stari.

Pli malbone ol tio estis, ke la lanco de la kavaliro rompiĝis en tri pecojn – kaj kavaliro sen lanco perdas sian honoron. Tio provokis la sekvajn konsiderojn en la heroo de Manĉo:

– Iam, granda hispana paladino, nomata Diogo Peres, rompis sian glavon en batalo. Li trovis trunkon de kverko kaj per ĝi li detruis tiom da maŭroj, ke li ricevis la kromnomon Diogo Vundanto, nomon per kiu ĉiuj liaj posteuloj poste honore ricevis. Mi faros same. Per miaj propraj manoj mi preparos novan lancon, per kiu mi miregigos la mondon.

– Dio helpu vin! – diris Sanĉo kun la okuloj al la la kompatindan figuron de la kavaliro, kies sinteno kaŭzis al la ŝildisto malbonan impreson.

– Sinjoro mia mastro, mi opinias, ke estas bone por vi iom rektiĝi sur la  selo. Se iu vidos vin, ĵuros, ke vi estas ĝibulo…

– Mi konfesas al vi, Sanĉo, ke ĉi malvenko sufiĉe ruinigis min. Se mi ne plendas nek ĝemas pro la doloro, kiun mi sentas, tio estas ĉar kavaliro neniam devas plendi nek ĝemi, eĉ se lia tuta intesto estos forverŝita.

– Ho – ekkriis Sanĉo – jen io, kion mi neniam faros. Mi ne scias kiel rezisti. Ĉe la plej eta gratvundo, mi krias kaj ĝemas kvazaŭ juna hundido, kies vosto estas fortranĉita. Sed diru al mi, sinjoro, ĉu vi ne pensas, ke estas tempo prizorgi nian ventron?

– Vi manĝu, mia Sanĉo. Vi manĝu, ĉar vi malsatas. Mi ne bezonas manĝi.

La ŝildisto ne tute kredis tion; sed por ne kontraŭi sian mastron, li krucis unu kruron super la supro de la selo, malfermis unu el la selsakoj, elprenis parton de la enhavo kaj plenigis la stomakon.

Li ankaŭ ne forgesis la vinon, kies felsako fariĝis multe pli malpeza.