Lobato en Esperanto – 15

Don Kiĥoto por Infanoj

Ĉapitroj 23 kaj 24

 

23 – La granda kuraĝo de Don Kiĥoto antaŭ la leonoj

Sinjorino Benta interrompis la rakonton por respondi al la demando de Peĉjo. La knabo volis scii ĉu ŝi rakontas la tutan historion aŭ nur partojn.

– Mi rakontas nur kelkajn el la ĉefaj aventuroj de Don Kiĥoto, kaj resume. Ho, se mi rakontus la tutan libron, vi ne ŝatus. Ĉi verko de Cervantes estas tre longa, pli ol mil paĝoj. Sed nur plenkreskuloj, homoj kun matura cerbo, povas legi la tutan verkon kaj aprezi ĝian tutan belecon. Por vi, infanoj, mi devas resumi kaj diri al vi nur tio, kio distras la imagon de infano.

Ĉiuj aŭdis bruegon ekstere kaj Nazulino kuris al la verando. Post momento ŝi revenis.

– Ni havas novaĵojn – ŝi diris. – Emilja estas en la korto kaj faras la plej frenezajn agojn. Ŝi fariĝis migranta kavaliro kaj diras ke la porkido Vostuleto estas Rosinante. Ŝi prenis ŝildon, lancon, glavon kaj eĉ kiraso. Kaj ŝi volas ataki onklinon Nastasja kun diro, ke ŝi absolute ne estas onklino Nastasja, sed la gigantino Frestona. La kompatinda Vicgrafo sekvas malantaŭe kiel ŝildisto, vestata per malstrikta vestaĵo, kiun Emilja plenigis per sekaj kamomilaj floroj, por ke li sin montru dika kaj ventruleta kiel Sanĉo. Vi bezonas vidi, avinjo! Ŝi estas freneza, freneza…

– Nu, nu – diris sinjorino Benta. – Amuziĝu Emilja tie kaj ni daŭrigu nian rakonton. Kie ni estas?

– Ni estas ĉe la punkto, kiam Don Kiĥoto renkontas Don Diogo.

– Jes. Li babiladis kun tiu nobelo dum Sanĉo malproksimiĝis por aĉeti kelkajn fromaĝojn ĉe kapropaŝtisto kiu pasadis. Tiam granda ĉaro aperis sur la vojo. Don Kiĥoto estis sen la kasko, kiu estis en la manoj de Sanĉo. Kaj li krias al la ŝildisto, por ke li kunportu al li la kaskon.

Sanĉo, okupata de la fromaĝo, rapide pagas kaj kuras por respondi al la alvoko de sia mastro, sed en sia hasto li distriĝas kaj metas la fromaĝon ene de la kasko.

– Sanĉo, Sanĉo, rapide, mia kasko – insistis Don Kiĥoto. – La venonta aventuro postulas ĉiujn miajn armilojn kaj ĉiujn miajn penojn.

Sanĉo, kun la okuloj al la ĉaro, donas al sia mastro la kaskon, kiun Don Kiĥoto, sen rimarki, metas sur la kapon kun la fromaĝo. Pluvo da likvaĵo fluis laŭ lia vizaĝo.

– Kio estas ĉi tio, Sanĉo? Ŝajnas, ke miaj cerboj disfandas kaj falas. Neniam antaŭe tiom da ŝvito inundis mian vizaĝon. Rapide kunportu ŝtofon por ke mi sekigu min.

Sanĉo donis al li pecon da ŝtofo, sed Don Kiĥoto, demetinte la kaskon, ekvidis la amason da premataj fromaĝoj interne. Li flaris tion kaj kriis, koleroplena:

– Ho, perfidanto! Manĝemulo! Vi metis freŝan fromaĝon enen de mia kasko!

– Ĉu freŝa fromaĝo, sinjoro? – ripetis Sanĉo, ŝajnigante ektimo. – Malbenitaj sorĉistoj! Certe ili tion faris por ke mi perdu la bonan reputacion antaŭ mia eminenta majstro! Sed donu al mi la paston, sinjoro, kaj mi konservos ĝin en mia ventro.

Dum la ŝildisto metis la dispremitajn fromaĝojn en la stomako, Don Kiĥoto viŝis la vizaĝon kaj la barbon kaj surmetis sian nun malplenan kaskon. Li firme stariĝis sur la selo kaj kriis:

– Kio ajn devas okazi nun, okazu. Per mia forto mi nun venkos eĉ Satanon, kun sia tuta kohorto de demonoj.

Don Diogo rigardis la “malamikon” sed vidas nenion krom ĉaron kaj du viroj, unu malantaŭe kaj la alia muntata sur mulo. Don Kiĥoto iris al la mezo de la vojo, lanco levata, kaj kriis:

– Kien vi iras, amikoj? Al kiu apartenas ĉi ĉaro? Kiu aŭ kio estas ene de ĝi? Kion signifas tiuj flagoj?

– La ĉaro estas mia – respondis la viro sur la mulo. – Ene de ĝi estas du enkaĝigitaj leonoj, sendataj de la guberniestro de Orano, en Alĝerio, kiel donaco al la reĝo. La flagoj indikas, ke ni estas je la servo de Lia Moŝto. Jen ĉio.

– Ĉu la leonoj estas grandaj? – demandis Don Kiĥoto.

– Unu el la plej grandaj, kiujn Hispanio ankoraŭ vidis. Ĉar ili malsatas, mi petas al Via Moŝto, ke vi ne prokrastu nian vojaĝon.

– Al mi, leonetoj! – ekkriis Don Kiĥoto. – Nun, ĉaristo, malfermu la kaĝon al ili. Mi volas mezuri min kun la kavaliroj de la dezerto. Mi volas montri al la sorĉistoj, kiu estas Don Kiĥoto de La Manĉo.

Dom Diogo kaj Sanĉo klopodis por ke li rezignu pri tio, dirante ke estas freneza decido. Kiam ili rimarkis ke la konsiloj estas senefikaj, ili galopante kuris de tie. Don Kiĥoto timis, ke Rosinante ektimos la terurajn bestojn kaj deĉevaliĝis. Li alfrontos la monstrojn piede. Li antaûeniris kontraû ilin, glavo en mano.

Li ordonis al la ĉaristo malfermi la pordon de la kaĝo. Sen alia rimedo, la viro malfermis ĝin, sed kun ĝenerala miro, la leonoj, anstataŭ salti sur la kavaliro, rigardis lin dum kelkaj momentoj kaj, pasinte la langon sur la muzelo, kuŝiĝis, turnante al li la dorson.

Ofendita de tiu malĝentileco, Don Kiĥoto ordonis al la ĉaristo bati la bestojn.

– Tio neeblas, sinjoro – respondis la viro. – Se mi farus tion, la leonoj disŝirus min. Kion alian vi volas? Vi jam defiis ilin. Vi jam pruvis vian grandegan kuraĝon kaj, ĉar la bestoj rifuzas batali, ili estas venkitaj kaj vi estas la venkanto.

– Vi pravas – konsentis la heroo. – Nun mi volas, ke vi donu al mi atestilon, kiu konfirmos ĉi ege altan heroaĵon. La sorĉistoj rezignu kaj vivu la migranta kavalireco!

Poste li svingis la poŝtukon ĉe la lancopinto por indiki al la timemaj homoj, kiuj de malproksime atendadis la rezulton de la aventuro, ke ĉio iras bone. Don Diogo kaj Sanĉo tuj revenis.

– Amiko – diris Don Kiĥoto al la ĉaristo – vi povas sekvi vian vojon, kaj vi, Sanĉo, donu al tiu ĉi viro tri monerojn.

– Tujtuj! – ekkriis Sanĉo, kaj li metis la manon en la poŝon kaj prenis la monon. – Sed kio okazis al la leonoj? Ĉu ili estas mortintaj aŭ vivantaj?

La ŝoforo fanfaronis pri la eksterordinara kuraĝo de la heroo de la Manĉo, dirante ke li rakontos ĉion al la reĝo.

– Nu, – diris Don Kiĥoto. – vi povas ankaŭ informi al la reĝo tion, ke Don Kiĥoto prenis por si alian titolon – tiun de la Kavaliro de la Leonoj.

La vojaĝantoj daŭrigis sian vojaĝon. Don Diogo ne komprenis la frenezan aŭdacon de Don Kiĥoto. Ĉio ŝajnis al li sonĝo. Tamen li, Sanĉo kaj ĉiuj aliaj estis atestantoj de la okazaĵo.

Ĉirkaŭ la dua posttagmeze ili alvenis al la vilao de Don Diogo, kaj ilin akceptis la edzino de la nobelo, sinjorino Maria Kristina, kaj Don Laŭrenco, la pli aĝa filo. Servisto kondukis la kavaliron al bela ĉambro, kie Sanĉo senigis lin de liaj armiloj. Liberigita de tiu pezo, Don Kiĥoto iris al la mastrino de la domo, al kiu Don Diogo rakontadis la mirindan aventuron de la Kavaliro de la Leonoj.

Tuj poste, ili iris al la tablo, kaj la heroo de la Manĉo, kies malsato estis de longa tempo, manĝis kiel neniam antaŭe. Sanĉo, tiu, preskaŭ eksplodis.

Kvar tagojn ili pasigis tie, manĝante kaj trinkante la plej bonajn frandaĵojn kaj trinkaĵojn. Fine Don Kiĥoto diris al Don Diogo:

– Sinjoro, mi estas ege dankema al vi kaj al via plej honorinda edzino pro la malavara loĝado kiun vi donis al mi. Sed senlaboro ne partoprenas al la vivo de vagantaj kavaliroj. Novaj aventuroj alvokas min, precipe tiu, kiu kondukos min al la kaverno de Montesinos.

Don Diogo kaj lia filo aplaŭdis la belan ideon pri atako kontraŭ la fama kaverno de Montesinos.

– Ĉar vi ambaŭ aprobas mian decidos, mi petas al vi trovi por mi bonan gvidanton.

Don Laŭrenco proponis konduki lin tien, kaj la heroo de la Manĉo, post mil dankoj al Don Diogo kaj al lia edzino, rajdis la maldikan Rosinante. Sanĉo ne forgesis plenigi siajn selsakojn per manĝaĵo. Li prenis ankaŭ ĉirkaŭ cent metrojn da ŝnuro, kiel rekomendis la mastro.

Kiam ili alvenis al la kaverno, Don Kiĥoto deĉevaliĝis kaj Sanĉo pasigis la ŝnuron sub liajn brakojn, firme ligante lin. Kaj jen la Kavaliro de la Leonoj kun ĉiuj siaj armiloj, preta penetri la abismon.

Tie estis multaj vespertoj kaj korvoj. Sanĉo kaj Don Laŭrenco forpelis tiujn nigrajn estaĵojn. Poste ili mallevis Don Kiĥoton pere de la ŝnuro.

Minutojn poste, ĉar ili ne ricevis signalon de malsupre, Ili decidis suprenigi la kuraĝan heroon, kaj tion ili faris. Don Kiĥoto venis dormanta. Per kelkaj skuoj li rekonsciiĝis.

– Ho, miaj amikoj – li ekkriis, malrapide malfermante la okulojn -, vi interrompis la plej belan spektaklon de la universo! Sidiĝu kaj aŭdu min.

La du viroj sidiĝis unu apud la alia.

– Envolvite en la mallumo de la abismo – komencis Don Kiĥoto – mi rimarkis en la profundaĵoj malfortan lumon. Mi iris rekte al ĝi. Estis enirejo  al koridoro. Mi eniris, marŝis iomete kaj trovis min en senfina prerio, sur kiu staris blindiga kristala palaco. El ĝi venis respektinda maljunulo en verda robo kaj nigra ĉapo. Li portis rozarion, kies bidoj estis grandegaj diamantoj. La maljunulo alproksimiĝis al mi kaj brakumis min.

– Antaŭ multaj jaroj, ho plej kuraĝa kavaliro de la Manĉo, ni ĉiuj restas ĉi tie sorĉitaj kaj ĝemante pri via esperata veno. Sekvu min, glora paladino. Mi volas montri al vi la mirindaĵojn de ĉi palaco el lumo, kies mi, Montesinos, estas la eterna reganto.

Li eksilentis kaj kondukis min al ĉambro kun alabastraj muroj, kie mi vidis superban katafalkon. Sur la katafalko kuŝadis viro.

Montesinos diris:

– Post la batalo de “Roncesvalles”, la fama magiisto Merlino ensorĉis grandan nombron da militistoj de la armeo de Rolando kaj aliaj viroj de lia akompanantaro. La kavaliro, kiu kuŝas sur tiu katafalko, estas la kuraĝa Durandarto, mia intima amiko.

Subite la kuŝanta viro demandis:

– Montesinos, kara kuzo, kio fariĝis el mia fidela ŝildisto? Kaj kio pri mia patrino Ruidera? Kaj ŝiaj filinoj kaj nevinoj?

– Jen! – respondis Montesinos, kun okuloj plenaj je larmoj – vi bone scias, ke antaŭ kvincent jaroj nin venigis ĉi tien la magiisto Merlino. Via patrino Ruidera, kun filinoj kaj nevinoj, pro tiom da plorado fariĝis fontanoj. La ŝildisto Gŭadiana transformiĝis en riveron. Sed eble la fama kavaliro Don Kiĥoto de la Manĉo desorĉos ĉion.

– Se vi ne sukcesos, paciencu – respondis Durandarte, kaj li denove dormis.

En tiu momento mi aŭdis plendantajn kriojn. Mi rigardis kaj vidis en alia ĉambro procesion de belaj sinjorinoj en funebraj vestoj, kun blankaj turbanoj sur la kapo.

– Jen la sinjorinoj, kiuj faris la akompanantaron de la malfeliĉa Ruidera – Montesinos diris al mi. – Kvar fojojn semajne ili formas ĉi procesion kaj rondiras ĉirkaŭ la korpo de Durandarte.

La respektinda maljunulo estis en ĉi punkto de la rakonto kiam mi sentis tiron sur la ŝnuro. Mi trovis min trenata. Ĉio malaperis. Mi denove transiris la malluman kavernon kaj aperis ĉi tie. Jen kio okazis – konkludis Don Kiĥhoto.

Ĉiuj miris.

– Sed kiel vi sukcesis vidi tiom da aferoj en tiom malmulte da tempo ene de la kaverno, nur kelkajn minutojn?

– Ĉu kelkajn minutojn?! – ekkriis Don Kiĥoto. – Sciu, ke mi vidis la suno leviĝi kaj malaperi trifoje dum mi tie estis.

Don Laŭrenco ne kontraŭis. Li nur diris, ke li fidele ĉion rakontos al sia patro Don Diogo. Ili foriris, ĉiu en unu direkto. Don Laŭrenco reiris al la grandbieno, Don Kiĥoto kaj Sanĉo sekvis hazarde.

 

24 – La sorĉita boato. Don Kiĥoto renkontas la dukon

Ĉe tiu punkto de la rakonto subite aperis onklino Nastasja.

– Sinjo – ŝi aflikte diris – Ŝajnas ke Emilja denove freneziĝis. Ŝi eniris en la kuirejo sur Vostuleto, plena je armiloj sur la korpo, kun lanco kaj glavo, kaj pelvo sur la kapo, laû ŝi la “kaskedo” de Mambrino. Kaj ŝi ekpikis min per la lanco, kriante: “Senkompata sorĉisto! Malgraŭ tio, ke vi farbas vin per nigra farbaĵo  kaj portas jupojn, vi ne trompas min! Perfidulo! Fifama magiisto!” Kaj multaj el tiaj aferoj, sen ia senco. Kaj la diablino efektive intencis piki min per la lanco, sed mi rapide ĵetis kelkajn kukurboŝelojn al la korto. Vostuleto flugis al la ŝeloj kaj kunportis la frenezan knabinon. Kaj la kompatinda Vicgrafo malantaŭe, sinjo, tio plej doloris! La kompatinda Vicgrafo kun granda ventro kaj kelkaj sakoj en la manoj, kiujn li diras, ke ili estas selsakoj…

Sinjorino Benta iris al la fenestro por rigardi kaj efektive vidis la petolaĵojn, kiujn Emilja markizino de Vostuleto faradis en la korto. Vestita kiel migranta kavaliro, kun feraĵoj sur la korpo kaj kasko sur la kapo, ŝi atakadis la kokinojn kaj la kokidojn kun sia lanco. La bestoj fuĝadis pro teruro, laŭte kriante. Eĉ la koko, kiu estis kuraĝa dismakulita koko, kuris por kaŝiĝi ene de korbo.

Sinjorino Benta kriis al ŝi plurfoje por ĉesigi tion. Senutile. La pupo estis venkata de vera deliro pri heroeco.

– Ne ekzistas medikamento, avinjo – diris Peĉjo – ni devas meti ŝin en kaĝo, kiel la pastro faris al Don Kiĥoto.

Ĉiuj aprobis la sugeston.

– Faru tion, Nastasja – ordonis sinjorino Benta. – Kaptu ŝin kaj metu ĝin en la malplenan kaĝon de la ĵus mortinta turdo.

Onklino Nastasja iris por plenumi la ordonon kaj tuj reaperis kun kaĝo en la mano, kun la migranta kavalirino interne. Emilja kriis kaj piedbatis la kaĝon tiom kiom ŝi povis. Fine, laca, ŝi sidiĝis tre kvieta. Ŝi ekpensis pri maniero eskapi de tie kaj venĝi la nigrulinon.

– Uf! – ekkriis sinjorino Benta. – Ŝajnas nekredeble, ke simpla ĉifona pupo kreas tumulton eb la domo kaj donas al ni tiom da laboro. Pendu ŝin de tiu najlo, Nastasja, kaj vi povas iri.

Onklino Nastasja pendigis la kaĝon kaj reiris al la kuirejo.

Nur tiam sinjorino Benta sukcesis daŭrigi la rakonton.

– Tre bone – ŝi diris kun la okuloj al la kaĝo. – Niaj du vojaĝantoj pasigis la nokton en la arbaro kaj la sekvan matenon Ili direktiĝis al la rivero Ebro. Atinginte tiun riveron, ili vidis etan boaton sen veloj aŭ remiloj, ligatan al ŝtipo ĉe la bordo. Don Kiĥoto deĉevaliĝis.

– Kion vi intencas fari, mia mastro? – demandis la ŝildisto.

– Eniri kun vi en ĉi boateto kaj doni nin al Dio kaj al la aventuroj.

Li diris kaj eniris en la boato, atendante la varleton. Sed Sanĉo ne kuraĝis. Li ektremis kiel ĵeleo.

– Kio okazas, malkuraĝulo? – kriis al li la kavaliro. – Kion vi timas? Hej, mia ventregulo! Kuraĝon! …

Sanĉo eniris kaj la boato foriris. Tuj poste la kavaliro diris:

– Jen ni, englutitaj de la vasta oceano! Se mi havus astrolabon ĉi tie, mi dirus al vi kun absoluta certeco, en kiu punkto ni estas. Sed eĉ sen astrolabo, mi certigas al vi, ke ni jam estas preter la ekvatoro.

– Kiel tio povas esti, mia mastro, se mi ankoraŭ vidas mian azenon kaj vian ĉevalon ĉe la riverbordo?

Don Kiĥoto ne havis tempon por respondi. La boateto batis kontraŭ muelilrado kaj frakasiĝis.

Ambaŭ saviĝis per naĝado. En tiu momento la posedanto de la boato aperis kaj kriegante postulis pagon pro la damaĝo.

– Ĉiam la malbenitaj sorĉistoj! – ekkriis Don Kiĥoto. – Ili ĉiam malhelpas miajn planojn! Ho vi, malfeliĉa kavaliro, kiu estas malliberigita en tiu fortikaĵo, pardonu min, se mi ne sukcesis liberigi vin. Mi volis sed mi ne sukcesis.

La fortikaĵo estis la muelejo, kontraŭ kies rado rompiĝis la boateto.

La posedanto de la boato postulis kvindek monerojn kiel kompenso, kaj Don Kiĥoto devis pagi.

Post sekiĝado sub la suno, la du dronintoj daŭrigis sian vojon, kaj marŝis, marŝis, promenis, ĝis ili renkontis kelkajn ĉasistojn. Inter ili estis bela sinjorino, kun falko en la mano kaj sur belega ĉevalino.

– Sanĉo – diris Don Kiĥoto – iru kaj salutu je mia nomo tiun gloran sinjorinon kaj informu al ŝi ke la Kavaliro de la Leonoj petas permeson por omaĝi ŝin. Havu bonan konduton dum la plenumo de ĉi misio.

– Estu trankvila, mastro – respondis Sanĉo, kaj li metis la spronojn sur la azeneto. Li alproksimiĝis al la sinjorino, deĉevaliĝis, genuiĝis kaj diris:

– Jen, plej glora kaj bonega sinjorino, mia nomo estas Sanĉo Panzo kaj mi estas fidela ŝildisto de la granda Kavaliro de la Leonoj, tiu, kiun via escelenco vidas tie. Mia mastro kaj sinjoro sendas vorton al via ekscelenco pri tio, ke li tre deziras servi kaj honori vin, same kiel servi kaj honori la birdon, kiun via ekscelenco havas sur la mano. Sed antaŭ tio, li petas al via ekscelenco la necesan permeson.

– Vi, afabla kaj ege ĝentila – respondis la nobelino – leviĝu kaj iru al via mastro por diri tion, ke liaj heroaĵoj estas jam konataj de mi kaj de mia edzo,  la duko, kaj ke ni ĝojos bonvenigi lin en nia palaco, ne malproksime de ĉi tie.

Sanĉo revenis ĝoje por doni la respondon, kaj Don Kiĥoto, malmodeste sin montrante sur la selo, direktiĝis al la bela dukino. Ŝi jam interŝanĝis kelkajn vortojn kun la duko, interkonsentante pri amuzi sin koste de la heroo de Manĉo. Ili akceptis lin laŭ ĉiuj reguloj de kavalireco.

Don Kiĥoto alproksimiĝis kaj atendis la venon de sia fidela ŝildisto por ke li tenu la piedingon.

Sanĉo rapidis por plenumi tiun ceremonian taskon; pro la rapido, tamen, li erare tenas iun rimenon kaj falis teren. La heroo de la Manĉo, ĉiam rigardante la dukinon, ne rimarkis tion, kiu okazis, kaj ankaŭ falas.

Kolerega pro la akcidento, Don Kiĥoto mallaŭte plendis kontraŭ la malfeliĉa ŝildisto. En tiu momento du ĉasistoj helpadis Sanĉon por ke li leviĝu. Don Kiĥoto, lamante pro la falo, ekgenuiĝis antaŭ la glora sinjorino. Sed la duko, ŝia edzo, haltigis lin kaj ĉirkaŭbrakis lin, dirante:

– Estas granda honoro por mi, se la Kavaliro de la Leonoj degnos gastiĝi en mia palaco.

– La honoro estas tute mia – ĝentile murmuris Don Kiĥoto.

Ili ĉiuj direktiĝis al la palaco, kun la sinjorino dekstre de Don Kiĥoto. La duko galopis antaŭen por ordoni ion al siaj servistoj.

Ĉe la palaca pordo ili ĉiuj deĉevaliĝis. Du servistoj en livreo kovris la ŝultrojn de Don Kiĥoto per altvalora skarlata mantelo.

La fenestroj estis plenaj je viroj kaj virinoj, kiuj ĵetis petalojn de rozoj al la glora vizitanto.

– Vivu! Vivu la floro de kavalireco!

Serioze marŝante, Don Kiĥoto estis feliĉa pro la akceptado ekzakte kiel li legis en libroj, kaj ne per batoj kaj suferoj, kiel preskaŭ ĉiam okazis. Oni kondukis lin al tre granda, riĉe tapiŝita ĉambro, kie ses paĝoj forprenis liajn armilojn kaj kirason. Poste ili kondukis lin al ĉambro destinata al li.

Je la vespermanĝa horo, venis paĝo por diri, ke la tablo lin atendadis.

La duko kaj lia edzino tie staris por akcepti lin. Post kelkaj momentoj je hezitado, la heroo iris al la honora loko, kiun la dukino elektis por li, tio estas, dekstre de ŝi.

– Pri lokoj ĉe la tablo – diris Sanĉo – viaj moŝtoj permesu al mi rakonti ion, kio okazis en mia vilaĝo. Iu barono, invitinte malriĉan kamparanon al vespermanĝo, petis al li, ke li sidiĝu ĉe la kapo de la tablo, kiu estas la honora loko. La kamparano rifuzis. La nobelo, plena je kolero, kaptis lin kaj devigis lin sidiĝi en tiu loko kaj diris: “Sidiĝu, vilaĝano, kaj sciu, ke kie ajn mi metos min ĉe vi, tio estas la honora loko.”

Aŭdinte tiujn lastajn vortojn, fajro de kolero sin montris en la vizaĝo de Don Kiĥoto kaj estis malfacile ke la palacposedantoj retenu sian ridon.

Neniam en sia tuta vivo Sanĉo estis tiel mallerta.

Post la manĝo venis bela servistino por sapumi la barbon de la manĉa heroo; alia volvis tukon ĉirkaŭ lian kolon. Tute sapumite tiun malĝentilan barbon, la servistino ŝajnigis, ke ne estas akvo kaj retiriĝis – kaj kun la vizaĝo blanka de ŝaŭmo estis Don Kiĥoto elmontrita al la malicaj rigardoj de la ĉeestantoj. Pli ekzotika figuro estis neebla.

– Kia bela sistemo! – ekkriis Sanĉo. – Sapumi la barbon post la vespermanĝo! Kiam mi posedos mian insulon, mi adoptos ĉi kutimon tie. Sed kiam mi ricevos mian insulon?

– Ne perdu la esperon, mia kara Sanĉo – diris la duko. – mi havas naŭ insulojn. Mi donacos al vi unu.

– Surgenue, Sanĉo! – kriis Don Kiĥoto. – Kisu la piedojn de lia ekscelenco, kiu honoras vin per tiel granda donaco.

La ŝildisto, radiante, ĵetis sin al la piedoj de la duko.

La dukino vokis la intendanton kaj ordonis al li trakti Sanĉon kun la maksimuma respekto, ĉar li estis la floro de ŝildistoj kaj baldaŭ estos guberniestro de insulo.

Poste servistino finis la razadon de la barbo de Don Kiĥoto kaj li foriris por dormi. Sanĉo bone plenigis sian stomakon kaj faris viziton al sia amata azeno. La dukino retiriĝis al siaj ĉambroj. La duko alvokis la servistoj por novaj ordonoj. Li volis, ke dum la restado de la Kavaliro de la Leonoj en la palaco, ĉiuj traktu lin strikte en la stilo de la migranta kavalireco, tio estas, ekzakte kiel oni legas en libroj.

Visitas: 1134