Malhistorio – ĉapitro 6.
Kaj vi ne scias, ke vi estas la mizera kaj kompatinda kaj malriĉa kaj blinda kaj nuda.
6. la tagiĝo de la frenezo.
mia vivo enhavas du historiojn: antaŭ kaj post mi.
vivo antaŭ mi estas tiu malĝojega periodo de mia infaneco kaj adolesko, kiam ĉio de mi vivata ŝajnis ne esti vivata. la patro, la patrino kaj la ĝibulo neniam kredis pri tio rakontata de mi. fojfoje mi rimarkis ke ili inter si rigardis per malica kompliceco, kaj mi falis en konfuzan kaj perturbitan situacion. ĉu mi vivas aŭ ne? ĉu mi mortas aŭ ne? sed la leteroj de mia patrino, eltrovitaj tuj post ŝia morto, certigis min ke ili min konsideris kiel frenezulon.
vivo post mi, estas la ceteraj el miaj tagoj, sekve al la nokto de la granda revelacio, kiam mi perceptis ke estas ili la frenezuloj. kaj mi, kiel la nura vivaĵo kiu ekzakte komprenas la faktojn, mi devas akcepti tiun grandiozan mision, nome elteni por la homoj ilian neelteneblan ŝarĝon; tiel peza kaj nedezirata estas la ŝargo, ke mi, iom post iom, sufero post sufero, bezonis transformi min en la dion, kiu nun mi estas. kaj mi diras ke, nur pere de tiu metamorfozo, sublima, pasi- kaj ĉagrenplena, mia koro sukcesas elteni la doloron pro la grandampleksa peko pri ekzistado. kaj ankaŭ scii ke mi pagis parton el miaj kulpoj kiam mi montras al la homoj vojon plenan je lumaĵoj kaj eternaj veroj. tiele mi prezentas al ili ian signifon al ilia vivo de forpelitaj el la tri paradizoj.
mi komencos de antaŭ la komenco. mia patro estis mastro de vasta regiono. kun la filino, li loĝis en granda palaco, plena je servistaro kaj parencaro. la vivo en la palaco, ho!, neniam finiĝanta festo estis la vivo en la palaco. muzikistoj kaj dancistoj kaj artistoj vivigis la bankedojn, kaj abunde sinsekvadis la frandaĵoj. tiam mi ankoraŭ ne ekzistis. la ĝibulo rakontadis al mi pri tio. kaj rakontadis ke, finita la bankedo, ĉiuj aŭskultadis la vojaĝantajn pilgrimojn kun iliaj fantastaj kaj nekredeblaj travivaĵoj. mia patro estis konsiderata kiel bonega gastiganto, el ĉiuj lokoj alvenis homoj por lin viziti. tiel malproksimaj estis kelkaj lokoj, rakontadis la ĝibulo, ke kelkaj homoj diris ke ili bezonis devanci pli ol sep maroj, pro la malproksimeco; tiel kaj tiel malproksime ke oni ne facile kredis esti eble ke iu povus loĝi tie. kaj tiuj fremdlandanoj dormadis kaj manĝadis en la patra palaco kaj post la bankedo rakontadis pri siaj strangaj kaj eksterordinaraj moroj. mia patro adiaŭis ilin per delikataj donacoj kaj deziris bonan vojaĝon.
en tiuj tempoj la terposedantoj havis reĝan povon. kiel heredaĵo ili ricevis palacojn kaj bienojn kaj regis sur la regionoj severe kaj violente. ili estis la mastroj de justico. malriĉegaj kamparanoj loĝadis en la ĉirkaŭaĵoj kaj nenion ili rajtis se ne planti kaj paŝti brutaron. ĉar la tero ne apartenis al ili, ili devis pagi al la mastro la luadon pri la grundo. la pago estis je varoj kaj mastraj impostistoj kruele kontrolis tiun pagon. la vivo de la kamparanoj nenion valoris kaj iu ajn delikto estis punata per la maksimuma puno: la morto, plenumata en speciala loko, preskaŭ ĉiam ene de la palacaj muregoj: unue oni kastris la kulpulojn; de la virinoj ili trapikis la mamojn per stileto; poste estis fortranĉitaj el ĉiuj, la piedoj, la manoj kaj fine la kapoj. kiam la viktimoj svenis, post fortranĉo de la membroj, la ekzekutistoj atendis ĝis ilia konscienco revenis. kaj ĉirkaŭe promedadis la popolamaso, konversaciante kaj manĝante siajn kolbasojn, atendante la daŭrigon de la torturado.
tiam ne ekzistis skribita leĝaro, escepte de speco de konstitucio ricevita de la gepatroj, kie oni listigis la mastrajn rajtojn. ĉiun kvinan jaron la plej maljunaj familianoj rajtis ŝanĝi tiun rajtliston kaj tion oni ĝenerale faris por vastigi la rajtojn. tiel la mastroj ĉiam iĝadis ankoraŭ pli fortaj. kelkfoje najbaraj konstitucioj interkonfliktiĝis pri landlimoj kaj okazis malgrandaj militoj: oni armigis la kamparanojn kaj tuj novaj landlimoj estis fiksataj. tre malofte iu regiono estis dividita inter la heredantoj. preskaŭ ĉiam unu el ili finis por sole regi, detruis la konkeritajn palacojn aŭ translokiĝis al ili, se tio estis konsiderata kiel pli konvena. nun ili organizis novan censon por nombri la novajn loĝantojn kaj kreis sian novan rajtokodon.
kaj tiele pasis la jaroj. mia patro kaj lia filino maljuniĝis kaj al ĉiu svatiĝanto pri la junulino mia patro, rakontis la ĝibulo, prezentis serion da neeblaj postuloj kaj ankaŭ parolis pri la malvirtoj de la pretendanto. tago post tago malmultiĝis la svatantoj, unue pro la postuloj, poste pro la kreskanta aĝo de la virgulino. tago venis kiam oni ne plu pripensis pri edziĝo. mia patro estis nun sepdek-jaraĝa kaj la filino kvindek kvin. la palaca vivo ne perdis sian viglecon, sed la ritmo ne estis tiel energia.
kaj iutage aperis stranga vojaĝanto. la ĝibulo vidis lin kaj rakontis: alta kaj magra, kadavra mieno, rigardo de misteraj arbaroj kaj montaroj kaŝitaj de nebuloj. li vestis nigran mantelon kaj ĉiuj surpriziĝis pro tio, ke la mantelaj randaĵoj ne estis polvokovritaj kiel tiuj de la ordinaraj vojaĝantoj. li nenion manĝis krom peco da pano kaj nenion trinkis krom kaliko da vino. kaj pridemandata pri siaj vojaĝoj kaj sia lando, li diris ke li venis nur por averto: ke la pesto rondiradas sur la suda regno kaj la norda kaj la orienta kaj la okcidenta. kaj ke la morto ĉie sterniĝadas, buĉante per la sama indiferenta malkompato kaj maljunulojn kaj junulojn kaj bonulojn kaj maliculojn. kaj li prenis pokalon, plenigis ĝin per akvo, riverencis mian patron, riverencis la filinon de mia patro kaj silente foriris, kun la pokalo. neniu plu revidis lin. kompreneble ne ĝuste tion rakontis la ĝibulo; kiam mi rimarkis pecon el vero kaŝitan malantaŭ liaj mensogaĵoj kaj alian pecon el vero kaŝitan malantaŭ liaj silentoj, mi kondukis la rakonton laŭ mia vero, kiu estas la nura veraĵo.
mia patro anoncis ke en la sekvonta mateno li fermos la muregojn kiuj ĉirkaŭas la palacon; ke en la grenejoj estas tritiko kaj maizo kaj aveno por multaj jaroj; ke tiu kiu volas ĉi tie resti, faru ĝin laŭvole; kaj foriru tiu, kiu tion intencas.
kaj en la sekvanta mateno la palaco estis tute malplena. nur li, lia filino kaj la ĝibulo restis. tion rakontis la ĝibulo kaj tiele mi decidis ke okazis.
Continue lendo “Malhistorio – ĉapitro 6.”
