LA FLAVA PEGO
Ĉapitroj 05, 06, 07 kaj 08
05 – Don Kiĥoto gastiĝas en la bieneto
Neniam okazis tiom rapida vespermanĝo. Peĉjo eĉ ne maĉis – li englutis kun hasto!
– Ne kuru, knabo, – diris sinjorino Benta. – Nun, ili vivos sur nia tero dumvive. Manĝu trankvile, maĉu bone.
Sed kiu kapablas aŭskulti konsilojn en tiaj momentoj?
Peĉjo daŭre englutis sen maĉi, kaj fine li forkuris kun rostita kokida kruro en la mano. Li eĉ ne atendis la deserton. La aliaj sekvis lian ekzemplon. Ili ĉiuj kuris al la barilo kaj lasis sinjorinon Benta sola.
– Kio estas infano! – ekkriis onklino Nastazio. – Ili ludas dum la tuta vivo, kaj ju pli ili ludas, des pli ili volas ludi. Kaj estis domaĝe ĉi hasto hodiaŭ, ĉar mi preparis dolĉaĵon per purpuran bataton, kiu estas vere el la ĉielo. Gustumu, Sinjo. Continue lendo “Lobato en Esperanto – 09”
