canções infantis em Esperanto 24. atirei o pau no gato


VERGON ĴETIS MI SUR KATON (atirei o pau no gato)
 
 
Vergon ĵetis mi sur katon-ton.
Sed la kato-to
Daŭre vivas-vas.
La virino-no
Surpriziĝis-gis
Pro la kri-
Pro la krio de la kat’:
Mi-aŭ!

Ŝi alvokis policiston-ton.
Sed mi daŭras-ras
En libero-ro.
La virino-no
Surpriziĝis-gis
Pro la kri-
Pro la krio de la kat’:
Mi-aŭ!

(canta jorge teles)
Visitas: 141

canções infantis em Esperanto 23. cachorrinho está latindo

EN LA KORTO LA HUNDETO (Cachorrinho está latindo)

En la korto la hundeto
Bojas, bojas kun obstin’.
Tuj silentu kaj permesu 
La eniron al karin’.

Ho skindo’ lele’
Ho skindo’ lele’ lala’
Ho skindo’ lele’
Tien mi ne iros ja!

La lemonon en la akvon
Ĵetis mi, ĝi iris funden.
La fiŝetoj ĉiuj kantis:
Ni tuj naĝu pli profunden.

Ho skindo’ lele’
Ho skindo’ lele’ lala’
Ho skindo’ lele’
Tien mi ne iros ja!

(canta jorge teles)
(“Cachorrinho está latindo lá no fundo do quintal, cala a boca, cachorrinho, deixa o meu benzinho entrar. Esquindô lelê, esquindô lelê lalá, esquindô lelê, não sou eu que caio lá. Atirei um limão n’água, de redondo foi ao fundo, os peixinhos já disseram, viva Dom Pedro II”.)
Visitas: 97

canções infantis em esperanto 22. senhora viúva

MI VIDAS ŜTONEGON TRE ALTAN (senhora viúva)


Mi vidas ŝtonegon tre altan,
Neniu atingas ĝin.
Sur ĝi sidiĝas vidvino,
Kun granda angor’ en la sin’, en la sin’, en la sin’.

Demandu do al la vidvino,
Ĉu edzon volas nun ŝi;
Ĉu eble filo de grafo,
Ĉu la estro de la Naci’, la Naci’, la Naci’.

Ne volas mi tiajn virojn,
Tro riĉaj estas por mi;
Mi, tre malĝoja vidvino,
ploradas nur, ve al mi, ve al mi, ve al mi.

Ĉar mortis la edzo,
Kaj kuŝas ĉe l’ floroj.
Finiĝis la ĝojo,
Finiĝis amoroj.

Funebras mi ĉiam,
Doloras la koro.
De multaj semajnoj
Min regas la ploro.

(“Eu vejo um rochedo tão alto, que ninguém pode alcançar. Sentou-se a pobre viúva e triste pôs-se a chorar, a chorar, a chorar. Pergunte à senhora viúva, com quem ela quer se casar: se é com o filho do conde, se é com o senhor general, general, general. Não é com nenhum desses homens, que eles não são para mim; eu sou uma pobre viúva, triste, coitada de mim, ai, de mim, ai, de mim! Perdi meu marido no meio das flores. Não tenho alegria, não tenho amores. Coberta de luto, de luto fechado, semanas inteiras, eu tenho chorado.”)

(kantas jorge teles)
Visitas: 100