Malfaldata Animo, ĉapitroj 118, 119, 120, 121, 122 kaj 123.

Malfaldata Animo, ĉapitroj 118, 119, 120, 121, 122 kaj 123.

  

118.

            paĉo, mi invitas al vi aperi antaŭ mi! ne via fantomo aŭ via memoro, sed tiu de vi, kiu ekzistas ene de mi. tio, kio mi estas je vi.

           alproksimiĝu kaj parolu kun mi. kiel konfuzaj estas ĉi tiuj patrecaj markoj! kia stranga fajro, kiu ne bruligas, elaĉetas, sed timigegas! mi vidas vin kun la kapo malsupren, humiligita, hontigita. kreitaĵo kun amo en la rigardo kaj malĝojo en la rideto. kiu tiom humiligis vin? ĉu eble la virinoj de la familio? ĉu la ululantaj hundinoj? levu vian kapon, paĉo, ene de mi, ekstere de mi! levu la kapon kaj diru al ĉiuj, ke vi ne plu ĉesos ebriiĝi, ke ebrieco apartenas al la mondo, kiun vi konstruis kun via libereco. kaj ne kulpigu vin, neniam havu la senton pri  kulpo pro via ebriiĝo. vivu denove vian vivon.

           kiam mia patro forpasis, bruno, mia dua filo, fariĝadis ene de ventro.

           paĉo, nun mi amas vin.

  

119.

            bruno, kontraŭe al leonardo, naskiĝis rozkolora kaj karesinda kiel ludilbebo. estis nekredebla, la vidado de tiu granda karna pupo, petanta kisojn kaj karesojn.

           vi, etulo,  dum vi estis spermatozoo, ne ricevis la atenton de via patro, imaganta vin marŝantan plenan je venkoj, nek havis lian manon por bonintence protekti vin, varmigante la ventron de via patrino.

           ne. vi plie estis speco de sonĝo, li duondormanta dormadis kaj pensadis pri vi, batalanta meze de vortico, kaj la pensoj estis iomete tiele: ĉu tiu, kiu elektis al si mem, atingos la finon de la tumultado kaj fariĝos potenco de homo? bruno, tiel li forlasis vin, duone donacata al via propra iniciato kaj tiel ŝajnas, ke vi estas ĝis hodiaŭ: mastro de vi mem, plenumanta vian destinon, sendependa.

           do A… estis enportita en la ĉambron, malfermis siajn grandegajn lum-plenajn okulojn kaj demandis: ĉu naskiĝis? naskiĝis, mi diris plorante. mi jam sciis, kion signifas iĝi patro. mi ploradis ĉar mi eltrovris tion, kion signifas esti  patro de bebo, kiu fariĝos tio, kio estas bruno.

  

 120.

           la maratono pri arto finiĝas. mi sentas, ke mi iomete enamiĝas al Y… li estas tro bela, dolĉa, milda, ineca, amema. kelkfoje ni estas proksimaj. mi sentas, ke li lasas en mia koro pecetoj de subtila atento, malgraŭ tio, ke dum la tuta tempo li amindumas kun bila. en iu momento mi diras al li: mi ne volas perdi vin, ĉu bone? do, ŝarĝitaj, kiel ni ĉiuj estas, je la plej feroĉa feliĉo kaj plenaj je granda ĝojo por la vivo, ni faras la lastan rondon de danco kaj ni devas kisi unu la alian sur la vangoj. mi vidas vin tie, ĉe la alia flanko de la grandega salono, vi movas la lipojn kaj mi komprenas: mi volas brakumi vin! do, mi rompas la regulojn, mi iras al vi kaj mi kisas vin sur la buŝo.

            mi vekiĝis.

            mi resurektis.

            la dormanta malbelulo sin transformas en tion, kio mi estas dum ĉi lastaj tagoj, nova estaĵo, plena je sango kaj vivo.

  

121.

            mi alvenis al la urbo kuritibo la 7an de marto de mi naŭcent sesdek kvin. kial mi venis? nun mi ne scias. tiiutempe mi ne sciis. rio-de-ĵaneiro multe ĉagrenis min, totala sufokado farita de mil promesoj je delogaj pekoj. la konsekvenco de peko estis doloro. kiel la mondo sukcesis transformi min en tiun kapklinitan kaj senesperan kristanan eŭnukon? kiel la mondo sukcesis? rio-de-ĵaneiro por mi estis peko kaj doloro. tiuj plaĝoj, mi dezirante perdiĝi en la paĝoj de libro, sed diskrete atentante la dikajn krurojn kaj prematan sekson de iu forta junulo, kiu estis apude. mi deziradis esti logata de iu, esti kondukata al iu malhela ĉambro. kaj en mia revo mi kuŝus la kapon sur la milda, bonodora sekso de iu, kiu fariĝus kiel eterna amiko. fakte, se tia invito okazintus, mi ne akcepintus. hundo trejnita por rezisti al la feliĉo. kia brutala armilo, estas tiu de peko!

           tiel mi estis, ĝis mia dudek du jaraĝa. kaj mi eltrovis ke mi povus forlasi rio-de- ĵaneiron. mia laborejo proponis translokiĝon al kuritibo.  

           hodiaŭ mi plie pensas, ke eble mi serĉadis ian anonimecon. aŭ la liberiĝo el la fratinoj, el la klano. el la pli granda sidejo de konflikto, kiu estas la familio.

           mi alvenis do al kuritibo. mi estis preskaŭ dudek-tri jaraĝa.

  

122.

            X…, dum multaj jaroj li memoris vin ĉiujn horojn de la tago kaj nokto. lia dormo estis kvieta kaj hela tremado. por vi, li skribis sep dikajn kajerojn, sep kajerojn kiuj rakontadis ĉiujn detalojn de ĉi halucine bela pasio. vi ne volis legi ilin, kiam li tion proponis al vi.

            pli malfrue vi legis kaj diris:

            ĉi tiuj aferoj estas viaj. ĉi tiu X… ne estas mi. ĉio apartenas nur al vi.

            kaj tio estis la nura vero. mi kreis miton por reprezenti la objekton de mia amo.

  

123.

            vi, je la unua tago de la mezlernejo. la instruisto faras la nomvokadon, kaj vi ripetas la ordinaran respondon: ĉi tie. ĉiuj rigardas unu la alian. la tuta ĉambro skuiĝas. je la fino de la klaso, ĉe la paŭzo, okazis granda voĉ-bruado. ili imitas virinojn, svingiĝas, krias, reliefigante ĉiun silabon: ĉi tie!

            en la komenco vi ne rimarkas, ke la provokado estas al vi. sed ili pasas antaŭ vi, arogantaj kaj senhonte.

            granda timo, granda doloro, granda mizero sufokis min; malsekigas miajn okulojn; plenigas mian koron je miro.

            kia mondo estas ĉi tiu? kiaj kreitaĵoj estas ĉi tiuj? kien mi alvenis?

            knaboj de dek unu, dek du, dek tri jaroj. kiuj vi estas hodiaŭ? kiaj plenkreskuloj vi iĝis? mi ne scias ion ajn pri tio, en kion vi vin transformis.

            eble iun tagon vi legos ĉi tion. sciu, ke mi ne anstataŭigas min je vi.

            mi estas ĉio, kio mi estas.

            vi estas nur tio, kio vi neniam estos

Visitas: 258

Malfaldata Animo, ĉapitroj 113, 114, 115, 116 kaj 117.

Malfaldata Animo, ĉapitroj 113, 114, 115, 116 kaj 117.

  

113.

          post kiam mi ĉirkaŭmarŝis la putinejon tri fojojn sen kuraĝo eniri, mi rezignis pri la ideo amori kun prostituitino. oni povus diri, ke, iel, mi decidis esti ĉasta, virga, senpeka. mi rezignis pri klopodo pro timo antaŭ malvenko.

            kaj B… aperis en mia vivo, mia najbarino. ŝi eniris kaj foriris de nia domo tre intimece – mi loĝis kun du nevinoj kaj kuzo, milinja, marsja kaj karlinjos. mi rimarkis ke ŝi montris certan intereson esti kun mi. unu nokton, kiam ni ĉiuj prepariĝis por kuna promenado, ŝi petis al mi ŝminki siajn okulojn. kiam mia mano estis proksima al ŝiaj lipoj, ŝi kisis ĝin. ni rigardis unu la alian. mi antaŭvidis ian eblon elaĉeto. sed mia koro estis iomete indiferenta.

  

114.

          skribi estas tiel konfuze. al kiu mi skribas? al mi, aŭ al la mondo? mi ne estus honesta se mi dirus, ke mi verkas nur por mi mem. trairas mian menson, ke oni legos min iam kaj diros: kia miriga vivo! kaj kia ekstrema kapablo doni ĝustan esprimon al tiom da abunda sperto! aliflanke, mi ne interesiĝas pri opinioj pri tio, kion mi faras. mi pensas, ke mi skribas por provi traduki la profundon de tio, kio mi estas.

  

 115.

          kiam alvenis la ĝusta horo por lia naskiĝo, mi atendadis. mi estis plena je streĉiĝo, ne plu pri perfekteco aŭ iu problemo dum la nasko. mi zorgis nur pri ekzisto, vivo, alveno, frapado ĉe la pordo de la vivo kaj fariĝo je homo kaj samtempe filo. A… jam iris al la akuŝejo kaj ze’ geraldo, mia bofrato kiu estas la akuŝisto, kondukis min al la ĉambro, kie mi devus resti, dum la atendado. mi falis en la liton kaj neeltenebla dormo min faligas tuj. subite mi vekiĝis dum sekundo. foje mi tiele vekigas. mi leviĝis kaj iris al la pordo. viro blankvestita iras tra la koridoro kaj eniras en ĉambron, rimarkas mian bruon, kaj turniĝas all mi. estas ze’ geraldo. li rigardis min kun brilaj okuloj kaj diskreta rideto. ĉu naskiĝis? naskiĝis! ĉu ĉio bone sukcesis? ĉio en ordo, jorge. venu kun mi por vidi lin. mi sekvas lin kaj vidas, mi vidas ĉe la alia flanko de la vitraĵo ion, kion oni asertas esti mia filo. sulkigita kaj maldika korpeto, senorde moviĝanta, kioma aĝo?, kiom da jarcentoj? voĉo kriegas en la plej profundaĵo ene de mi: tio estas mi mem, kaj mi devos ĉion denove komenci. mi kuras al la ĉambro kaj ekploras.   

  

116.

          kiam mi estis dek ok jaraĝa, jam enamiĝinta al la klasika muziko, kiun mi ĉiam aŭdis en la radio de la ministerio pri edukado kaj kulturo en rio-de-ĵanejro, mi aĉetis albumon kun diskoj eldonitaj de “reader’s digest” . mi tamen ne havas gramofonon. mi ĝuas la diskojn takte, vide, mi legas iliajn etikedojn, mi legas la klarigigajn tekstojn. kelkajn muzikojn mi jam konas pro aŭskultado en la radio. kiam mi iĝis dudek jaraĝa, terezinha ribeiro, amikino de neŭza, diris: jorge, mi vojaĝos dum kelka tempo, ĉu vi volas ke mi pruntedonu mian gramofoneton? do, de tiam mi aŭskultis muzikon ekde matene ĝis vespere kaj dum la tuta semajnfino. halucine. kelkfoje mi aŭdadis zumadon en la cerbo, kiu neniam finiĝas kaj insistaj sonoj martelas mian kapon. mi ne sukcesis liberiĝi je muzikaj frazoj, mi enmense tamburadis laŭ ritmoj, mi freneziĝis. mi sentas min sklavigita al la plej perforte dolĉa el ĉiuj torturoj.  

  

117.

          vi amis V… kiel adoleskanto kiu iĝas plenkreskulo. ja, vi kreskis kaj akceptis ĉi tiun specon de pasio, sed rifuzis akcepti, ke tiom da emocio kunvivadis kun ia fizika deziro. amo por V… devus estis kiel amo inter vagnero kaj lizt aŭ amo inter vagnero kaj nietzsche, nur platona pasio. mi multege lernis de tiu junulo. mi rajtas diri, ke li konigis al mi la verkaron de bergman kaj mi konigis al li la verkaron de dostojevskij.

 

Visitas: 319

Malfaldata animo, ĉapitroj 108, 109, 110, 111 kaj 112.

Malfaldata Animo, ĉapitroj 108, 109, 110, 111 kaj 112.

  

 108.

          mi devas iri al la urbo petropoliso, por ricevi  ŝuldon de fakturo por madeirit, la firmao, kie mi laboradis. mi kunportas la unuan volumon de krimo kaj puno. mi aĉetis ĝin ĉar mi antaŭe legis la libron noticoj pri la domo de morto, kiun mi opiniis strange bela. rilate ĉi libron, la noticojn, mi ĝin aĉetis hazarde ĉe librovendejo: inter kelkaj ofertaĵoj, estis nerono (“acté”), de alexandre dumas, kaj ĉi noticoj. mi nenion sciis pri dostojevskij. do, mi legis la noticojn kaj pro tio, aĉetis krimon kaj punon.

            tiutempe mi ne komprenis tion, kio allogis min en dostojevskij. mi amis lin freneze ekde la komenco. neniu homo, neniu kreitaĵo, diris al mi tiom aŭ tiel profunde pri tio, kion mi opinias mia: mia koro, mia destino, mia vivo, mia historio, mia universo.

 

109.

         Z…, Z…, kio endormiĝas ene de via koro?

          Z…, Z…, kio jam vekiĝis ene de vi?

          Z…, Z…, parolu pri mi, jorge! mi volas pli scii pri vi

 

110.

          mi pasigis tagojn kaj tagojn sen skribi. mi tion decidis ĉar mi sentis, ke mi ne havas sufiĉan tempon por min dediĉi al ĉi tiu libro, kiel estas necese laŭ mia opinio. verki pripensojn pri tuta ekzistado, je tia fragmenta maniero postulas ekskluzivan dediĉon. mi perdis min mem meze de kelkaj pripensaĵoj. mi haltis kaj revenos poste, kun absoluta celo: mi volas iri ĝis la limo de ĉio.

           se mi revenas al la teksto nun, estas nur por diri ion pri mia hodiaŭo.

           mi estas malĝoja, kiel mi estas malĝoja!

           mi estas malĝoja ĉar mi rimarkas ke mi ne plu amas al Z….

           mi ne scias, ĉu ĉi tiu fenikso renaskiĝos poste, el siaj propraj cindroj, kiel jam okazis antaŭe. mi estas malplena, kvazaŭ duone morta.

          stulta, staranta skulptaĵo kiu montras grandan kavon ene de la animo. mi sentas, kvazaŭ iu estus forpreninta korkŝtopilojn de miaj piedfingraj pintoj, kaj malrapide, sen alarmo, la vivo forglitiĝas eksteren. mi sentas, ke io foriras kaj perdiĝas en la mondo, glitas eksteren kaj mi restas tute malplena.

          mi spertis kelkajn tagojn sen kapablo suferi.

          mi ne volas plidaŭrigi.

          mi suferas ĉar mi ne plu amas Z….

          mi ne amas vin, Z ….

          mia amiko.

          mi volas plori.

 

111.

          kiom longe mi restis for de ĉi libro! mi povas do diri, kiel longe mi restis for de mi mem, de tiu, kiu, por esti tiel profunde mia, ne plu apartenas al mi, sed vagas en profundaĵo, perdita en maro, sen mastro aŭ direkto.

  

112.

          pro mia terapio, mi decidas en iu momento verki pri ĉio, kies memoro ĝenas min. mi nomus tion sordida taglibro. mi tagmanĝas kun Z… kaj diras al li pri ĉi ideo. kial skribi nur pri la malagrablaĵoj? li demandas. mi ne scias. mi opinias, ke mi volas liberigi min je ili. jorge, li argumentas, ĉio havas la saman signifon, sordidaĵoj kaj majestaĵoj. mi ne konvinkas min ĉitempe. tamen, kiam mi komencis ĉi tiujn notojn, miaj korpo kaj animo alvokis lumojn kaj ĝojojn por kunroli kune kun la malagrablaĵoj, kiujn mi intencis skribi. ŝajnis ankaŭ al mi, ke la ĝusta vorto ne estas sordida sed malĝoja. mi preferas tiel, kiel ĝi nun okazadas. ne estas sordida taglibro. ne ekzistas sordidaĵoj en mia vivo. estas agoj akceptitaj kaj agoj kondamnitaj. ordinaraj mortuloj timas kelkajn liberecojn. mi ne volas diskuti ĉi tion nun. mi nur volas diri tion, kiel profunde estas por ni esti tute liberaj por iu ajn vivmaniero.

           Z… mi admiras vian maturecon. mi ĉiam admiris. mi tre amas vin, ĉu vi scias tion? jes, vi scias.

Visitas: 231