Malfaldata animo, ĉapitroj 70, 71, 72, 73, 74 kaj 75.

Malfaldata animo, ĉapitroj 70, 71, 72, 73, 74 kaj 75.

 

070.

 la terapia sesio daŭras … mi serĉas mian patrinon, mi ŝatus scii, kie ŝi estas. mi rekonas ŝin kiel la kapklinita virino, kiu klopodas por tiri la seĝon kun la malliberigita idolo. ŝi ankaŭ estas senpova. ŝi rigardadas min kaj malproksimiĝas. mi ja konkludas ke mi estas orfo. mi ne koleras rilate ilin. la loko iĝas pli malgranda kaj mi ĝigantiĝas. mi devas paroli al ili, brunetti insistas. mi levas mian vizaĝon, ankoraŭ kun la fermitaj okuloj, ankoraŭ kun miaj manoj sur la vizaĝo. do, mi adiaŭas mian patron, kaj diras, ke mi ŝatas lin. mi adiaŭas mian patrinon, kaj diras, ke de nun mi kalkulus nur pri mi mem..

  

 071.

 kiujn kantikojn kantis mia animo?, kiaj ĉielaj vidaĵoj vundis miajn okulojn?, kiaj fulmobriloj lumadis ene de mi?, kiam mi prenis la buson al JJ… kaj tien iris por vidi W…? hodiaŭ ĉio ŝajnas al mi pala kaj duone silenta, se mi komparas tiun amon kun la amo al Z… sed tiutempe tiel estis: senmezura, absurde granda. tio estis ĉio, kio enhaviĝis en mi. mi kreskis, la dimensio de miaj pasioj kune kreskis.

          mi tre amis vin, etulo. mi revadis, revadis, revadis! mi deliradis post iu vorto, iu fluganta rigardo. laŭ mia grando, tiel estis mia sento.

          mi memoras pri ni, promenantaj al la monteto kiu kondukadas al la eta flughaveno. kelkfoje, man’ enmane.

          mi memoras pri ni, kuŝantaj en la verando, vi kun la vizaĝo sur mia ventro. subite viaj lipoj tuŝis mian ventron. mi ne rajtas diri, ke estis kiso, ĉar vi nur premis vian buŝon sur min. sed la sento de tiu tuŝo neniam forviŝiĝis.

          eĉ ne bezonis esti kiso. sufiĉis, ke estis kiel estis, vi kaj mi.

  

 072.

 la sesio daŭras… nun, neŭza marŝas ĉirkaŭ mi, vipilo enmane. mi parolas al ŝi, mi ripetas, ke mi ne ŝatas ŝin, ke mi vivos la vivon, kiun mi volas vivi, virecan aŭ virinecan, mian, ne gravas, mian vivon kun mia etiko. kun muziko, kun desegnaĵoj, kun sentemo. ŝi ne plu timigas min. sufiĉus levi la manon kaj ĝin faligi sur ŝia imagaĵo. tamen mi ne faras tion, ĉar ŝi aperas kuŝanta antaŭ mi, malgranda, maldika, malsana, blanka, plena je suferado. tio, kio doloras ene de mi, do, estas la nekapablo batali kontraŭ ŝi ĉar ŝi estas malsana. mi laŭte diras tion. mi diras, ke ne estas agrabla por mi, ke ili ĉiuj estas mortintaj, ĉar mi ne povas ĵeti sur ilin, survizaĝen, iun filodeputino aŭ mi ŝatas vin aŭ mi sopiras por vi. sed ĉi tio ne estas ilia problemo, estas mia problemo, mi scios kiel min defendi.

 

 073.

          post tiam, kiam ĉio okazis, mi rimarkis tion, kio okazis. mi sidiĝis en la unua vico, li estis en la tria. mi nenion sciis pri tio, kio devus okazi. du aŭ tri lecionojn poste mi supreniris kaj sidis proksime al kie mi supozis, ke li estas. sed frustre mi vidis, ke li estas tie, kie mi estis. mi revenis al mia loko la sekvan tagon kaj ni sidiĝis kune, V…, de tiam ĝis la fino de la tria jaro. du tutajn jarojn de halucina dediĉo. mia amiko, kiom da memoraĵoj pri vi, pri mi, kiom da pri ni, mi havas en mia koro… se mi volus memori nun pri la plej fulma, mi ne kapablus. mi permesos ke ĉi memoraĵoj suprenvenos laŭ sia ordono. kiel sendependaj birdoj, kiuj volas flugi; ilian flugadon, ne la mian.

 

  074.

           mia flugado jam okazas. mi ŝvebas super ĉi maro de memoraĵoj.

  

075.

           Z…, mi amas vin.

Visitas: 275

Malfaldata animo, ĉapitroj 64, 65, 66, 67, 68 kaj 69.

Malfaldata animo, ĉapitroj 64, 65, 66, 67, 68 kaj 69.

 

 064.

           la terapio daŭras, jen, mi en terapio. mi reprenas la lokon sur la tapiŝon kaj ripetas mian bildon. brunetti demandas al mi, kiu el la du sentoj estas la plej forta, ĉu iu preĝanta, ĉu iu por esti oferata. mi sentas ke ambaŭ. iu preĝas, kaj poste estos oferata. tiam, mi komencas senti la templon ĉirkaŭ mi, mi estas en la centro, por morti. homoj marŝas ĉirkaŭ la rondo, gvatante min. virino dekstre de mia ŝultro promenas, iras kaj revenas kaj rigardas min kun rankoro. iom post iom ŝi transformiĝas en neŭzan, mian pli aĝan fratinon. estas malamo en ŝia maniero marŝi. mi parolas pri ĉi aferoj al brunetti, li demandas, ĉu mi volas paroli kun ŝi, mi timas, sed li insistas, ke mi parolu; mi apenaŭ sukcesas diri, post longa silento kaj tre malfacile: mi ne ŝatas vin.

           mi estas ĉi tie kun vi, li diras. daŭre parolu. aŭ ĉu eble vi timas paroli?

  

065.

           mi aŭdas kanzonon de violeta parra, mi estas enamiĝinta al Z… ĉi tiu virina voĉo scias tion, kiel vundi. mi estas malĝoja ĉar mi estas sen Z… mi ĉiam malĝojas ĉar mi preskaŭ ĉiam estas sen Z… mi ne volas plendi pri io ajn rilate ĉi grandan amikon. mi scias, ke li donas al mi multon el la tempo, kiun li havas. Mi estas malĝoja kaj violeta parra tranĉas min je pecetoj, por proponi al la vivo, eron post ero. mi rigardas la kovrilon de la disko, ŝiajn profundajn okulojn kaj ŝian buŝon torditan pro amareco. mi eksciis, ke ŝi mortigis sin kaj iu diris al mi, ke ŝi mortigis sin por viro pli juna ol ŝi. mi estas kvardek jaraĝa, Z… estas dek sepa. dudek tri jaroj estas ĉio, kio apartigas nin. ni estas amikoj, ni ĉiam estas kune, kiam ajn li povas, mia animo apartenas al li kun multe da grandeco, li sin donas al mi per riĉaj pecoj de sia jam grava vivo. mi rigardadas la okulojn de violeta parra kaj aŭdas ŝian voĉon de malĝoja knabino. “run run se fue pa’l norte” (run run forvojaĝis norden), ŝi kantas; mi legas la tekston de la kanzono kaj perceptas la grandon de la katastrofo, kiu sin kaŝas ene de la kanzono.

          kaj mi ekploras.

          mi ploras por violeta, mi ploras por mi mem. mi ploras ĉar mi estas emociiĝinta ĉar mi amas al Z… kiel mi amas. mi ploras ĉar mi ne komprenas kial ŝi mortigis sin pro amo. oni ne mortas pro amo, violeta, virino veninta el la steloj. oni ne mortas pro amo. oni vivas pro amo.

          mi ploras, ĉar ŝia kanto min plorigas. mi ploras ĉar mi amas. ĉar mi vivas por amo.

  

066.

           kaj la terapio plue daŭras. do, mi rimarkas la alian virinon apud la unua. ŝia vizaĝo ne estas klara, ĉar ŝi la tutan tempon rigardas suben. ambaŭ virinoj klopodas por treni, ĝis la loko kie mi estas, tipon de rulseĝo. sidanta en ĉi seĝo, estas idolo, viro, kiu estas ĉirkaŭligita per ledaj rimenoj. oni ne povas vidi la vizaĝon aŭ la korpon, ĉar la rimenoj ĉirkaŭvolvas lin. strange, ĉar la virinoj alportas lin al mi, sed la seĝo rulas reen al la fundo de la templo, loko ne lumigita. ili ripetas la provon kaj ĉiufoje la seĝo reiras.

          mi scias, ke la viro tute volvita estas mia patro. mi rakontas al brunneti pri ĉi tiuj aferoj, kiujn mi sentas. li insistas, ke mi daŭre parolu al neŭza.

          subite, la idolo, kiu estas mia patro, rompas la ledajn bendojn kaj aperas kiel viro, staranta, kapklinite, rigardante min tute senpova . li foriras, kun siaj mantelo kaj ĉapelo. brunetti demandas, ĉu li ne povis helpi min. mi diras, ke li scias pri sia nekapablo helpi min. mi vere estas orfo. mi scias, ke mi ĉiam devos kalkuli nur pri mi mem.

  

067.

           leonardo min nomas “papata” kaj restas la tutan tempon ĉe mi, kiel kokido, apud sia kovanta patrinkokino. estas horo por mia vespermanĝo. A… servas min, mi sidiĝas kaj komencas manĝi. kiel kutime, je ĉiu plenforko, li malfermas sian buŝon kaj parolas ah! kaj mi donas al li iom da mia manĝaĵo. A… plendas: ĉi tiuj aferoj devas ĉesi, tio ne estas ĝusta, tio ne korektas, li devas lerni. kaj mi rifuzas al li la sekvantan porcion, kiam li faras ah! kun la buŝo malfermita. li komencas paroli aferojn, kiujn mi ne komprenas. li ripetas: mi kreskos, mi manĝos, vi petos, mi kreskos, mi manĝos, vi petos. je lia infanaĝo, li ne sukcesas klarigi tion, kion li sentas laŭ sia propra maniero. sed mi komprenas lin de la alto de mia doloro kaj mi sentas, ke mi ricevis ponardofrapon. mi neniam forgesis ĉi tagon kun ĝia suferiga leciono. mia filo, kresku kaj kompatu min. mi ne ĝuas tion pro masoĥismo. sed okazas, ke mi neniam ĉesis senti la doloron de tiu momento.

           nur tio.

  

068.

           kaj kiam bruno eniras en ĉi tiun rakonton? li ĉiam estis ĉe mia brusto, flavia venadis, etendadis siajn brakojn por kapti lin. bruno!, ŝi kriadis per tre akuta voĉo. haltu! flavia! li kriadis kaj brakumadis min forte. la tutan tempon bruno havas okulojn de sciureto kaj la rideton plenan je sankta infana malico. same kiel lia patro. same kiel mi, same kiel mi pensas ke mi estis, en la nokto kiam li estis generata.

  

069.

           mi estas en la tria jaro de mezlernejo kaj estas kolego, kiu persekutas min. li insistas, ke mi iru kun li al la necesejo. kien ajn mi iras, li estas apude. kelkfoje li tuŝas min, foje li provas ĉirkaŭpremi min. mi fuĝas kiam ajn mi povas sed la insisto estas tre malagrabla. kiam la situacio rezultas neeltenebla, mi parolas al la pedelo, mi volas studi dum ludtempo kaj iu kolego, f… j… p… o…, ĉu ne tio? ne lasas. la pedelo kondukas min al la ĉambro de la instruistoj kaj tie mi restadas dum kelkaj tagoj, legante ion. kelkajn tagojn poste, mi eltrovis la bibliotekon.

Visitas: 362

Malfaldata animo, ĉapitroj 59, 60, 61, 62 kaj 63.

Malfaldata animo, ĉapitroj 59, 60, 61, 62 kaj 63.

 

059.

           jen mi, en seminario de Manjumirimo, urbo de la ŝtato Minas-Ĵerajso. dum la tuta posttagmezo, mi babiladis kun kelkaj seminariistoj. mi travivadis la plej altan gradon de mia religia krizo. foje mi abomenis la eklezion, kulpigante ĝin pro mia suferado, foje mi pensis eniri en seminario je korpo kaj animo kaj fariĝi pastro. do, mi paroladis kun kelkaj seminariistoj dum la posttagmezo, pri filozofio kaj religio. mi tre fidadis je mi mem! mi fidadis je miaj konvinkoj! mi fidadis je tio, pri kio mi pensadis!

           okazis, ke ili kondukis min por dormi sola en grandega ĉambro. estis malvarma kaj mi tuj dormis.

           kiu teruro estis tiu, kiu min vekis?

 

060.

           en la tago, kiam mi iĝis kvin jaraĝa, mia patrino donis al mi lignan kokidon kun radetoj. eble en la tagon kiam mi iĝis ses. kvin aŭ ses, nek pli nek malpli. estis ŝnureto, per kio oni ĝin tiru. mi, etulo, iradis kaj venadis ene de tiu granda domo, sekvata de mia kokido. se estas pasintaj okazaĵoj, kiuj tuŝas, kelkaj tuŝas per la fajro de ĝojo. doloras la memoraĵo pri tiu etulo, kiu mi estis, tiranta sian kokidon kun tia feliĉo! tio okazis ja antaŭ longa tempo, tre longa tempo! la feliĉo estis tiel granda, tiel neelteneble minacanta, ke ĝi sufiĉus por krevigi neavertitan koron. ĉu eble mia koro rompiĝis je tiu tago? kiu scias, eble jes, ĉar mi neniam sukcesis forgesi la okazaĵon.

           mi memoras, ke la ĉeesto de mia patrino ĉirkaŭadis min dum la tuta tempo, eĉ kiam ŝi ne estis malproksime.

  

061.

          mi direktas min al la domo, kiu funkciis kiel bordelo. ruĝa lumo super la malfermata pordego, longa koridoro farita de ambaŭflanka foliaro, muziko kaj bruo malproksime, ene de la domo. mi atingas ĝin, sed ne eniras, mi daŭre marŝas, kun la koro tuŝata de la plej mortiga timo. mi decidas, ke mi promenos ĉirkaŭ la blokon por trankviliĝi kaj kuraĝigi min. dum la marŝo, mi pensas, ke tie estus la virino, kiu savos mian vivon el la eterna kondamno, iu kun dolĉa rigardo, kiu brakumus min kaj transformus min en viron. sed kiam mi alproksimiĝas al la ruĝa lumo, denove kaptas min la miro, la timo, la teruro. mi paŝas rekte kaj ĉirkaŭiras la blokon duan fojon kaj ankoraŭ trian fojon. kaj mi decidas iri hejmen por legi aŭ aŭdi muzikon.

  

062.

           mi, dum la terapio. mi sidas surplanke kaj parolas pri mia konfuzo: kiel mi fartas, senscio pri tio, kion pensi, kion solvi, kiel organizi min mem. mi atentigas pri mia sento kiel infano, perdita ene de grandega mondo, ene de aferoj, kiujn mi ne komprenas. sub la sugesto de la psikanalizisto brunetti *, mi kreas bildon pri mia konfuzo: kusenoj taŭge aranĝitaj sur la ronda tapiŝo. ni parolas pri tio, sed mi daŭre nenion komprenas. li sugestas ke mi mem prenu la lokon de unu el la kusenoj. mi forprenas kusenon, enkurbiĝinte genuiĝas, kaj permane kaŝas la vizaĝon. li petas al mi foriri, por ke li refaru la bildon kaj mi povu vidi ĝin de ekstere. mi diras ke li ŝajnas preĝanta homo. kaj ankaŭ iu en la centro de templo, por tuj esti oferata.

 * Antonio Roberto Brunetti.

 

063.

           la kiso kiun fernando donis al mi en la necesejo de la oficejo lasis tre fortajn markojn. la buŝo, kiu suĉis mian salivon, estis kiel la buŝo de terura drako, kiu voradis min vivantan. mi iĝis plena je teruro. tamen, konfuzaĵo inter konfuzaĵoj!, kial mia plezuro estis vekita en unu sekundo kaj mi tiel forte orgasmis?, kun la korpo plena je tremadoj! tiu kiso estis la sintezo de mia momento: kulpo kaj plezuro. esti kisata kiel mi estis, plenigis min per kompleta kaj absoluta feliĉo; min doni plena je plezuro, kiel mi donis min, igis min kulpa kaj malforta kaj kovarda kaj ignobla kaj malvirta.

Visitas: 266