Malfaldata animo, ĉapitroj 53, 54, 55, 56, 57 kaj 58.

Malfaldata animo, ĉapitroj 53, 54, 55, 56, 57 kaj 58.

 

 053.

           dum multe da tempo, kiam mi timadis, mi preĝadis: anĝeluson, patronian…

          poste, pro la influo de protestantismo, al kiu la granduloj min aligis (mi duonobstine rifuzis la publikan deklaron pri fido ĝis kiam ili ne plu aŭdacis sugesti ĝin), mi kontentiĝis kun la patronia. en ajna situacio de minaco pri paniko, la patronia aŭtomate kaj libere ĝermis ene de mi.

          mi havadis koŝmarojn, demonoj kaj monstroj, kiuj persekutis la mildecon de mia dormado: mi vekiĝadis kaj en la silento de la aflikta animo, torentis vico da patroniaj ĝis kiam la dormo…

          okazis, ke mi ŝanĝis mian opinion kaj dio ĉesis vundi min. mi ĉesis preĝadi, je la intenco kalkuli ĉiam pri mi mem. sed, kuriozaĵo! mi rimarkis, ke kiam mi havis koŝmarojn, mi preĝante vekiĝis, mi komencis preĝi ankoraŭ ene de la sonĝo.

          se mi ne vere kredas, kial mi preĝas? mi demandis al mi.

          post ĉi tiu pridemandado, mi neniam plu preĝante vekiĝis. mi foriris el la koŝmaro, malfermis la okulojn kaj rigardadis la mallumon. mi ne preĝis. kelkfoje mi ne kuraĝis malfermi la okulojn.

          kiom da infanoj loĝas ene de ĉiu homo? kiom da?

          mi ne preĝadis.

  

054.

           kia dolĉa sonĝo okazis al mi ĉi-matene: mi sidadis ĉe ronda tablo; apud mi, alice, la angla instruistino. antaŭ mi, Z…, mia amata amiko. tiam Z… metis miajn piedojn sur siajn femurojn kaj, tenante ilin, karesas ilin dum kelka tempo. ni ridetas, kia rideto de eterna dolĉeco! kaj kia preskaŭ preta feliĉo trafis min, post kiam mi vekiĝis. knabo, mia amiko, miaj piedoj sur viaj femuroj kaj vi tenis ilin trankvile kaj frotis ilin kaj karesis ilin. mi konas la detalojn, kiuj provokis en mi ĉi tiun belan sonĝon. sed mi ne volas kaŭzojn, kaŭzoj ne interesas al sonĝoj. estis kaŭzoj, sed ne estis la sonĝo mem. ĉi sonĝo estas filo de mia amo, ĉi sonĝo fariĝis per si mem.

           mia amata amiko

  

055.

           mi devas esti dek ses, dek sep jaraĝa. iu fantazio ĉiam persekutas min: mi irus sur strato kaj du pordoj malfermiĝus. en unu el ili, viro, en alia, virino. ambaŭ invitus min eniri kaj ami ilin. mi scias, ke mia deziro por la viro estas pli forta, sed, en mia fantazio, mi elektus la virinon. do, ekde tiam, mi pensis, ĉiuj miaj problemoj rilate sekson finiĝus. mi sentis min kulpa pro tio, kio mi estis.

      

 056.

           mi atendos ĝis kiam, bruno kaj leonardo komprenos ĉi tiun libron. nur tiam, mi havos kuraĝon publikigi ĝin.

 

057.

          JJ…, naskiĝurbo, ho, kiam mi vidis vin, post mia plenaĝo, vi tre konsternis min. malpura kaj malbela vilaĝo, plena je provincaj homoj, kiuj rimarkadas ĉiujn detalojn de ĉiu loĝanto. tiam okazis, ke mi renkontis W… dek unu jaraĝa. mi estis dek ok. malespero kaj doloro, kiam mi perceptas min ene de amo. kiu forto rabadis min? el kiuj internaĵoj mi estis kraĉata enen de ĉi tiu mondo?, ĉi mondo plena je neatenditaĵoj kaj punoj! li ne estis la unua viro, al kiu mi enamiĝis. mi ne dirus hodiaŭ, post tiom da okazaĵoj, ke tiu amo estus jes aŭ ne la plej granda amo de mia vivo. ĝi estis ja granda amo.

  

058. 

           je la aĝo de dek ses jaroj kaj dek monatoj mi komencis labori en “indústrias madeirit” (“madeirit” industrio). plentempa, bona salajro, mi vojaĝis de tempo al tempo, aĉetadis diskojn kaj librojn. je dudek jaroj kaj dek monatoj mi eniris post publika konkurso en la instituto de brazila reaseguro (irb). pli bona horaro, ĉar nur posttagmeze, pli alta salajro. multe poste mi malkovris, ke bona laborejo estas ora kaĝo. ĝi havigis al mi hejmon, vojaĝojn, manĝaĵon, bienon, subtenadon de du infanoj. sed mi ne estas mastro de mia tempo. mi tie pasigis miajn plej bonajn kaj plej malbonajn tagojn dum preskaŭ dudek jaroj. tie, mi skribis preskaŭ ĉion, kion mi skribis (krom la meso, skribita en la apartamento). la homoj restadas ĉirkaŭ mi kaj mi ĉirkaŭ ili. ili ne scias, tamen, la grandon aŭ la malgrandon de ĉiuj miaj doloroj aŭ ĝojoj. ni kunvivas de ŝelo al ŝelo. maloftaj estas la okazaĵoj, kiam montriĝas sangaj cerbaĵoj. nur amuzaĵoj.

           ne mia laborkapablon ili aĉetis, iam mi skribis. ili aĉetis mian tempon.

           tamen, mi ne scias, ĉu mi rajtas plendi.

 

(noto aldonita en 2014: La prezidanto fernando henrique cardoso, aŭ la partio psdb, elprenis pli ol duonon de la salajroj de emeritaj funkciuloj. Tio estis maldeca manovro, kontraŭlaborista krimo, por redukti la ŝarĝon je la privatigo de brazila instituto por reasekuro, vendata al banko itau’. Kelkaj  apelaciis ĉe la Labor-Tribunalo kaj ripetiĝis tio, kio ĉiam okazas en brazilo: la procezoj eniris en orbiton, nesolvitaj. La emeritoj mortas unu post la alia. La afekteme pretendema ŝtatisto faris la saman porkaĵon kun aliaj ŝtataj kompanioj. Kelkaj sukcesis malfari la krimon. La emeritoj de irb estas ĵetataj en rubujon, atendante la finon. Plago vizitu vin, prezidanto.)

Visitas: 310

Malfaldata animo, ĉapitroj 46, 47, 48, 49, 50, 51 kaj 52.

Malfaldata animo, ĉapitroj 46, 47, 48, 49, 50, 51 kaj 52.

  

046.

           de kie elvenas ĉi tiuj belaj kaj allogaj adoleskantoj, kiujn mi tiom freneze amadas. ĉu ili estas kvazaŭ ili estus mi mem? aŭ ĉu mia patro? aŭ ĉu mia filo? ĉu gravas scio pri tio? aŭ estus ĉiam sufiĉe ke mi min donus freneze, senespere, haluciniĝe, sovaĝe al mia pasio? ĉu tio sentata de mi estas amo? kio estas amo?

 

  047.

           mi vojaĝas kun tiom da doloro kaj tiom da aŭdaco tra la landoj de ĉi tiu libro, por senti min pli forta kaj plenaĝa, poste, en la eksterlando de ĝia neesto.

 

  048.

           ankaŭ okazas, foje, ke mi ne scias, ĉu tio, kion mi skribas, estas perlo aŭ fekaĵo.

 

  049.

           mi volus paroli, mi volus skribi pri la amo. ne nun, tamen. svingiĝu nun la amo super mi, kiel pendolo, peza sed reviviga. kuŝu ĝi dormante en la profundoj de la plejaj profundaĵoj ene de mi. kio estas la pleja profundaĵo ene de mi? la fundo de mia animo? la fundo de mia deziro? la fundo de mia korpo? la fundo de mia pasinteco?

           animo, deziro, korpo, pasinteco, kie? en kiu inter vi? mi kaŝas tion, kio,  laŭ mia penso, estas amo? mi ne scias tion, kio estas la amo. kio ĝi estas?

 

 050.

           okazas foje, ke mi penetras en la sonĝan mondon, kvankam duone vekiĝanta, kaj atestas sekvencon de pensoj, kiuj ne tiom dependas de mia volo, sed estas faritaj laŭ sia propra ordo;

           kaj okazas ke mi miras pri la profundo de ĉi tiuj pensoj, mi intencas ilin noti, mi klopodas por vekiĝi… sed mi ne povas reteni ilin, ĉar ili, kiel fantomoj de la nokto, malaperas antaŭ la lumo de la maldormo.

          okazas foje, ke mi persekutas ideon, dum mia skribado, kaj ĉi ideo fariĝas per si mem, sendepende de mia volo;

          kaj okazas ke mi pensas ke, ene de ĉi tiu ideo ekzistas la ebleco de grava kaj definitiva eltrovro … sed, provante transformi ĝin en frazon, ĝi, kiel nedeĉifrebla enigmo, perdiĝas meze de sensencaj vortoj.

 

051.

           vi estas en petropoliso, la knabinoj ludas, maŭrico, la plej juna nevo, amuziĝas, perdita en sia propra infanaĝo, geraldo jam apartenas al la mondo de plenkreskuloj. vi restas sola. vi sidas surplanke, ĉirkaŭata de multaj magazinoj plenaj je logaĵoj. Ili montras bizarajn karnavalajn kostumojn, kun plumaĵoj kaj juvelŝtonoj. vi tondas pecojn de tiuj kostumoj kaj gluas sur antaúdesegnitajn figurojn, kreante viajn proprajn kostumojn. nur la teatro, longtempe poste, donos al vi la eblecon aparteni al ĉi mondo neniam enkodigata. teatro kaj literaturo. la arto ĝenerale. vi ankaŭ eltrovros, ke la fantazio apartenas al ĉiuj homoj. se vi bonvenigas ĝin kun pli da atento, ĉi tio nur faras vin malegala al la plejmulto de la homoj. sed ne pli malbona.

 

052.

           esti malegala signifas nur esti malegala. esti malegala signifas esti egala al si mem. se estas problemo, la problemo apartenas al aliuloj.

Visitas: 384

Malfaldata animo, ĉapitroj 41, 42, 43, 44 kaj 45.

Malfaldata animo, ĉapitroj 41, 42, 43, 44 kaj 45.

 

041.

           ĉio estas stranga, tio, kion mi skribas. iu rolulo de libro mia diris: rakontado de historio estas elekto de memoroj, inter la plej brulantaj, tiuj, kiuj plej bruligas. ĉu tio, kion mi skribas, estus mia historio?

  

042.

            nun mi pli bone memoras pri mia patro. mi multe eltrovis pri li dum la terapio! okazis tiel, kiel mi forprenus malnovajn, fetorajn kaj minacantajn ŝtofojn de super iu mumio, kiun, en la komenco mi opiniis indiferenta, sed poste, danĝerega. iom post iom, tamen, la figuro, kiu devus esti la mumio, modifis sin. malrapide sin transformis en sanktan kadavron de amiko. mia patro amis min. tion, mi scias hodiaŭ, mi sentas nun, ke li estas tiu, kiu amis min pli ol ĉiuj.

 

043.

             en la silentema posttagmezo mi legas. mi ne estas sola enhejme. tamen, ŝajnas ke mi estas sola. en la dormoĉambro, kuŝanta surlite, la maldika, osteca, blanka korpo de neŭza, kiu dormas. se mi iras por akvo aŭ al la banĉambro, mi pasas kaj rigardas. ŝi vivas. mi kontrolas la horaron de ŝiaj multaj kuraciloj kaj gvatas ŝian dormadon. estas malfacile por ŝi longe dormi. ordinare ŝi nur kuŝadas surlite kaj ŝia tre nigra hararo faras ŝin ankoraŭ pli palan. kaj ŝiaj grandegaj fingroj alportas la memoron pri tio, kio nepre okazos. ŝi staras inter irado kaj reveno de domo al hospitalo. kaj je ĉiu reveno, ŝia organismo estas pli malfortika.

          neŭza kunvivas kun la morto. ŝi scias, ke ĉi morto ne estas facile trompebla. ĝi jam malfermis la pordojn de ŝia korpo, jam ŝtele kaj silenteme instalis sin.

          restas nur la atendado al la fatala momento.

          neŭza atendas kun iu espero fuĝanta el la rigardo. la distanco inter la anonco de la fino kaj la mema fino fariĝas per ĉiuj sekundoj, kiuj tion faras. sed ĉi tiuj sekundoj ne estas por mi la samaj sekundoj, kiel ili estas por ŝi.

          por ŝi, alia estas la tempo.

           ŝia tempo jam haltas je tio, kio jam finiĝis.

 

 044.

            en la tago, kiam ŝi mortis, frazo senpune baraktadis ene de miaj pensoj:

           oni tranĉis la flugilojn de la birdeto!

  

 045.

            leonardo kaj bruno amas min. mi profunde scias tion. nun mi ne volas paroli pri mia amo sed nure pri la fakto esti amata.

Visitas: 298