Projekto Gil Vicente (Ĵil Visente) prezentado kaj enkonduko.

 PREZENTADO

Dum la tri unuaj jaroj en Fakultato (Belletro, Portugala lingvo), mi reĝisoris la Grupon Gil Vicente, kreitan de la Profesorino Cecília Teixeira de Oliveira Zokner, direktorino de la Centro de Portugalaj Studoj en Paranaa Universitato. Tiam, ni enscenigis la teatraĵojn La Akto pri Hindio, La Maljunulo en Legomĝardeno kaj pantomimon pri la epizodo de La Luzidoj de Camões -Ineza de Kastro, (en 1972 oni komemoris la kvarcentjaran jubileon pri la eldono de la epopeo). La Grupo daŭrigis sian laboron, sed mi rezignis. De la du teatraĵoj de Gil Vicente mi verkis simplajn melodiojn por la kanzonoj. Tiutempe mi aĉetis la tutan verkaron de la aŭtoro, eldonita de Lello & Irmão Editores (Lello Eldonistoj), hodiaŭ Lello Editores Ltda. En la lastaj paĝoj de la libro troviĝis bonegaj klarigaj notoj kaj preskaŭ ĉiuj versoj de la kanzonaro de la teatraĵoj. Pro la lirikismo de kelkaj versoj, mi, kiu nur konis kelkajn simplajn akordojn por gitaro, sentis min tentata muzikigi ion.
Tempo pasis. En majo de 2001, mi prezentis monologon kun la teksto de La Korvo, de Poe, tradukita de mi al la portugala kaj por kiu mi verkis muzikon enkomputile. Post la prezentadoj mi sentis min en vakuo. “Kion mi verkos nun?”, kaj mi hazarde malfermadis kelkajn librojn. Foliumante Gil Vicente mi surpriziĝis. En 2002… kvincentjariĝo de lia unua teatraĵo, La Monologo de la Bovisto!… Estas nun aŭ nemiam plu!
La unua tasko estis organizi la tutan verkaron. Je kiu ordo? Mi ne ŝatas la eldonadon lãu ĝenro; tio ne klare montras la evoluon de la verkisto. Rilate la aŭtoron Gil Vicente, la datoj ne estas precizaj. Serĉinte ie kaj alie, mi finfine elektis la sekvencon de teatraĵoj, diskuteblan je kelkaj aspektoj, sed sufiĉan por montri la mirindan kreskadon de lia verkaro. Ses teatraĵoj estas sen kanzono. Por tiuj, mi decidis krei interludon por sonigi kiel sonoran fonon por teksto parolata de iu rolulo.
Kaj kio, pri la stilo? La portugala muziko de tiu epoko estas tute nekonata de mi. Kaj mi ankaŭ sentis ke tio ne rezultos esprimoplena pro la kvanto da kanzonoj; pro tio mi decidis krei ene de absoluta libereco. Teksto pli mezepokeca ricevus pli primitivan etoson, flutojn kaj tamburetojn, kiel ekzemplon.
Kaj mi ekis, klopodante por fini almenaŭ unu kanzonon ĉiutage. “Ĉu mi estos kapabla verki malsimilajn melodiojn por 150 titoloj de la 44 teatraĵoj?”. Je la 10a de majo mi skribis en mia taglibro: “Mi verkas melodiojn por la kanzonaro de Gil Vicente”. Je la 19a de majo: “Mi konstante laboras pri la kanzonoj”. Kiam mi atingis la kanzonon numeron 32, “Muy graciosa es la doncella (Tre gracia estas la Virgulino)” mi perceptis ke neniu ajn min baros plu. Je la 29a de julio: “Mi finis la kanzonon 61an”. Je la 07a de aŭgusto: “Mi atingis la 71an”. Je la 23a de aŭgusto: “Mi de nun laboras matene kaj vespere; mi atingis la kanzonon 90an.” Ktp, kpt. Je la 21a de oktobro: “Mi penige laboris; matene mi finis la lastan de la 150 kanzonoj”.
Jen plimalpli la disvolviĝo de la tasko: frumatene, ĝenerale inter la tria kaj la sesa, mi verkis la melodiojn ĉe klavaro, skribante nur notojn kaj akordojn. Poste, dum la vesperoj, ĉe la komputilo, mi kreis la aranĝojn, elektis la instrumentaron kaj klopodis por ĉion finpoluri. Dum novembro kaj decembro mi ĉion reviziis kaj organizis la partiturojn, por registro pri kopirajtoj (460 paĝojn!).
Dum la kristnaskaj feritagoj mi ĉion registris ĉe simplega komputila gravurejo. Kia fiasko! La tutaĵo daŭras kvar horojn, voĉo misagordita, la rezulto iĝis kakaĵo. Mia intenco, ve al mi, kia ega kaj infana naiveco, estis sendi la diskojn al eldonejoj kaj gravurejoj, por lanĉo dum la semajno de la jubileo…
Eĉ antaŭ la risko de manko de sufiĉa tempo por la jubileo mi adoptis la ideon pri refarado de ĉio, per taŭgaj voĉoj kaj en profesia gravurejo. Mi alparolis al muzikreĝisoro Théo de Petrus, estro de la koruso Canarinhos de Campo Largo (Kanarietoj de Kampolargo). Mi telefonis al la adultaj kantistoj de la koruso, invitis Kátia Santos, tiutempe studentino pri lirika kanto, kaj du geamikojn, amatorojn kiel mi mem. La knabaj kantistoj pruntedonus siajn voĉojn al ses kanzonoj, inter ili du romancoj. Ĉiuj senkoste kantus, cele al estonta ebla pago.
Ni provripetis, ni gravuris, ni refaris kaj prilaboris, ĝis la limo de mia kredito ĉe Banko de Brazilo. Vere ne estis facila por brazilano, emeritita funkciulo de ŝtatentrepreno kiu ne alĝustigas la salajron de siaj laboristoj laŭ la inflacio kaj kaŝe malversacias kaj sendas monon al la politikuloj de la partioj de Braziljo, la ĉefurbo (*)… tamen ni ne parolu pri porkoj… mi opinias ke miraklo okazis. Eĉ se kelkaj kanzonoj restis sen la lasta perfektigo, pro manko de mono, la ĝenerala rezulto sin prezentis kiel kontentiga. Kaj bedaŭrinde neatenditaĵo malpermesis la partoprenon de la kanarietoj. Dum la provripetadoj mi sentis ke tio estos la plej bela partopreno en la tuta laboro.
Dum la periodo kiam ni provripetadis, mi decidis prepari resumojn kaj komentariojn pri ĉiu teatraĵo, por ke la kantistoj pli bone komprenus la ĝeneralan etoson de ĉiu verko. El tio venis en mia kapo la ideo eldonigi la diskojn kiel aneksaĵojn de revueto. Ĉar revuo nur kun tekstoj ne allogas, mi decidis aldoni al ĉiu resumo desegnaĵon de unu rolulo, enkadrigita kvazaŭ ĝi estus karto de antikva taroko.
La tekstoj celas mezlernejajn studentoj.

Jen la verko kiun mi intencas prezenti de nun, teatraĵo post teatraĵo, en mia hejma interreta paĝo.

(*) IRB Brasil Resseguros S.A.

Continue lendo “Projekto Gil Vicente (Ĵil Visente) prezentado kaj enkonduko.”

Visitas: 203