La Ŝaltilo de la Grandeco
Ĉapitroj 1 kaj 2
1 – Sunsubiro trumpeteca
La hodiaŭa sunsubiro similas al trumpeta alvoko, – diris Emilja, kun la manoj ĉe la koksoj. Ŝi staradis sur la supra trabo de la pordego. Tie, tiun posttagmezon, post la promenado tra la arbaro, la familianoj de sinjorino Benta haltis. Ili neniam perdis la okazon ĝui la spektaklojn de la naturo. Dum pluvegoj, Nazulino lasis la nazon prematan ĉe la fenestro por rigardi la pluvon. Se estis vento, Peĉjo kuris al la verando kun binoklo por rigardi la dancon de la sekaj folioj – “Mi volas vidi, ĉu estas Sacio interne.” Dume, la Vicgrafo donis sciencajn klarigojn al ĉio.
La sunsubiro en tiu tago estis vere bela. Estis trumpeteca sunsubiro. Kial? Ĉar Emilja elpensis, ke en tiuj tagoj la suno “blovas la trumpeton por kolekti ĉiujn ruĝojn kaj orajn kolorojn en la mondo por la vesperiĝa festo. Antaŭ trumpeteca sunsubiro, neniu kuraĝis paroli, ĉar ĉio, kion iu diru, estus nenecesaĵo. Sed sinjorino Benta ne rezistis.
– Kia mirinda fenomeno estas la sunsubiro! – ŝi diris.
Emilja palpebrumis al la Vicgrafo pro la vorto “fenomeno” kaj decidis krei etan konfuzaĵon. Continue lendo “Lobato en Esperanto – 12”
