Lobato en Esperanto – 13

Rakontoj de onklino Nastasja

 Ĉapitroj 4, 5 kaj 6

 

4 – La ŝtelista princino

         Estis patro kun tri infanoj; unu plantis oranĝan arbon, alia plantis limean arbon kaj alia plantis citronan arbon. Iun tagon la plej aĝa iris al sia patro kaj diris:

– Paĉjo, mi estas plenkreskulo kaj mi volas eliri en la mondon.

         La patro pensis, ke estas ankoraŭ frue, sed la junulo tiom insistis, ke li devis konsenti. Kaj li diris:

         – Nu, foriru, sed unue vi devas decidi, ĉu vi volas preni mian benon kaj malmulte da mono aŭ mian malbenon kaj multe da mono.

         La junulo volis malbenon kun multe da mono – kaj la patro malbenis lin kaj donis al li sakon da mono. Antaŭ ol foriri, la junulo diris al la fratoj, ke kiam lia oranĝujo komencos velki, tio estos signo, ke li havas grandajn problemojn – kaj ili devos serĉi lin por helpi lin. Continue lendo “Lobato en Esperanto – 13”

Visitas: 696

Lobato en Esperanto – 13

Rakontoj de onklino Nastasja

 Ĉapitroj 1, 2 kaj 3

  

1 – Rakontoj de onklino Nastasja

         Peĉjo, sur la verando, legadis gazeton. Subite li haltis, kaj diris al Emilja, kiu estis proksime:

         – Iru por demandi al avinjo tion, kion signifas folkloro.

         – Ĉu mi iru por demandi? Formordu al vi la langon. Mi faras komplezon al iu nur se oni treege ĝentile petas .

         Peĉjo, kiu estis tro pigra por leviĝi, cedis al la postulo de la eks-pupo.

         – Beleta Emilja de mia koro, – li ​​diris, – ĉu vi faru al mi la mirindan favoron iri kaj demandi al avino tion, kion signifas la vorto folkloro, ĉu jes, ĉarmulino?

         Emilja iris kaj revenis kun la respondo.

         – Sinjorino Benta diris, ke “folk” signifas popolon; kaj “loro” venas el “lore” kaj signifas transdonon. Folkloro estas io, kion la homoj konas perbuŝe, de unu persono al alia, de gepatroj al infano – la rakontoj, fabloj, anekdotoj, superstiĉoj, sensencaĵoj, popola saĝeco… Kial vi demandas tion, Peĉjo? Continue lendo “Lobato en Esperanto – 13”

Visitas: 482

La Ŝaltilo de la Grandeco, INDEKSO

Lobato en Esperanto – 12

La Ŝaltilo de la Grandeco  Ĉapitroj 1 kaj 2   1 – Sunsubiro trumpeteca          La hodiaŭa sunsubiro similas al…

Lobato en Esperanto – 12

La Ŝaltilo de la Grandeco  Ĉapitroj 3 kaj 4   3 – Pro la senvosta kokido          Vojaĝoj per superpulvoro…

Lobato en Esperanto – 12

La Ŝaltilo de la Grandeco Ĉapitroj 5 kaj 6   5 – Aventuroj          La skarabo lasis Emilja en la…

Lobato en Esperanto – 12

La Ŝaltilo de la Grandeco Ĉapitroj 7 kaj 8   7 – Joĉjo rakontas sian historion          Post la foriro…

Lobato en Esperanto – 12

La Ŝaltilo de la Grandeco Ĉapitroj 9 kaj 10   9 – La medikamenta breto          La medikamenta bretaro estis…

Lobato en Esperanto – 12

La Ŝaltilo de la Grandeco Ĉapitroj 13 kaj 14   13 – Revelacioj          La suno estis varma. Emilja, ruĝiĝinta…

Lobato en Esperanto – 12

La Ŝaltilo de la Grandeco Ĉapitroj 15 kaj 16   15 – La Kolonelo Teodoriko          Post horo da marŝado…

Lobato en Esperanto – 12

La Ŝaltilo de la Grandeco Ĉapitroj 17 kaj 18   17 – Vostuleto, la kanibalo          Dum la infanoj konstruadis…

Lobato en Esperanto – 12

La Ŝaltilo de la Grandeco Ĉapitroj 19 kaj 20   19 – Vojaĝo ĉirkaŭ la mondo          Ĉio estis preta…

Lobato en Esperanto – 12

La Ŝaltilo de la Grandeco Ĉapitroj 23 kaj 24   23 – Ankoraŭ tie          La usona registaro ne revenis…

Lobato en Esperanto – 12

La Ŝaltilo de la Grandeco Ĉapitro 25 (lasta)   25 – La reveno de la Grandeco          Kaj ili iris.…

Visitas: 551