Lobato en Esperanto – 13

Rakontoj de onklino Nastasja

Ĉapitroj 30, 31, 32, 33 kaj 34

 

30 – La Senvosta Kokido

         Iam estis kokido, malsimila al ĉiuj kokidoj en la kokinejo. Kian kulpan ĝi havis? Neniun. Tamen ĉiuj mistraktis ĝin! Ĉar ĝi estis senvosta…

         La kompatindulo eĉ manĝi trankvile ne sukcesis. Venis la maizo, sed zaz! bekfrapon de ĉi tie, zaz! bekfrapon de tie, dum la aliaj, trankvile, plenigis la kropon ĝis ŝveliĝo.

         Kaj kiam ĝi kaptis etan insekton, grilon aŭ formikon, tuj aperis kokino kiu ekkuris post ĝi kaj manĝis la frandaĵeton.

         Pro tio, la Senvosta Kokido ĉiam malsatis, kaŝata ĉe la anguloj, maldika kaj maĝoja…

         Iun tagon ĝi perdis paciencon. Jen pro kio. Dismakulita koketo, kiu intencis sin montri al kelkaj flavaj junaj kokinoj, bekadis ĝin tiel forte, ke tio igis ĝin perdi la bonan humoron. La kokinetoj ekscitiĝis antaŭ la braveco de la koketo, laŭte ridis pro la batado, kaj eĉ kantis verseton: Continue lendo “Lobato en Esperanto – 13”

Visitas: 272

Lobato en Esperanto – 13

Rakontoj  de Onklino Nastasja

Ĉapitroj 25, 26, 27, 28 kaj 29

 

25 – La cervo kaj la rano

         Cervo kaj rano intencis edziĝi kun la sama junulino. Por decidi la aferon ili faris konkuron pri kurado.

         Ni havas ĉi tie tre longan vojon. Ni kuru, – proponis la cervo. – Tiu, kiu venkos, edziĝu kun la knabino.

         La rano konsentis, kaj ili planis la batalon por la sekva tago.

         La cervo ridante iris hejmen. “La kompatinda rano pretendas konkuri kontraŭ kiu? Ĝuste kontraŭ mi, kiu estas la plej rapida besto! Ho, ho, ho!…”

         Sed la rano uzis sian ruzon. Ĝi kunigis cent kunulojn, al kiuj ĝi rakontis la disputon, kaj ili interkonsentis pri la jeno: en certaj lokoj de la vojo, kaŝiĝos unu rano. Kiam la cervo alproksimiĝos kaj kantos “Lakule’, lakule’ lakule’ “, la rano tie kaŝata krios “Gulugubango, bango, le”. Kaj la rano de la veto estos, tre trankvile, ĉe la fino de la vojo, atendanta la cervon. Continue lendo “Lobato en Esperanto – 13”

Visitas: 441

Lobato en Esperanto – 13

Rakontoj de onklino Nastasja

Ĉapitroj 21, 22, 23 kaj 24

 

21 – La vosto de la simio

          Iam estis simio, kiu decidis fariĝi negocisto.

         Ĝi pripensis, pripensis kaj iris al vojo, kiam ĝi vidis ke de malproksime venadis bovoĉaro. Li etendis la voston sur la vojo kaj atendis.

         Kiam la ĉaro alvenis, la kondukisto vidis la voston sur la vojo. Li haltis kaj diris:

         – Simio, forigu vian voston de sur la vojo, alie mi surpasos ĝin.”

         – Tion, mi ne faros! – respondis la simio. Kaj la ĉaro pasis kaj la rado detranĉis la voston de la simio.

         La besto faris teruran bruon.

         – Mi volas mian voston, mi volas mian voston – aŭ alie mi volas tranĉilon!

         Tio tiom turmentis la ĉariston, ke li prenis sian tranĉilon de la talio kaj diris: Continue lendo “Lobato en Esperanto – 13”

Visitas: 479