Lobato en Esperanto – 13

Rakontoj de onklino Nastasja

 Ĉapitroj 15, 16, 17, 18, 19 kaj 20

 

15 – La formiko kaj la neĝo

         Iam formiko promenadis sur la kampoj. La neĝo kaptis ĝiajn kruretojn kaj ĝi ne plu sukcesis marŝi.

         – Ho brava neĝo, kiu tenas miajn piedojn! –  kriis la formiko, kaj la neĝo respondis:

         – Mi estas brava sed la suno degelas min.

         La formiko turnis sin al la suno:

         – Ho brava suno, kiu fandas la neĝon, kiu tenas miajn piedojn! – kaj la suno respondis:

         – Mi estas brava sed la nubo kaŝas min.

         La formiko turnis sin al la nubo:

         – Ho brava nubo, kiu kaŝas la sunon, kiu fandas la neĝon, kiu tenas miajn piedojn! – kaj la nubo respondis:

         – Mi estas brava sed la vento dispecigas min

         La formiko turnis sin al la vento:

         – Ho brava vento, kiu dispecigas la nubon, kiu kaŝas la sunon, kiu fandas la neĝon, kiu tenas miajn piedojn! – kaj la vento respondis:

         – Mi estas brava sed la muro haltigas min. Continue lendo “Lobato en Esperanto – 13”

Visitas: 370

Lobato en Esperanto – 13

Rakontoj de onklino Nastasja

 Ĉapitroj 7, 8, 9 kaj 10

 

7 – La eta viro

         Iam la princo Johano eniris en arbaro por ĉasi kun kelkaj amikoj. La princo, kiu gvidadis la grupon, fine distanciĝis de siaj kunuloj kaj perdiĝis en la arbaro. Li klopodis por eliri el la arbaro sed ne sukcesis. Li marŝis ĉi tien kaj tien sencele, tute sen iu direkto. Subite li ekvidis muron altan kiel monto, kaj li direktis sin al ĝi.

         Li eksciis, ke estas regno apartenanta al familio de gigantoj. La mastro de la domo estis tiel alta, ke lia kapo atingis la nubojn. Li estis edziĝinta al giganta virino kaj havis gigantan filinon nomatan Gimara.

         Kiam la giganto vidis la princon, li ege miris. “Kion vi faras ĉi tie, vireto?”

         La princo rakontis al li sian historion, kaj la giganto diris: “Bone. Mi povas akcepti vin kiel mian serviston,” kaj la princo, kiu ne havis alian elekton, restis tie.

         La filino de la giganto trovis lin tiel ĉarma ke ŝi enamiĝis. La patro rimarkis la aferon. Li vokis la princon kaj diris al li: Continue lendo “Lobato en Esperanto – 13”

Visitas: 900

Lobato en Esperanto – 13

Rakontoj de onklino Nastasja

 Ĉapitroj 4, 5 kaj 6

 

4 – La ŝtelista princino

         Estis patro kun tri infanoj; unu plantis oranĝan arbon, alia plantis limean arbon kaj alia plantis citronan arbon. Iun tagon la plej aĝa iris al sia patro kaj diris:

– Paĉjo, mi estas plenkreskulo kaj mi volas eliri en la mondon.

         La patro pensis, ke estas ankoraŭ frue, sed la junulo tiom insistis, ke li devis konsenti. Kaj li diris:

         – Nu, foriru, sed unue vi devas decidi, ĉu vi volas preni mian benon kaj malmulte da mono aŭ mian malbenon kaj multe da mono.

         La junulo volis malbenon kun multe da mono – kaj la patro malbenis lin kaj donis al li sakon da mono. Antaŭ ol foriri, la junulo diris al la fratoj, ke kiam lia oranĝujo komencos velki, tio estos signo, ke li havas grandajn problemojn – kaj ili devos serĉi lin por helpi lin. Continue lendo “Lobato en Esperanto – 13”

Visitas: 638