Malhistorio – ĉapitro 8.
Ve! Ve! la granda urbo, la vestita per bisino kaj purpuro kaj skarlato, kaj ornamita per oro kaj altvaloraj ŝtonoj kaj perloj! ĉar en unu horo pereis ĉion da riĉeco.
8. novluno.
li dormas. li sonĝas, ke mi dormas. li ne scias ke mi tenas enmane lian morton. li fidas je mi. li amas min. lia dekstra kruro ripozas sur miaj femuroj. lia dekstra mano ripozas sur mia mamo. li spiradas sur mia kolo. li ne scias ke mi tenas enmane la pulvoron kiu silentigos lin. mi sentas per mia brako la trankvilajn kaj fidantajn batadojn de lia koro. kaj denove mi pensas pri la ringo sur mia fingro, el kie mi prenos la pulvoron kiu dormigos lin je alia speco de dormo. dormo en kiu li ne plu sentos miajn mamojn nek miajn femurojn nek la odoro de mia sekso. dormo en kiu li ne plu sonĝos pri amo al mi. ĉar li amas min. tute senespere, ekzakte kiel ĉiuj aliaj. per amo je totala sindonemo. mi silentigos lin kaj tute sola regnos sur tiu granda imperio. ĝuste por tio, mi naskiĝis.
mi havas nek patron nek patrinon, kantis malnova kanzono konata de mi.
mi havas nek patron nek patrinon,
filino de la arbar’,
nepino de la montar’.
la dikulino vartis min. edzino de la mastro. li, skeletece magra, ŝi, elefantino graveda je ventro, je brakoj, je femuroj. ŝi donis manĝon kaj banis min, li donis ordonojn. ili havis grandegan filon, blankan kaj blondan, terure blankan kaj troege blondan. li levadis min, frotis la densajn lipharojn sur mian ventron, ĵetis min alten, prenis min dum falo, denove la lipharojn kaj krevanta kiso sur miaj piedoj.
ni ĉiuj vekiĝis malfruege. tiu tenduma vivo ne estis facila, hodiaŭ ĉi tie, morgaŭ tie; sed estis tre amuza. ni vekiĝis malfrue ĉar la cirko funkciis ĝis frumateno. mi jam kapablis helpi, laŭ ilia diro. do, tuj post la manĝo, la estro sendis min por helpi la blondan filon. estis la filo, tiu kiu devis fliki la vestojn de la monstroj aŭ kunporti al ili manĝaĵon aŭ lavi iliajn kaĝojn. mi restis ĉe li kaj plenumis etajn taskojn: preni la forgesitan kudrilon, kunporti la martelon… posttagmeze, fininte la duan manĝon, ni devus organizi la noktan programaron. helpi pri la dispono de la malplenaj ĉeloj, kontroli ĉu la nomoj pendadis sur la ĉelaj pordoj, etendi la grandan tolaĵon por ke la pluvo ne surprizu nin.
vespere mi nenion faradis. mi restis algluita al la mantelo de la filo dum li prezentis, unu post la alia, la kuriozegajn monstrajn kreitaĵojn, dum li parolis pri iliaj krimoj kaj iliaj punoj. ni fajrigis la torĉojn, la popolamaso ariĝis, ridante kaj kriante. post la organizo de malgranda grupo, li komencis la prezentadon:
ĉi tie, gesinjoroj!, gapu fronte al tiu duonviro!, indikante la duonviron, kiu nek krurojn nek sekson havis: nur la trunkon, kapon kaj brakojn. jen, gesinjoroj, tiu kreitaĵo estis riĉa civitano de la granda ĉefurbo! kaj okazis ke, iutage, li ne buĉis hundon por la ofero al la dio de militvenko. en la posta tago tute malaperis duono de li, la kruroj kaj tio, kiu estas la plej vira valoraĵo kaj plej plaĉa al la virinoj! ĉiuj ridadis kaj manfrapis, inter si rigardante per kontenta varmeco.
kaj ni iris al la kaĝo de la flugilhava viro. la flugilhava viro!, gesinjoroj!, estas tiu horora kreitaĵo kun manoj algluitaj al ŝultroj. li mem rakontis al mi, turmentplena, ke en sanktigita tago, en sia vilaĝo, li aŭdacis tuŝi la fekundigan akvon, mokante pri la diino de geedziĝoj, tiun akvon per kiu la sterilaj virinoj ŝmiras mamojn kaj ventron, esperante gefilojn generitajn per dia helpado. kaj jen en la posta tago liaj brakoj malaperis kaj liaj manoj algluiĝis al la ŝultroj, kvazaŭ senplumaj flugiloj. ĉiuj kriadis kaj prifajfadis kaj manfrapadis.
kaj tiele ni sekvadis, de la flugilhava viro al la virino kun tri mamoj kaj al maljunulo senripa kaj al la plej eta viro en la tuta mondo kaj al la viro manĝanta tra la kolo, per sia tubeto. la spektantaro admiradis, kriadis, amuziĝadis. kelkaj el ili, tamen, ne estis aŭtentikaj. mi sciis sed ne rajtis priparoli. ekzemple, la vira virino. iam en la tendumaro aperis mizera virino, al kiu, dum vilaĝa invado, oni fortranĉis unu el la mamoj. la mastro ordonis farbi vilaron sur la senmama flanko, algluis duonbarbon kaj pecon de peniso kaj ununuran testikon interkrure. dum tiu prezentado, la torĉoportantoj malantaŭigis la lumon, kaj nur la konturoj de tiu fantasta aperaĵo montriĝis.
granda estis la ekzaltiĝo de la filo dum la prezentado de tiuj estaĵoj. iam mi rimarkis ke li ofte ŝanĝis la miraklojn, laŭ lia plia aŭ malplia alkoholtrinkado. tamen, neniu perceptis. ĉiuj parolis malsimilajn lingvojn, kiom da estis tiuj lingvoj?, ili nur spektadis kaj amuziĝadis.
