ardeoj kaj vulturoj… 16

16. La preĝejo

la preĝejo

    Certe, ĝi nek estis granda nek tro riĉa. Sed, neeviteble, devus aperi oraĵon, iu floro, iu lumiganta kandelo aŭ per longa ŝnuro pendanta iluminaĵo, iu plenkolora vitraĵo, tiaj aferoj  belas. Ŝajnas al mi ke estis vico da pentraĵetoj, montrante la sanktan vojon, kiaj mirindaj pentraĵoj!, veraj fotoj!, hodiaŭ vulgara akademia stilo laŭ David, eble eĉ ne tio.
    Tio, kio pli forte kortuŝis min en la preĝejo, estis la skulptaĵo de tiu virino. Brilaj okuloj, malsekaj, homaj haroj kaj ponardo enŝovita en la brusto. La mama karno, de la malgranda parto videbla de la mamo, malfermiĝis en fendeto kiel du virgaj lipoj, sanga makulo kaj imensa ponardo. Nia Sinjorino de la Doloroj! Neniu klarigis al mi ke tiu ponardo estis simbola, mi komprenis kiel realaĵo kaj eble eĉ farintus la komparon kun deflorado.
    Tiu bildo persekutadis min, mi ĉiam pensis ke mi ĝin havas antaŭ mi kaj per tio, oni povas taksi la inspiratan hororon. Tio okazis en 1949 kaj 1950.  En 1961, dek unu jarojn poste, mi sonĝis pri tiu statuo. Nuda de supre la talio, kaj sur la genuoj la mortinta Kristo, tre simila al la Pietá de Michelangelo. Ne estis ponardo, sed ambaŭ mamoj montradis horizontalan tranĉon. En 1973, ŝanĝis la sonĝo. La virino havas infanon surbruste, same kiel la madonoj de Rafael. Nuda, kiel la antaŭa, sed ĉi tie estas pentraĵo. Staras proksime al ŝi belega skulptaĵo de egipta sacerdoto kun ponardo enmane. La skulptaĵo avancas al la pentraĵo, mi ekas klopodon por malhellpi sed preferas halti por spekti tion, kio okazos. Li traboras la mamon de la pentraĵo kaj ruĝa sango elfluas.
    Tiu preĝejo, kiel ĉiuj aliaj, dum longa tempo, inspiris al mi pli da teruro ol ia ajn emocio. La sanktuloj, ruĝe vestitaj kaj kun homaj haroj, al mi estis egalaj al resurektintaj kadavroj, ankoraŭ verdaj, ankoraŭ senmovaj. Sed la plej granda teruraĵo estis tiuj ververaj okuloj, brilaj kaj penetremaj, rigardante punkton antaŭ ili, senmovaj, severaj, poreterne vivantaj kaj poreterne mortintaj.
    Ni sidadis sur longa benko kaj balancadis la polvoplenajn piedojn. Mi observadis la circonstancaron, imitante kaj la stariĝon, kaj la surgenuiĝon kaj la sidiĝon. Mi observadis.
    Mi pensas ke ni malmulte iradis al la preĝejo; des pli bone, pro miaj sonĝoj. De tiuj pezaj promenadoj, mi nur havas du rememorojn. Tro amaraj, du funebraj vulturoj, poreterne ili iras kaj venas ene de mi. Ili haltas, rigardas min iun tempon, tremeras kaj daŭras la iron kaj venon. Ĉu tiuj du faktoj okazis en la sama dimanĉo? Ne gravas. En tiu mia nuno, ne gravas.
    Ni iradis al la ordinara meso, ne okazis speciala meso por la lernantoj. Ni amasiĝis sur kelkaj benkoj kaj la urbanaro okupis la ceterajn.
    La meson faris Li.
    Tio ne gravas, ĉar ankaŭ estas nigraj mesoj.
    Mi rimarkis ke la knabeto antaŭ mi manĝadis kokosan sukeraĵon. Li estis ĉe la patro. La viro lasis la ĉapelon flanke de si, sur la benko. Do, ekzistas porĉiame arestitaj ene de mi, en memora ĉelo, patro kun ĉapelo kaj knabo kiu manĝas kokosan sukeraĵon. Li tre malrapide manĝadis, peceton post peceton, kaj la longa daŭro estis afliktiga. Ĉio ĉirkaŭ mi malaperis kaj en la universo nur ekzistis sukeraĵo kiu iris supren, malsupren, malaperetis, revenis… Blanka, senforma, diseriĝante. Se li ĉion manĝintus unuglute, frotante surpantalonen la mielecajn manetojn, eble la sukeraĵo ne plu ekzistus en mi, nek li, nek, precipe, la patro. Sed tio ne okazis. Li, senvole, daŭrigadis la torturon. Li ne sciis pri la aflikta salivado. Li ne sciis pri la interrompita spirado. Li ne sciis pri la tiel proksima atentego.
    Li havis ŝuojn kaj liaj vestoj estis puregaj.
    Kaj nun mia fantazio konfuzas la finiĝon de la epizodo. Jen, la knabo foriras kun la patro kaj lasas surbanke pecon de la sukeraĵo kaj mi manĝas ĝin. Jen, foririnte, mi vidas la proksimiĝantan viron, sukeraĵo enmane, kiun li donacas al mi.
    Ho! Probable, ne tiamaniere finiĝis la afero. Kiam Li liberigis nin, ĉiuj stariĝis, mi foriris meze de la tumulto kaj la vidataĵo tute malaperis.
    Sed mia fantazio insistas kaj montras al mi eretojn de la kokosa sukeraĵo sterniĝintajn surbenke, forgesitajn.

    La alia rememoro estas pri la konfesa tago. La instruistinoj mirinde preparis nin. Ili rakontis pri homoj, kiuj ne konfesis ĉiujn pekojn kaj la hostioj sangis aŭ estis vomataj kun neeltenebla fetoro. La plej stranga rakonto estis tiu, pri la knabineto,
    senkulpa kiel li,
    kiu intencis komuniiĝi sed oni ne malpermesis ĉar ŝi estis tro juna kaj en la horo de la komunio la hostio eskapis el la fingroj de la pastro kaj flugis tra la preĝejo kaj lokiĝis sur la kapo de la eta anĝelo. Kvazaŭ sankta spirito.
    Ja, la instruistinoj mirinde preparis nin. Mi preferus ke la grundo malfermiĝu kaj glutu min. Hororo regis mian penson pri la eblo forgesi iun peko, tiuj malfacilaj pekoj
    la mortomeritaj pekoj estas tiom
    la ĉefpekoj estas tiom
    la venialaj pekoj estas tiom
    kaj estis ankaŭ tiu eŭmenido silenta kaj algluita al mia animo, nomata prapeko.
    Ja mi estis mirinde preta.
    Jen mia vico kaj mi stumblis rekte al la konfisejo. Mi balbutis parolante la unuajn vortojn kaj, rapidege, mi laŭvice prezentis miaj hororaĵojn:
    mi senkapigas la grilojn
    mi disputas kun la amiketoj
    mi faras mavaĵojn.
    Kiajn mavaĵojn?
    Mi batas kriplan knabon.
    Ĉu nur tio?
    Mi disŝiras liajn bildetojn, mi skoldas lin, mi sakras lin.
    Kaj kion plie?
    Tiu voĉo enkarcerigis min. Mi memoras la voĉon. Estis milda, duonraŭka, sed sen posedanto. Demoneca voĉo venanta de malantaŭ la krado, mi dialogadis kun la krado.
    Mi silentis kaj li denove demandis, kion plie? Kion plie li volis? Ĉu ia mortomerita peko? Ĉu ke mi malrespektu mian patron kaj mian patrinon? Ke mi deziru la edzinon de Proksimulo?, tiu nekonata viro de tiel stranga nomo!
    Mi batas lin, mi fuŝas liajn ludaĵojn.
    La krado silentis sed ne maldungis min. Mi malvarme ekŝvitis. La silento postuladis daŭrigon, mi bezonis aliajn pekojn!
    Mi mortigis birdojn! (Tion, mi neniam faris!)
    Mi sakris kontraŭ la instruistinon!
    Li silente daŭris. Kaj…
    Kiajn maldecaĵojn vi pensas?
    Hodiaŭ mi demandus lin, kiajn maldecaĵojn pensas infano sep-ok jaraĝa. Filo-de-putino! Teroristo! Filo-de-putino!
    Filo-de-putina teroristo!
    
    La antikvuloj tre ŝatis Alegoriojn. Ili pentris la Senkulpecon, la Koleron… Botticelli havas sian Kalumnion. Dürer pentris elokventan Melankolion. Ĉu iu pentris aŭ skulptis la Sancta Mater Eklezion? Certe, ĝi estus simila al tiu virino de la doloroj, kun la himeno-mamo, je la plej sado-masoĥisma maniero, trapasita de la falusa ponardo.
    Mi klopodas por imagi alegorion kiu ekzistus en kapo de knabeto 7-8 jaraĝa, sekve de travivaĵoj en internulejo kies direktoro estis pastro. Mi memoras la filmon Roma, de Fellini. Meze de nebulo ekaperas putinon. Estas enorma virino, nigrevestita. Ŝi montras imensajn mamojn sufiĉajn por redempte nutri ĉiujn malsatajn bebojn de la tuta mondo. Antaŭ ol ŝi malaperos el la sceno, purigas la gingivojn perlange, grimacante… Ne! Malriĉa putino? Sufiĉas ke ni pensu pri la Vatikanaj trezoroj.
    Estas alia, proksime de la fina parto de la filmo. Tiu ĉi, en luksa bordelo… Ne, plibone forgesi tiajn imagaĵojn, tiu-ĉi virino je belega vizaĝo, la alia, tiel homa…
    Mi preferas imagi sorĉistinon kun traborita mamo, jen ĉi tie ŝi estas La Granda Malĉastistino de la Apokalipso. Tiu, kiu sidas sur multaj akvoj. Kun kiu la reĝoj de la tero sin malĉastis. La Eklezio.   
 

    daŭrigo en la venonta dimanĉo.

Visitas: 106