ardeoj kaj vulturoj… 17

17. Otito kaj nokto-blindeco

    Kiom da fojoj eniris en la lernejo la dolĉa figuro de kuracisto, kun siaj kompatemaj manoj. Mi memoras pri neniu. Ĉu flegistino? Neniu. Ĉu apotekisto? Neniam.
Nia tuta medicino konsistadis en la kontraŭvermaĵoj. Tio estis tiel terura ke certe forpelus ĉiujn virusojn enloĝantaj en niaj rakitaj kaj malsataj korpoj. Eĉ la demono ne rezistus.
La higiena kondiĉaro proponis abundan materialon por traesplorado. Kobajoj laŭplace, malvarmo, malsato, senvitaminozo, ĉiuj senŝuaj, malagrabla dormado, ne filtrita akvo, se ne tiu akvo de la neceseja rezervujo. Ni havis enormajn kaj fenditajn la lipojn. Tion mi scias, ĉar dum multe da tempo miaj fratinoj ripetadis pri la teruriĝo antaŭ niaj lipoj, je nia alveno. Nia haŭto estis seka, kiel tiu de persiko, blankmakulita. De ĉiuj nazoj eterne fluadis la verda kaj akveca kataro. Ni ĝin purigadis sur la vesto, en la fino de la semajno la vestoj estis amelitaj kaj malpuregaj.
Kelkfoje, unu el ili ne sukcesis teni la manĝon en la stomako. La organo rifuzis, estis repidega tajdo, irante kaj venante kaj irante kaj venante, ĝis ĝi fine provokis acidan ondon de fazeolo kaj rizo, sterniĝata surgrunde, tie restante ĝis kompleta sekado.
Krom tio, nur la maldikeco.
Rilate nian sanon, mi memoras unun epizodon okazintan al Geraldo kaj du al mi. Krom la bonefika ftizo de Marketo, kiu proponis al li enviatajn libertempojn en la pastra domo.
Iu nokto, Geraldo malpermesis la dormon al ĉiuj. Lia dento doloradis. Tio ofte okazis, mi memoras, ŝvelitaj mienoj, vinditaj per tuko veninta ni ne sciis el kie. Lia doloro, aŭ estis pli forta aŭ servis kiel preteksto por violenta ribelado. Li kriadis, roradis, la inspektoro ne sciis, kion fari. Ĉar li rimarkis ke ĉiuj atentis, li profitis por sakri kontraŭ la pastro. Tio estis pli ol sakrilegio. Sakrilegio altiras la mortigan fulmon, oni atendas la mortigan fulmon kiu ne ĉiam okazas. Sed, en tiu loko, sakri kontraŭ la pastro egaliĝis al kreskanta skalo de fizika doloro kaj malkreskanta skalo de humiligo. Manfrapilo, batoj, ŝotoj, finiĝante per malelegantaj flugadoj kaj faloj kiel pakaĵo.
La doloro fortigis lin. Mi timigegis ĉar sakri kontraŭ iu ŝajnis al mi teruraĵo kaj mi estis besteto timplena. Samtempe, mi fieriĝis ĉar estis mia frato tiu, kiu alfrontadis la instancojn, li suprenĵetadis tiun renversitan pluvon de detruo.
Tiu filo-de-putino, mizerulo, tiu bugrato, la kulpo estas de la pastra filo-de-putino.
Ĉiuj silentadis kaj rigardadis la inspektoron.
Geraldo, venu kune.
Mi ne iros pro ia ajn kaco! Mia dento doloras pro tiuj filoj-de-putino, pro tiu mizerulo de la pastro!
La rakonto ne malbone finiĝis. Male, li iris al la domo de la pastro-direktoro, kiu flegis lin kaj proponis kuracilon. Li triumfe revenis.

Iumatene, mi malbonfartis. La mondo aspektis sencele. La kaĉo ŝajnis naŭza kaj mi ne manĝis. Mi kuŝiĝis sur la cementa benketo kaj forgesis min tie. La tagmanĝa horo alvenis. Oni alvokis min, estis dimanĉe. Estis stultaĵo perdi la dimanĉan manĝon: la rizo estis pli bongusta kaj troviĝis en la kuvo peco de ŝafaĵo. Mi ne kuraĝis iri kaj restis. La sentata impreso estis pri senmova universo. Mi dormis. Malgraŭ la forta suno, mi sentadis tro da malvarmo, la cemento estis frosta, sed la supra parto de la kapo, subsuna, ardadis. Distanta bruado ekperturbis min, kvazaŭ senfina kaskado. La suno plifortiĝis kaj kreskis la bruo. Estis malagrabla zumado, aspra, raŭka. Ĝi pligrandiĝis, mi rimarkis ke la aŭdo-organo gluita al la cemento tre doloradis.
Iu alparolis min, klopodis por levi min, mi rigardadis sed nenion komprenis. La homoj briladis antaŭ mi, kvazaŭ anĝeloj en la paradiza krepusko. Ili parolis pri Geraldo, mi aŭdis meze de tondra bruado la nomon de mia frato. Kaj jen li alvenante, plena je zorgo, levis min kaj riproĉis ĉar mi restis senmanĝa kaj sub la suno. En malluma angulo, la brilado iĝis malforta sed la frenezaj bruoj de infera uzino ankoraŭ longe daŭris.

Menciindas iu fakto pri mia sano. Mi nenion vidadis dumnokte. Pli malfrue, en la Liceo Petro la Dua, foliumante libron pri sciencoj, mi eltrovis ke manko de vitamino A rezultas nokto-blindecon. Tiamaniere, tiu stranga konsterno klariĝis. Ĝis nun, mi tre timadis, mi ne sciis ĉu mi estis malsimila al la aliuloj, ĉu mi iĝadis blinda, mi nenion komprenadis…
Ĉagrena memoraĵo rilatiĝas al la horo supreniri al la dormejo. Ŝajnas al mi ke, apenaŭ mallumiĝis, oni envicigis nin por la suprenirado. Tiu mallumo neniigadis min. Mi ne kapablis percepti etan lumaĵon, helan makulon. Mi aŭdadis ĉiujn, mi sciis tion, kio okazis, sed mi sentis min tute izolita. Iam, senvole, mi foriris el la vico. Ĉiuj alvokis min. Mi ne bone sciis el kie venadis la voĉoj, estis multaj samtempe, mi penis reveni kaj ekkoliziis kontraŭ la muroj. La afliktaj voĉoj de Valdemaro, Hermeso, Vazego, Ze da Silva, mi ne sukcesis lokalizi ilin kaj mi stultece rondiradis, la brakojn antaŭen por ne vundi la vizaĝon. Jen, iu mano prenis min per la ŝultro kaj mi sentis min kondukatan, iu gvidis min ĝisliten.
Post tiu tago, kiam la vico ekmoviĝadis, mi tenis min je la vesto de la antaŭulo kaj iradis…
Alifoje, mi vekigis pro volo iri al la necesejo. Estis necesejo flanke de la dormejo. Mi zorgeme tuŝesploradis la lignojn de la litoj. Penege, mi atingis la malvarman kahelan grundon, mi urinis ie ajn kaj revenis al mia lito. Mi denove tuŝesploradis, mi sentis la korpojn, krispajn harojn kun sablaro, piedojn plenajn je seka koto, mia kapo frapis sur kradoj, mi iradis kaj venadis kaj jen mi denove ĉe la pordo de la nenesejo.
Plenaflikte, mi perdiĝis meze de tiu arbaro de litoj, absurde malluma, kaj mia korpo komencis ĉion batpuŝi. Iu kriis mian nomon,
mi ne kapablas trovi mian liton,
kaj kondukis min kvazaŭ magie, rekte al mia malvarma lito.
Kio okazintus al mi en tiaj noktoj, se mi ne estus magra kaj kun timemaj okuloj kaj timida kaj amata de ĉiuj?

daŭrigo en la venonta dimanĉo.

Visitas: 143