ardeoj kaj vulturoj… 25

25. Finale

    Okazis en unu el tiuj vesperiĝoj, kiam ni devus laŭte preĝi, probable post kantado de la nacia himno kaj antaŭ la suprenirado al la dormejoj. Dum tiu sonĝeca krepusko, minacante unu plian koŝmaron de nokto-blindeco, dum tiu fajroruĝa vesperiĝo, oni diris ke iu legos la liston de la nomoj de la ĵus “malkonektintaj”. La nomoj devus flugi sur la silento, kvazaŭ sakralaj birdoj. Se ili sidiĝos sur unu el la mortintaj-vivantoj, li resurektos.

Et ressurrexit Rex!

kun solistoj, koruso kaj la splenda instrumentaro de la Solena Meso de Beethoven. La nigra meso alvenos al sia fino por kelkuloj inter la viktimoj, kiuj eskapos, tiamaniere, el la eterna ofero.
En tiu epoko, mi neniam demandis al mi, ĉu mi meritas aŭ ne, tie ĉeesti. Por mi, malriĉeco sufiĉus por tion meriti, eĉ se mi sciis ke kelkaj lernantoj estis en pli malbona situacio, ĉar, krom la malriĉeco, ili estis marĝenulaj orfoj. Ili ne kapablis koni aritmetikon kaj la geografion de la brazila ŝtato Minasĝerajso. Ili estis ĉasitaj kiel vagabondaj hundoj, tiuj, kiuj estas kondukataj en veturilo kaj iras al fabriko por esti transformataj en sapon. Fakte, sen ili, la stratoj iĝadis pli puraj. Sociala sapo.
Sammaniere, la ideo foriri nek ĝenis nek emociis. Mi ne sciis ĉu mi meritas tiun ite missa est, subite ĵetata sur min. Mi jam diris ke, la unua sento estis maltrankvilo kaj kompato pro mia apartigo rilate miajn amiketojn. Mi pensas ke la ĝojo ĉion forlasi iom post iom konkeris min kaj mamnutris en mi la fantazion pri tio, ke, iam, ankaŭ ili foriros.
Post tiu terura sceno, kiam iu tiris min flanken de mia frato kaj iu alia puŝenvicigis mian samnomulon, la etan kriplulon kun la malfermegataj okuloj de hororo, post tio, ni supreniris al la dormejo. Eble la nokto estos egala al ĉiuj aliaj, mi pensadis.
Sed je mateno estos kiel malmorti.

Ni multe konversaciis kaj ili min rigardadis kvazaŭ mi estus ia dio. Mia voĉo stumbladis kaj mallaŭte venis. Hermeso ploris. Mia amiketo el bronzo aŭ kupro, la pentraĵo, kiun El Greco forgesis fari, alta kaj magra kaj kun enormaj travideblaj okuloj, la eta bronzo ekkonvulsiis, tremigante siajn pintecajn ostojn. Mi ankaŭ memoras ke Ze da Silva min rigardadis kun stranga rideto, li ŝajnis esti feliĉa por mi, eble. Ĉio estis tre konfuza.
Poste, oni sciigis al mi ke la granduloj enmetadis paperetojn kun adresoj ene de la orloj de la pantalonoj, skribadis nomojn sur la cigared-skatoloj, parkeris stratojn kaj numerojn. Ili ricevadis la plej heroan mision, neniam antaŭe donataj en ia ajn inter ĉiuj militoj de la homaro: transdoni al gepatroj, parencoj, najbaroj, kion scias mi?, transdoni la mesaĝon, ne pri tio, ke oni vivas, sed, pri tio, kiel estas la vivo, kiun oni vivas. Espero, vere, certe mortos en la ekzakta momento kiam mortos la lasta homo.
Ĉio vane, escepte la parkeritaj adresoj. En la Haleluja-mateno ili nudigis nin kaj proponis novajn uniformojn.
Oni derulis la ŝtonon de la enirejo de la tombo, freŝa aero blovegis kaj fajrigis la animon. Mi jam sidas en trajno. Tie restis la mortotukoj, niaj uniformoj plenaj je strioj de forprenataj fadenoj, uniformoj kun fetoro de urino, kaŝante en siaj orloj la afliktegon de la kondamnitoj. Tie restis la du anĝeloj, Antono kaj Bilardo, gardante la eniron de la tombo. Mi mensogas. Antono kondukis nin, akompanata de Aluizjo. Restis nur unu nigra anĝelo, gardante la enirejon kiel rakita cerbero: Bilardo, tiu de la maldikaj kruroj, la flikita ekzekutisto. Li vane gardos, ĉar la piaj virinoj ne iros tien, kun siaj parfumoj.
Jen, la piaj virinoj ploradis atendante nin. La patrinoj kaj la onklinoj kaj la fratinoj kaj la baptopatrinoj atendadis la melankolian grupon. Skeleteca bando de longharuloj, en tiu tempo, esti longharulo, tre malplaĉis. La lipoj ŝvelintaj kaj vunditaj, la piedoj malpuregaj kaj fenditaj, blankaj makuloj survizaĝe.
Mi memoras du epizodojn dum la vojaĝo.
Bonkora sinjoro, ĉapelo surkape, sidiĝis ĉe mi kaj ekdemandadis, el kie mi venas, el kie mi estas, la nomon de la internulejo, mia emociiĝinta voĉo mallaŭte murmuradis pecojn el ĉiu respondo. Antaŭ ol foriri, li donis al mi moneron. Mi trovis alumetskatolon kaj zorgeme lokis ĝin, mi nenion komprenis. Estis trezoro kaj mi ne devus meriti ĝin, ie devas esti eraro, mi estas libera kaj havas enmane moneron.
La alia fakto estas pri la dika kaj pala sinjorino, kun tre nigraj haroj. La trajno haltadis en iu stacio. Ŝi enmetis la vizaĝon en la vagonan fenestron kaj ekvidante min, ŝi tuj eniris en la vagono, laŭte parolante. Starigis min, karesis miajn harojn, hastis eksteren kaj tuj revenis, nervozege, kun granda kvanto da bananoj, malaperante senprokraste. Tiu monto da bananoj terurigis min. Geraldo sugestis disdonaci kaj la teruro finiĝis, ĉar la kruco ŝajnis malpligrandiĝi kaj malpli vundi.
Dum kelka tempo ni restadis en la Nacia Internulejo por Neplenaĝuloj. Eble nur kelkaj horoj. La filmo saltas. Io estas fortondata el memoro. Subite, jen du vizaĝoj. Neŭza kaj Maria de la Gloro! Ĉu eble Neŭza kaj Zelja? Aŭ Neŭza kaj Ieda? Mi ne hontas pro tio, ke mi ne sukcesas memori. Estis tro da lumo por tiu koreto apenaŭ iniciita en tiom splendaj novaj sekretaj ritoj.
Ĉu finiĝis? Mi ne scias kie ĉio finiĝas. Ĉu nun?, kiam ni transpasas la portalon de la Institucio kaj eniras en imensan nekonatan urbon! Ĉu en la magazeno?, kie ili aĉetis por ni novajn vestojn, forĵetante rubujen la uniformojn! Necesis ankoraŭ viziti barbiron, por mildigi la sovaĝecon de niaj figuroj.
Antaŭ ol eniri en la nova hejmo, ĉambro de kolektiva loĝejo, falegis benata, mirinda, violentega tempesto kiu pretendis, sed ne sukcesis, forporti la kotaron el la blankaj ardeoj kaj lavi la ŝprucitan sangon el la vulturoj.
Manenmane, ĝisoste tratrempitaj, ni marŝadis, la kvar, du fratetoj tenante sur si la tutan pezon de iu ravo, du plejaĝaj fratinoj, respondecaj, protektemaj. La fratinoj laŭte parolas, ili estas feliĉaj, ankaŭ ili tenas pezon sur si, la laboro devas esti sufiĉa por proponi manĝon al ĉiuj.
Ĉimomente, la Imperiestrino de la Animoj ordonas, ke mi rigardu malantaŭen. Tie staras tiuj timigantaj kreitaĵoj, ili haltis ene de la tempo kaj rigardadas, ĉiam ĉiam de pli malproksime, la blankaj ardeoj, rememoroj pri sorĉaj momentoj de infana ĝojo, la ferocaj kaj senindulgaj vulturoj, rememoroj pri mirego antaŭ nekomprenataj suferoj.
Mi rapidege fermas la okulojn kaj adiaŭas ilin, mi scias ke mi sentas miksaĵon de hororo kaj feliĉo.
Sed la Imperiestrino de la Animoj mave susuras, ke mia adiaŭo estas vana:
    Tiuj rememoroj restas malantaŭe, vere, sed, pro dekreto mia, vi estas kondamnita esti ĉenkatenita al ili. Jen la tuta libero, kiun mi favordonas al vi. Por tio, vi naskiĝis. Se vi intencas alian specon de libero, serĉu ĝin en la etiko de viaj estontaj agoj.

Mi ne memoras la rideton de mia patrino. Ho!, jes!, ŝi ne estis enhejme! Nur dimanĉe mi kaj Geraldo vidis, ja, nur dimanĉe, tra la kradoj de fenestro de la Hospitalo Monkorvo Filjo, nur dimanĉe ni vidis, de tre malproksime, ŝian tristegan rideton kaj ŝian senbrilan rigardon de Niobo-Hekubo.

Kuritibo, la 25ª de septembro de 2005 (portugala teksto: Kuritibo, la 06a de aŭgusto de 1974).

Visitas: 141