ardeoj kaj vulturoj… 07

7. Uniformoj kaj senŝuaj piedoj

    Mi ne certas ĉu mia memoro perfidas min, mi ne havis pli ol du uniformoj dum tiu periodo. Ne, ne, nun mi memoras, ni devis ĉiusemajne ŝanĝi ilin por ke ili estu lavataj. Cetere, ŝajnas ke ili ne estis posedaĵo nia. Post la bano, mi pensas ke unu dumsemajne, oni ricevis bulon da tuko kaj ĝin vestis. Foje mallonga, foje strikta, foje kvazaŭ kosmonaŭta vesto. Kelkfoje ni interŝanĝis la uniformojn. Unu ne sukcesis spiri, ene de ne butonumita vesto, la alia valsis ene de enorma sako. Rapida interŝanĝo kaj jen denove la komforteco kaj bela eksteraĵo.
Kelkaj uniformoj montris multajn malhelajn striojn. Vere, tio estis manko de fadeno. De tie, ni forprenis la fadenojn por niaj ĉiutagaj kudraĵoj.
Mi parolis pri bano sed mi forgesis detalon de amuziga memoraĵo. Ni ĉiuj estis nudaj, la banejo estis grandega, glatiga cemento, la duŝiloj estis ĉirkaŭ la granda malseka planko. Ni ĵetiĝis  surplanken kaj tiel ni glitis kelkajn metrojn. Oni koliziis kun piedoj, oni faligis kelkulojn, estis freneza trafiko. La tutan tempon, jen malseka korpeto glitante surgrunde. Ni lernis (nur la etuletoj faris tion), ni lernis ke diagonale la vojo estis pli longa, la korpo pli longe glitadis. Ni surventre ĵetiĝis, imitante la gestojn de naĝanto.
Dumvintre, kontraŭe, la banoj estis teruraj. Ni eniris sub la frida akvo, ni duonforiris sed la inspektoro sendis nin retro, kontrolante la torturon de unu post la alia.
Mi estis, kiel multaj, sep-ok jaraĝa, iomete pli, iomete malpi.
Kion mi kapablas memori, ankoraŭ pli, pri la uniformoj? Iutage, ni enviciĝintaj, oni komunikis ke, de nun, la uniformoj ricevos markojn por identigi ĝian posedanton. Mi ricevis bluegan uniformon, bluaĵon mirinde novan. Mi brodis sur ĝi miajn inicialojn. Kelkaj el la lernantoj brodis zorgege korektajn literojn. Kelkaj aliaj fuŝbrodis ion similan al litero, sufiĉus tireto kaj ĉio malaperadis. Mia brodaĵo estis nek pli nek malpli.
La fanfaronado daŭris unu semajnon. Post la sekvanta bano, reveninte al la vico de uniformoj, mi ne trovis tiun mian. Mi vane serĉis ĝin. Mi prenis unu kiu restadis, senkolora, plena je fadenmankoj, oni certe kudris sakojn per tiuj fadenoj. Longe poste, aperis iu kun miaj inicialoj sur la uniformo. Unu el miaj amikoj rimarkis miajn literojn kaj alvokis min kaj ni ĉirkaŭvolvis la etan ŝteliston. Li senkulpigis sin, dirante ke li vestis ĝin dum tiu lasta semajno, ĉar li ne plu trovis sian propran. Tre probable, estis vero. Kaj ne plu helpis proponi la ŝanĝon. La uniformo ne plu estis mirinde blua, eble eĉ strioj jam estis sur ĝi, de la fadenoj prenataj por la necesaj kudraĵoj kaj brodaĵoj.
Dum la tuta tempo ene de la internulejo, mi ne havis ŝuojn. Mi memoras ke kiam mi vestis nigrajn ŝuojn, post la reveno, jam en Rio-de-Ĵanejro, mi sentis terurajn dolorojn.
Vere mi ne certas ĉu ni restis senŝuaj la tutan tempon. Mi opinias ke jes. Eble lignoŝuo, mi klopodas por memori pri lignoŝuoj kaj mi ne sukcesas. Ne, ne estis lignoŝuoj. Kiam ni iradis al la rojo, mi bone memoras, ni levigis polvon per la piedoj kaj la granduloj skoldis nin.
Ĉu necesas certiĝi ĉu ni restis senŝuaj aŭ ne, la tutan tempon? Estas pro tio, ke mi memoras epizodon pri la senŝuaj piedoj.
Ni estas en la vico por supreniri al la dormejo. Nigrulo, kies nomo pro konfuzo mi insiste pensas esti Moseo, ĉar estis alia Moseo, kiu protektadis min, nigrulo kriadis al siaj kamaradoj, rigardante min kaj miajn amikojn:
Jen la acidaj blankuloj! Blankaj sed porkaj! Ili iras al la litoj sed ne lavas la piedojn. Poste ili fiparolas pri nigruloj. Mi estas nigra sed ĉiutage mi lavas la piedojn. Acidaj laktaĵoj…
Honteme, ni iris al la proksimaj kranoj, por forlavi la koton surpiede algluiĝintan.
Tiu memoraĵo igas min konkludi ke, antaŭ la iro al la dormejo, ni lavis la piedojn. Veras ke, post la lavado, ni daŭre restis senŝuaj. Malpuraĵoj fiksiĝis ĉe la piedplatoj. Sed la supra parto konservis sin pura.
Mi demandas al mi:  kiu estis la minimuma temperaturo kiujn ni tenis dum tiuj du vintroj?
Kalsono, ĉemizeto, pantoflo, ban- aŭ mantuko, littuko, kusenoj kaj, dum kelkaj okazaĵoj, lankovrilo, kiaj malfacilaj kaj neatingeblaj luksaĵoj! Nur por Marketo, pro la ftizo. Nur por mi, en ununura elaĉetanta nokto, kiam mi dormos en la domo de Fraŭlino Leka.
Kelkfoje, ni ricevadis de la parencoj dentopaston kaj tualetsapon. Verdire, mi memoras pri unu sendo, malgraŭ tio, ke ili parolis pri diversaj pakoj. Mi bone memoras pri la nova pasto, kiun mi plezure manĝadis, pri la parfumo de la sapo kaj pri la dentobroso, kiun mi pendis ĉekole, por ke oni ne ŝtelu ĝin. Post kelka tempo ĝi putriĝis kun urina odoro, mi pensas ke la ŝnureto estis tro longa.

daŭrigo en la venonta dimanĉo.

Visitas: 124