canções infantis em Esperanto 12. meu galinho

MIA KOKETO (meu galinho)

De tri noktoj mi ne dormas, la ra.
Ĉar koketo mia fuĝis, la ra.
Kompatinda, la ra,
Bedaŭrinda, la ra,
El ĝardeno fuĝis ĝi.

Blanka estas ĝi kaj flava, la ra.
Kaj la kresto estas ruĝa, la ra.
Kiam kantas, la ra,
Per beketo, la ra,
Diras ĝi kokeriki.

Iris mi al Matogroso, la ra,
Amazono kaj Para’, la la ra.
Kaj mi trovis, la ra,
La koketon, la ra,
En kampar’ de Ceara’. 

(cantam Ana Eduarda kaj Isabela)
Visitas: 132