kain – duakta dramo 1

KAIN – duakta dramo

Roluloj: Adam, Eva, Kain, Habel, Junulino. (Observo: Mi konservas la nomojn laŭ la traduko de la Malnova Testamento de Zamenhof.)

Unua akto.

EVA: La granda lumaĵo sin kaŝis malantaŭ la montoj; malhela vualo kovras la vizaĝon de la vesperiĝo. Mi solas… mi sentas malvarmon… mi rigardas la ĉielon. Kion fari, mi, virino, fragila, se ne rigardi la frenezan dancon de la nuboj. La kolosaĵoj ebrieme skuiĝas kaj la forta vento kunportas ĝis ĉiuj grotoj la bruadon de la gigantoj. La Eternulo agitiĝas super la ĉieloj kaj koleras kontraŭ la mondo. Mi vidas ke la fajroj de Dio lumigas la distan montaron kaj la malproksimaĵojn de la tero, dissternante incendiojn kaj teruron. Ni estas malgrandaj, ni, mortemaj soluloj… Mi timas la Dian koleron. Lia fajro estas pli forta ol tiu de la granda lumaĵo, kaj pli terura… pro tio ĝi pli belas. Mi timas…
ADAM: (envenas) Ah! Rigardu kiel la nuboj dancas. Rigardu la pelmelon… kaj ni ambaŭ tremu sub la povon de la ĉielaj fajroj…
Ĉinokte la blanka luno ne supreniros. Jen la ritualo de la tempesto. La furioziĝinta Dio denove sin turnas kontraŭ la homon. Baldaŭ la akvoj malsekigos la valojn kaj la riveroj superbordiĝos. 
EVA: Ili estas en la kamparo. Kaj la fajroj estas rapidaj, pli rapidaj ol la flugantaj piedoj de la anĝeloj.
ADAM: Ĉu niaj filoj? En la kampoj estas grotoj…
EVA: La grotoj ŝirmas la bestiojn kaj la sovaĝajn reptiliojn.
ADAM: En liaj brakoj ripoziĝas la pezaj bastonoj, kiuj forkurigas la bestiojn.
EVA: Kiel forkurigi? Nur unu havas la paŝtistan bastonon, kiu kondukas la ŝafinetojn al paŝtejo. Kaj kion povas bastono en la manoj de junulo?
ADAM: Regas la frapon ne la volo de la brako sed la forto de la animo. (EVA tremeras). Kio okazas?
Visitas: 256

samhufo kaj la morto

SAMHUFO KAJ LA MORTO

Noto: Ĉi tiu teksto gajnis la unuan premion en la Belarta Konkurso de Universala Esperanto-Asocio por la jaro 2003, branĉo teatraĵo.

SAMHUFO: (Venas) Saluton, gesinjoroj! Mi estas Samhufo. Mi serĉas mian hundon. Atentu vi, ĉar li pisas sur tiun, kiu portas nigran pantalonon. Li estas miopa. Dik! Dik! Dik estas la moknomo. Ĝia nomo estas pli bela: Diktatoro! Kaligulo havis ĉevalan konsulon, mi havas hundan diktatoron, kiu, nune, estas pli grava. Ĉar la nomo estas tro longa, mi vokas ĝin Dik. Dik! Kie vi estas? Vere, mi serĉos ĝin alie, ne ĉi tie, ĉar… tiuj estas la muroj de la tombejo kaj… bone… mi tute ne timas… estas nur antaŭzorgo! Ĝis revido! (Foriras)
MORTO: (Venas) Saluton, gesinjoroj! Mi estas la Morto. Mi tenas enmane la potencan falĉilon, per kiu mi falĉas la vivulojn, kvazaŭ tritiktigojn. Tiel! Mi tranĉas la gorĝojn de la efemeraj mortontoj kaj… adiaŭ! neutilaj, malŝatindaj vivetoj. Mi venas por trovi iun… Iu Samhufo. Konsultinte la infinita libro de la Destino, mi trovis lian nomon. Samhufo. Ĉu vi vidis lin ĉi tie? Mi scias ke li kutimas viziti tiujn ĉirkaŭaĵojn ĉi. Mi serĉos lin. (Foriras. Venas Samhufo).
SAMHUFO: Mi ne sukcesis trovi la hundon. Dik! Dik! Kaj granda malagrablaĵo estas tiu muro… do… mi ne timas… sed… tiu loko ĉi… tia  mallumego… (Venas Dik) Ho, infera hundo! Finfine! Ĉi tien, Diktatoro! Kial vi malaperis?
DIK: Vaŭvaŭvaŭ!
SAMHUFO: Vi promenadis, ĉu?
DIK: Vaŭ!
SAMHUFO: Bone. Sed nun, mi bezonas favoron.
DIK: Vaŭvaŭvaŭ! Vaŭvaŭ! Vaŭ!
SAMHUFO: Unue, ni devas iri tien. Tiu loko ĉi estas tre varma…tamen mi frostotremas. (Oni longe kaj laŭte ĝemas. Dik saltas sur la bruston de Samhufo) Kion vi timas? Estu vera masklo, ina hundaĉo! Estu vera viro, timulo! (Dik forkuras. Denove oni ĝemas) Kion mi devas fari? Ho, per ĉiuj Sanktuloj! Mi ja diris ke ĉi-tiu loko estas danĝera. (Denove oni ĝemas) Kiun Sanktulo mi devas alpreĝi? (Li tremas) Feliĉe ke mi ne estas timema. Kontraŭe, mi ektremus. (Denove oni ĝemas) Mi pensas ke estas ĝemanta fantomo. Mi parolos al li. Kiu vi estas? (Silento) Ŝajne li ne aŭskultis min. Kiu vi estas? (Silento) Per Babelturo. Mi memoras nun, fantomoj ne havas orelojn kaj strange parolas. Mi devas laŭte paroli fantoman lingvon. Ho, respekteginda aŭtoro de tiaj ĝemoj. Kiu estas Via Moŝto?
VOĈO: Mi estas mi…i…i…! (Samhufo tremas ankoraŭ pli)

Continue lendo “samhufo kaj la morto”

Visitas: 315

La Papago

LA PAPAGO

Unua sceno:

Simio (venas): Brazilanoj kaj brazilaninoj!
Prezentanto (voĉo): Simio! Simio, kie vi estas? (venas) Ho, vi estas ĉi-tie. Kion vi faras?
Simio: Nenion. Mi nur salutas la publikon kaj poste mi prezentos teatraĵon al ĉiuj.
Prezentanto: Teatraĵoj… ĉiuj… al kiuj?
Simio: Al ili.
Prezentanto: Ili… Ĉu vi ne scias ke mi ne bone vidas? Kiu estas ĉi-tie?
Simio: La geesperantistoj.
Prezentanto: Kial vi ne avertis min? Stulta! MI salutos la publikon. MI prezentos la teatraĵon. MI ricevos la aplaŭdojn. Vi, stultulo, vi prezentos al ili la ĉapelon por ricevi la monon. Kaj MI gardos la monon. Saluton, gesinjoroj. Saluton al ĉiuj. Muzikon, muzikon! MI prezentas al vi la plej faman esperantan pupteatran grupon el la tuta mondo. Niaj pupoj estas eksterlandanoj. Ili studis en la plej famaj Universitatoj. Ili eĉ rifuzis eksterordinaran proponon filmi en Usono, ĉar ili preferis prezenti al vi ĉi-tiun teatraĵon.
(Ambaŭ foriras kantante): Prezentanto:  Plenigu la ĉapelon,
                                                                  Mi rakontos la fabelon.
                                           Simio:              Karesu la simion,
                                                                  Mi rakontos historion…
Gloria (venas): Bonan tagon. Mi estas sinjorino Gloria. Mi vizitas ĉi-tiun nekonatan landon ĉar mi estas antropologino. Ĉi-tiu urbeto al kiu mi alvenis estas por mi tute stranga. Mi ankoraŭ renkontis neniun. Mi estas en ĉi-tiu regiono ĉar mi serĉas donacon al mia patro, la fama kaj konata professoro Geraldomattos. Li loĝas en Kuritibo kaj kolektas ekzotajn objektojn. Lia datreveno estas en la venonta semajno. Kaj mi sendos la donacon perpoŝte ĉar mi ne sukcesos esti enhejme je la ĝusta tago. Se mi ne trovos la donacon al mia karega patreto, mi ne scias kion fari. (stranga bruado) Ho, ŝajne iu alproksimiĝas, mi aŭdas bruon. (Venas strangega ulo, duonhoma, duonroboto; lin akompanas Papago). Kion lingvon mi devas paroli? Do you speak English?… Parlez-vous français?… Parlate italiano?… Sprechen Sie Deutsch?… Ah, o senhor fala português!…Diable, li vere nenion komprenas?
Ulo: Tion mi komprenas. Tion mi komprenas.
Gloria: Ĉu vi parolas Esperanton?
Ulo: Ĉu tio nomiĝas Esperanto?
Gloria: Jes. Tiu lingvo estas Esperanto.
Ulo: Ĉu tio signifas ke mi parolas Esperanton? Mi nenion scias pri tio.
Gloria: Kion vi diras? Kiu instruis tiun lingvon al vi?
Ulo: Mia Papago.
Gloria: Kiu?
Ulo: Mia Papago. Tiu-ĉi birdo estis mia instruanto.
Gloria: Ĉu parolas la Papago?
Ulo: Jes. Ĝi estas parolinta, parolanta kaj parolonta.
Gloria: Kiel vi ĝin ekhavis?
Ulo: Heredaĵo de maljuna onklo veninta el Pollando. Vi certe scias, ke papagoj longe vivas. Mia onklo ricevis ĝin de amiko kiu estis kuzo de la nepo de la bofrato de la duonpatro de la avo de la bopatro de la nevo de iu nomata sinjoro Samhufo. Li estis la unua posedanto de la birdo. Dum multaj jaroj li klopodis por instrui la parolon al la Papago. Tamen, la besteto nenion lernis ĉar la viro parolis diversajn lingvojn. Tiam li decidis inventi novan lingvon kaj forgesis la beston. En tiu ĵus kreita lingvo li laŭte deklamadis poemojn, por praktiki. Tion la Papago lernis.
Gloria: Eksterordinara afero. La plej bela donaco en la tuta mondo. Tiu Papago apartenis al Zamenhof mem. Estas granda valoraĵo.

Continue lendo “La Papago”

Visitas: 510