La Papago

LA PAPAGO

Unua sceno:

Simio (venas): Brazilanoj kaj brazilaninoj!
Prezentanto (voĉo): Simio! Simio, kie vi estas? (venas) Ho, vi estas ĉi-tie. Kion vi faras?
Simio: Nenion. Mi nur salutas la publikon kaj poste mi prezentos teatraĵon al ĉiuj.
Prezentanto: Teatraĵoj… ĉiuj… al kiuj?
Simio: Al ili.
Prezentanto: Ili… Ĉu vi ne scias ke mi ne bone vidas? Kiu estas ĉi-tie?
Simio: La geesperantistoj.
Prezentanto: Kial vi ne avertis min? Stulta! MI salutos la publikon. MI prezentos la teatraĵon. MI ricevos la aplaŭdojn. Vi, stultulo, vi prezentos al ili la ĉapelon por ricevi la monon. Kaj MI gardos la monon. Saluton, gesinjoroj. Saluton al ĉiuj. Muzikon, muzikon! MI prezentas al vi la plej faman esperantan pupteatran grupon el la tuta mondo. Niaj pupoj estas eksterlandanoj. Ili studis en la plej famaj Universitatoj. Ili eĉ rifuzis eksterordinaran proponon filmi en Usono, ĉar ili preferis prezenti al vi ĉi-tiun teatraĵon.
(Ambaŭ foriras kantante): Prezentanto:  Plenigu la ĉapelon,
                                                                  Mi rakontos la fabelon.
                                           Simio:              Karesu la simion,
                                                                  Mi rakontos historion…
Gloria (venas): Bonan tagon. Mi estas sinjorino Gloria. Mi vizitas ĉi-tiun nekonatan landon ĉar mi estas antropologino. Ĉi-tiu urbeto al kiu mi alvenis estas por mi tute stranga. Mi ankoraŭ renkontis neniun. Mi estas en ĉi-tiu regiono ĉar mi serĉas donacon al mia patro, la fama kaj konata professoro Geraldomattos. Li loĝas en Kuritibo kaj kolektas ekzotajn objektojn. Lia datreveno estas en la venonta semajno. Kaj mi sendos la donacon perpoŝte ĉar mi ne sukcesos esti enhejme je la ĝusta tago. Se mi ne trovos la donacon al mia karega patreto, mi ne scias kion fari. (stranga bruado) Ho, ŝajne iu alproksimiĝas, mi aŭdas bruon. (Venas strangega ulo, duonhoma, duonroboto; lin akompanas Papago). Kion lingvon mi devas paroli? Do you speak English?… Parlez-vous français?… Parlate italiano?… Sprechen Sie Deutsch?… Ah, o senhor fala português!…Diable, li vere nenion komprenas?
Ulo: Tion mi komprenas. Tion mi komprenas.
Gloria: Ĉu vi parolas Esperanton?
Ulo: Ĉu tio nomiĝas Esperanto?
Gloria: Jes. Tiu lingvo estas Esperanto.
Ulo: Ĉu tio signifas ke mi parolas Esperanton? Mi nenion scias pri tio.
Gloria: Kion vi diras? Kiu instruis tiun lingvon al vi?
Ulo: Mia Papago.
Gloria: Kiu?
Ulo: Mia Papago. Tiu-ĉi birdo estis mia instruanto.
Gloria: Ĉu parolas la Papago?
Ulo: Jes. Ĝi estas parolinta, parolanta kaj parolonta.
Gloria: Kiel vi ĝin ekhavis?
Ulo: Heredaĵo de maljuna onklo veninta el Pollando. Vi certe scias, ke papagoj longe vivas. Mia onklo ricevis ĝin de amiko kiu estis kuzo de la nepo de la bofrato de la duonpatro de la avo de la bopatro de la nevo de iu nomata sinjoro Samhufo. Li estis la unua posedanto de la birdo. Dum multaj jaroj li klopodis por instrui la parolon al la Papago. Tamen, la besteto nenion lernis ĉar la viro parolis diversajn lingvojn. Tiam li decidis inventi novan lingvon kaj forgesis la beston. En tiu ĵus kreita lingvo li laŭte deklamadis poemojn, por praktiki. Tion la Papago lernis.
Gloria: Eksterordinara afero. La plej bela donaco en la tuta mondo. Tiu Papago apartenis al Zamenhof mem. Estas granda valoraĵo.

Ulo: Mi opinias ke ne. Ĝia posedanto estis sinjoro Samhufo laŭ la klarigo de la amiko kiu estis kuzo de la nepo de la bofrato…
Gloria: Mi scias, mi scias…
Ulo: …de la duonpatro de la avo de la bopatro de la nevo…
Gloria: Bone, bone… Kiom da mono vi volas por vendi al mi la Papagon?
Ulo: …de iu nomata… mi ne volas vendi ĝin.
Gloria: Mi proponas al vi cent novajn realojn.
Ulo: Nova realo… Mi ne konas tiun monon.
Gloria: Estas nova brazila mono, kiu neniam perdas la valoron.
Ulo: Kiom da groŝoj valoras unu nova realo?
Gloria: Lasu min pensi pri. Unu nova realo valoras mil realojn. Unu realo valoras mil kruzadojn. Unu kruzado valoras mil kruzejrojn Unu kruzejro valoras mil rejsojn. Sekve, unu nova kruzado valoras unu miliardon da groŝoj.
Ulo: Sekve, mi vendas la Papagon por ducent novaj realoj.
Gloria: Ĉu vi estas freneza? Cent novajn realojn, nenion pli.
Ulo: Cent novaj realoj…neniam. Ĉar, kiel diris la amiko kiu estis kuzo de la nepo de la bofrato de la duonpatro de la avo de la bopatro de la nevo de iu nomata sinjoro Samhufo, la papago estas grandega valoraĵo.
Gloria: Ne. Cent novajn realojn, kaj fine.
Ulo: Ducent. Ĉar lau la diro de la amiko kiu estis kuzo de la nepo…
Gloria: Haltu, haltu! Cent dudek!
Ulo: …de la bofrato de la duonpatro…
Gloria: Cent kvardek!
Ulo: … de la avo de la bopatro…
Gloria: Cent sesdek!
Ulo: …de la nevo de iu nomata Samhufo…
Ambaŭ: La Papago estas grandega valoraĵo!
Gloria: Bone, vi venkis. Ducent novajn realojn.
Ulo: Tamen, nun  mi opinias  ke tio ne plu sufiĉas. Mi volas kvarcent.
Gloria: Ducent, ne pli.
Ulo: Kvarcent, ĉar kiel diris la amiko de la kuzo…
Gloria: Per Babelturo! Ne daŭrigu! Mi donos al vi kvincent novajn realojn. Kvarcent por la Papago kaj cent por la silento.
Ulo: Kvincent novajn realojn por la Papago. Mi estas riĉa, riĉeta, riĉega… Mi havas monon, moneton, monegon…
Gloria: Mi pensas ke mankas klapo al via kapo.
Ulo: Jes, la klapo de la malriĉeco. Jen la Papago, sinjorino.
Gloria: Jen la mono.
Papago: Saluton! Saluton!
Gloria: Per Babelturo! Mirakla afero! Saluton!
Papago: Saluton!
Gloria: Kiel vi fartas?
Papago: Saluton!
Gloria: Kiel fartas via patrino?
Papago: Saluton!
Gloria: Kaj la sinjoro via patro?
Papago: Saluton!
(Ambaŭ foriras. Ŝi kantas: En la mondo venas nova sento… La papago kantas: Saluton, saluton…)
Ulo: Ho, sinjorino! Ŝi foriris. Mi ne havis tempon por diri ke la birdo nur parolas kiam ĝi manĝas frititajn terpomojn. Kontraŭe, ĝi ripetos saluton, saluton, saluton…
(Kanto):    Mi estas riĉa, riĉeta, riĉega
        ĉar mi havas novajn kruzadojn.
        Mi estas ri… riĉe’… riĉe’…
        Ĉar mi ha… novajn kruza’…
        Nun mi vojaĝos tra la tuta lando
        Kaj mi komencos, kaj mi komencos,
        Nun mi voja’… tra la tuta land’…
        Kaj mi komen’…
        Per Korumba’…*

Mi estas riĉa, riĉeta, riĉega
        ĉar mi havas novajn kruzadojn.
        Mi estas ri… riĉe’… riĉe’…
        Ĉar mi ha… novajn kruza’…
        Nun mi vizitos la geamikojn
        Kiuj loĝas, kiuj loĝas,
        Nun mi vizi’…la geami’…
        Kiuj lo…
        En Parana’. **  (foriras)

Dua sceno:

Eksperdita ***: Bonan tagon, gesinjoroj. Mi estas Eksperdita. Kaj mi laboras en ĉi-tiu domo kiel servistino. Ĉi-tie loĝas la fama kaj konata professoro Geraldomattos. Mi volas klarigi al vi la originon de mia nomo. Kiam mi alvenis ĉi-tiun urbon, mi ne trovis la domon laŭ la adreso. Do, do, do, jes, jes, jes… mi serĉis kaj serĉis kaj serĉadis. Sed mi estis pli kaj pli perdita. Dum tri tagoj kaj tri noktoj, inkluzivinte tri matenoj kaj tri posttagmezoj kaj tri vesperoj kaj tri kotopooj, mi vagis kaj vagis kaj vagadis. Mi estis ja perdita dita dita. Do, do, do, jes, jes, jes… Subite, ho granda miraklo, mi vidis la nomon de la strato kie mi estis. Ho, miraklo pli granda ol multaj mirakloj, mi trovis la numeron de la domo. Ho, miraklego pli granda ol multaj miraklegoj, mi sonorigis ĉe la pordo kaj professoro mem akceptis min, ĝuste tiel, kiel li estas. Do, do, li demandis: ĉu vi estis perdita? Jes, jes, mi respondis, sed nun mi ne plu estas perdita. Mi estas Eksperdita. Mi preferas ĉi-tiun nomon ĉar mia vera nomo estas Maria de la antaŭtuko. Do, do, do, jes, jes, jes… Mi ne povas daŭrigi ĉi paroladaĉon. Mi devos konstrui pli ol unu universon kaj mi havas malpli ol sep tagojn. Mi klarigu: hodiaŭ estas la datreveno de professoro. Sed li ne estas ĉi-tie. Tamen, li telefonis al mi, ĉar li volas ĉeesti dum la vespermanĝo. Kion mi rostu? Viando ne plu estas aĉetebla. Malgranda pezo, granda prezo. Tamen, antaŭ kelkaj minutoj okazis miraklego, la plej miraklega el ĉiuj: lia filino, sinjorino Gloria, poŝtsendis al ni ion similan al verda malgrasa kokino. La diabla kokino ne parolas ko ko ko kiel ĝiaj fratinetoj. Ĝi parolas: saluton, saluton, saluton. Mi demandis al ĝi: Kiel vi fartas? Saluton. Mi demandis poste: Kioma horo estas? Saluton. Mi demandis laste: Ĉu vi timas la finon de la mondo? Saluton. Mi rezignis pluparoli. Mi decidas ke tiu salutanta kokino estu salutinta. Tiel, mi havos viandon. Do, do, do, jes, jes, jes… mi kuros al la kuirejo. Mi kuru, mi kuru. Pardonu min, gesinjoroj. Mi forgesis diri ke mi fritas terpomojn. (Foriras kantante: Saluton, saluton, saluton, ho! Saluton, saluton , saluton, ha!)
(Revenas) Ho, furioj! Ho, malespero! Ho, Sankta Patrono de verdaj malgrasaj kokinoj! Okazis ega miraklego. La kokino estas baptofilino de Satano! Ĝi parolas frenezaĵojn. Kiam mi metis sur la tablon la teleron plenan je frititaj terpomoj, ĝi manĝis unun ankoraŭ varman kaj kriis: Nian panon ĉiutagan donu al ni hodiaŭ. Ektimigita, mi diris: Mi mortos, mi mortos! Kaj ĝi: Ho, mia kor’, ne batu maltrankvile. El mia brusto nun ne saltu for. Mi volas disŝiri tiun frenezan kokinon. Mi senplumigos ĝin por fari senpolvigilon per ĝiaj plumoj. Mi elprenos ĝian koron el la brusto. (Ŝi foriras. Granda bruo. Kurante venas la Papago kaj ĝi krias: Esperanto por la paco! kaj postkuras la servistino kun granda forko enmane. Ambaŭ foriras. Revenas la Papago: Esperanto por la paco! Postkuras la servistino kun granda tranĉilo enmane. Ambaŭ foriras. Denove kurante, la Papago: Esperanto por la paco! Kaj ŝi kun granda nigra globo kun meĉo, kie legiĝas: TNT.)
Gloria (venas): Saluton, gesinjoroj. Mi ne rezistis la tenton ĉeesti en la datreveno de mia karega patreto. Mi surprizos ĉiujn. (Aŭdas la bruon) Kio okazas? Terura bruo en la kuirejo!
Eksperdita (venas): Saluton, sinjorino. Mi fine trovis la kokinaĵon por la vespermanĝo. Sed la rostoto rifuzas esti rostata. Ĝi ĉiam krias: Esperanto por la paco, Esperanto por la paco! Sed mi krias: Esperanto por viaj plumoj kaj por via kolo kaj por viaj ungoj kaj por viaj flugiloj kaj por via beko.
Gloria: Ĉu vi parolas pri la Papago de mia patro?
Eksperdita: Ĉu Papago? Tiu verda malgrasa kokino, kiu estas baptofilo de Satano kaj praavino de la anĝeloj de la fino de la tempoj?
Gloria: Ĉu vi estas freneza, Eksperdita? Ĝi estas la Papago kiu apartenis al Zamenhof mem.
Eksperdita: Ĉu Samhufo? Mi nenion scias pri tio.
Gloria: Kompatinda Papago!
Eksperdita: Ĉu kompatinda Papago? Ĉu sinjoro Samhufo? Kaj kio pri mi? (Venas la Papago, timeme. Gloria brakumas ĝin)
Gloria: Malfeliĉa Papago. Malfeliĉuleto! (Eksperdita ploras)
Eksperdita (plorante): Hm, pardonu min, sinjoro Samhufo. Pardonu min. Mi estas venkita de la emocio. Hm, hm.
Gloria: Ne estas Samhufo, Eksperdita. Estas Zamenhof. La granda Zamenhof.
Eksperdita (plorante pli forte): Hm, mi estas venkita de emociego. Hm, pardonu min, sinjoro Zamenhof. Pardonu min.
Gloria: Sed ne la Papago estas Zamenhof, Eksperdita. Ĝi apartenis al Zamenhof! (Eksperdita ploregas). Kaj nun, kial vi ploras?
Eksperdita: Ĉar la menuo de la vespermanĝo de la datreveno de la tre fama kaj tro konata Profesoro Geraldomattos estos nur malvarmaj frititaj terpomoj.
Papago (dancante): Mi manĝis ĉion. Mi manĝis ĉion. Mi … (Muziko kaj kurtenoj).

*Korumba’, malgranda urbo proksima de la urbo kie la teatraĵo (pupteatro) estis prezentata (1987), dum Nacia Kongreso,
** Parana’, ŝtato kie loĝas la prezentanta teatra grupo.
*** Pro tio ke la voĉo de la pupino estis de instruistino kaj tiutempa prezidantino de la Asocio, nomata Expedita.

Kuritibo, 1987.

Visitas: 510