samhufo kaj la morto

SAMHUFO KAJ LA MORTO

Noto: Ĉi tiu teksto gajnis la unuan premion en la Belarta Konkurso de Universala Esperanto-Asocio por la jaro 2003, branĉo teatraĵo.

SAMHUFO: (Venas) Saluton, gesinjoroj! Mi estas Samhufo. Mi serĉas mian hundon. Atentu vi, ĉar li pisas sur tiun, kiu portas nigran pantalonon. Li estas miopa. Dik! Dik! Dik estas la moknomo. Ĝia nomo estas pli bela: Diktatoro! Kaligulo havis ĉevalan konsulon, mi havas hundan diktatoron, kiu, nune, estas pli grava. Ĉar la nomo estas tro longa, mi vokas ĝin Dik. Dik! Kie vi estas? Vere, mi serĉos ĝin alie, ne ĉi tie, ĉar… tiuj estas la muroj de la tombejo kaj… bone… mi tute ne timas… estas nur antaŭzorgo! Ĝis revido! (Foriras)
MORTO: (Venas) Saluton, gesinjoroj! Mi estas la Morto. Mi tenas enmane la potencan falĉilon, per kiu mi falĉas la vivulojn, kvazaŭ tritiktigojn. Tiel! Mi tranĉas la gorĝojn de la efemeraj mortontoj kaj… adiaŭ! neutilaj, malŝatindaj vivetoj. Mi venas por trovi iun… Iu Samhufo. Konsultinte la infinita libro de la Destino, mi trovis lian nomon. Samhufo. Ĉu vi vidis lin ĉi tie? Mi scias ke li kutimas viziti tiujn ĉirkaŭaĵojn ĉi. Mi serĉos lin. (Foriras. Venas Samhufo).
SAMHUFO: Mi ne sukcesis trovi la hundon. Dik! Dik! Kaj granda malagrablaĵo estas tiu muro… do… mi ne timas… sed… tiu loko ĉi… tia  mallumego… (Venas Dik) Ho, infera hundo! Finfine! Ĉi tien, Diktatoro! Kial vi malaperis?
DIK: Vaŭvaŭvaŭ!
SAMHUFO: Vi promenadis, ĉu?
DIK: Vaŭ!
SAMHUFO: Bone. Sed nun, mi bezonas favoron.
DIK: Vaŭvaŭvaŭ! Vaŭvaŭ! Vaŭ!
SAMHUFO: Unue, ni devas iri tien. Tiu loko ĉi estas tre varma…tamen mi frostotremas. (Oni longe kaj laŭte ĝemas. Dik saltas sur la bruston de Samhufo) Kion vi timas? Estu vera masklo, ina hundaĉo! Estu vera viro, timulo! (Dik forkuras. Denove oni ĝemas) Kion mi devas fari? Ho, per ĉiuj Sanktuloj! Mi ja diris ke ĉi-tiu loko estas danĝera. (Denove oni ĝemas) Kiun Sanktulo mi devas alpreĝi? (Li tremas) Feliĉe ke mi ne estas timema. Kontraŭe, mi ektremus. (Denove oni ĝemas) Mi pensas ke estas ĝemanta fantomo. Mi parolos al li. Kiu vi estas? (Silento) Ŝajne li ne aŭskultis min. Kiu vi estas? (Silento) Per Babelturo. Mi memoras nun, fantomoj ne havas orelojn kaj strange parolas. Mi devas laŭte paroli fantoman lingvon. Ho, respekteginda aŭtoro de tiaj ĝemoj. Kiu estas Via Moŝto?
VOĈO: Mi estas mi…i…i…! (Samhufo tremas ankoraŭ pli)

SAMHUFO: Grandega novaĵo! Kompreneble li estas li mem! Ĉar, se li ne estus li, li estus mi kaj mi ne plu estus mi, sed li. Sekve, se li estus mi kaj mi, li, kiam mi parolus mi ne bezonus plu paroli ĉar mi kiu estus mi, parolus kaj mi kiu estus li, aŭskultus kaj mi aŭ li aŭ li aŭ mi… mi ne komprenas nenion pli. Bone, kion deziras Via Moŝto, ho dignega aŭtoro de  tia funebra voĉo?
VOĈO: Mi volas pecon da papero.
SAMHUFO: Ha, friponeto! Nun mi komprenas. Do, ĉu vi ne estas fantomo?
VOĈO: Kompreneble ne…e…e…!
SAMHUFO: Ho, ĝemanto, diru al mi: ĉu estas mallume tie?
VOĈO: Absoluta mallumo. Pro tio, mi elektis ĉi-tiun lokon por…
SAMHUFO: Vi ne bezonas klarigi! Ne volu feki sur la tombo de iu politikulo. (Al la spektantoj) Mi donos al li tiun urtikan folion. Amiko! Jen la papero.
VOĈO: Mi dankas vin, karega amiko. Mi dankas. Laŭ la diro de la Ministro en la televidilo, proponinte la honoran medalon al la plej bona policisto el la tuta lando: ankoraŭ ekzistas bonaj homoj en la mondo. (Prenas la folion) Mi dankas, mi… Aj! Ajajajaj!
SAMHUFO: Ha-ha-ha-ha! Lernu do tion: ne plu feku sur mortintoj! Se vi volas feki sur iu, feku sur vivantoj! Ha ha ha ha! (Li ridas kaj ne rimarkas la Morton, kiu alproksimiĝas kaj rigardadas lin. Kiam, fine, li ekvidas la Morton, ektimas) Per Babelturo! (Silento) Bonan vesperon!
MORTO: Bonan vesperon!
SAMHUFO: He, vi estas malgrasa, ĉu ne? (Silento) Mi pensas ke tiu ulo ne ŝatas babili. Kial li portas tiun longan falĉilon? Bonan vesperon, malgrasulo. Vi estas malbela, ĉu? (Silento) Kia kolera mieno! Ŝajne lia hepato ne bone fartas. Ho, malgrasulo, ĉu vi fumas?
MORTO: Ne…e…e…
SAMHUFO: Aĥ! Kia buŝhaladzo! Eble tiu ulo ne brosas la dentojn antaŭ kelkaj mil jaroj. Se vi ne fumas, kio faras el vi veran ostaron? Ho, mi jam scias. Vi drinkas. Drinkas, laŭ la kutima diro de mia aveto, kiel spongo, kaj poste ebriiĝas, laŭ la kutima diro de mia avineto, kiel barelo. Ĉu estas la drinkado tio, kio igas vin skeleteca?
MORTO: Ne…e…e…
SAMHUFO: Ho, ne. Vi ne fumas, vi ne drinkas, sed similas al stango. Mi scias! Virinoj! Virinoj! Se vi nek fumas nek drinkas, la nura kaŭzo pro tiu malgraseco estas la amuzegoj kun virinoj. Nokto post nokto, ĝis la fino de viaj sukoj. (Al la spektantoj) Tamen mi vere miras pri la gusto de tiuj virinoj. Diru, kamarado, rakontu al mi: ĉu la virinoj velkigis vin?
MORTO: Malsaĝa kaj vulgara mortonto, kiu aŭdacas moki la plej potencan diaĵon de la planedo, min, la falĉiston, min, la senkonpatan, min, la eternan enigmon, min, la veran celon de la esteco.
SAMHUFO: Kaco! Komplika parolado! Ŝajne, vi tro legas poemojn. Eŭreko! Fadeneto, kun tiel komplika parolado… Vi estas abituriento. Vi multe studis kaj, laŭ la diro de mia neveto, viaj cerbaĵoj fandiĝis.
MORTO: Mizera mortonto! (Minacas per la falĉilo)
SAMHUFO: Momenton!  Mi diris ke la varmo povas fandi viajn cerbaĵojn.
MORTO: Certe, vi devas kredi ke mi estas la Morto! La Morto! Kaj se mi estas antaŭ vi, tio signifas ke vi havas nur la lastajn sekundojn.
SAMHUFO: Ĉu la Morto?
MORTO: Jes! La Morto! La falĉilo levota, kiel standardo, en la aero agitota, kiel glavo de la plej aŭdaca militisto, vibronta tra la spaco, kiel tragedia hakilo!… Via kapo ruliĝos sur la polva planko, polvo super polvo, forkurita la spirado, la movo, la vivo.
SAMHUFO: Momenton, momenton! Mortigu min, tamen sen literaturaĵo. Sen standardo, sen aŭdaca militisto, tio aspektas kiel lerneja himno. Mi pensas ke vi ne bone sukcesis en viaj ekzamenoj kaj difektiĝis pro troa studado. Laŭ la kutima diro de mia instruisteto, via psiko estas malsana. Aŭ, laŭ  la diro de panjo, iu ŝraŭbo en vi ne havas ŝraubingon, mankas klapo al via kapo.
MORTO: Malfeliĉa estaĵo!
SAMHUFO: Mi pensas ke vi volas trompi min. Aŭ vi tromulte fumas, tiajn cigaredojn, kiujn la televidilo proklamas kiel la plej ŝikaj, aŭ vi tromulte drinkas aŭ vi amuziĝas la tutan tempon kun la virinoj. Aŭ viroj, se vi estas moderneta.
MORTO:  Se vi volas scii, mi nek fumas nek trinkas nek amuziĝas.
SAMHUFO: Ĉu vere?
MORTO:  Jes…
SAMHUFO: Laŭ la kutima diro de mia kamaradeto: kacego! Do, mi proponas al vi ion: mia edzino batalas, ĉar mi fumas kaj drinkas kaj tranoktas ie ajn. Mi donos al vi mil eŭrojn, se vi venos ĉe mi. Mi prezentos vin al ŝi kaj diros: Vidu tion, vi, impertinenta! Ĉiam vi krias ne fumu ne drinku ne malfruiĝu! Rigardu ĉi tion! Tio ĉi nek fumas nek drinkas nek amuziĝas. Rigardu!
MORTO: Via parolado klopodas por longigi ĉi-tiun konversacion kaj gajnigi kelkajn mizerajn sekundojn, kiuj nenion valoras. Fermu viajn okulojn, ĉar tiu horo ĉi, estas via ĝusta horo.
SAMHUFO: Momenton, malgrasulo! Ĉe mi, la afero ne estas tiel simpla. Ne, ne! Do vi ordonas al mi fermi la okulojn por fortranĉi mian kapon, ĉu? Ŝajne estas facile! Momenton! Unue, laŭ la kutima diro de la profeteto, ĉiu afero en sia loko, ĉu? Due, laŭ la kutima diro de la poeteto, ĉiu afero en sia tempo, ĉu? Trie…
MORTO: Vi stulte parolas. Por la Morto, ekzistas nek tempo nek loko!
SAMHUFO: Sed mi havas demandon, la trian, tre kaj tro kaj trafe kaj trude grava.
MORTO: Do, eldiru, efemerulo.
SAMHUFO: Ĉu vi vidis Dikon?
MORTO: Dikon? Mi ne konas lin, parolemulo.
SAMHUFO: Vere, ĝi ne estas via amiko. Ĝi multe ŝatas ostojn. Se ĝi vidos vin, ĝi opinios ke estas festeno. Dik estas mia hundo. Vidante nigran pantalonon, ĝi jam levas la krureton. Ĝi preferas parlamentanajn pantalonojn…
MORTO: Ŝajne, vi ne kredas ke mi estas dia. Ke mi estas la Morto.
SAMHUFO: Ekzakte! Laŭ la kutima diro de mia kuzeto, kiu estas hipio: tio ĉi estas ĉi tio!
MORTO: Do, mi elmontros al vi mian forton, por ke vi konvinkiĝu pri tio, ke mi estas la Morto, la vera Morto. Mi okazigos etajn miraklojn. Atentu! Atentu pri la bruo, kiun mi kreos, per mia povo. (Bleko) Ĉu vi aŭdis?
SAMHUFO: Jes, kapro blekas.
MORTO: Vi ne atentis. Kaprino blekas.
SAMHUFO: Kapro!
MORTO: Kaprino!
SAMHUFO: Kapro! (La Morto levas la falĉilon) Bone! Vi pravas! Vi venkis, unu kontraŭ nulo. (La Morto mallevas la falĉilon)
MORTO: Kaj nun… (Oni aŭdas sonorilon)
SAMHUFO: Telefonsonorilon!
MORTO: Pordsonorilon! (La Morto levas la falĉilon) Bone, bone, estu sonorilo, vi denove venkis, du kontraŭ nulo. (La Morto mallevas la falĉilon) Sed, en mia lando, tio ĉi estas telefon… (La Morto levas…) Sufiĉe, du kontraŭ nulo.
MORTO: Nun, la trian…
SAMHUFO: Mi atentas. (Oni aŭdas tondron) Tion mi scias. Tio estas… (La Morto levas la falĉilon) Mi ne plu scias. Vi venkis. Tri kontraŭ nulo.
MORTO: Nun vi kredas ke mi estas ja la Morto, la senfinulo, la eternulo, la ĉiopovulo, ĉu ne?
SAMHUFO: Se vi respondos al mia nuna demando, mi kredos, ho senfinulo, ho eternulo, ho malgrasulo!
MORTO: Kio? Vi misuzas mian paciencon, vi provokas mian potencon!
SAMHUFO: Ho, ĉiosciulo! Vi koleras ĉar vi timas mian ŝaradon, ĉu ne? Laŭ la kutima diro de mia frateto, mia sfinksa enigmo.
MORTO: Tiel estu. Diru, mi aŭdas!
SAMHUFO: Antaŭe ni devas interkonsenti pri io: se vi ne respondos, mi havu kelkajn pliajn minutojn. (La Morto levas la falĉilon)  Ĉu vi timas mian enigmon?
MORTO: Do, cedite. Tamen, se mi deĉifros, mi ne kompatos vin: levata falĉilo, vi jam morta.
SAMHUFO: Bone, sed sen literaturaĵo. Nun, atentu: kiu konstruas pli fortike, ol la masonisto, ŝipofaristo aŭ ĉarpentisto?
MORTO: Kiu konstruas pli fortike, ol la masonisto, ŝipofaristo aŭ ĉarpentisto? Ba, kiu konstruas… Tion mi efektive ne scias.
SAMHUFO: Do, mi respondos: la tombisto. La domojn, kiujn li konstruas, restas al la posedantoj, laŭ la kutima diro de mia praavineto, por eterne.
MORTO: Via spirito estas tre akra.
SAMHUFO: Bedaŭrinde, la cenzuristoj insistas malakrigi mian akrecon. Vi ne deĉifris ĉar vi neniam legis Hamleton, de Ŝekspiro.
MORTO: Kaj vi, ĉu vi legis Ŝekspiron?
SAMHUFO: Ne! Tamen dum tri monatoj mi balais la teatrejon, okaze de teatraj provripetadoj. Mi aŭdis kaj lernis parkere. Ĉu vi volas aŭskulti? Ĉu esti aŭ ne esti, – tiel staras nun la demando. Tria akto, unua sceno. Ekzakte kiel citaĵo el la Biblio: Papapa’ papapa’, dua ĉapitro, kvara verseto. Pepepe’ pepepe’, kvara akto, dua sceno. Por kio taŭgas homo, se la tempon li uzas nur por manĝi kaj por dormi? Kvara akto, kvara sceno.
MORTO: (bombaste) En la ŝvito de via vizaĝo vi manĝados panon, ĝis vi revenos en la teron, el kiu vi estas prenita; ĉar vi estas polvo kaj refariĝos polvo. Genezo, tria, deknaŭa.
SAMHUFO: Sed la misteroj de posttomba vivo ne devas soni al orelo tera. Unua akto, kvina sceno.
MORTO: (pli bombaste) Returnu vin al mi, per via tuta koro, kun fastado, plorado kaj ĝemegado. Joel, dua, dek unua.
SAMHUFO: (defiante) Ŝafoj kaj bovidoj estas tiuj, kiuj en ĝi serĉas certecon. Kvina akto, unua sceno.
MORTO: (patose) Kiu estas destinita por la Morto, tiu iru al la Morto. Jeremias, dek kvina, dua.
SAMHUFO: (mokante) Jen Horacio parolas, ke ĝi estas nur imago. Unua akto, unua sceno.
MORTO: (minacante) Kiel oni kolektas arĝenton, kupron, feron, plumbon kaj stanon en forno, por blovi sur ilin fajron kaj fandi ilin, tiel mi kolektos en mia kolero kaj en mia indigno, kuŝigos kaj fandos vin. Jeĥeskel, dudek dua, dudeka.
SAMHUFO: (ridante) Vortojn, vortojn, vortojn! Dua akto, dua sceno.
(Eta silento)
MORTO: Laŭ mia promeso, mi ŝuldas al vi mizerajn minutojn. Mi revenos baldaŭ.
SAMHUFO: Do, mi petas al vi: mi preferas ne vidi la aferon, mia delikata koro ne kuraĝas tiom. Tio okazu dum mia dormo. Mi sidiĝos ĉi tie, surplanke (rigardas la tombejan muron), ne, ne ĉi tie, tie, mi sidiĝos tie kaj dormos. Mi surmetos la ĉapelon. Vi deprenos la ĉapelon kaj plenumos vian taskon. Tiamaniere, kiam mi vekiĝos mi jam estos mortinta.
MORTO: Tiuj ĉi minutoj valoras malpli ol nenio. Mi revenos. (Foriras)
SAMHUFO: Tiel vi pensas sed mi, ne! Antaŭ ĉio, mi serĉos Dikon. Dik! Dik! (Venas la Hundo)
DIK: Vaŭvaŭvaŭ!
SAMHUFO: Kio? Ĉu vi estis en la tribunalo?
DIK: Vaŭvaŭ! Vaŭ!
SAMHUFO: Kio? Ĉu vi pisis sur la pantalonon de la juĝisto? Granda kaj legitima diktatoro!
DIK: Vaŭ! Vaŭvaŭ!
SAMHUFO: Nun vi devas aŭdi min. Atentu! Vi restos ĉi tie, apud la muro, sidiĝos kaj ŝajnigos sin dormanta. Ĉu vi komprenas?
DIK: Vaŭ!
SAMHUFO: Mi surmetos la ĉapelon sur vian kapon. Baldau eniros nigravesta malgrasulo. Nun, atentu. Ĉu vi atentas?
DIK: Vaŭ!
SAMHUFO: Do, pri kio mi parolas?
DIK: Vaŭ! Vaŭvaŭvaŭ! Vaŭ! Vaŭvaŭ!
SAMHUFO: Certe! Do, kiam li demetos vian ĉapelon, vi, zaz, sur lian kruron. Ĉu vi komprenas?
DIK: Jeeeessssss!
SAMHUFO: Bone, sidiĝu tie ĉi. Ĝuste tiel. Nun, la ĉapelon… Jes! Mi kaŝos min. Silentu Tuj tuj li aperos. Premu firme. (Samhufo kaŝas sin; venas la Morto)
MORTO: Mi tralegis la libron pri kio li parolis. Mi preferas la jenajn pecojn: Formorti, dormi, kaj nenio plu. Tria akto, unua sceno. Tiu nekonata lando, el kiu neniu plu revenas. Tria akto, unua sceno. Ĉar nenia homo scias, kion li forlasas, kia do diferenco, se li frue forlasas? Kvina akto, dua sceno. Ho, jen li. Volvita per lankovrilo kaj kun ĉapelo. (Al Samhufo) Atentu, mortulo! Mi donos la fatalan frapon kaj… (al la spektantoj) la resto do – silento. Kvina akto, dua sceno. (La Morto demetas la ĉapelon; Dik bojas kaj morde premas la kruron de la Morto)
MORTO: Ho, helpon! Helpon! Tria akto, kvara sceno. Helpon! (Tiel, saltante, ili eliras)
SAMHUFO: Tre bone, Dik. Premu! Premu! (Venas Dik kun granda osto en la buŝo) Kaj vi, mizera malsaĝulo, adiaŭ. Tria akto, kvara sceno.  Venu Dik, ni iru, ni iru… (Ambaŭ foriras. Venas la Morto, unukrura, blinde falĉante)
MORTO: Aj! Aj! Ĝis li mortos, la viv’ al mi neniam ĝojon portos! Kvara akto, tria sceno. Aj-aj! Ĝis li mortos… (ripetas, ĝis mallumigo)
(Kurtenoj)

 La citaĵoj de ĉi tiu verketo estas tradukoj de Zamenhof.

Visitas: 316