Lobato en Esperanto – 15

Don Kiĥoto por Infanoj

Ĉapitroj 21 kaj 22

21 – Tria foriro de Don Kiĥoto. Aventuro kun la Morto

En tiu momento onklino Nastasja eniris por diri, ke iu estas sur la verando kaj volas paroli al sinjorino Benta. La maljunulino foriris.

Emilja komencis salti en la ĉambro, kiel frenezulino.

Nazulino diris al Peĉjo:

– La rakontoj pri Don Kiĥoto kirlas ŝian kapon. Mi opinias, Peĉjo,ke Emilja finos en frenezulejo…

– Tro sinmontrema, jen ĉio – klarigis la knabo. – Ŝi ĉiam havas la plej gravan rolon. Ĉion, kion ŝi faras, tiu ulo rakontas en la libroj. Pro tio la sinmontremo. Emilja ne plu respektas iun ajn. Ŝi obeas neniun – eĉ ne avinjon.

Emilja daŭre kaprioladis. Poste ŝi serĉis balailon kaj diris, ke ĝi estas lanco. Kaj komencis ataki ĉiujn. Kaj metis latunan cindrujon sur la kapon, dirante, ke estas la helmo de Mambrino. Finfine ŝi klopodis por surgrimpi la Vicgrafo kaj diris ke li estas Rosinante.

Tio estis tro. Nazulino ne tenis sin. Kuris al ŝi kaj batis ŝin.

En tiu momento revenis sinjorino Benta.

– Kio estas ĉi bruado, geknaboj?

– Estas pro envio, sinjorino Benta! – ekkriis Emilja. – Ili ne plu tenas sin, pro nura, nura envio – kaj ŝi ridadis, ridadis…

– Envio pro kio? – demandis Nazulino. – Tio ne eblas, ni ĵaluzaj pri malmultekosta ŝtofo vendata kontraŭ du moneroj…

– Envio, jes! – ekkriis Emilja. – Mi estas farita el ŝtofo, jes, sed mi estas farita el parolanta ŝtofo, freneze amuza ŝtofo, la plej speciala ŝtofo de la mondo. Mi ne timas vin. Mi kapablas venki diskutojn kun vi ĉiuj. Neniu ordonas al mi aŭ regas min. Mi estas la alfrontulino, pupo de cirko. Fraŭlino Don Kiĥotetino…

La okuloj de sinjorino Benta larĝiĝis. Emilja ŝajnis vere freneza.

– Nastasja, helpu! – ŝi kriis. – Rapide kunportu tason da teo el citronmeliso.

Trinkinte la teon, dum kelkaj pliaj minutoj Emilja estis en tiu krizo de kaprioloj kaj fanfaronado. Subite, ŝi trankviliĝis.

Nur tiam sinjorino Benta sukcesis rekomenci la fadenon de la rakonto, sed dum ŝi paroladis, ŝi rigardadis la pupon je la angulo de sia okulo.

Emilja estis pozitive ŝanĝita. Ĉu vere ŝi estus freneza?

– Dum tuta monato – diris sinjorino Benta – Don Kiĥoto restis surlite, iĝante pli vigla iom post iom, pro la kokida buljono, kiun la vartistino preparadis al li. Liaj fortoj revenadis. Je la fino de la monato vizitis lin la pastro, ĉiam sekvata de la barbiro. La heroo de la Manĉo ricevis ilin kun sia natura ĝentileco.

– Oni parolas pri novajo – komencis la pastro – laŭ kiu, la turkoj avancas kun granda eskadro, sed neniu scias tion, kiun lokon ili intencas ataki. Nia reĝo jam sendis garnizonon kun soldatoj kaj kanonoj al la marbordoj de Napolo kaj Sicilio.

– Lia Moŝto – respondis Don Kiĥoto – bone agis, kvankam tio ne estas bezonata. Sufiĉus al li kunvoki ĉiujn migrantajn kavalirojn en Hispanio, eĉ se estus nur dek du, kaj lanĉi ilin kontraŭ la turkoj. Mi konas iun, kies tre forta brako sufiĉus por venki ĉiujn sektanojn de Mahometo.

– Jesuo! Sankta nomo de Jesuo! – ekkriis la nevino. – Mia onklo ŝajne intencas denove fariĝi migranta kavaliro!

– Ĉu intenci? – kriis Don kiĥoto. – Ĉu intenci? Ĉu vi ne scias do, junulino, ke mi estas kaj ĉiam estis, je la graco de Dio, nevenkebla kavaliro vaganta?

La pastro, kiu rakontis ĉi historion pri la turkoj nur por scii pri la animstaton de la paciento, foriris kaj diris:

– Li ne resaniĝis. Lii estas ankoraŭ same freneza kiel antaŭe.

Subite ili aŭdis mallaŭtajn paŝojn. Estis Sanĉo, kiu venis afliktoplena. La du virinoj iris al li.

– Friponego! Ĉu vi volas denove instigi Don Kiĥoton al vagabondado tra la mondo? – kriis la nevino.

La mastrumantino kun la manoj ĉe la koksoj balancis la kapon:

– Ĉio pro tiu malbenata insulo! Sencerbulo! Se vi volas regi ion, regu vian domon, en kiu ekzistas granda malordo.

La pastro kaj la barbiro ridis pri tio. Sed Don Kiĥoto ordonis al la varleto eniri.

– Venu ĉi tien, amiko. Sidiĝu. Kion oni diras pri mi en la vilaĝo?

– Kion ili devus diri? – respondis Sanĉo. – Oni diras, ke vi estas nenio pli ol frenezulo kaj ke mi estas idioto.

– Ĉiam estas tiele – Don Kiĥoto rezigneme filozofiumis. – Envio neniam indulgas la heroojn. Vidu Aleksandron, vidu Cezaron aŭ eĉ la dian Heraklon. Ĉu neniu sin metis je mia flanko?

– Neniu – diris Sanĉo -, krom certa studento el Salamanko, filo de Bartolomeo Karasko. Li alvenis hieraŭ al nia vilaĝo kaj deziregas paroli kun vi.

– Lasu ke li venu! – ekkriis la nobelo kun ĝojo. – Kuru kaj alvoku lin, Sanĉo.

La ŝildisto rapide foriris por plenumi la ordonon. La junulo aperis.

Li estis juna viro en siaj dudekaj jaroj, magra, pala, kun ronda vizaĝo kaj inteligentaj okuloj. Li aspektis perverseta kaj petolema. Tuj kiam li eniris la ĉambron de la paciento, li genuiĝis kaj diris:

– Permesu, Via Moŝto, ke mi kisu la plej kuraĝan dekstran manon de la plej amata migranta kavaliro inter ĉiuj, kiuj ekzistis, ekzistas kaj ekzistos. La eĥo de viaj heroaĵoj plenigas la universon. Ĉie oni nomas vin la fiero kaj gloro de La Manĉo.

– Stariĝu, stariĝu, sinjoro Karasko – ordonis al li Don Kiĥoto kun voĉo plena je emocio. – Mi tre feliĉas pri tio, renkonti dignan aprezanton de la nobla profesio, kiun mi praktikas.

En tiu momento Rosinante henis en la stalo. Tio estis sufiĉe por ekbruligi Don Kiĥoton. Kaj li decidis. Li decidis foriri al la mondo post la venonta tria tago. La lerta studento opiniis, ke la ideo estas bonega, kaj konsilis al li iri al Zaragozo, kie estas okazonta famega turniro. Poste li adiaŭis per grandaj vortoj de admiro kaj laŭdo.

La sekvan tagon la mastrumantino aperis ĉe la domo de Karasko.

– Ho, sinjoro studento! Ĉio estas perdita! Mia mastro estas pli malsana. Li volas denove foriri. Kaj por kio? Por reaperi en la vilaĝo sur azeno aŭ metata en kaĝo, pala kiel kadavro kaj pli mortinta ol vivanta. Dio benu nin! Mi ne scias kion fari…

– Ne zorgu – respondis la studento. – Reiru hejmen por prepari lian tagmanĝon kaj mi tie aperos post duonhoro.

Dume, Don Kiĥoto diskutadis kun Sanĉo Panzo pri la salajro. Sanĉo petis ĝustan salajron.

– Vidu, amiko Sanĉo – diris la kavaliro -, mi neniam legis rakonton en kiu ŝildistoj ricevis salajrojn. Ŝildisto servas nin nur kun la espero, kiam ili malplej atendas ĝin, esti rekompencataj per insulo aŭ regno. Kaj se vi ne ŝatas tion, iru hejmen. Ni daŭre estos amikoj kiel antaŭe.

Sanĉo, pensema, gratis la kapon. Tuj poste, eniras en la ĉambro la mastrumantino, la nevino kaj la studento Karasko. Li brakumas Don Kiĥoton kaj diras:

– Ho vi, floro de la kavalireco! Ne prokrastu vian trian foriron. Kuru al Zaragoza turniro kaj se ĉi ŝildisto sinjoro ne volas akompani vin, mi estas preta anstataŭigi lin.

La heroo de Manĉo turnis sin al Sanĉo.

– Do, kion vi opinias, amiko? Nu, vi vidas, ke ne mankas varletoj kaj je kia kompetento! Jen tre bona, elektita de la muzoj de Salamanko. Li sin proponas kun dediĉata koro. Li volas elmeti sin al ĉiuj danĝeroj, al malsato, al malvarmo, al la elementoj, nur por la honoro akompani min kiel fidela ŝildisto. Ĉu vi ankoraŭ volas forlasi min, Sanĉo?

– Ho, neniam, mia kara mastro! – Sanĉo diris kun la vizaĝo plena je  larmoj.

La mastrumantino kaj la nevino ĵetis mil malbenojn al la studento kaj al Sanĉo, sed tio ne malpermesis, ke ili tri forveturu al Zaragozo tiun saman tagon.

Survoje, proksime de arbaro, ili rimarkis tion, ke stranga ĉarego alproksimiĝas, portanta la plej strangajn homojn. La ŝoforo estis terura diablo kaj dekstre de li venis la Morto mem, en formo de homa skeleto. Malantaŭe, anĝelo kun pendantaj flugiloj. Kaj poste, imperiestro kun krono sur la kapo. Maldekstre de la skeleto, Kupido kun arko kaj sago sed sen okulkovraĵo. Kaj ankau iu armata militisto. Kaj aliaj da figuroj tiaj.

La nevenkebla kavaliro de La Manĉo larĝe malfermis la okulojn pro surprizo.

Sed brulante por montri sian heroecon, li antaŭeniris kaj kriis:

– Kondukisto, koĉero de Lucifero aŭ kiu ajn vi estas: diru al mi tujtuj kien vi iras kaj kiajn homojn vi veturigas en via ĉarego, kiu aspektas kiel la Pramo de Karono!

– Ni estas komikaj geaktoroj – respondis tiu vestata kiel diablo. – Ni ĵus ludis dramon en la apuda vilaĝo, kaj ni intencas ludi ĝin hodiaŭ en tiu, kiu estas for kelkaj leŭgoj. Pro tio, ni eĉ ne senvestiĝis.

Don Kiĥoto tute desapontiĝis.

– Je mia fido de kavaliro, mi supozis ke tio estis pli serioza afero – li diris. – La popola diraĵo diras, ke ŝajno povas trompi. Daŭrigu en paco. Kaj prezentu vian dramon.

Tamen unu aktoro alproksimiĝis. Li estis kovrata per oraĵo kaj sonoriloj, kun bastono enmane kun tri plenaj balonoj ĉe la fino. Li skuadis la bastonon kaj saltadis, sonigante ĉiujn sonorilojn. La stranga kaj brua figuro timigis Rosinanten, igante lin preni la bridon en la dentoj kaj ekflugi per subita galopo. La rajdanto ne povis rezisti. Don Kiĥoto falis teren. Sanĉo saltas el la azeno. La diablo kun sonoriloj vidis la azenon je sia dispono, surgrimpis ĝin kaj ekgalopis, batante ĝin.

Sanĉo, afliktita, levas sian mastron, helpas lin rajdi Rosinanten kaj krias, angoroplene:

– Rigardu, sinjoro! La sonorilanta diablo ŝtelis mian azenon!

– Kiu diablo? – demandis Don Kiĥoto, kiu ne rimarkis la petolaĵo.

– Tiu kun la sonoriloj, kiu timigis Rosinanten. Tien li iras, malproksimen, galopante…

– Ne zorgu, Sanĉo. Mi igos lin redoni la besteton eĉ se mi devas kapti lin en la centro de la tero. Sekvu min.

– Ne necesas, sinjoro – diris Sanĉo, kun la okuloj al la malproksima loko. – La ŝtelisto ĵus deĉevaliĝis. Li liberigis la azenon, kiu trote revenas… .

– Ne, ne – insistis Don Kiĥoto. – Mi volas puni ĉi insolentulojn – kaj mi punos ilin eĉ se ili estus imperiestroj.

Kaj li ĵetis sin kontraŭ la ĉaregon de la Morto, malgraŭ la krioj de Sanĉo:

– Sinjoro, sinjoro! Ne enŝoviĝu kun aktoroj. Ili estas homoj de malbona kasto!…

Ĉio senutile. La heroo flugis sur la ostaro de Rosinante.

Antaŭ tio, la geaktoroj preparis sin por rezisto kaj ekipis sin per ŝtonoj.

Je kelka distanco la heroo de Manĉo haltigis la ĉevalon. Sanĉo insistis:

– Tio estas frenezaĵo, sinjoro. Ataki armeon estrata de la Morto mem kaj plena je imperiestroj, anĝeloj kaj diabloj. Mi vidas tie neniun migrantan kavaliron.

– Vi pravas, amiko – respondis Don Kiĥoto. – Ĉi aventuro estas for de mia digneco. Ni forlasu ĝin. Ni serĉu aliajn pli indajn je mia forta brako.

Vidante, ke la heroo haltis kaj ne plu intencis ataki, la geaktoroj reiris al la ĉarego kaj ekforiris. Kaj la okazaĵo finiĝis tiele.

Koncerne la studenton Karasko, li malaperis.

 

22 – La Aventuro de Don Kiĥoto kun la Kavaliro de la Speguloj

Kiam sinjorino Benta atingis tiun punkton, ŝi haltis kaj demandis pri Emilja.

– Kie estas la diablino?

Neniu sciis. Emilja malaperis.

– Certe ŝi estas en la kuirejo kaj ĝenadas onklinon Nastasja – respondis Nazulino. – Daŭrigu la rakonton, avino, dum la ĝenantino ne aperas.

Sinjorino Benta daŭrigis.

– La arbaro proksima – ŝi diris – havis bonegajn ombrojn. La du herooj decidis dormi trankvile. Ili estis en sia plej bona dormado, kiam, horojn poste, subita bruo vekis Don Kiĥoto. Li eksidis kaj vidis proksime du virojn sur ĉevaloj. Unu el ili diris al la alia:

– Deprenu la bridojn de la ĉevaloj. Ĉi tiu ombro estas bona por ripozi.

Poste li metis siajn armilojn sur la plankon kaj same faris al sia laca korpo.

La ekscito de Don Kiĥoto estis granda, kiam li vidis, ke antaŭ li estis  aŭtentika migranta kavaliro. Li vekis Sanĉon kaj flustris:

– Sanĉo, Sanĉo, ĉi-foje ni havas bonan aventuron.

– Mi esperas ke ĝi estu vere bona – respondis la ŝildisto, frotante la okulojn. – Mi estas sata pri la malbonaj. Kie ĝi estas?

– Ĉu vi ne vidas tie kuŝantan kavaliron?

– Mi vidas, sinjoro, jes, sed mi ne komprenas? Ĉu vi opinias ke kuŝanta kavaliro estas aventuro?

– Tiele komenciĝas la aventuroj, mia kara Sanĉo.

Kaj, turninte sin al la fremdulo, li kriis al li la tradician kavaliran saluton:

– Kiu vivas?

– Amiko – respondis la ulo.

Don Kiĥoto iris al li, akompanata de sia fidela ŝildisto.

– Bonvolu sidiĝi ĉi tie apud mi – diris la fremdulo. – Mi supozas ke vi estas kavaliro vaganta, ĉar vi estas ekipata per kiraso kaj armiloj kaj kuŝas en ĉi arbaro, same kiel la herooj de antikvaj tempoj, kiuj dediĉis sin al nia respektinda profesio.

– Estas vere, sinjoro – respondis Don Kiĥoto. – Mi havas la honoron esti migranta kavaliro kaj mi vivas por helpi la malfortulojn kaj venĝi la premegatojn.

– Kaj konkeri regnojn kaj insulojn – aldonis Sanĉo – por donaci al la fidelan serviston.

– Kiu parolas? – volis scii la nekonatulo.

– Li estas mia ŝildisto Sanĉo Panzo – respondis Don Kiĥoto.

– Ĉu ŝildisto? Ĉu vi kuraĝas interveni en la konversacio de via mastro? – observis la fremdulo. – Nu, tie mi havas la mian, kiu, malgraŭ esti matura viro, neniam kuraĝas malfermi la buŝon antaŭ mi.

– Amuzaĵo! – ekkriis Sanĉo. – Se li ne malfermus la buŝon, tio signifas ke li estas muta. Mi parolas al sinjoro Don Kiĥoto kion ajn mi volas – kaj mi ne elektas vortojn.

La ŝildisto de la fremdulo tiris Sanĉon je la brako kaj flustris al li:

– Ni foriru de ĉi tie, por ke ni povu paroli trankvile.

La du retiriĝis al angulo de la arbaro.

– Karulo – diris la alia ŝildisto – nia vivo estas kvazaŭ infero. Ni ronĝas malmolan panon, kiam ni havas ĝin. Ni prenas grandan batadon. Ni ŝvitas akvon kaj sangon.

– Vi pravegas – konsentis Sanĉo. – Kaj anstataŭ bonan vinon, ni trinkas nur akvon el fontanoj kaj riveretoj.

– Tio ĝustas. Sed ĉi-vespere tio ne okazu. Mi havas ĉe mi mia boteleto kaj pastaĵo. Prenu pecon.

– Ho, vino kaj pastaĵo! – ekkriis Sanĉo, larĝigante la okulojn. – Kia festeno!

Sanĉo mordis pecon de la pastaĵo kaj maĉante ĝin diris, rigardante la boteleton:

– Permesu, Via Moŝto, ke mi estu kisata de ĉi afabla boteleto?

– Kun granda plezuro – respondis la alia. Kaj li donis al Sanĉo la boteleton kun vino.

Sanĉo kuŝiĝis, kun la boteleto ĉe la buŝo kaj la okuloj al la ĉielo. Li restis en tiu pozicio dum kelkaj momentoj, trinkante la bongustan  vinon. Fine, li sidiĝis kaj klakigis sian langon.

– Ĉi vino estas aŭtentika vino de “Ciudad Real”, ĉu ne?

– Vi divenis! Kaj antikva.

Dume, la nekonata kavaliro – kiu estis la Kavaliro de la Speguloj – paroladis al Don Kiĥoto:

– Jes, sinjoro. Miaj laboroj kaj aventuroj estas egalaj al tiuj laboroj de Heraklo. Mi jam veturis tra granda parto de Hispanio kaj venkis sennombrajn kavalirojn. Sed mia plej granda heroaĵo estas tio, kiam mi  vencis la faman Don Kiĥoto de la Manĉo.

– Ĉu Don Kiĥoto de la Manĉo, sinjoro? Via Moŝto eraras. Don Kiĥoto de la Manĉo estas ĉi tie. Mi estas Don Kiĥoto. La kavaliro, kiun vi venkis, tutcerte estis iu falsa Don Kiĥoto.

– Falsa aŭ ne – respondis tiu el la Speguloj – la vero estas, ke mi batis lin kaj venkis lin. Dirite.

– Mensogo! – kriis la heroo de Manĉo. – Leviĝu kaj prenu vian lancon.

– Ni atendu, ke mateniĝu – respondis la alia – kaj tiam ni batalos. Sed mi prezentas kondiĉon: la venkito obeos la venkinto en ĉio, kio ne konfliktos kun la reguloj de kavalireco. Ĉu Via Moŝto akceptas?

– Mi akceptas – respondis Don Kiĥoto.

La du ĉampionoj avertis siajn respektivajn ŝildistojn, por ke ĉio estu preta kiam la suno leviĝos.

Nur kiam mateniĝis Sanĉo rimarkis la vizaĝon de la alia ŝildisto, kaj miris pro la grandega nazo, kiun li havis. Don Kiĥoto ankaŭ observis sian kontraŭulon, kun la vizaĝo jam kaŝata per la viziero. Li estis de meza alteco, kvankam tre forta.

La jam armitaj ĉevaloj alproksimiĝis kun la du defiantoj. Sanĉo, terurita de tiu grandega nazo, flustras al sia mastro:

– Sinjoro Don Kiĥoto, mi timas tiun grimaculon. Mi iros malproksimen kaj sidiĝos ĉe tiu arbo.

– Kompreneble vi estas timulo, jen – murmuris la kavaliro.

Li diris kaj enŝovis la spronojn ĉe la maldika Rosinante, kiu ekgalopis. La Kavaliro de la Spegulo faris la samon. Sed kiam li spronis la ĉevalon, ĝi baŭmis kaj ĵetis lin surteren.

Antaŭ tiu sceno, Don Kiĥoto haltis. Sanĉo malsupreniris de la arbo. Ambaŭ iris por helpi la mallertan kavaliron. Ili demetis lian kaskon kaj, ho, surprizo! Ho, surprizo! Estis neniu alia ol la studento Karasko!…

– Kion vi opinias, amiko Sanĉo? – diris Don Kiĥoto. – La perverseco de la sorĉistoj estas senfina. Ili transformis la Kavaliron de la Speguloj en nian amikon Karasko…

– Hmm! – ekkriis Sanĉo. – Ĉiuokaze, mi pensas, ke Via Moŝto devas detranĉi lian kapon.

Al Don Kiĥoto plaĉis la ideo kaj li prenis sian glavon, kiam la ŝildisto de la studento falis antaŭ liaj piedoj kaj kriis:

– Haltu, sinjoro! Haltu! Vi mortigos vian plej bonan amikon!…

– Sensencaĵo – kriis Sanĉo. Sed subite li rimarkis ke la enorma nazo de la vizaĝo de la alia estis malaperinta:

– Kie estas via nazo?

– Jen – respondis la ŝildisto, kaj li montris grandan nazon el kartono.

En tiu momento Sanĉo rekonis la viron.

– Diable! Ĉu vi ne estas la kamarado Tomaso Cecial?

– En korpo kaj animo, kara Sanĉo. Mi diros al vi ĉion, mi rakontos tion, pro kio ni maskis nin tiele.

Sed Don Kiĥoto jam havis la glavan pinton ĉe la gorĝo de la falinta kavaliro.

– Konfesu, kavaliro, ke tiu, kiun vi venkis, ne estis la aŭtentika Don Kiĥoto de la Manĉo, sed iu simila al li. Kaj mi konfesas ke Via Moŝto ne estas la studento Karasko, sed iu simila al li.

– Perfekte, sinjoro – respondis la kavaliro, konsternite. – Mi konfesas ĉion, kion vi diras kaj ordonas al mi.

Don Kiĥoto metis sian glavon en ĝian ingon kaj la ŝildisto Tomaso helpis al la studento leviĝi kaj suriri sur sia ĉevalo. Ambaŭ estis tre desapontitaj. Karasko alivestis sin kiel migranta kavaliro laŭ instigo kaj konsilo de la pastro, kun la ideo batali kontraŭ Don Kiĥoto, venki lin kaj devigi lin reveni al la vilaĝo. Bedaŭrinde, tiu neatendita falo ruinigis ĉion, kaj  la sorĉaĵo turniĝis kontraŭ la sorĉisto.

La heroo de Manĉo, kiu atribuis ĉion al sorĉistoj kaj magiistoj, direktiĝis al Zaragozo, tre kontenta pri si, dum la studento Karasko, furioza pro sia malvenko, ĵuris al ĉiuj dioj, ke li ne revenos al la vilaĝo antaŭ ol bati la gloran Don Kiĥoto de la Manĉo.

Duonleŭgo for, Don Kiĥoto havis alian renkonton. Viro rajdanta sur bela ĉevalino, kun verda velura mantelo sur la ŝultroj kaj ĉapo el la sama ŝtofo. Pendanta de riĉa rimeno sur la ŝultro, li portadis maŭran tranĉilon. Brilaj ledaj botoj kaj spronoj ankaŭ verdaj. Lia aspekto inspiris respekton.

La viro salutis Don Kiĥoton kaj miris pro la renkonto de tiu maldika kaj alta estaĵo sur tiu magra ĉevalo.

– Mi pensas – diris la heroo de Manĉo – ke vi surpriziĝas por vidi min tiele armata. Mi diros al vi pri kio temas. Mi estas migranta kavaliro, kiu volas revivigi la noblan profesion kaj kuras tra la mondo helpante fraŭlinojn kaj venĝante plendantojn. Mia nomo estas Don Kiĥoto de la Manĉo, la Kavaliro de la Malĝoja Figuro.

La sinjoro mallevis la kapon, kiam li aŭdis tiun ekzotikan kromnomon.

– Mi tre volas – daŭrigis la heroo de la Manĉo – scii vian nomon kaj okupon – sed mi ne estu maldiskreta.

– Mi estas Don Diogo de Miranda – respondis la nobelo. – Mi loĝas en vilaĝo proksime de ĉi tie kaj mi esperas ke Via Moŝto donu al mi la honoron vespermanĝi kun mi. Mi naskiĝis sufiĉe riĉa. Mi helpas tiujn, kiuj bezonas, ordigas la vivojn de tiuj, kiuj havas problemojn. Mi loĝas kun mia edzino kaj infanoj, kaj mi ĝuas ĉasi kaj legi bonajn librojn.

– Vivo, kiu ege honoras vin, Don Diogo – diris Don Kiĥoto.

Visitas: 2191