Don Kiĥoto por Infanoj
Ĉapitroj 25 kaj 26
25 – Historio de Dolorida. La sorĉita ĉevalo
– Ekzakte kiel oni legas en libroj!… – ekkriis Emilja, en sia kaĝo. – Stultaĵo! Kamelo estas tiu, kiu kredas. Kiam mi eliros el ĉi kaĝo, mi bruligos ĉi Donkiĥotan libron, kiel la pastro bruligis liajn librojn. Kaj ankaŭ mi bruligos la domon. Kaj la bieneton. La tutan mondon…
Ĉiuj fiksrigardis la pupon, kaj ne sciis kion diri.
La stato de Emilja estis grava. Ne plu temis pri tiu amuza frenezeto, kiun ŝi ĉiam montris. Emilja estis vere freneza, furioze freneza, frenezega.
– Ŝi estas frenezega, avinjo – diris Peĉjo. – Je la ĝusta momento por esti akceptata en frenezulejo.
Aŭdinte tiujn vortojn, Emilja havis novan atakon de kolero.
Ŝi kriis, kriegis. Ŝi piedbatis la kaĝdratojn tiom da fojoj ke ŝi trapikis unu el siaj piedoj, el kiu foriris kvanto da sekaj kamomilaj floroj. Vidinte tion, ŝi ekploris.
Sinjorino Benta kompatis la malfeliĉulinon.
– Ni eraris, infanoj, metinte ŝin en la kaĝon de la turdo. Por mensaj malsanoj, perforto ne estas kuracilo. Ni liberigu ŝin kaj provu alian kuracametodon. Metu la kaĝon malsupren, Peĉjo.
La knabo malsuprenmetis la kaĝon. Malfermis ĝin. Emilja elsaltis, ankoraŭ lavata per larmoj, kun la trapikita piedo etendita.
– Mia piedo mortas – ŝi diris. – Mia piedo malaperas. Onklino Nastasja, venu por ripari mian piedon…
Onklino Nastasja aperis kun kudrilo, fadeno kaj sekaj kamomilaj floroj. Tuj ŝi lasis la pupon tute nova.
– Prete! Viaj piedoj estas eĉ pli belaj kaj diketaj ol antaŭe. Vi denove povas marŝi.
Emilja faris kelkajn paŝojn ĉirkaŭ la ĉambro kaj ridis ĝoje.
– Ĉu vi vidas? – diris sinjorino Benta. – Ni traktis ŝin kun digneco kaj respekto kaj la frenezo malaperis. Venu, Emilja, sidiĝu sur miaj genuoj por aŭdi la rakonton. Estu bone edukita.
Emilja kuris al la genuoj de sinjorino Benta kaj la rakonto pri la kavaliro de La Manĉo povis daŭrigi.
– La duko – ŝi diris – ordonis al la ĉefservisto organizi farson tian-tian, kaj klarigis kiel li deziras ĝin. La ĉefservisto palpebrumis por diri ke li bone komprenis ĉion.
Poste venis la horo je vespermanĝo, kiu devis esti en la ĝardeno kaj nenio speciala okazis ĝis la veno de la deserto. Neatendite eksonis kornblovo, sekvata de tamburado. Ĉiuj fariĝis atentaj, atendante ion ajn. La bruado anoncis giganton nigre vestita, kun longa barbo ĝis la talio.
La giganto antaŭeniris per malrapidaj paŝoj, genuiĝis ĉe la piedoj de la Duko, kaj diris per serioza voĉo:
– Ekscelenco, mi estas Trifaldino, ŝildisto de Princino Trifaldi, la Dolorida (plena je doloro). La malfeliĉa princino venis el la regno de Kandaja ĉi tien por petegi al Via Ekscelenco, ke vi informu ŝin pri la ĉeesto de la nevenkebla kavaliro Don Kiĥoto de la Manĉo, la nura viro kiu povas savi ŝin. Tie, ĉe la pordo de la palaco, mia glora mastrino atendas permeson eniri.
– Delonge mi jam konas la malfeliĉojn de la malĝoja Princino – respondis la Duko. Iru por konduki ŝin ĉi tien kaj diru al ŝi, ke, pro feliĉa koincido, la nekomparebla kavaliro de La Manĉo estas mia gasto kaj estas ĉi tie.
La giganto foriris. Tuj poste li revenis kun la princino, akompanata de dek du honordamoj, ĉiuj vualitaj kaj blanke vestitaj.
Tri el la damoj tenadis la longan trenaĵon de la robo de Dolorida, kiu ankaŭ havis la vizaĝon kaŝata per vualo. La giganto apogadis ŝian marŝon.
La Duko kaj la Dukino leviĝis por bonvenigi ŝin. Ankaŭ Don Kihoto. Sen demeti sian vualon, Dolorida fleksis sian genujon antaŭ la Duko, kiu igis ŝin ekstari kaj sidi apud la Dukino. Kaj li demandis al ŝi, kion ŝi havas por diri.
La malĝoja princino diris:
– Plej potenca sinjoro, kaj vi, plej bela sinjorino kaj plej gloraj aŭskultantoj, kiuj ĉi tie kolektiĝas. Mi certas ke mi kortuŝos vin per mia malĝoja rakonto, sed antaŭ ĉio mi ŝatus informiĝi, ĉu ĉeestas la plej glora kavaliro Don Kiĥoto de la Manĉo kaj lia plej fidela ŝildisto.
– Jes, sinjorino – kriis Sanĉo. – Jen persone la plej kuraĝega Don Kiĥoto de La Manĉo, kaj ĉi tie lia plej fidelega varleto Sanĉo Panzo. Ni ambaŭ estas pretegaj por defendi vian doloregan belecon laŭ ĉiuj egaj manieroj.
Don Kiĥoto riverencis, kvazaû por diri, ke li estas li mem, kaj promesis meti sin je la servo de la malfeliĉa princino. Dolorida pro la feliĉa surprizo, diris “Ho!” kaj volis brakumi lin je la genuoj. La heroo, kortuŝita, haltigis ŝin kaj petis ke ŝi rakontu siajn malfeliĉojn.
La princino komencis:
– La reĝino Magonca, vidvino de reĝo Arhipielo, regadis la faman regnon de Kandaja, de kiu mi estis la sola heredantino. Pluraj reĝidoj sin prezentis por edziĝi kun mi. Inter tiom da svatantoj, nur unu plaĉis al mi, nome Don Klavijo. Li estis juna, afabla, muzikisto kaj poeto. Ravita pri li, mi decidis, ke neniu alia estos mia edzo.
Mi do edziniĝis kun Don Klavijo, kontraŭ la deziro de mia patrino, la reĝino, kaj kiel rezulto de mia elekto, ŝi mortis pro malĝojo.
Post la enterigo, el ŝia tombo eliris la fifama giganto Malambruno, kuzo de mia patrino kaj kruela sorĉisto, rajdante sur lignan ĉevalon. Li venis por venĝi ŝin. Por fari tion, li transformis Don Klavijon en abomenan bronzan krokodilon, kaj surskribis sur la piedestalo sur kiu li metis la bronzaĵon: “Klavijo, la kulpulo, nur retrovos sian primitivan formon kiam la kavaliro de La Manĉo kuraĝos defii min kaj batali kontraŭ mi.”
Tiam Malambruno turnis sin al mi kaj kun kelkaj magiaj vortoj aperigis longajn barbojn de viroj sur mia vizaĝo, kaj sur la vizaĝoj de miaj honordamoj. Jen la kialo, pri kiu ni portas vualojn.
Por pruvi tion, kion ŝi diris, la princino demetis sian vualon kaj ĉiuj honordamoj faris la samon. Kia bela kolekto de nigraj, ruĝaj kaj blankaj barboj!
– Jen – daŭrigis la reĝidino – la malgaja stato, al kiu nin reduktis la mizera Malambruno. Liaj lastaj vortoj estis: “Iru serĉe de Don Kiĥoto. Kiam vi trovos lin, mi sendos al li mian lignan ĉevalon, kiu estas pli rapida ol oni pensas kaj estas manovrata de ligna najlo. Ĝi estas la ĉefverko de la granda magiisto Merlino.”
Tuj kiam la reĝidino finis ĉi vortojn, jen, kvar sovaĝuloj aperis tirante grandan lignan ĉevalon.
– Prete – ili diris. – Jen la fama virĉevalo Kaviljardo. La kavaliro, kiu batalos kontraŭ Malambruno, rajtas rajdi ĝin, kune kun lia ŝildisto. Sed por ke la magia flugado de ĉi ĉevalo ne timigu ilin, necesas, ke ili ambaŭ kovru la okulojn kaj restu tiel ĝis Kaviljardo henos – signo pri tio, ke la vojaĝo finiĝis.
Tion dirite, la sovaĝuloj ellasis la lignan beston kaj malaperis.
Don Kiĵoto ne pensis dufoje. Boladis ene de li tiu mirinda aventuro. Li tuj surĉevaliĝis, sekvata de Sanĉo, kiu grumblis. Sanĉo preferus resti ĉe tiu tablo, manĝante pliajn frandaĵojn. Paĝo metis bandaĝon ĉirkaŭ iliaj okuloj. Don Kiĥoto metis la manon sur la lignan najlon kaj movis ĝin. La homoj kriis:
– Bonan vojaĝon! Bonan vojaĝon, plej kuraĝa kavaliro! Dio protektu vin kaj la kuraĝoplenan Sanĉo!
Tuj poste, granda silento.
Don Kiĥoto sentis sin en la altaĵoj kaj diris al Sanĉo:
– Mirindaĵo, amiko! Mi neniam rajdis pli firman ĉevalon. Ŝajnas ke ĝi ne moviĝas, kaj tamen ĝi flugas je mil leŭgoj hore. Mi perceptas ĝin per la movado de la aero.
– Kaj ankaŭ mi – konfirmis Sanĉo. – Mi sentas venton kiu venas je mia dekstra flanko.
La duko ordonintis al kelkaj viroj, ke ili faru venton pere de grandaj balgoj de fajrobloviloj rekte al vojaĝantoj.
– Se mi ne eraras – diris don Kiĥoto – ni estas en la regiono de la aero. Ni tuj atingos la regionon de la fajro.
La duko ordonis al la viroj, alproksimigi torĉojn al ili.
– Ni jam eniris ĉi tiun regionon, mia sinjoro – ekkriis Sanĉo. – Mi brulas kaj timas ke fajro bruligu mian barbon. Huf! mi forprenos la bandaĝon de antaŭ miaj okuloj.
– Ne faru tion, tio estus al ni katastrofo. La regno de Kandaja devas esti proksime.
– Dio tion volu! – murmuris Sanĉo. – Miaj postaĵoj ne estis faritaj por rajdi tian malmolaĵon. Kaviljardo eble estas rapida mirĉevalo. Sed se temas pri dolĉa selo, mi preferas tiun de mia azeneto.
La duko, la dukino kaj ĉiuj aliaj ridadis, kovrante la buŝon. Neniam antaŭe tia komika spektaklo okazis antaŭ iliaj okuloj. La fino de la aventuro estis eĉ pli komika. Paĝo alproksimiĝis al la ligna ĉevalo kaj ekbruligis la stupan voston. La fajro atingis la pulvon kiu estis ene de la ĉevalo. Puf! Eksplodo. Don Kiĥoto falis sur unu flankon, Sanĉo, sur alian. Granda fumo ĉirkaŭvolvis ĉion.
Dume, Dolorida kaj ŝiaj barbaj honordamoj malaperis en la ĝardeno, kaj la duko, la dukino kaj la aliaj kuŝiĝis, kvazaŭ ili estis en profunda dormo.
Don Kiĥoto kaj la varleto ekstaris kapturne, kaj post la malapero de la fumaro ili ekvidis lancon fiksata en la grundo kun skribita pergameno.
“La nekomparebla Don Kiĥoto de la Manĉo – diris la skribo – finis la aventuron de la Malĝoja Princino. Malambruno estas kontenta… Li ne postulas pli. La sorĉo finiĝis. La barboj malaperu! Dom Klavijo revenu al sia natura formo kaj estu restarigita al la trono, kune kun sia edzino. Eterna gloro al la Kavaliro de la Leonoj!”
Tre ĝoja pro la feliĉa rezulto, la heroo de la Manĉo vekas la dormantan dukon, al kiu li diras:
– Preta, kara duko! Ĉio finiĝis, kiel deklaras la pergameno de la lanco.
La duko malfermis la okulojn; same faris la dukino kaj ĉiuj aliaj. Ili leviĝis. Ĉiuj ĉirkaŭis la grandajn heroojn. La dukino demandis pri la aventuro.
– Ho, sinjorino! – ekkriis la entrudulo Sanĉo. – Estis mirinda vojaĝo. Ni transiris la regionon de ventoj kaj fajroj. Mia barbo preskaŭ brulis. Mi flaris la odoron de io brulanta. En tiu momento mi movis la okulblindaĵon kaj vidis la teron malsupre, tiel malgrandan, ke ĝi aspektis kiel juglando. La homoj sur ĝi estis eĉ pli malgrandaj ol sinapaj semoj…
Ĉiuj ridetis kaj rigardis unu la alian.
26 – Konsiloj de Don Kiĥoto. Sanĉo enposteniĝas kiel insula guberniestro
La rakonto devis ĉesi je ĉi punkto pro la pufmaizo kiun onklino Nastasja alportis. Dum ili manĝadis, sinjorino Benta konsiladis la pupon.
– Ni ĉiuj, Emilja, tre ŝatas vin – sed vi foje troigas kaj ĝenas. La saĝa ago en la vivo estas uzi moderecon en ĉio. Iom da frenezo de tempo al tempo havas sian amuzon. Sed fari ion pli ol konvene estas katastrofo – kaj ĉiam finiĝas en frenezulejo aŭ kaĝo.
Emilja klarigis sin.
– Tion mi scias, sinjorino Benta, sed kelkfoje min jukas la deziro fari grandajn aĉaĵojn, kiel tiujn de la kavaliro de la Manĉo. Kaj mi ne opinias, ke tio estas frenezo. Estas nur ribelo kontraŭ tiom da sensencaĵoj en la mondo.
– Do, vi atentu al la konsiloj, kiujn donis Don Kiĥoto al Sanĉo, antaŭ ol li ricevis la registaron de la insulo.
– Amiko Sanĉo – diris Don Kiĥhoto – vi estos guberniestro de insulo kaj vi pli bone sciu konduti kun la digneco postulata de la posteno.
– Kaj kion mi faru por tio, mia mastro? – demandis la ŝildisto.
– Kelkajn aferojn vi devas fari kaj ne fari aliajn. Vi devos tranĉi viajn ungojn kaj duŝi sin ĉiutage. Reganto sen grandaj ungoj kaj bone lavita, kreas pli da respekto ol tiu, kiu havas longajn ungojn kaj estas malpura. Vi devas paroli per sobraj esprimoj kaj nek tro paroli nek malmulte paroli. Kaj vi devas atenti al tio, kion vi diras, sen uzo de malĝentilaj aŭ maldecaj vortoj. Vi ankaŭ devas forlasi vian kutimon paroli pere de proverboj, unu post la alia, kiel rozariaj bidoj, ĉu ili venas al la celo aŭ ne.
– Ho, tio estos malfacila, mia mastro, ĉar mi havas en la kapo pli da proverboj ol tiuj, kiuj ekzistas en libroj. Instruas mizero, manĝi panon sen butero. Vivi en silko kaj veluro, en ĝojo kaj plezuro. Post la fasto, venas festo. Estas tiom da proverboj en mia kapo, ke kiam mi malfermas la buŝon, ili batalas unu kontraŭ la alia por esti la unua eliranta. Kaj, finfine, ĉu ili ne esprimas la popolan saĝon?
– Perfekte. Ili estas populara saĝo, sed nur kiam ili venas en oportuna momento. Malbone uzataj, ili estas nenio pli ol popola stulteco. Kaj vi uzas ilin la tutan tempon, pro tio vi nur montras la stultecon, kiun Dio donis al vi.
– Tre bone, sinjoro mia mastro. Mi provos fari tion, ĉar por malfrua gasto restas nur osto kaj ŝafo donas sian lanon por ke mastro havu panon, sekve vi senlanigu sed ne senfeligu, ĉar kie estas mielo, tie muŝo ne mankas.
– Ho, ho, ho! Jen venas ĥaoso. Alia konsilo, kiun vi devas sekvi, Sanĉo, estas la jeno: ne tro manĝu. Nenio tiom difektas virojn kiel troa manĝado. Krom difekti la korpon kaj produkti multajn malsanojn, ĝi tute stultigas la cerbon. Manĝi malmulte estas unu el la plej grandaj principoj de saĝeco.
– Tio estas vere tre malfacila, mastro. Kiam mi pensas pri mia insulo, tio, kio plej allogas min, estas ĝuste la abunda tablo, kiun mi havos: la rostitajn meleagrojn, la stufitajn kokidaĵojn, la bongustajn fiŝojn kaj tiel plu. Aldone al tio, la plej frandinda vino. Mi eĉ lekas miajn lipojn, kiam mi pensas pri tio…
– Nu, vi devos korekti vin pri ĉi glutemo; alie vi ne restos longa tempo en regado. Avidaj reĝoj havas mallongajn regadojn. Aŭ ili krevas, aŭ estas detronigataj de viroj, kiuj ne tro manĝas. Pro tio, mi konsilas al vi manĝi modere. Estas la plej bona maniero resti en registaro sur la insulo.
Sanĉo gratis sian kapon.
Don Kiĥoto donis al li ankaŭ multajn aliajn konsilojn, ĉiu pli saĝa kaj inda esti sekvata.
Jen. Fine Sanĉo estis preta administri sian tre dezirata insulo.
Tiun saman posttagmezon, post esti belege vestita kaj ekipita per granda akompanantaro, la nova guberniestro sin prezentis antaŭ la duko kaj la dukino, por adiaŭi. Li kisis iliajn manojn. Poste li brakumis la genuojn de Don Kiĥoto, kiu benis lin. Fine li ekiris sur la vojo, rajdanta belan masklan ĉevalon kun riĉa kaj pompa selo, ĉe la kapo de brila akompanantaro. Li direktiĝis al urbo kun mil loĝantoj, kiu apartenis al la duko. Iu diris al li ke la nomo de la insulo estis Malmultekostio.
Ĉe la pordegoj de la urbo kolektiĝis la plej eminentaj loĝantoj, en dimanĉaj vestoj, kiuj venis por ricevi la novan guberniestron. Sonoriloj aŭdiĝis. Ĉiuj kriis. Artfajraĵoj eksplodis.
Ĉiuj aklamis Sanĉon. Li tuj estis triumfe kondukata al la preĝejo, en kiu aŭdiĝis “Te Deum”. Post la ceremonio, ili transdonis al li la ŝlosilojn de la urbo kaj aklamis lin eterna guberniestro de la insulo Malmultekostio.
Post la preĝejo oni kondukis lin al tribunalo, kaj la ĉefservisto de la duko diris al li:
– Estas antikva kutimo de la insulo Malmultekostio ke ĉiu nova guberniestro komencu juĝante du aŭ tri procesojn, por ke la homoj povu taksi lian saĝon kaj ĝoju aŭ afliktiĝu pri la nova estro, kiun ili havos.
– Venu la procesoj – serioze murmuris Sanĉo, jam parolante kun tono de juĝisto.
Du viroj paŝis antaŭen. Unu diris:
– Sinjoro guberniestro, mi estas tajloro. Ĉi ulo ĉi iam aperis en mia laborejo kun kelkaj metroj da ŝtofo kaj demandis min, ĉu mi povas fari al li mantelon.
– Mi povas, kompreneble – mi respondis.
Surprizite, ke mi ne mezuris la ŝtofon antaŭ ol respondi, la viro opiniis, ke estas multe da ŝtofo kaj demandis:
– Kaj du paltojn? Ĉu vi povas fari?
– Perfekte – mi respondis.
– Kaj kio pri tri?
– Mi faros tri, jes – kaj eĉ kvin.
Li do mendis kvin paltojn. Mi faris ĉiujn kvin paltojn kaj nun li ne volas pagi al mi la laboron. Sanĉo turnis sin al la dua viro.
– Ĉu veras tio, kion ĉi tajloro diras? – Li demandis.
– Jes sinjoro. Estas vero – respondis la viro.
– Tre bone – murmuris Sanĉo. – En tiu kazo, lasu nin vidi la paltojn.
– Jen ili, sinjoro guberniestro – diris la tajloro. Kaj li montris al li kvin ete etajn vestaĵetojn.
La publiko ekridis pro la probabla embaraso de la guberniestro. Sed Sanĉo, sen ia embaraso, donis la verdikton:
– La kliento, perdu la ŝtofon; la tajloro perdu la laboron; la vestaĵetoj iru al la malliberejo por esti donacataj al la kaptitoj. Kaj fine.
Ĉiuj miris pri la saĝo de la guberniestro.
Poste venis du maljunuloj. Unu el ili diris:
– Sinjoro, mi pruntedonis al ĉi viro dek orajn eskudojn sen postuli atestanton, supozante ke li estas honesta homo. Nun li asertas, ke li jam pagis al mi la ŝuldon, sed tio estas mensogo.
– Kion vi diras pri tio? – demandis Sanĉo al la ŝuldanto.
– Mi diras, ke mi jam pagis la dek eskudojn kaj mi estas preta ĵuri.
– Do ĵuru.
La ŝuldanto, kiu havis promenbastonon, petis la kreditoron ke li tenu la bastonon, kaj nur post tio li ĵuris, per ĉi vortoj:
– Mi ĵuras per ĉio, kio estas plej sankta, ke mi donis al mia kreditoro la dek orajn eskudojn, kiujn li pruntedonis al mi. – Li diris kaj rapidis por preni sian bastonon.
Sanĉo restis pripensema dum kelkaj momentoj, dum la ĉeestantoj rigardis unu la alian, certaj pri tio, ke ĉi-foje la guberniestro embarasos sin ĉe la proceso. Sed Sanĉo elpensis neatenditan solvon. Li sin turnis al la maljunulo, kiu ĵus ĵuris, kaj ordonis al li:
– Donu la bastonon al la akuzanto.
La maljunulo plenumis la ordonon, tre admiritan. Sanĉo tiam diris al la alia viro:
– Rompu la bastonon sur via genuo kaj vidu, ĉu io estas interne.
La maljunulo faris tion kaj kiam li rompis la bastonon la dek orajn eskudojn elsaltis de interne.
– Finite – ekkriis Sanĉo. – La kazo estas solvita. Vi, sinjoro, kiu pruntedonis la monon, prenu viajn orajn eskudojn, kaj la fripona ŝuldanto iru al prizono pro tio, ke li intencis trompi nin ĉiujn.
La publiko miris pro la lerteco de la nova guberniestro, kiu aspektis kiel vera reĝo Salomono. Kaj, tre ĝojaj, ili kondukis lin de tie al la bankeda salono. Ĉe la kapo de la tablo estis alta viro nigre vestita, kun vergeto en la mano.
Sanĉo, preskaŭ mortanta pro malsato, sidiĝis kaj alproksimigis la manon al ŝafidaĵo, sed la viro tuŝis la pladon per la vergeto kaj tuj iu forprenis la pladon kaj la stufaĵo malaperis. Sanĉo faris la samon rekte al supujo. La vergeto de la viro tuŝis la supujon, kiu ankaŭ malaperis.
– Kio diable estas tio ĉi? – kriis la guberniestro. – Do en ĉi lando ĉu estas kutimo manĝi per la okuloj?
La nigra viro klarigis.
– Mi, sinjoro, havas la honoron esti la kuracisto de la guberniestroj de la insulo, kaj mia misio esti labori por ilia sano. Pro tio, mi ne permesas ke vi manĝu ion ajn, kio povus damaĝi vin. La unua manĝaĵo, kiun vi intencis ĝui estas je malfacila kaj dolora digesto, pro tio mi forpuŝis ĝin. La dua povus kaŭzi danĝeran inflamon en viaj gloraj intestoj, pro tio mi ankaŭ forpuŝis ĝin. Tion, kion vi devas manĝi estas nur peco da marmelado kun kelkaj biskvitoj.
Sanĉo mezuris la kuraciston de supre malsupren kaj sulkigis la brovojn.
– Kiel vi nomiĝas?
– Mi nomiĝas Pedro Rezio de Aŭguro – respondis la kuracisto. – Mi naskiĝis en la vilaĝo Irufordemi’, situanta inter Karakuelo kaj Almodovar del Kampo. Mi diplomiĝis pri medicino ĉe la Universitato de Osuna.
– Nu, sinjoro Pedro Rezio de Malbonaŭguro – kriis Sanĉo – foriru nun de ĉi tie, kontraŭe mi ordonu ke oni pendumu vin. Tuj!…
La kuracisto rapide malaperis kaj Sanĉo sukcesis manĝi, manĝi kiel neniam antaŭe dum sia tuta vivo de manĝemulo.
Dum deserto alvenis letero de la duko. Jen la mesaĝo:
“Atentu, sinjoro guberniestro. Mi estis informita pri tio, ke kvin murdistoj intencas prirabi vin. ĉi-vespere. Fakte, mi sendos helpon. Adiaŭ. Mi fidas je via kuraĝo kaj prudento.”
Sanĉo legis tion kaj decidis pli manĝi, kun diro:
– Ni plifortigu niajn poziciojn. Fortikaĵo pli rezistas, se ĝi pli bone solidiĝas. – Kaj li ŝtopis sian stomakon per la tuta manĝaĵo kiu restis, ĝis li fariĝis kolbaso, kiu krevus per nur unu plia peceto da frandaĵo.
