Lobato en Esperanto – 15

Don Kiĥoto por Infanoj

Ĉapitroj 27 kaj 28

 

27 – Sanĉo forlasas la insulon kaj io okazas al li survoje

– Kiel Sanĉo rimarkis, ke la moneroj estas interne de la bastono?, avinjo – demandis la knabino.

– Li estis friponeta kaj friponuloj tre bone kaptas malicaĵojn de aliaj homoj – diris sinjorino Benta. – Kiam li rimarkis ke la ŝuldanton transdonis la bastonon al la kreditoro antaŭ la ĵuro, kaj post la ĵuro denove kaptis ĝin kun ioma avideco, li suspektis, ke tie estas friponaĵo. Kaj funkciis.

– Do, avinjo, tiu Sanĉo tute ne estis malsaĝulo – diris Peĉjo.

– Estis kaj ne estis, mia filo. Estas multaj homoj en la mondo kiel Sanĉo. Li havis la komunan saĝon de ordinaraj homoj kaj ĉiujn kvalitojn kaj difektojn de la ordinaraj homoj, tio estas de homo sen studoj, sen kulturo escepte de tiu kulturo, kiun li ricevas dum kontakto kun siaj kunuloj. En Don Kiĥoto ni vidas la kontraŭon. Li havis altan kulturon. Li havis ĉiujn noblajn kaj malavarajn kvalitojn, kiujn homa estaĵo povas havi – nur iomete sen ia ekvilibro.

Kiam vi legos la historion de Don Kiĥoto, kiel Cervantes verkis ĝin, vi konvinkiĝos, ke la nobelo de la Manĉo estis viro de granda sagaco kaj bonvolemo, kvankam demenca pro la manio de vagado.

Ni eĉ povas diri, ke ĉi du viroj reprezentas la homaron. Sanĉo estas la aĵo. Don Kiĥoto, la spirito. Kaj ĉar unu ne povas ekzisti sen la alia, de tie venis la unuiĝo, la amikeco, la nedisigebleco de la kavaliro de la Manĉo kaj lia varleto. Ili kompletigis unu la alian.

– Mi sentas min kiel Don Kiĥoto kaj tute ne ŝatas Sanĉon – Emilja konfesis. – Ĉion, kion faras Don Kiĥoto, mi tre admiras.

– Ĉar vi apartenas al la supera grupo, Emilja. Sanĉo reprezentas la plej malaltan tipon de homaro – la realisma. Don Kiĥoto estas la idealisto, la revulo. Unu estas la ventro; la alia estas la cerbo. Sed la mondo evoluas nur kiam la du uloj estas kunaj. Unu faras nenion sen la alia.

– Daŭrigu la rakonton, avinjo – petis Nazulino. Sinjorino Benta daŭrigis.

– La ĉefservisto en la palaco de la guberniestro – ŝi diris – venis por averti lian ekscelencon, Don Sanĉo, ke la supeo atendadis lin, kaj ke la kuracisto Pedro Rezio de Aŭguro ne ĉeestos.

– Bonege! – ekkriis Sanĉo. – Mi ŝatas labori, kiel vi rimarkas. Sed mi bone funkcias nur kiam la kropo estas plena je solidaj aĵoj, abunde akvumataj per vinbersuko. Malplena, mi ne laboras.

Kaj li iris al la tablo. Li manĝis kun ega entuziasmo, kun ruktadoj pro feliĉo.

Post la fino de la manĝado, oficiro venis por inviti lin al vizitado al la insulo. La guberniestro konsentis kaj ili kune foriris.

Dum ili trairis certa strato, soldato kondukis antau Sanĉo junulon, kiu forkuris, kiam li vidis la guberniestron. Tio ŝajnis suspektinda al la soldato.

– Kial vi forkuris, junulo? – demandis Sanĉo.

– Ĉar mi ne volas iri en prizonon – estis la respondo.

– Tre bone. Sed kien vi iras je ĉi horo de la nokto?

– Mi venis por senti la aeron – respondis la junulo. – Mi ŝatas esti portata de la noktaj ventetoj.

– Bonege. La ĉefa venteto en ĉi urbo nun estas mi – diris Sanĉo – kaj mi blovos vin ale al la malliberejo. Konduku lin al prizono.

Ĉiuj ridis pri la inteligento de la guberniestro.

Dum sep tagoj Sanĉo regis tiun regnon kun granda scio. Li kreis leĝojn kiuj ankoraŭ estas sekvataj hodiaŭ kaj konservas sian nomon: Leĝoj kaj Decidoj de la granda guberniestro Sanĉo Panzo.

Iun nokton, kiam li ripozis de sia taga laboro, li surprizite aŭdis laŭtan bruegon, sekvata de bruoj de sonoriloj. La insulo ŝajnis en danĝero. Sanĉo sidiĝis sur la lito, atenta. Sonis trumpetoj. Bruego de tamburoj. Mirigite pro tio, li ekstaris kaj, eĉ en noktoĉemizo, malfermis la pordon al la koridoro. Grupo de armitaj viroj antaŭeniris kun fajraj torĉoj.

– Alarmon! Alarmon! Vestu vin rapide, sinjoro guberniestro! La malamiko ĵus alvenis. Nur la valoro de via ekscelenco. povas savi nin.

– Ĉu armiloj? – Sanĉo ripetis kun tremanta voĉo. – Sed sciu vi, Sinjoroj, armiloj ne estas mia forta deziro. Iru al la brava paladino, mia mastro, kaj mi certigas al vi, ke, dum la diablo frotos sian okulon, li detruos tiom da malamikoj kiom estas, eĉ se ili estas miliono da gigantoj.

– La danĝero kreskas, sinjoro! – kriis la viroj. – Jen ĉi armiloj por via ekscelenco. Prenu ilin kaj defendu vian vivon.

Kaj tion dirante, ili metis sur Sanĉo feraĵojn kaj ligis ilin per rimenoj. En lian diketan manon ili metis la lancon. La kompatinda guberniestro similis al testudo el fero ekstere kaj tremantaj grasoj interne.

– Ni marŝu, guberniestro! – kriis la viroj. – Al la malamiko! Ni iru!… .

Sanĉo volis paŝi; sed li perdis ekvilibron kaj falis sur la planko. En ĉi momento estingiĝis la torĉoj. Profunda mallumo. Kaj ene de la mallumo la batalo komencis. Batadoj ĉi tie, batadoj tie, glavaj frapoj, krioj de doloro kaj kolero, kaskoj, kiuj falas sur la tero kun granda bruo, vera infero. Sanĉo ŝvitadis kaj tremadis, terurita. Ho, se unu el tiuj batoj vere atingos lin…

Subite iu sidiĝis sur lin kaj kriis:

– Alportu fanditan peĉon kaj bolantan oleon! Fermu la pordojn! Mi kaptis malamikon. Bonege!…

– Ĉu bonege? Mi neniam sentis ĉion tiel malbonan – ĝemis Sanĉo. – Mi esperas vidi min for de ĉi tiu terura insulo…

Voĉoj leviĝis ĉirkaŭ li.

– Ni venkis! Ni venkis! Iu konduku ĉi tien la guberniestro, por ke li ĝuu sian grandan triumfon.

– Kiamaniere iu kondukos min, se mi eĉ ne kapablas stariĝi? Mi estas ene de feraĵoj! – respondis Sanĉo. – Forigu min de ĉi terura situacio. Kaj kunportu al mi vinon.

Venis la vino. La servistoj liberigis lin je la armaĵo, proponis al li vinon kaj enlitigis lin. Sed Sanĉo ne sukcesis dormi, malgraŭ tio, ke li ne plu timis.

La sekvan matenon li ellitiĝis malfrue. Li malrapide sin vestis, kiel iu, kiu estas absorbita en meditado. Li forlasis la ĉambron kaj, sekvite de la kutimaj korteganoj, iris al la stalo. Tie, li kisis la muzelon de la azeno.

– Mia bona amiko kaj kunulo, – li murmuris ĝemante – dum mi loĝis kun vi, promenante sur via dorso, mi pasigis horojn, tagojn kaj jarojn tre trankvile. Sed tuj kiam mi forlasis vin por, tra la ŝtuparo de ambicio, grimpi la tronon de grandeco, mi havis nur ĝenaĵojn kaj timojn…

Dum li paroladis, li jungis la azenon. Metis la selon sur ĝin. Metis la bridon. Fine, li surgrimpis kaj diris al la korteganoj, kiuj ĉirkaŭis lin:

– Sinjoroj, permesu al mi reveni al la libereco de miaj antaŭaj tagoj, ĉar sen libereco ne ekzistas feliĉo. Mi preferas trankvile manĝi pecon da ŝima pano, ol esti guberniestro. Mi ne suferu malsaton pro la kuracisto, mi ne estu kontraŭata de ĉiuj, piedpremata kaj minacata kiel mi estis. Adiaŭ.

Li diris tion kaj ekiris trotanta, lasante la mokemuloj, kiuj amuziĝis koste de li, en la malproksimo, desapontataj pro tia nobla gesto kaj prudento.

Li direktis sin al la palaco de la duko, sed ne atingis ĝin. La azeno stumblis kaj falis en profundan truon. Ĉar li ne sukcesis foriri, Sanĉo restis tie pacience atendante la leviĝon de la suno.

 

28 – Don Kiĥoto en Barcelono. La Kavaliro de la Blanka Luno

– Estas domaĝe – diris sinjorino Benta – ke mi nur diras al vi parton de la rakonto de la kavaliro de la Manĉo. Iun tagon, kiam vi kreskos kaj via inteligento estos pli inklina al la kulturo, ni legos la tutan verkon en la traduko al la portugala de la du Vicgrafoj, kiu estas bonega.

– Neniam bonega! – ekkriis Emilja. – Ni ne komprenas duonon de tio, kion ili diras.

– Ĝi estis verkita en antikva lingvo, ne plu uzata hodiaŭ. Hodiaŭ ni uzas la plej simplan lingvon. La verkistoj de antaŭaj tempoj skribadis en lingvo hodiaŭ nomata klasika. Plena je esprimoj, kiuj malaperis, pli riĉa, kun longegaj frazoj…

– Prezentu ekzemplon, avinjo!.

Sinjorino Benta ridis. Poste ŝi malfermis la libregon kaj serĉis frazon, kiu utilus kiel ekzemplo. Kaj ŝi trovis ĉi tiun, de la epizodo kun la mankatenitaj krimuloj…

“… tiel granda estis la ribelo, ke la gardistoj, kaj por kapti la krimulojn, kiuj malliberiĝadis, kaj por renkontiĝi vidalvide kun Don Kiĥoto, kiu atakintis ilin, ne sukcesis atingi tion de ili celata…

– Malordaĵo! – ekkriis Emilja. – Kia malrespekto rilate la leganto…

Sinjorino Benta klarigis:

– En ĉi longa frazo estas multaj verboj kaj ni bezonas atente legi.

– Ŝajnas salato – diris Emilja. – mi preferas nelongajn frazojn, el tiuj, kiujn ni glutas kaj komprenas sen la plej eta penado. La ĵus legata frazo provokas kapdoloron. Ili estas enigmoj.

– Por vi, infanoj, kiuj komencas koni la lingvon.

– Kaj kiel vi diras tion en moderna, simpligita lingvo?

– Oni povus diri tiele: “Tia estis la ribelo de la krimuloj, ke la gardistoj povis fari nenion antaŭ tiu duobla embaraso: la kaptitoj liberigante sin de siaj mankatenoj kaj Don Kiĥoto atakante ilin per sia glavo”.

– Bone – diris Nazulino. – Nun ĝi estas pli klara.

– Kaj ĝi ne donas al mi kapdoloron – aldonis Peĉjo.

– Nu, nu – diris sinjorino Benta. – Ni daŭrigu la rakonton pri la Kavaliro de la Manĉo, kiu jam estas proksima al la fino. Don Kiĥoto, post kiam Sanĉo foriris por regi la insulon, komencis sopiri pri li, kaj enuiĝi pro la konstantaj festoj en la palaco. Fine li decidis foriri. Li deziradis la aventurema subĉiela vivo.

Li adiaŭis la dukon kaj la dukinon, suriris la maljunan Rosinanton kaj foriris sen definita celo.

Hazarde li pasis proksime al la truo,  en kiu falis Sanĉo.

Li aŭdis ĝemojn interne. Kaj li haltis por aŭskulti. Voĉo diris:

– Ĉu eble tie supre ne ekzistas iu bonfarema animo, kiu bedaŭru malfeliĉulon kiu vivas em ĉi tombo?

– Sonas kiel la voĉo de Sanĉo! – pensis al si la kavaliro kaj por ke li bone certiĝu, li demande kriis: – Kiu plendas en la truo?

– Kiu estus se ne Sanĉo Panzo, la guberniestro de la insulo Malmultekostio kaj antaû tio la fidela ŝildisto de la fama kaj karmemora migranta kavaliro Don Kiĥoto de la Manĉo?

Kaj por pruvi ke li parolas la veron, li igis la azeno iai.

– Jen! – murmuris Don Kiĥoto. – La azenbleko kaj la homa voĉo estas konataj de mi. Atendu, amiko Sanĉo. Mi galopos al la palaco por peti helpon.

Don Kiĥoto reiris al la palaco kaj rakontis al la duko pri la katastrofo suferita de sia fidela ŝildisto. La duko miris pri tio, ke Sanĉo forlasis la registaron de la insulo kaj ordonis al siaj servistoj alporti ŝtupetaron kaj ŝnurojn por eltiri lin el la abismo. Kaj tio estis farita.

Kiam la kompatinda Sanĉo trovis sin for de la truo, lia unua gesto estis kuri al la palaco por danki al la bonaj savantoj.

Fronte al la duko, li riverencis kaj diris:

– Via ekscelenco donis al mi, sen ke mi tion meritis, la registaron de la insulo de Malmultekostio, kiun mi regis kiel eble plej bone. Subite la malamiko atakis nin. Okazis diablaĵoj. Fine ili rakontis al mi, ke mi estis la venkinto. Sed, venkinto aŭ malvenkinto, mi rimarkis, ke mi ne estas destinita al tiaj altaj postenoj. Kaj antaŭ ol la altaj postenoj forlasus min, mi forlasis ilin. Nuda mi eniris en la insulo kaj nuda mi forlasis ĝin – mi kaj mia azeno. Sed kiam mi venis ĉi tien, en la mallumo de la nokto, mi falis en tombon – kaj mi ankoraŭ estus tie, se ne estus mia bona mastro kaj sinjoro Don Kiĥoto. Jen ĉio, sinjoro.

La duko bedaŭris, ke Sanĉo forlasis postenon, kiun li tiel bone plenumis, kaj promesis trovi ion alian por li. Siaflanke, la dukino ordonis al la ĉefservisto regali lin per bonaj frandaĵetoj – la plej bona maniero konsoli lin pro la malfeliĉoj.

Feliĉa pro retrovo de sian fidelan varleton, Don Kiĥoto rapidis ekiri. Li denove adiaŭis la dukon, kun kiu li interŝanĝis la plej gravajn ĝentilajn vortojn. La dukino ordonis, ke oni donu al Sanĉo saketon kun ducent oraj eskudoj, kiun li kisis kun larmoj en la okuloj kaj metis en sian poŝon.

Bone pakata en sia fera kiraso kaj ripozante sur la ostoj de Rosinante kun Sanĉo malantaŭe sur la azeno, Don Kiĥoto haltis antaŭ la palaco. La fenestroj estis plenaj je nobeloj kaj honordamoj. En la ĉefa fenestro, la duko kaj la dukino aperis. Don Kiĥoto afable salutis ilin per sia lanco kaj foriris, salutate per svingantaj naztukoj. Li direktiĝis al Barcelono, ĉar tie la duko sendintis leterojn al amikoj, avertante ilin pri la alveno de la heroo.

Ili trotis kaj trotis, kaj fine alvenis al la granda urbo, ĝuste en la feritago de Sankta Johano. Tie, ĉio montris la tumulton de la festo.

Riĉe ornamitaj rajdantoj galopadis tra la stratoj. Muskedistoj pafadis kaj soldatoj sonigadis la tamburojn. La kanonoj de la ŝipoj salutadis per salvoj.

Don Kiĥoto kaj Sanĉo miris pri ĉio, kaj eĉ pli kiam grupo da kavaliroj alproksimiĝis al ili kun ĉi vortoj:

– Bonvena estu la hela lumturo de la migranta kavalireco, la brava, la nevenkebla kaj neimitebla Don Kiĥoto de la Manĉo!

Don Kiĥoto ne havis tempon por respondi. Li estis prenita en triumfo al la loĝejo de Don Antono Moreno (Brunulo), persona amiko de la duko, kaj li ricevis la saman altan traktadon kiun li ricevis ĉe la duka kortego.

Sanĉo ne povus esti pli feliĉa, ĉar la abundo de la manĝaĵo tie estis la sama kiel ĉe la domo de Don Diogo kaj ĉe la palaco de la Duko. Li manĝis, manĝis, manĝis ĝis preskaŭ eksplodo.

Ses tagoj ili pasigis ĉe festoj kaj senfindaj promenadoj.

Dum unu el tiuj vojaĝoj, Don Kiĥoto, ĉiam rajdante la potencan Rosinante kaj sekvita de Don Antono, trovis sin sur plaĝo kaj vidis kavaliron armatan de kapo ĝis piedoj, sur belega ĉevalo. La kavaliro haltis kaj parolis per aroganta tono:

– Famega kaj kuraĝa Don Kiĥoto de la Manĉo, sciu, ke vi havas antaŭ vi la Kavaliro de la Blanka Luno, kies memorindaj heroaĵoj kuras tra la mondo. Mi venis por mezuri mian forton kontraŭ viaj fortoj; kaj ĉar mi estas absolute certa pri mia supereco, mi konsilas al vi, ke vi kapitulacu por ne fali en hontema malnobleco.

Surprizita de tiom da aroganteco, Don Kiĥoto respondis:

– Mi ridas pri via aroganteco, kavaliro, kaj pri via naiveco je supozo pri tio, ke la paladino de La Manĉo povas kapitulaci sen batalo. Ni batalu. Deklaru viajn kondiĉojn.

– Jen ili – respondis la Blanka Luno – Se mi vin venkos, Via Moŝto retiriĝos al via hejmo en la vilaĝo kaj tie restos sen tuŝi vian glavon dum kvin jaroj. Se Via Moŝto venkos min, vi prenos miajn armilojn, mian ĉevalon kaj mian gloron.

Don Kiĥhoto akceptis la kondiĉojn kaj metis sin en pozicio batali.

Blanka Luno faris la samon. Subite, ili ĵetis sin unu kontrau la alia. La ĉevalo de Blanka Luno estis pli vigla ol Rosinante, tiel ke en la brusta interbatiĝo ĝi faligis Rosinanten kun Don Kiĥoto kaj ĉion ajn. La batalo estis decidita. Blanka Luno metis la pinton de sia lanco ĉe la gorĝo de sia falinta kontraŭulo kaj kriis:

– Vi estas morta, se vi ne konfirmas la interkonsentitajn kondiĉojn.

– Mi konfirmas – murmuris la manĉa heroo ĝemante.

La venkinto forgalopis. Sanĉo kaj aliaj amikoj levis Don Kiĥoton kaj metis lin sur brankardon. Kaj jen, la malgaja procesio al la loĝejo de Don Antono.

Tio estis aranĝo de la studento Karasko por savi Don Kiĥoton kaj sendi lin al lia familio. Karasko alivestis sin kiel la Kavaliro de la Blanka Luno. Don Antono prutedonis al li tiun bonegan rajdĉevalon, certa, ke per la unua batado ĝi faligos la ĉevalaĉon de Don Kiĥoto. Kaj ĉio okazis kiel ili antaŭe interkonsentis.

En granda doloro pro la falo kaj eĉ pli pro la morala malvenko, Don Kiĥoto pasigis ses tagojn sur lito, por kuracado. Je la sepa, li ekstaris. Li estis nun kapabla vojaĝi al sia vilaĝo. Li adiaŭis Don Antono, rajdis Rosinanten kaj, kapklinite, en granda malĝojo, li direktiĝis al sia hejmo. Survoje, eĉ ne unu vorto eliris el lia buŝo.

En la vilaĝo akceptis lin la pastro, la barbiro kaj la studento Karasko. Ĉiuj ameme ĉirkaŭbrakis lin. Enirinte la domon, la nevino kaj la mastrumantino ĵetis sin al li, radiantaj pro feliĉo.

Tiuj elmontroj pri amo, tamen, ne konsolis lin.

La memoro pri la fatala malvenko neniam forlasis lian menson, eĉ ne dum unu momento. Kaj pro tiom da ĉagreno kaj ĉagreno, li grave malsaniĝis.

Visitas: 1093