Lobato en Esperanto – 15

Don Kiĥoto por Infanoj

Ĉapitroj 09 kaj 10

 

9 – La gastejo kun la kapristoj

Sinjorino Benta daŭrigis:

– Liberiginte sin de la viroj, kiuj torturis lin, Sanĉo rigardadis de malproksime la batalon de la mastro kun la Biskajano. La fina venko tiel ekscitis lin, ke li kuris al Don Kiĥoto, por genuiĝi kaj kisi lian manon. Li diris:

– Kia grandioza venko, mia sinjoro! Mi kredas, ke alvenis la momento en kiu Via Moŝto donos al mi la insulon. Kaj estu certa, ke mi ĝin regos tre bone.

– Amiko Sanĉo – respondis la nobelo, – ankoraŭ ne estas aventuroj pri insuloj. Estas nenio pli ol simplaj renkontoj en kiuj la kavaliro ricevas gratvundojn kaj perdas parton de la orelo. Estu pacienca. Kiam venos la bona sezono, mi donos al vi la promesitan regnon.

Sanĉo, radiante de feliĉo pro la konfirmo de la promeso, helpis lin rajdi la tre maldikan Rosinante, kaj kun iom da malfacileco li ankaŭ suriris sian azenon. Kaj laŭ la dezerta vojo ambaŭ sekvis ĝis la ĉirkaŭaĵo de arbaro. Antaŭ tiu verdaĵo la ŝildisto diris.

– Ho, mia sinjoro. Via Moŝto sendis la Biskajanon al la randoj de la infero kaj pro tio mi opinias prudente meti nin en sekureco antaŭ ol venos la soldatoj de la reĝo. Tuj kiam la grupo alvenos al la urbo ili avertos la reĝon kaj la soldatoj postkuros nin.

– Silentu, Sanĉo – diris Don Kiĥoto. – Ne diru azenaĵojn. Kiu diris al vi, ke migrantaj kavaliroj estas submetitaj al la justeco de reĝoj? Trankviliĝu kaj lernu, ke se la soldatoj de la reĝo venos por aresti min, mi estus tiu, kiu arestos ilin. Sed diru al mi: ĉu vi iam legis rakonton pri kavaliro pli kuraĝa ol via mastro?

– Mi devas konfesi, sinjoro, ke mi ne scipovas legi nek skribi, kaj pro tio mi neniam legis iun ajn rakonton. Mi eĉ ne volas pensi pri tio. Nun mi devas zorgi pri via orelo, jes, ĝi multe sangas. En mia sakoj estas bona ungvento.

– Ho, Sanĉo, Sanĉo! – ekkriis la heroo, suprenrigardante la ĉielon. – Mi ne bezonus vian ŝmiraĵojn, se mi havus kun mi vazon de la fama balzamo de Fierabraso.

– Ĉu Balzamo de Fierabraso? – ripetis la ŝildisto, sulkigante la brovojn. – Diru al mi, sinjoro, kiel mirinda estas ĝi…

– Ho, ĝi estas ja balzamo, sed kia balzamo! Ĝi valoras tutan regnon. Atentu al tio, Sanĉo, per la balzamo de Fierabraso ni povas ridi pri iu ajn vundo, kiom ajn grava ĝi estas – kaj eĉ pri mortiga vundo. Komprenu tion, kion mi diros al vi. Kiam ni havos ĉi tiun balzamon, kaj en iu batalo mi estos tranĉata en du duonojn (tio ofte okazas en aventuroj), vi kuru al mia helpo, kunmetu la du partojn antaŭ ol ili malvarmiĝos kaj metu kelkajn gutojn de la balzamo en mian buŝon. Vi vidos, ke mi fariĝos sana kiel piro.

– Ve al mi, Sinjoro Don Kiĥoto! – ekkriis Sanĉo, ektimigita. – Se tiele estas, mi fordonos mian insulon kontraŭ ĉi balzamo. Mi povos vendi ĝin guto post gutoj, kontraŭ du moneroj, kaj per tia mono mi pasigos la vivon tiel feliĉa kiel fiŝo en akvo. Sed diru al mi, ĉu estas malfacile akiri la mirindaĵon?

– Kun la elspezo de duona monero mi povos fabriki ses glasojn – respondis la heroo.

– Ho Dio! – ekkriis Sanĉo, radiante. – Sinjoro Don Kiĥoto, instruu al mi ĉi recepton, tuj, tuj.

– Mi instruos al vi ĉi tiun kaj aliajn eksterordinaraĵojn, sed nun zorgu pri mia orelo, kiu multe doloras.

Sanĉo prenis vaton kaj ungvento el siaj selsakoj kaj zorge aplikis ilin al la parto de la orelo, kiu restis sur la kranio de la majstro. Nur tiam la Kavaliro de la Manĉo rimarkis, ke lia kasko estis ĉifita kaj neuzebla. Tiu ĉi eltrovo tre indignigis lin. Li ekkriis terurajn diraĵojn, ke li faros kaj okazigos, ke li disfendos ĉiujn trovotajn paladinojn je du partoj, ĝis li trovos novan kaskon, bonan kiel la ruinigitan.

Sanĉo ŝvitis por kvietigi lian furiozon.

– Amiko – diris fine Don Kiĥoto -, vidu ĉu en viaj selsakoj ankoraŭ restas io por manĝi. Mi devas iomete pensi pri mia korpo, ĝis mi atingos kastelon, kie mi povos tranokti kaj fari la balzamon.

Sanĉo, ekzamenis la selsakojn kaj diris:

– Ni havas ĉi tie nur peco da fromaĝo kaj cepo, krudaj bongustaĵoj kiuj ne estas indaj al kavaliro vaganta de la rango de mia mastro.

– Jes, jes – observis Don Kiĥoto. – Fakte, la famaj migrantaj kavaliroj manĝadis nur rafinitajn manĝaĵojn, proponitaj en bankedoj; la ceteran tempon ili nutris sin nur per pensaĵoj. Sed en la libroj ankaŭ oni legas, ke kiam paladinoj perdiĝas en dezertoj kaj arbaroj, kie ne estas bankedoj, ili rajtas manĝi sekajn fruktojn kaj rustikaĵojn, kiel tiuj, pri kiuj vi parolas. Ni do sekvu la ekzemplon de la majstroj. Venu fromaĝo kaj cepo.

– Nu – diris Sanĉo. – De nun mi plenigos miajn selsakojn laŭ la ordono de la kavaliraro – fajnajn sekajn fruktojn por Via Moŝto kaj por mi kolbasoj kaj aliaj rustikaĵoj.

– Mi ne diris, ke kavaliroj manĝas nur sekajn fruktojn, Sanĉo. Ili kontentiĝas pri ili, kiam estas nenio alia. Kaj ankaŭ pri kelkaj specialaj herboj, kiujn mi konas.

– Laŭdata estu Dio! – ekkriis la eskviro. – Tre multe mi ĝojas, ke vi. konas tiajn herbojn, ĉar en tia dezerto estas tre verŝajne, ke ni devos imiti Rosinanten.

Kaj dirante pli da tiaj aferoj, ili manĝis ĉion, kio estis en la selsakoj. Poste ili rajdis kaj ekiris por serĉi bonan gastejon. Tamen ne estis troveblaj kasteloj, nek gastejoj. Ili trovis nur kelkajn kabanojn de kapristoj.

La kapristoj ĝentile akceptis la grandan heroon kaj lian ekskviran dikventrulon – kaj ankaŭ Rosinanten kaj la azenon. La du malsataj vojaĝantoj tuj flaris la aromon el kaldrono sur la fajro kaj kun buŝoj plenaj je  salivo, ili komencis admiri ĝin per la okuloj.

Kiam venis la tempo por manĝi, la ĝentilaj kapropaŝtistoj invitis ilin al vespermanĝo. Malnova sitelo, renversita, estis la sidloko proponata al Don Kiĥoto. Sanĉo kaŭris malantaŭ li. La nobelo intervenis:

– Por ke vi sciu, Sanĉo, pri agrablaĵoj, kiu ekzistas en la kavalira arto, kaj kiel ĝi honorigas la homojn, kiuj estas ĉe iu kavaliro, mi volas, ke vi sidiĝu apud mi, kaj manĝu kaj trinku kun mi. Kavalireco estas la patrino de egaleco.

– Mi estas tre dankema pro tia alta honoro – respondis Sanĉo; – sed mi preferas manĝi staranta ol sidiĝi ĉe la dekstra flanko de tablo de imperiestro. Sardino kun pano en angulo, sen etiketo, gustumas al mi multe pli bone ol farĉita meleagro ĉe tiuj luksaj tabloj, kie ĉiu gasto devas maĉi malrapide kaj trinki glutetojn kaj viŝi la buŝon per puntoplenaj buŝtukoj, kaj ne rajtas terni aŭ tusi aŭ kraĉi kiam li emas.

– Lasu ĉi ridindajn konsiderojn, Sanĉo, kaj sidiĝu apud mi. Dio altigas la kavaliron, kiu sin humiligas.

Kaj Don Kiĥoto tiris Sanĉon per la brako kaj sidigis lin apud si.

La kapristoj, rustikaj homoj, nenion komprenis pri tiuj palacaj babiladoj kaj silente rigardadis tiajn ekzotikajn figurojn, kiuj ŝajnis vere malsataj. Pecetoj kaj pecetoj da kuirita kaproviando galopis al iliaj respektivaj gorĝoj.

La deserto estis fromaĝo pli malmola ol ŝtono kaj kelkaj manplenoj el aveloj, sed ĉio tre bone akompanata de vino. El la du felsakoj, kiuj estis tie, unu tute malpleniĝis.

Don Kiĥoto el la Manĉo, por kontentigi sin, prenis kelkajn avelojn kaj ekrigardis ilin.

– Mi sopiras pri la antaŭa jarcento. Feliĉa jarcento – li diris -, ora jarcento! En tiu tempo ne ekzistis io mia, io via. Jes, miaj amikoj, en tiuj tempoj ĉiuj mortemuloj havis la saman rajton pri la bonaĵoj de la tero. Por nutri sin, ili nur bezonis la fruktojn kaj nuksojn, kiujn la arboj produktadis. La kristalklaraj fontoj kvietigis ilian soifon; la laboremaj abeloj donis al ili bonodoran mielon. Humilaj kabanoj funkciis kiel ilia hejmo. Ĉio estis paco, konkordo, amikeco. Homoj ne trompis unu la alian, ĉar la mensogo ankoraŭ ne ekzistis. Justeco ne sciis tion, kio estas intereso. Nur poste ĉi monstroj aperis, por veneni la korojn de homoj. Ne plu la natura egaleco. La virto foriris, kaj hodiaŭ, persekutataj de ĉiuj, la virtoj ne plu trovas koron por ŝirmi sin. Nur malvirto regas, miaj amikoj.

– Nur perverseco. Estis por batali kontraŭ la invadon de malbono, ke la ordeno de la kavaliroj estis establita, la nura ordeno kiu defendas la malfortulojn kaj protektas lal georfojn. Kapristaj fratoj: Mi apartenas al ĉi ordeno, kaj mi kore dankas al vi pro la bona bonvenigo, kiun vi donis al mi kaj al mia fidela eskviro.

Simpla manpleno da aveloj inspiris la heroon de La Manĉo al tiu bela prelegeto pri la Ora Epoko – prelegeton ne komprenata de la kapristoj, kaj kiun Sanĉo aŭskultis senatente, ĉar li pensadis pri pli gravaj aferoj, dum li maĉadis la viandon kaj englutadis la vinon.

Post la paroladon, Don Kiĥoto volis komenci alian, sed Sanĉo, kiu dormemis, interrompis lin per ĉi vortoj.

– Moŝto, ĉu vi ne rimarkas, ke ĉi viroj laboris la tutan tagon kaj ili nun bezonas liton?

– Mi bone komprenas vin, mia amiko – respondis la heroo. – La vaporoj de la vino jam grimpis en vian kapon.

– Se mi libere akvumis mian gorĝon, mi opinias ke vi ankaŭ ne neglektis la sian – spontanee respondis Sanĉo.

– Mi konsentas – respondis la nobelo. – Kuŝu kaj dormu, se vi volas. Mi restos kie mi estas, ĉar miaj kunuloj de la kavalira ordeno ne dormas – ni ĉiam gardu. Sed antaŭ ol enlitiĝo, venu kaj surmetu pli da ungvento ĉe mia orelo.

Unu el la kapristoj volis vidi la vundon kaj diris al Don Kiĥoto pri ia bonega kuracilo. Li prenis manplenon da rosmarenfolioj, maĉis ilin, faris plastron per la pasto, kaj metis sur la vundo. Bonega kuracilo. Minutojn poste la doloro malaperis. Don Kiĥoto retiriĝis al alia kabano, kaj Sanĉo, nestita sur pajloj, inter Rosinante kaj la azeno, ekblovis kiel balgo de fajroblovilo.

Sinjorino Benta interrompis la rakonton ĉe ĉi punkto car la horloĝo sonis la naŭan.

– Al la litoj, al la litoj, infanoj!

 

10 – Renaskiĝo de la vicgrafo

Je la posta vespero, antaŭ ol la rakontado komencis, onklino Nastasja eniris kun la Vicgrafo en la mano.

– Vidu, sinjo – ŝi diris – kian perversaĵon la geknaboj faris al la kompatinda Vicgrafo! Mi trovis lin premata ĉe la premilo. Rigardu. Li estas kvadrata kaj disŝirita interne. Peĉjo opinias, ke maizospiko estas pasto de kuko, kiu prenas la formon, kiun ni volas.

Sinjorino Benta ekzamenis la malgajan sciencan maizospikon. Li aspektis kiel tiuj estaĵoj kiuj en antaŭaj tempo estis submetitaj al torturo. Kaj muta. Mortinta. Absolute mortinta.

– Kia domaĝo! – ekkriis la maljunulino. – Tre sperta, delikata Vicgrafo. Kaj ĉio danke al la artoj de fraŭlino Emilja…

Emilja protestis.

– Ne mi, sinjorino Benta. Artoj de Don Kiĥoto. Don Kiĥoto vivis aventuron kun la Vicgrafo kaj frakasis lin per la lanco. Laŭmerite…

– Kial laŭmerite, Emilja?

– Kiu ordonis al la Vicgrafo enmiksiĝi? Don Kiĥoto estis kvieta ene de la libro, kun glavo, ŝildo, lanco. La Vicgrafo venis kun la ŝtupetaro. Do, Don Kiĥoto havas malfortan cerbaĵon. Li opiniis, ke la ŝtuparo estas alo de ventmuelejo kaj la Vicgrafo estas sorĉisto, la sorĉisto Frestono. Kaj li ĵetis sin de la supro de la librobreto sur la Vicgrafo. La malsaĝulo, anstataŭ eviti aŭ deteni la baton per ŝildo, atendis, ke la libro falos kaj platigos lin. Nun li estas kvadratega, tre senformega. Feliĉe mi savis lian sciencon…

Sinjorino Benta daŭre kontemplis la restaĵojn de la Vicgrafo.

– La rimedo, Nastasja – ŝi fine diris, alparolante la nigrulinon – estas trovi alian maizospikon kaj profiti ĉi kapon, brakojn kaj kruroj. Iru kaj faru tion nun, ĉar donas al mi aflikton vidi nian Vicgrafon en tia ruiniĝo.

– Elektu ruĝan maizospikon – kriis Emilja kiam la nigrulino ekforiris.

– Kial?

– Kiel variaĵo. Mi scivolas pri tio, kiel aspektos la Vicgrafo el ruĝa maizospiko. Kaj ĉar oni diras, ke ruĝa maizo havas pli da vitaminoj ol blanka maizo, eble la Vicgrafo el ruĝa maizo estos pli scienca ol tiu el blanka maizo.

Duonhoron poste onklino Nastasja reaperis kun la nova Vicgrafo. Stranga Vicgrafo ĉar li havis malnovan kapon, malnovajn brakojn kaj malnovajn krurojn enŝovitaj en spika korpo ruĝeta, draŝita en tiu momento. Onklino Nastasja lasis vicon da maizgrajnoj, kiuj iris de supre malsupren, entute dudek kvin.

Sed la eminenta Vicgrafo restis silenta. La infanoj skuis lin sed li diris nenion. Emilja decidis eksperimenti gutojn de la buljono de la antaŭa Vicgrafo sur lin. Mirinda efiko! La estaĵo larĝe malfermis la okulojn, ekmovis brakojn kaj krurojn kaj fine murmuris: “materio altiras materion per forto kiu estas rekte proporcia al la produkto de ties masoj kaj inverse proporcia al la kvadrato de la distanco inter ili”.

– Ĉu mi ne diris? – ekkriis Emilja venkeme. – Ĉu mi ne diris ke la buljono estis el pura scienco? Sufiĉis nur gutigi la enhavon de la flakono sur la stultan maizospikon, por ke li fariĝu tiel scienca, ke eĉ la leĝon de gravito li  konas parkere, sen eraro.

Ĉiuj miris pri la miriaklo. Onklino Nastasja, sen scii kion diri, kuris al la kuirejo dum ŝi kucosignadis sin.

– Ho Dio! Ni vidas ĉion en ĉi mondo…

Post longaj komentoj pri la mirinda evento, sinjorino Benta reprenis la fadenon de la rakonto.

Visitas: 312