Lobato en Esperanto – 15

Don Kiĥoto por Infanoj

Ĉapitroj 11 kaj 12

 

11- Granda batalo kun mulistoj. Don Kiĥoto kaj Sanĉo ricevas bategojn

– La sekvantan tagon, tre frumatene, Don Kiĥoto kaj Sanĉo adiaŭis la bonajn kapristojn kaj ekiris sian vojon. Trairinte vastan arbaron, ili eliris en kampon, tra kiu fluis rivero kun klara akvo. La loko ŝajnis al ili tiel bela, ke ili deĉevaliĝis kaj liberigis la ĉevalojn, por ke ili libere paŝtiĝu.

Majstro kaj eskviro sidiĝis sur la dolĉa herbaro kaj malfermis sian selsakoj, ĉar la vespermanĝo de la antaŭa nokto jam estis digestita. Ili manĝis kun bona apetito. Fidante pri la bona humoro de Rosinante, Sanĉo ne malliberigis ĝin kaj el tio venis katastrofo, ĉar, kiam aro da bestoj aperis, la ĉevalo kuris por ludi kun ili. Tiuj ĉevaloj tamen malsatis; ili volis herbon kaj ne feston. Pro tio, per piedbatoj kaj mordoj, ili atakis la ostafaskon kaj rompis ĝian jungilaron. La posedantoj de la aliaj ĉevaloj tion vidis kaj alkuris al la entrudiĝanto. Nu, krom piedbatoj, ricevi batojn estis multe por la kompatinda Rosinante. Ĝi falis teren, tute vundita.

Antaŭ tia insulto, Don Kiĥoto prenis sian glavon kaj atakis la mulistojn, sekvata de Sanĉo kun klabo en la mano.

Okazis furioza batalo, kun glavofrapoj kaj bastonfrapoj. Finfine, venkitaj pro la granda kvanto da malamikoj, Sanĉo falis kaj Don Kiĥoto kolapsis apud la falinta Rosinante. La mulistoj, certaj pri tio, ke ili estis mortintaj, haste surĉevaliĝis kaj forkuris.

La unua, kiu rekonsciiĝis, estis Sanĉo. Li malfermis la okulojn. Kaj profunde ĝemis.

– Sinjoro Don Kiĥoto! Ho, Sinjoro Don Kiĥoto!…

– Kion vi volas de mi, amiko? – respondis la nobelo per malforta voĉo.

– Se vi povus doni al mi kelkajn gutojn de tiu balzamo de Fierabraso… Ĝi certe estas tiel bona por batoj per bastono kiel por vundoj de glavo.

– Mi ŝatus havi bonan botelon da tiu mirindaĵo ĉi tie! – diris la heroo de Manĉo. – Sed mi ĵuras al vi, ke, atinginte iun kastelon, la unua afero, pri kiu mi zorgos, estos provizi min per bona kvanto.

– Ho, sinjoro, kiel ni povas iri al kasteloj, se ni ne kapablas eĉ stariĝi?

– Ĝenaĵoj de la aventura vivo, mia kara. Ofte tio okazas. Kavaliro estas preta fariĝi reĝo aŭ imperiestro kaj “zaz”! Katastrofo okazas kaj la revoj foriras.

– Volu Dio, sinjoro, ke fatala katastrofo ne okazu al ni antaŭ ol mi atingos la promesitan insulon…

– Trankviliĝu, amiko Sanĉo. Vi ekhavos vian insulon. Sed ni ne plu parolu pri tio kaj ni vidu, ĉu Rosinante povas leviĝi, ĉar ĉi-foje ankaŭ la kompatinda ĉevalo ricevis sian dozon.

– Kompreneble ĝi ricevis? Ĉu ankaŭ ĝi ne estas migranta ĉevalo? Tio, kio ĝojigas min, estas ke mia azeno ne eniris en ĉi danco. Jen tie, la friponeto, ĝuante sin en la herbaro, sen pensi pri io ajn en ĉi vivo.

– Vi vidas, Sanĉo, ke Fortuno ĉiam lasas malfermitan pordon. Aŭdu. En la foresto de Rosinante, mi ne ĝenas esti portata sur via azeno ĝis mi resaniĝos je miaj vundoj. Tio okazas en la libroj. La bona Sileno, gardanto de la dio Bakĥo, eniris la urbon de cent pordegoj, Tebo rajdante azenon. Do leviĝu, konduku ĉi tien la azenon kaj ni foriru antaŭ alvenos la nokto.

La kompatinda eskviro, kriante dudek veojn, tridek ĝemojn kaj plurajn kriojn pro doloro, tre malfacile sukcesis stariĝi, kaj jen li iris al la azeno, lamante je unu kruro. Kaj alportis ĝin. Poste li helpis Rosinanten, kiu malfacile ekstaris kvarpiede. La plej granda laboro tamen estis ekrajdi Don Kiĥoton sur la azeno. Huf! Tion li sukcesis post grandega peno. Li ligis la bridon de Rosinante al la vosto de la azeno kaj ektiris ĝin per la brido. Kaj  ili foriris.

 

12 – Aventuroj ĉe la gastejo

La Vicgrafo, kiu ne aŭdis la komencon de la rakonto de dom Kiĥoto nenion komprenis.

– Kiu estas ĉi frenezulo? – li demandis.

– Ĉu vi ne scias? – ekkriis Emilja. – Li estas la fama migranta kavaliro de Manĉo, tiu, kiu platigis vin.

– Tiu,  kiu platigis min? – ripetis la Vicgrafo, sulkigante la brovojn. – Mi ne estas platigata.

Emilja ridis.

– Li platigis la alian korpon, kiun vi havis, Vicgrafo. Tiu ruĝeta korpo estas nova, vi ricevis ĝin hodiaŭ.

Sed la Vicgrafo nenion komprenis. La geknaboj rakontis al li pri lia tuta antaŭa vivo, aŭ pli ĝuste, la antaŭa vivo de la alia maizospiko. La buljono de scienco, per kiu Emilja trempis lin, estis nura scienco, ne estis la memoro de lia pasinteco, tiel ke la nova Vicgrafo konis nur sciencajn leĝojn, eksperimentojn, stelojn kaj atomojn, kaj la distancon de la Tero ĝis la Luno. Sed li memoris nenion pri sia pasinteco.

– Ĉu vi ne memoras tiun kokido kiu manĝis la butonojn el grajno, kiujn vi havis sur la brusto? – demandis Nazulino.

– Ne! – respondis la nova vicgrafo, kun vizaĝo de iu, kiu vere ne memoras.

Peĉjo montris sin timema. Kio okazas? Onklino Nastasja nur ŝanĝis la korpon de la Vicgrafo. La kapo estas la sama. Ĉu eblus al la Vicgrafo pensi per iu parto de sia korpo, anstataŭ pensi per la kapo?

– Avinjo, ĉu vi ne trovas tion stranga? – demandis la knabo. – Ĉu ne estas mirinde, ke la Vicgrafo ne pensas per la kapo?

Sinjorino Benta suspiris.

– Ho, mia filo, mi vidis en nia bona lando tiom da homoj, kiuj ne pensas per la cerbo. Mi ne miras, ke al nia Vicgrafo okazas la samo. Ĉio eblas en ĉi mondo…

– Daŭrigu la rakontadon, avinjo – petis la knabino. Kaj sinjorino Benta daŭrigis:

– Tre bone. Post tiu grandega batado, Sanĉo, tre malfacile, metis sian mastron sur la azenon kaj foriris, tirante la azenon je la brido.

Ili marŝis dum leŭgo kaj duono, ĝis aperis gastejo, kiun la nobelo tuj konsideris kiel kastelo, malgraŭ la kontraŭa opinio de Sanĉo. Ili ankoraŭ diskutadis pri ĉi punkto kiam ili alvenis. La gastejestro sulkigis la brovojn, kiam li vidis tiun specon de fantomo vestita per feraĵo, kliniĝanta sur azeno. Li demandis al Sanĉo, kiu ili estas kaj kion ili volas.

– Nenion gravan – respondis Sanĉo. – Ĉi tiu estas la glora kavaliro vaganta, kiu ruliĝis de klifo malsupren kaj kelkaj ripoj rompiĝis. Kun ripozo kaj kuracado, li tuj resaniĝos.

La edzino de la gastejestro, bonega virino, tuj venis por helpi, akompanata de malbone vestita asturia servistino. Malbela kiel ŝi ne ekzistis, kompatindulino. Plata kapo, vizaĝo pli larĝa ol longa, unu okulo straba, la alia ruĝa. Iomete ĝiba kaj preskaŭ nana. Kaj tre malpura, ĉar ŝi neniam forlasis la fornon. Maritornes estis ŝia nomo.

Helpata de Maritornes, la gastejestro faris liton kunmetante tri malglatajn tabulojn sur du ŝanceliĝantaj benkoj. Sur la tabuloj li etendis malnovan maton kaj malpurajn littukojn. Tie la granda heroo de La Manĉo, kuŝiĝis tute plena je ĵus preparitaj kataplasmoj kaj ungventoj.

– Sinjorino – diris la eskviro dum la virino metadis la bandaĝojn – ne algluu al li la tutan kataplasmon, ĉar ankaŭ mi vere bezonas kelkajn.

– Ĉu ankaŭ vi falis en la truon? – demandis la bona virino.

– Ne, – diris Sanĉo; – sed kiam mi vidis mian mastron ruliĝi malsupren, mi sentis tian ŝokon, ke mi tute rompiĝis interne.

– Kaj kiel nomiĝas la paciento? – volis scii Maritornes.

– Don Kiĥoto el la Manĉo, la plej kuraĝa kaj nobla inter ĉiuj migrantaj kavaliroj, pasintaj, nunaj kaj estontaj – respondis Sanĉo.

– Kaj kio estas tio pri migranta kavalira afero? – demandis la junulino.

– Migranta kavaliro estas peco el feraĵo, kiu aŭ fariĝos imperiestro aŭ fariĝos muelita de bategoj.

Don Kiĥoto, kiu aŭdis la demandon de la purigistino, ne komprenis la bonegan difinon de la eskviro. Pro tio li ne kontraŭis Sanĉon sed diris:

– Sinjorinoj de ĉi belega Kastelo, mia alveno ĉi tien ne indas bedaŭri. Mia eskviro diros al vi tion, kiu mi estas, ĉar ne konvenas al mi fanfaroni. Mi simple dankas vin pro tiom da mirindaj zorgoj, kiujn mi eterne memoros.

Belega kastelo, eskviro! Estis vortoj, kiujn la gastejestrino kaj la purigistino neniam antaŭe aŭdis, kaj pro tio ili nenion komprenis.

Sed ili tre bone komprenis la dankvortojn. Ili kontente ridetis kaj post multaj riverencoj ili foriris.

En la grenejo, kie oni metis la dispremitan heroon, estis amaso da seloj kaj litkovriloj de mulisto, kiuj ankaŭ loĝis en la gastejo. Sed la mulisto ankoraŭ ne estis en la ĉambro. Sanĉo, kiu ne sciis pri tio, decidis profiti de tiu rubaĵo, por uzi ĝin por fari liton dekoble pli bonan ol la ligna, sur kiu lia mastro ĝemadis. Li ordigis ĉion, kuŝiĝis kaj tuj ekdormis.

Don Kiĥoto tamen, kies kapo estis eterna vulkano de aventuroj kaj sorĉâĵoj, tenis la okulojn malfermitaj, kiel leporo. Silento regis en la duonmallumo, nur rompita de la fumoplena olelampo, kiu bruladis, pendanta de trabo. La heroo reveme pensadis pri sia senkompara Dulcinea. Dume, la mulisto kiu estis ekstere, fininte prizorgi siajn bestojn, venis al la grenejo por dormi. Li eniris piedpinte por ne veki la malsanulon, ĉar li sciis ke li estas tie.

Sed al Don Kiĥoto la mulisto aspektis kiel la sorĉisto Frestono mem, lia malamiko, kiu tien venis por ataki lin. Li sidiĝis sur la liton kaj pretigis sin, malgraŭ la doloro, por kapti la kruelan malamikon. Kiam la mulisto preterpasos lian liton, du maldikaj brakoj kaptis lin, dum triumfa voĉo kriis:

– Mi kaptis vin, perversulo! Vi estas mia kaptito!

Surprizita, la mulisto defendis sin. Li forte pugnobatis la mentonon de Don Kiĥoto. Komencis la batalo. La mulisto grimpis sur la liton kaj piedpremis la heroon, kiel vinfaristoj tretas la vinberojn. La tabuloj de la lito rompiĝis.

Ĉio falis. Fariĝis konfuzaĵo de kavaliro vaganta, mulisto, pintoj de tabuloj kaj rompitaj benkoj. Ĉio dancis la sarabandon de freneza pugnobato kiu iras, piedbato kiu venas, kapo kiu sentas frapon, laŭta bruado kiu surdigas.

Fine la mulisto liberiĝis el la manoj, kiuj lin kaptis kaj, ankoraŭ furioze, direktiĝis al la angulo, kie li lasis la kovrilojn. Li trovis super ili grasan ronkantan korpon. La mulisto ne demandis aŭ argumentis. Li daŭre pugnobatis kaj piedbatis tiun grasan mason. Sanĉo eksidis, skuita, opiniante ke ĝi estas koŝmaro – kaj ili du ekbatalis.

Aŭskultinte la bruon, la posedanto de la gastejo alproksimiĝis kun lanterno enmane kaj klopodis por apartigi la batalantojn. Iu kalcitris lin. La lumo estingiĝis – kaj la batalo furioze daŭris en la mallumo.

En alia ĉambro de la gastejo, dormadis taĉmentano de la Sankta Frateco (kiu estis tiutempe la nomo de la la hispana polico). La bruego vekis lin. Li stariĝis kaj decidis interveni. Li prenis la bastonon (kiu estis lia simbolo de aŭtoritato) kaj la ladskatolon kie li havis siajn titolojn kaj palpante iris al la loko el kie venis la krioj.

– Je la nomo de la reĝo kaj de la Sankta Frateco! – li kriis, per voĉo kiel tondro.

En la malforta lumo de la ĉambro, li vidis figuron kuŝantan sur la tero, meze de la ruiniĝo de la lito. Li antaŭeniris al la figuro. Li kaptis lin je la barbo kaj, rimarkinte, ke li ne moviĝas, kriis:

– Fermu la pordojn! Iu mortigis viron ĉi tie!

Ĉi vortoj timigis la aliajn. La batalo inter Sanĉo kaj la mulisto finiĝis. La posedanto de la domo kaŝeme iris piedpinte al sia ĉambro. La mulisto kuŝiĝis kaj ŝajnigis dormi. La taĉmentano petis lumon por ke li povu agi kiel reprezentanto de la leĝo. Aŭdinte tion, la gastejestro, kiu estis foriranta, estingis la lampon sur la trabo kaj lasas ĉion en profunda mallumo.

La nura rimedo kiun la taĉmentano pensis estis rebruligi la fajron en la kamentubo. Sed li bezonis duonhoron por blovi la ardaĵojn.

Dume Don Kiĥoto revenis el sia sveno kaj eligis serion da doloraj suspiroj, je kies fino li ekkriis per malforta voĉo:

– Amiko Sanĉo, ĉu vi dormas? Ĉu vi dormas, Sanĉo amiko?

– Ĉu dormi?! – respondis Sanĉo. – Kiel oni povas dormi en tia infero, atakata de cent mil diabloj? Unu el ili disbatis min per pugnobatoj kaj prenis mian bonegan liton.

– Tiele estas – diris Don Kiĥoto. – La kastelo estas sorĉita. Ankaŭ la fifama Frestono batis min.

Tiam la taĉmentano reaperis, kun la lanterno lumoplena. Sanĉo ektimis.

– Ho, sinjoro! Ĉu tiu, kiu venas ne estas la sorĉisto Frestono? Ĉu li revenas kun torĉo por vidi ĉu ni ankoraŭ havas ostojn nerompitajn?

La reprezentanto de la Leĝo surpriziĝis pri trovo de du vivantajn virojn flustranta unu al la alia anstataŭ la mortinton. Li alproksimiĝis al Don Kiĥoto kaj demandis:

– Do, mia bonulo, kiel vi fartas?

– Insolentulo – ekkriis la heroo de Manĉo. – Kiel vi kuraĝas alparoli per ĉi impertinenta maniero al la plej glora migranta kavaliro?

La taĉmentano koleriĝis, metis la lanternon antaŭ la vizaĝo de la eksmortinto kaj foriris, grumblante mil insultojn.

– Mi diris al vi, amiko Sanĉo – filozofiumis la heroo de Manĉo. – Mi diris al vi, ke tiu viro estas mia malpacema kaj furioza malamiko Frestono. Ĉu vi estas konvinkita? Leviĝu, Sanĉo, kaj iru al la kastelestro por peti olivoleon, vinon, salon kaj rosmarenon. Per tio mi preparos la bonegan balzamon de Fierabraso. Per ĉi medikamento ni resaniĝos dum palpebrumo.

Sanĉo ekstaris por plenumi la ordon kaj palpante foriris. Li stumblis ĉi tie, stumblis tie, ĝis li trafis la taĉmentanon, kiu aŭskultadis ĉe la pordo. Sanĉo pensis ke li estas la posedanto de la domo.

– Ho, sinjoro! Por kiu vi estas, bonvolu doni al mi iom da salo, rosmareno, olivoleo kaj vino, por ke unu el la plej bonaj migrantaj kavaliroj en la mondo, grave vundita de la sorĉisto Frestono, povu resaniĝi.

Aŭdinte tiajn vortojn, kiuj ŝajnis al li sensencaj, la taĉmentano tuj komprenis, ke li parolas kun frenezuloj. Tamen li permesis al Sanĉo serĉi la gastejestron kaj peti de li la necesajn medikamentojn.

Don Kiĥoto prenis la ingrediencojn kaj miksis ilin laŭ sia maniero; poste li ordonis al la eskviro meti la miksaĵon surfajre, boli ĝin kaj verŝi ĉion en botelon. Sanĉo sekvis la ordonojn laŭ la vortoj kaj, kiam la botelo estis preta, la heroo de La Manĉo “baptis” ĝin per kelkaj preĝoj diritaj per magiaj manieroj. Kaj sen pacieno por pruvi la virtan efikon de la mirinda balzamo, li trinkis preskaŭ la tutan enhavon de la botelo.

La rezulto ne povus esti pli rapida. Li vomis kun la furiozo de iu, kiu vomas sian animon kaj intestojn. Lin tuj venkis malforteco kaj abunda ŝvitado, kiuj igis lin fali en la liton kaj dormi dum horoj. Kiam li vekiĝis, li sentis sin preskaŭ bone. Li ekstaris. Li eksperimentis la muskolojn. Ĉio en ordo. Li povas denove ekaventuri.

Gapante antaŭ la mirinda miraklo, Sanĉo petis al dom Kiĥoto por doni al li la reston de la botelo. Sed kiam li verŝis la malagrablan drogon en sian stomakon, li preskaŭ mortis. Venis teruraj kramfoj, kio igis lin ruliĝi sur la planko kriegante. Sanĉo kriis mil malbenojn kontraŭ la balzamon kaj aliajn malbenojn kontraŭ la senanima homo, kiu elpensis tiun recepton.

– Amiko Sanĉo – diris Don Kiĥoto trankvile – ĉu vi scias, pro kio la mirinda balzamo produktis en vi la efikon kontraŭan al tiu, kiu ĝi operaciis en mi? Vi ne estas migranta kavaliro. La bonega efiko validas nur por tiuj, kiuj estis armitaj kiel kavaliroj.

– Kaj kial vi ne diris tion al mi antaŭe? Mi ne suferus tion, kion mi suferas – ekkriis Sanĉo kaj plu tordiĝis pro la kramfoj. Nur unu horon poste li trankviliĝis.

Sentante sin vigla kaj feliĉa, Don Kiĥoto decidis eskapi de tie serĉe de novaj aventuroj. Li mem selis Rosinanten kaj la azenon, sur kiun li metis la palan kaj ĝemantan Sanĉon. Li surĉevaliĝis kaj, ĉe la pordo de la gastejo, diris al la gastejestro kaj al dudek aliaj ĉeestantoj:

– Sinjoro kastelestro, mi neniam forgesos vian sindoneman ĝentilecon. Se vi havas ian servon por postuli de mi, mi ĵuras per la ordeno de la migranta kavalireco, ke mi tuj kontentigos ĝin.

– Mi, sinjoro kavaliro – diris la viro -, mi nur volas ke via moŝto pagu la fakturon por via tranoktado en mia gastejo.

– Ĉu gastejo? – Don Kiĥoto ripetis kun admiro. – Do, ĉu ĉi tio estas gastejo?

– Jes ja, mia sinjoro.

– Strangaĵo! – ekkriis Don Kiĥoto. – Ŝajnis al mi ekde la komenco ke mi estis en grandioza kastelo. Sed kio ajn ĝi estas, kastelo aŭ gastejo, la kavaliraj reguloj malpermesas al mi pagi por loĝejo. Gastejestroj kaj kastelanoj estas same devigataj ricevi la vagantajn kavalirojn senpage, konsiderante la sennombrajn laborojn, kiujn ili plenumas pro amo al homaro.

– Mi havas nenion komunan kun kavaliraj reguloj – diris la gastejestro. – Mi havas la regulojn de mia komerco. Ekzistas ŝuldo. Mi volas ke vi. pagu ĝin.

– Vi, granda kanajlo, krom tio, de vi estas malbona gastejestro, estas perfekta stultulo – respondis Don Kiĥoto – kaj sen plia konsidero, spronis Rosinante kaj ekiris. Li ne retrorigardis, sekve li ne vidis, ĉu la ekskviro lin sekvadas.

Dum la kavaliro eskapis, la mastro de la gastejo pensis pri Sanĉo. Se la mastro ne pagis, la servisto pagos – kaj li ekiris por serĉi la kompatindan Sanĉon. Nu, Sanĉo estis eskviro konvinkita pri la kavalireco kaj la ordonoj de la kavalira ordeno, do li ripetis ĉiujn vortojn de sia mastro. Bedaŭrinde ĉe la gastejo estis kelkaj junuloj el Sevilo kaj Kordovo, friponoj petolemaj,  ŝercemaj kaj malicemaj, kiuj decidis profiti la okazaĵon. Ili kuris al Sanĉo kaj deĉevaligis lin de la azeno.

– Ni bernu lin – kriis unu.

Kia bona ideo! Ili kuris serĉe de dikan litkovrilon, kiu estis en angulo. Ili metis Sanĉon sur la litkovrilo kaj ekriis: – Supren! Supren! Supren! Denove! Supren! Unu plian!…

Sanĉo fariĝis flugpilko! Li freneze kriadis. Li petegis. Ploris. Sed la uloj – Hop! Supren! Supren!…

Don Kiĥoto, de malproksime, aŭdis la kriojn. Rekonis la voĉon kaj galopis reen por savi la eskviron. Sed la pordo de la gastejo estis ŝlosita. Li serĉis alian. Li ne trovis. Kaj li restis ekstere por observi la torturon de la kompatinda Sanĉo en la korto. La muro estis alta kaj malpermesis ke li vidis la scenon, sed super la muro li rigardis rapidan aperon de Sanĉo, kiel flugpilko, tuj post ĉiu “supren”. Kaj tio daŭris longe ĝis kiam la junuloj laciĝis.

Kia sufero! Sanĉo, tute muelita, malfacile surgrimpis la azenon. Li tuj petis trinki. Maritornes alportis al li akvon. Sanĉo grimacis. Li volis vinon. Venis la vino. Ĉimomente la junuloj malfermis la pordegon.Ĝuste kiam Sanĉo estas trinkonta la vinon, li aŭdis Don Kiĥoton krii de la alia flanko de la pordego:

– Sanĉo! Sanĉo! Ne trinku tiun perfidan alkoholaĵon, ĉar ĝi mortigos vin! Mi havas ĉi tie la mirindan balzamon de Fierabraso, kiu kuracos vin dum palpebrumado. Kaj li montris al li la botelon.

Sed Sanĉo jam konis la drogon.

– Tenu ĝin ĉe vi, moŝto, via nigra balzamo. Do, ĉu vi forgesis tion, ke via drogo efikas nur por vagantaj kavaliroj?. Kaj li verŝis en la gorĝon la vinon, alportitan de Maritornes.

La junuloj forpelis lin, sed antaŭe la gastejestro prenis de sur la azeneto la selsakojn, kiel pagon pro la ŝuldo.

Visitas: 209