Don Kiĥoto por Infanoj
Ĉapitroj 13 kaj 14
13 – Batalo kontraŭ la ŝafoj
– Kompatinda Sanĉo! – ekkriis Nazulino. – Eble li ankoraŭ ricevos la insulon promesita de Don Kiĥoto. Sed mi ne volus insulon, eĉ Madagaskaron, kontraŭ tiu prezo.
– Mi volus – diris la pupo.
– Kompreneble. Ŝtofaj estaĵoj, sen ripoj, povas esti piedbatata la tutan vivon kaj nenio doloros aŭ rompiĝos. Sed la kompatinda Sanĉo, malgraŭ tio, ke li estis diketa, devis havi siajn ripojn tute frakasitaj. Kion utilas insulo por viro kun rompitaj ripoj?
La Vicgrafo intervenis kun sia scienco.
– Rompado de ripoj vere ne tiom gravas – li diris. – Oni denove riparas ilin. Multe pli danĝera estas rompado de la kranio.
– Kial? Kranio ankaŭ estas ripareblaj. Ĉiuj osto ripariĝas – kontraŭis Peĉjo.
– Jes, sed kiam la kranio rompiĝas, peceto da rompita osto vundas la cerbon kaj la paciento restas kun problemo. Oni ne povas tuŝi la homan cerbon. Ĝi estas tiel bone aranĝita, ke eta misfunkciado kaŭzas terurajn malsanojn – frenezo, perdo de memoro, mil aferoj. La plej granda mirindaĵo kiu ekzistas estas la cerbo.
– Estas vere – konsentis Emilja. – Ĉiuj mirindaĵoj sur la Tero, faritaj de homoj, venas de la cerbo – militoj, krimoj, frenezo…
– Vi troigas, Emilja – diris Peĉjo. – La malbonaĵoj, ja sed ankaŭ la bonaĵojn. Inventoj, artaĵoj, libroj kaj aliaj…
Onklino Nastasja eniris en tiu momento kun kribrilo plena je pufmaizo.
– Pufmaizo ankaŭ! – kriis Nazulino. – Vivu la cerbo de onklino Nastasja!
– Vivu! Vivu! – ĉiuj kriis.
Dum ili manĝadis la pufmaizojn de onklino Nastasja, sinjorino Benta daŭrigis.
– Sanĉo – ŝi diris – lasis la gastejon tre malforte kaj tute ĉagrenita. Por trankviligi lin, Don Kiĥoto provis pruvi al li ke ĉio estis nura petolado de la teruraj sorĉistoj. Sed Sanĉo komencis ne kredi je tio.
– Ho, mia sinjoro, – Mi opinias ke plej bone estas, ke ni iru hejmen. Paco inter familianoj valoras pli ol ĉiuj imperioj de ĉi mondo.
En tiu momento ili vidis polvon en la malproksimo. Don Kiĥoto fiksis sian rigardon.
– Amiko Sanĉo – li diris – ŝajnas, ke ĵus alvenas mia granda tago de gloro. Ĉu vi vidas tiun kirladon de polvo? Estas grandega armeo kiu marŝante alproksimiĝas. Rigardu!… Maldekstre leviĝas alia polvonubo. Ĝi devas esti la kontraŭa armeo. Ili batalos unu kontraŭ la alia…
La du armeoj estis nenio pli ol du ŝafaroj.
Sanĉo certe ne eraris, pensante ke ŝafoj estis militistoj. Sed kun tia varmo kaj certeco lia majstro asertis tion, ke li dubis pri si mem kaj konfesis ke vere povas esti du armeoj.
– Hej, Sanĉo mia! – ekkriis la heroo. – Ni iru al tiu monteto, por ke ni povu pli bone vidi kaj mi tuj diros al vi, kiuj estas tiuj armeoj kaj kiu ilin komandas.
Ili grimpis la monteton. Don Kiĥoto rigardis, rigardis kaj diris:
– La armeo je la maldekstra flanko apartenas al imperiestro Alifanfarono kaj tiu je la dekstra al reĝo Pentapolino, lia potenca malamiko. La mahometano Alifanfarono volas trudi siajn malbenitajn kredojn al reĝo Pentapolino, kiu estas fidela ano de Kristo. Pro tio mi devas preni la flankon de tiu lasta kaj kune kun li ataki la malfidelulojn.
Sed Sanĉo, kiu vidadis nenion el ĉio, kuraĝis diri:
– Ho Sinjoro! Via moŝto sonĝas. Mi vidas nek Alifanfaronon nek Pentapolinon – verdire, ajna armeo. Mi nur distingas du ŝafarojn…
– Kiel? – ekkriis Don Kiĥoto. – Ĉu vi ne aŭdas la henadon de ĉevaloj kaj sonon de la kornetoj?
– Mi aŭdas nenion el tio, kion vi diras. Mi aŭdas blekadon de ŝafoj, nur tio.
Don Kiĥoto malestime ridetis.
– Vi estas malkuraĝulo, iu numido, kiu ne meritas partopreni en la batalo. Restu ĉi tie kiel spektanto. Vi vidos mian fortan brakon decidi la batalon dum palpebrumado.
Li diris tion kaj spronis Rosinanten – kaj li ekflugis, kun sia lanco malalta, rapide kiel fulmo, al la du armeoj. Sanĉo provis haltigi lin, kriante:
– Sinjoro, sinjoro! Haltu! Revenu! Ili ne estas maŭroj, nek gigantoj, nek armeoj. Simplaj ŝafoj, kaj se vi mortigos kelkajn ni devos pagi ilin koste de niaj dorsoj.
La heroo ne atentis. Li galopis en vera deliro.
– Sus! Kavaliroj kiuj batalas sub la standardo de la kuraĝa Pentapolino, sekvu min! Post momento mi detruos la soldataron de la fifama Alifanfarono.
Li alvenis al la grego. Li eniras ĝin kun impeto, trapikante la pacajn timigitajn bestojn per sia lanco. Kaj unu, kaj du, kaj tri kaj kvar.
. . La paŝtistoj rapidis por defendi la bestojn. Ili metis ŝtonojn en la ŝtonĵetilojn kaj komencis bombadi la heroon. Don Kiĥoto daŭre mortigis la ŝafojn, dum li kriis:
– Kie vi estas, kie vi kaŝas vin, ho perversa Alifanfarono? Venu ĉi tien kaj dum lukto ni mezuru fortojn. Mi defias vin!
Sed unu el la ŝtonoj atingis lin kaj li kriis pro doloro. Li haltis por gluti la balzamom. Dum li renversis la botelon, ŝtono atingis ĝin kaj reduktis ĝin al pecetoj. Tuj alia ŝtono trafis la kavaliron ĉe la buŝo kaj forigis plurajn dentojn. Alia vundis unu el liaj manoj. Fine unu ŝtono trafis lian frunto kaj igas lin fali, senkonscia.
La paŝtistoj ĉirkaŭis lin kaj, opiniante, ke ili mortigis lin, Ili fuĝis de tie kun la grego, portante sur la dorso la sep aŭ ok ŝafojn, kiuj estis viktimoj de la lanco…
Ĉe la supro de la monteto, Sanĉo skuas la barbon kaj malbenas la tagon kiam, pro malbenita insulo, li finiĝis kiel ŝildisto de tia frenezulo. Kiam li vidis lin fali, li kuris por helpi lin, kriante:
– Ĉu mi ne diris? Mi diris, ke ili estas ŝafoj, sinjoro Don Kiĥoto. Nu, jen vi nun…
Sed la mallerta kavaliro vaganta ĝemadis sur la grundo kun la ĉiama diraĵo:
– Diableca sorĉisto Frestono! Denove ĉio ŝanĝiĝis por mi. Li transformis du potencajn armeojn en ordinarajn gregojn da ŝafoj. Fifama ruzulo. Ho, amiko Sanĉo! Venu pli proksimen kaj resanigu min je ĉi vundoj. Mi fariĝis pecoj.
– Mi diris tion. Mi avertis vin. Obstinulo, ĉu ne? Nun vi devas ĉion teni. Ĉu vi volas scii ion plie? La sakoj kun la bandaĝoj kaj la ŝmiraĵo restis ĉe la malbenita gastejo kiel pago de la ŝuldo. Ni nenion havas.
Sanĉo senesperiĝis, parolis pri reveno al la vilaĝo, pri rezigni pri ĉio, inkluzive pri la insulo.
– Sanĉo, Sanĉo – ĝemis Don Kiĥoto – vi devas esti pacienca. Malbono kaj bono ne estas eternaj. Nek unu nek la alia daŭras longe. Ni neniam estas pli proksimaj al venko ol kiam ĉio ŝajnas perdita.
– Pardonu min, sinjoro. – diris Sanĉo per acida tono – sed Via Moŝto ŝajnas pli taŭga por predikisto ol por migranta kavaliro. La problemo estas tamen, ke la selsakoj restis tie kaj tio, kion ni devas fari nun estas malsati.
– La Ĉiopovulo, kiu nutras birdojn kaj insektojn, ne permesos, ke ni restu sen manĝaĵo.
– Sekve ni manĝu ĉi herbojn ĉi, kiujn, laŭ via diro, vi bone konas. Sed mi persone preferus konsoliĝi per bona peco da pano kaj fromaĝo. Mi ne naskiĝis herbomanĝanto.
– Ĉio estos riparata je la fino de la vojaĝo. De nun vi gvidu min. Vi rajtas elekti la venontan ripozlokon.
Kun granda malfacileco, Don Kiĥoto surgrimpis kaj ili ekiris. Io tamen ĝenadis nian heroon: li perdis kelkajn dentojn…
– Buŝo sendenta estas kiel muelilo sen muelŝtono, – li ripetadis al si.
Por eltiri lin el sia malgajo, Sanĉo diris:
– Mi scivolas pri tiu Mambrino, mia sinjoro, ĉar vi ĉiam parolas pri li. Kiu li estas?
La vizaĝo de la heroo de La Manĉo montris sin pli feliĉa.
– Mambrino, amiko Sanĉo, estis maŭro kun sorĉa kasko. Iun tagon li perdis ĝin al Sakripanto, post terura batalo.
– Ĉu la kasko estas vere altvalora?
– Tiel altvalora ke mi jam promesis ĝismorte batali kontraŭ kavaliro kiu posedas ĝin. Mia granda revo estas havi la helmon de Mambrino.
Ili pasigis la posttagmezon pri tio parolante. Venis nokto. La malsato fariĝis intensa. Ĉiufoje, kiam li rememoris la perditajn selsakojn, Sanĉo ĝemis. Kaj ili ne vidis eĉ ombron de homa loĝejo.
Fine, kiam la mallumo estis kompleta, ili vidis lumaĵon malproksime. Domo ne estis, ĉar la lumo moviĝadis. Ĉiam pli proksimaj. Estis ne nur unu lumaĵo, sed pluraj. Sanĉo ektremis, kaj kelkaj haroj de Don Kiĥoto ankaŭ hirtiĝis. Sed la heroo regis sin.
– Amiko Sanĉo – li diris – ni havu aventuron terura! Ni bezonos la tutan energion de nia animo kaj la tutan forton de niaj brakoj.
La du iris al unu el la flankoj de la pado, Sanĉo malantaŭe. La figuroj aspektis al ili kiel fanatomoj, aperaĵoj. Ĉirkaŭ dudek estaĵoj surĉevalaj. Figuroj tenantaj torĉojn kaj grumblante funebran vortojn per obtuza voĉo. Malantaŭe venis nigra portilo, sekvata de ses kavaliroj nigre vestitaj.
Antaŭ la stranga akompanantaro Sanĉo sentis malforton ĉe la genuoj, kaj Don Kiĥoto ankaŭ iom ŝanceliĝis. Nur por momento. Li memoris pri la rakontoj legitaj en libroj kaj venis al lia menso ke eble estis mortinta kavaliro perfide vundita, ia krimo, kaj li devus esplori. Tuj kiam ĉi ideo venis al li, la instinto pri lukto revenis. Li firme tenis la lancon enmane kaj stariĝis meze de la vojo.
– Haltu! – li kriis per ordona voĉo. – Diru al mi nun, kiu vi estas, de kie vi venas kaj kien vi iras. Kaj ankaŭ kion vi portas en tiu portilo. Mi suspektas ke vi estas perfiduloj.
– Ni hastas – respondis unu el la viroj sur ĉevalo – kaj ne estas tempo por kontentigi tiom da demandoj.
– Aŭdaculo! – ekkriis Don Kiĥoto. – Ĉar vi ne volas respondi, defendu vin! – kaj li atakis.
La mulo, sur kiu rajdis la viro, ektimis, saltis kaj ĵetis lin surteren. Don Kiĥoto rapidis kontraŭ la dua kaj ankaŭ faligis lin per lancopuŝo. Li atakis la trian. Vidinte tion, la aliaj ekkuris, teruritaj.
– Venko! Venko! – kriis la kavaliro de la Manĉo.
– Venko! Venko! – Sanĉo ripetis, kun freneza entuziasmo, pro tio ke preskaŭ ĉiam ili estis venkitaj.
La unua viro estis ankoraŭ sur la tero, kun la torĉo brulanta ĉe lia flanko. Don Kiĥoto deĉevaliĝis kaj kuris por meti la pinton de sia glavo ĉe lia gorĝo, ordonante al li kapitulaci.
– Mi pli ol kapitulacas – ĝemis la malfeliĉulo – ĉar mi eĉ ne kapablas movi. Mi havas rompitan kruron. Sinjoro, se vi estas bona kristano, ne mortigu min. Estos sakrilegio kontraŭ kompatinda pastro.
– Se vi estas pastro, kion vi faras ĉi tie? – demandis la nobelo.
– Taskojn de mia pastra misio – respondis la viro – aŭ, preferinde, devojn de mia misio. Mi, kune kun dek unu aliaj klerikoj, akompanas la korpon de maljuna nobelo kiu mortis en Baeza, sed petis enterigon en Segovio, lia patrio. Jen ĉio.
– Kiu mortigis la maljunan nobelon? – demandis la heroo.
– Dio, pere de maligna febro – diris la pastro.
– Nu, tiaokaze mi ne devas venĝi lian morton. Mi tamen deklaras al via ekscelenco, ke mi nomiĝas Don Kiĥoto el la Manĉo, migranta kavaliro, kiu travojaĝas la mondon por korekti maljustaĵojn.
– Mi esperas, sinjoro kavaliro, ke vi korektu mian rompitan kruron – ĝemis la pastro.
– Tion mi ne kapablas fari, tio, kio estas farita, farita estas. La kulpo estas de vi mem kaj liaj kunuloj, kiuj promenis dumnokte, nigre vestitaj, kun lumigitaj torĉoj, en grupo kiu pli similas al sekvantaro de Satano.
– Mi konfesas nian kulpon – respondis la pastro – sed helpu min kaj forigu mian piedon el sub la mula hufo, tio tre doloras.
Don Kiĥoto alvokis sian ŝildiston por ke li helpu la malfeliĉulon, sed Sanĉo ne venis. Li traserĉadis grandan korbon da manĝeblaĵoj, kiujn la fuĝintaj klerikoj forlasis dum la batalo. Li elprenis la enhavon el ĝi kaj metis ilin en du improvizitajn sakojn, kiujn li aranĝis sur la azeno.
Nur post tio li kuris por kontentigi la nobelon.
– Neeblas, sinjoro, fari du aferojn samtempe. Jen mi ĉi tie.
Sanĉo levis la pastron kaj metis lin sur la mulon. Kaj diris:
– Se la pastraro demandos al via moŝto pri tio, kiu lasis vin en ĉi stato, respondu, ke estis la fama Don Kiĥoto el La Manĉo, la Kavaliro de la Malĝoja Figuro.
La pastro kapjesis kaj foriris ĝemante.
14 – La aventuro de la akvopistiloj
– Tio, kion mi ŝatas ĉe Don Kiĥoto – observis Peĉjo – estas tio, ke li respektas neniun. Timo ne estas kun li. Ĉu estas kleriko, ventomuelejo aŭ mulisto, li iras kun lanco kaj glavo al ili, kvazaŭ ili estus ŝafoj.
– Li estas kuraĝa – konsentis Nazulino. – Domaĝe, ke li ne ĉiam venkas. Cervantes estas perversa. Li malbone traktas la rolulon.
– Tio estas por ekvilibrigi aliajn kavalirajn vagantajn rakontojn – klarigis sinjorino Benta – en kiuj la herooj ĉiam venkis. Post kiam vi kreskos, ni legos kelkajn el ili.
– Kiel tiu de la Dekdu Paladinoj el Francio – observis Peĉjo. – en tiuj aventuroj okazis grandaj bataloj. Sinjoro Rolando kaj sinjoro Olivejro, ekzemple, alfrontis armeojn de tricent mil maŭroj kaj venkis ilin.
Rolando havis la faman glavon Durandalo, bonegan por malfermi maŭrojn de supre malsupren. Kiam mi legas la historion de la Dekdu el Francio, mi ekscitiĝas. Kaj ĉi tie en la Bieneto de la Flava Pego jam okazis mirinda aventuro, en kiu mi partoprenis.
– Ho, kia novaĵo. Rakontu! – diris sinjorino Benta.
– Ĉu vi promesas ne koleri kontraŭ mi?
– Promesite.
– Nu, jen. Ĉu vi memoras tiun maizkampon, kiun vi plantigis malantaŭ la baseno, kie la Senkorna Bovino trinkas?
– Kiel mi povas ne memori? Ĝi estis bela maizkampo. Granda, verdega, preskaŭ preta por pleniĝi je floroj, kiam malbonulo eniris tien kaj ĉion detruis…
Peĉjo palpebrumis al Nazulino.
– Ĉu vi neniam suspektis, kiu eble estis tiu malbona homo, avinjo? – li demandis.
– Nu, kiu povus esti! Iu frenezulo, kiu preterpasis dumnokte laŭ la vojo…
– Estis Rolando, avinjo! – diris la knabo.
– Kiu Rolando?!
– Jes, Rolando, la ĉefa kavaliro el la Dekdu Paladinoj el Francio. Rolando enkarniĝis en mi kaj…
Sinjorino Benta larĝe malfermis la okulojn, mirigita.
– Do, Peĉjo, vi volas diri, ke tiu, kiu faris tion, estis vi?
– Mi klarigos ĉion, avino – respondis la knabo. – Estis en semajno, en kiu mi legis libreton pri la rakonto de Karolo la Granda kaj la Dekdu Paladinoj el Francio. Mi eklegis kaj ekscitiĝis, pli kaj pli varma, ĝis mi ne plu eltenis min. Mia kapo turniĝis – ĝi fariĝis same kiel tiu de Don Kiĥoto. Mi konvinkis min, ke mi estas Rolando mem. Kaj mi iris al la ĉambro de antikvaĵoj kaj elprenis tiun glavon, kiu apartenis al via maljuna onklo Kaproarestanto, kaj mi akrigis ĝin ĉe la muelŝtono. Kaj kiam vi eliris kun onklino Nastasja kaj Nazulino por viziti vian amikon Teodoriko, ho, kia festo! Mi kuris al la maizkampo kaj ne vidis maiztigojn antaŭ mi. Mi vidis nur maŭrojn!
Estis tricent mil maŭroj! Ho! Mi falis sur ilin kun mia glavo, kia aventuro. Mi tute detruis ilin. Eĉ ne unu restis! Mi fariĝis feliĉoplena…
– Nastasja! – kriis sinjorino. – Venu por scii, kiu detruis nian maizan kampon. Peĉjo!
Nastasja aperis kaj balancis la kapon.
– Mi jam suspektis tion, sinjo. Tiu rakonto pri freneza nekonatulo ĉiam ŝajnis al mi iomete stulta. Ĉi knabo… ho Dio!
– Sed vere ne estis mi, avinjo – diris Peĉjo. – Estis Rolando. Li eniris en mia korpo, mi ĵuras. Tiaj aferoj okazas en la vivo, vi scias.
– Mi scias, mi scias. Mi scias, ke mi vivas kun la plej grandaj frenezuloj de la mondo. Sed ni daŭrigu nian rakonton pri Don Kiĥoto. Kiel vi vidas, la frenezo de Don Kiĥoto estas pli ofta ol vi pensas. Tio farita de Peĉjo estas nenio pli ol “kiĥotaĵo”. La persono, kiu eniris en vi, ne estis Rolando, estis la heroo de Manĉo…
Kaj sinjorino Benta daŭrigis:
– La fakto pri tio, ke Sanĉo nomis Don Kiĥoton kiel Kavaliro de la Malĝoja Figuro perturbis la kapon de la heroo. Fine, li ne rezistis kaj diris:
– Diru al mi, Sanĉo. Kion signifas ĉi diraĵo pri Kavaliro de la Malĝoja Figuro?
– Ho, sinjoro! La kazo estas ke, kiam mi vidis vian vizaĝon ĉe la lumo de la torĉo, ĝi ŝajnis al mi tiel stranga, tiel melankolia…
– Ho, mia Sanĉo – diris la heroo – kiam oni estas ene de la vilaĝo oni ne vidas la domojn. Sciu, ke vi havis puran inspiron. La migrantaj kavaliroj devas havi kromnomojn – kaj de nun mi adoptos ĉi tiun kromnomon kaj mi havos tre strangan kaj malgajan figuron pentrita sur mia ŝildo.
– Tio estas nenecesa, sinjoro! – diris Sanĉo. – Sufiĉas, ke vi aperos nature kaj ĉiuj diros: “Jen la Kavaliro de la Malĝoja Figuro!”
Don Kiĥoto amuziĝis; li ridis. Tiam ili rekomencis la marŝon al monteto, kiu invitis ilin al ripozo.
Sanĉo malfermis la sakojn kaj elprenis la manĝaĵojn prenitajn de la klerikoj, homoj kiuj, ordinare manĝas nur frandaĵojn. Ili kontente manĝis. Tamen ne estis vino kaj kiam ne estas vino, akvo bonas. Don Kiĥoto kaj Sanĉo ĉirkaŭrigardis, serĉe de ian fonton. Proksime, la vegetaĵaro estis pli abunda – signo de grunda humideco. Eble rivereto trapasas tie.
Tiel rezonante, ili ekstaris, prenis la kondukilojn de Rosinante kaj de la azeno kaj direktis sin tien. La nokto estis je plenluno – luno kiun Don Kiĥoto mense komparis kun Dulcinea.
Subite, ili komencis aŭdi ion. Dum ili antaŭen iradis, la bruo kreskis. Eble ĝi venis el iu eta rivero. Sed ili tuj komprenis, ke tio ne estis eta rivero, ĉar ne estis nur akva bruo. Estis io pli. Sanĉo ektimis. Liaj kruroj komencis ŝanceli. Miksate kun la bruo de akvo verŝanta el iu ŝprucaĵo, aŭdiĝis ritmaj sonoj de batoj kaj la bruado de fero.
La loko estis plena je grandaj arboj, kiujn la vento skuis. La surdigaj batoj, la bruado de fero, la plaŭdado de akvo kaj la duonmallumo de la nokto, ĉio plenigis la koron de Sanĉo je la plej sincera timo. La kuraĝa Don Kiĥoto tamen ne timis. Li suriris sian ĉevalon, metis sian ŝildon en la brako kaj, svingante sian lancon, diris:
– Amiko Sanĉo, la ĉielo volis, ke mi naskiĝu por revivigi la Oran Epokon en ĉi tiu degenerinta jarcento, kaj la destino rezervis por mi la plej grandajn agojn. Kiom ajn peniga estos la aventuro, kiu sin prezentos, mi ne evitos ĝin. Streĉu la selon de Rosinante kaj atendu min ĉi tie. Se mi ne revenos el ĉi aventuro, vi reiros al nia vilaĝo kaj diros al ĉiuj, ke via mastro pereis kiel pereas la veraj herooj – en batalo!
Aŭdinte ĉi vortojn, Sanĉo ekploris infanecajn larmojn.
– Ho, mia kara mastro! Kial vi okupiĝos pri tiaj konfuzaĵoj? Ĉu vi ne jam estas tre fama pro tiom da heroaĵoj kiuj jam okazis? Se mia mastro pereos, adiaŭ mia insulo! Memoru, sinjoro, ke mi havas edzinon kaj infanojn kaj sen la insulo ili ĉiuj estos senhelpaj. Ho, sinjoro, almenaŭ atendu ĝis tagiĝo. Dum la tago la danĝeroj estas malpli teruraj.
– Tage aŭ nokte, ĉio estas la samo por la Kavaliro de Malĝoja Figuro – respondis la heroo – kaj neniu diru tion, ke Don Kiĥoto ne plenumis sian devon ĉar li timis la nokton. La ĉielo helpos min kaj prizorgos vin, se mi pereos. Ni iru. Streĉu la selon de Rosinante kaj atendu min ĉe ĉi punkto ĝis kiam mi revenos venkinta.
Sanĉo pensis, ke nenio haltigos lian mastro kaj decidis fari ruzaĵon por ke li almenaŭ atendu tagiĝon. Li ŝajnigis streĉi la ĉirkaŭzonon de Rosinante, sed fakte li ligis la malantaŭajn krurojn de la ĉevalo, tiamaniere ke kiam Don Kiĥoto spronis, anstataŭ galopi la ĉevalo komencis skuiĝi.
– Ĉu vi rimarkas?, sinjoro – diris la ŝildisto kontenta – ke la ĉielo min aŭdis kaj malhelpas al vi forlasi min. La ĉevalo ne obeas la spronadon.
Don Kiĥoto dancis sur la ĉevalo; li forte spronis sed Rosinante faris ĉion escepte forlasi la lokon. Fine la heroo rezignis.
– Nu.Tiaokaze mi atendu la tagiĝon surĉevale – kaj li suspiris.
– Ĉu vi ne dormos? – demandis Sanĉo.
– Kompreneble, ne – respondis la heroo. – Dormu vi, mia Sanĉo, por tio vi naskiĝis. Mi parolados kun miaj altaj pensoj.
– Ne ĉagreniĝu, mia mastro. Mi ne intencis ĝeni vin.
La stranga bruo en la malproksimo daŭris, kaj la timo de Sanĉo kreskis. Kaj li kreskis tiom, ke… ke li neintence faris ion, kion mi ne necesas diri. Mi nur diru ke subite Don Kiĥoto sentis teruran fetoron.
– Kio estas tio, Sanĉo? Kio okazis? – demandis Don Kiĥoto dum li kovris la nazon.
– Ne estas mia kulpo, sinjoro. Kulpas tiu, kiu venigis min al ĉi timinda loko, plena je teruraj bruoj…
Don Kiĥoto ne volis aŭdi plie. Li ordonis al Sanĉo ke li iru malproksimen. Kaj je la unua fojo depost la foriro de la vilaĝo, la fidela ŝildisto devis dormi kvindek paŝojn for de sia mastro.
Ĉe tagiĝo Sanĉo leviĝis kaj singardeme liberigis la krurojn de la ĉevalo. Rosinante eksaltis feliĉe kaj Don Kiĥoto vekiĝis. Kaj li opiniis, ke la kontento de la ĉevalo estas bona aŭguro por komenci la novan aventuron. Li denove adiaŭis Sanĉon, kaj diris, ke li estis laŭleĝe menciata en sia testamento, por ke, eĉ se li ne ricevus la insulon, lia estonteco estos trankvila.
Sanĉo profunde kortuŝiĝis, ploris kaj ĵuris, ke li neniam forlasos tian bonegan majstron.
La amo de la ŝildisto ankaŭ tuŝis la heroon. Tuj, tamen, Don Kiĥoto reagis kontraŭ la krizo de sentimentalo kaj militeme marŝis al la loko, de kie venadis la strangaj bruoj. Sanĉo sekvis lin piede, tirante la azenon. Kiam ili atingis la supron de la monteto, ili vidis malsupre rustikan konstruaĵon apud altaj rokoj, tra kiuj traspasis la torento de la akvo.
Ĝuste de tiu punkto venadis la strangaj batoj.
Rosinante ektimis kaj baŭmis. Sanĉo flaviĝis. Sed irante iomete pli, ili eltrovis la kaŭzon de ĉio. Estis grandaj mueliloj movataj de la akvo.
Don Kiĥoto tute desapontiĝis, kaj Sanĉo, manoj ĉe la koksoj, freneze eksplodis je ridego, pro la desapontiĝo de sia mastro. Furioze, la heroo batis lin dufoje sur la dorso per lancofrapoj.
– Ho, sinjoro! Ĉu vi ne vidas, ke mi ridas? – diris Sanĉo.
– Pro tio mi punas vin – diris Don Kiĥoto. – Mi ne estas objekto de moko. Ĉu mi povus konjekti, ke la bruoj estas de mueliloj movataj de la akvo? Mi tre nature supozis, ke ili estas ronkado de gigantoj – kaj se ili estus gigantoj vi vidus, kiel bele mi fortranĉus iliajn kapojn.
– Mi vere kredas – diris Sanĉo. – Sed via Moŝto devas agnoski, ke ĉi aventuro estis tre amuza…
– Mi ne neas, ke ĝi estis, sed ŝildisto neniam devas malrespekti sian mastron. Tion vi faris.
– Bone, bone, sinjoro. Pardonu min pro tio. En venontaj okazoj mi bridos min.
– Kaj nur tiamaniere ni restos amikoj – konkludis Don Kiĥoto.
