Lobato en Esperanto – 15

Don Kiĥoto por Infanoj

Ĉapitroj 19 kaj 20

 

19 – Tio, kioi okazis en la gastejo

– Kial ili havis felsakojn por la vino, avinjo? – demandis Nazulino.

– En Eŭropo, en la pasinteco, la vino estis stokata en sakoj, precipe el feloj de kaprino. Hodiaŭ ne plu. La vino estas stokata en bareloj kaj boteloj.

– Ho! – ekkriis Emilja. – Eble pro tio kelkaj homoj diras “ebria kiel kaprino”.

– Eble, mi ne scias. Mi scias, ke kaprinoj ne trinkas alkoholaĵojn. La origino de antikvaj popularaj esprimoj estas ĉiam tre konfuza, kaj mi ne surpriziĝos, se la klarigo de Emilja estos adoptata de iu filologo, kiu estas la homo kiu studas tiajn aferojn.

– Sufiĉe pri Emilja, avinjo – diris Nazulino ĵaluze. – Daŭrigu.

Emilja montris al ŝi la langon kaj sinjorino Benta daŭrigis.

– Iom poste – ŝi diris – tri amikoj de Kardenio eniris la gastejon, por vespermanĝi. Sanĉo iris por alvoki Don Kiĥoton.

Ili manĝis feliĉe. Dum la deserto, la kavaliro de la Manĉo prelegis pri la mirindaĵoj de kavalireco. Post la parolado ĉiuj retiriĝis por dormi. Sed ne Don Kiĥoto.

Li iris al la korto, armis sin kaj ekrajdis la maldikan Rosinanten. Kun ŝildo sur brako kaj lanco en la mano, li iradis kaj venadis por gardi la gastejon, por ke sorĉistoj kaj gigantoj ne ĝenu la dormon de la princo kaj la aliaj.

Vidinte tion, Maritornes havis malicetan ideon. En la malantaŭa parto de la korto estis eta fenestro ĉe la supro de la domo. Tie ŝi iris kaj subite ŝi aperis tre afliktita. Ŝi tordadis la manojn, kun la okuloj al la ĉielo.

Ŝi mansignis al la kavaliro per malesperaj gestoj, kvazaŭ petante ke li helpu ŝin.

Don Kiĥoto tuj imagis tion, ke la malpura servistino estis bela kaptita princino kiu venis por peti helpon al la vojaĝanta kavaliro. Li alproksimiĝis al la fenestreto. Li stariĝis sur la selo kaj etendis la brakojn al la malfeliĉa kaptita kastelanino.

La fiulino tamen rapide ligis liajn manojn per rimeno, kaj  ligis la rimenon al riglilo. Kaj forkuris ridante kiel frenezulino.

Sentante sin kaptita, Don Kiĥoto kriis por Sanĉo. Senrezulte. Sanĉo ronkadis en la plej profunda dormo de sia vivo. Don Kiĥoto ekkriis, en tiu tragika pozicio, tute senmova, kun la manoj supren, sur la maldika, Rosinante, kiu ne moviĝadis.

– Mi estas sorĉata per “secula seculorum”, – li pensis al si, certa, ke li denove estis viktimo de iu sorĉisto. Kaj tiele li pasigis la nokton.

Ĉe tagiĝo, kvar surĉevalaj viroj haltis ĉe la pordo de la gastejo kaj frapis.

– Kavaliroj aŭ ŝildistoj – kriis al ili Don Kiĥoto -, ĉu vi ne scias, ke la pordoj de ĉi kastelo malfermiĝas nur je la sunleviĝo? Foriru kaj atendu ĝis tagiĝos kaj la kastelestro akceptos vin.

– Pri kia diablo de kastelo kaj kastelestro parolas tiu bastardo? – ekkriis unu el la viroj, mirigita antaŭ tiu viro sur kadavreca ĉevalo kaj manoj en la aero. – Do, tia aĉa taverno fariĝis kastelo! Ni vidas ĉion en ĉi vivo…

Kaj li kriis al Don Kiĥoto:

– Venu malsupren kaj malfermu por ni la pordon, kiu estas plej bone.

– Insolenta! – kriis la kavaliro. – Ĉu vi pensas, ke mi aspektas tavernisto?

La viroj ridis kaj daŭre frapis ĉe la pordo. La gastejestro venis por malfermi ĝin, oscedante. La viroj laŭte kriante salutis lin sed la bruo ektimis Rosinanten kaj ĝi eskapis. Don Kiĥoto pendis de siaj ligitaj pojnoj. La doloro faris ke li terure muĝis. Sen ke la gastejestro vidu, la petola Maritornes flugis al la fenestro kaj malligis la ŝnuron. La heroo de La Manĉo falis surteren.

Sed li tuj ekstaris kaj saltis sur la ĉevalo. Kaj, skuante sian lancon en la aero, ekkriis per terura voĉo:

– Se unu el vi kuraĝas diri, ke mi meritis la sorĉon, kiu viktimigis min ĉi-nokte, konsideru defiata de nun. Sed tio, se princo Mikomikono permesos.

La vojaĝantoj malfermis la buŝon. Ili nenion komprenis. Necesis, ke Kardenio, per rapidaj vortoj, klarigu pri la frenezo de Don Kiĥoto. Kaj ili, post granda ridegado, proponis partopreni en la komedio de la etiopa princo. Kardenio prezentis ilin al la heroo de Manĉo kiel homoj de sia akompanantaro, kiuj ankaŭ saviĝis de la ŝiprompiĝo.

Don Kiĥoto salutis ilin solene kaj petis la princon rapidigi la vojaĝon, ĉar li deziregis batali kontrau la giganto.

Ili ekmarŝis. La pastro tamen estis timema. Se Don Kiĥoto komprenus, ke ili kondukas lin hejmen, li certe ribelus kaj la tuta plano ruiniĝos. Li havis ideon. Li ordonis konstrui grandan kradan kaĝon, kapabla enhavigi viron, kaj li aranĝis bovĉaron. Post kiam la kaĝo estis preta, Kardenio kaj la aliaj kunuloj alivestis sin kiel fantomoj kaj nokte ili prirabis Don Kiĥoton dum lia dormo. Ili ligis lin kaj metis lin en la kaĝon.

Kiam Don Kiĥoto vekiĝis ene de la kaĝo, li konvinkiĝis pri tio, ke li vere estis viktimo de teruraj sorĉistoj, kaj des pli kiam la barbiro, ŝanĝante sian voĉon, diris al li:

– Ho plej kuraĝa Kavaliro de la Malĝoja Figuro, honoro kaj gloro de la mondo! Ne malĝoju pro via neatendita kaptiteco. Post kiam vi estos libera, vi povos komenci vian aventuron kontraŭ la giganto, kiu persekutas la Mikomikonan imperion.

Kaj turnante sin al Sanĉo:

– Kaj vi, ho, plej nobla kaj fidela el la ŝildistoj, konsolu vin, pro la vidado de la enkaĝigata floro de la migranta kavalerio. Baldaŭ vi ankaŭ leviĝos al alta grandeco. Donu krediton al miaj vortoj. Sekvu la grandan kaptatan heroon en paco kaj ne maltrankviliĝu. La gloraj tagoj estas proksimaj. Adiaŭ.

Trankviligita de tiu orakla voĉo, Don Kiĥoto ĝemante respondis:

– Kiu ajn vi estas, ho elfo, kiu sin dediĉas al konsolo pri mia sorto, ne lasu min longe resti en ĉi hontinda malliberejo. Mi suferos ĉion sen plendo, tiel longe kiel necese, kondiĉe ke ĉi suferado malfermus al mi la vojon al gloro. Rilate mian fidelan ŝildiston, se la sorto malebligos al mi proponi al li la promesitan insulon, aŭ regnon, mia dankemo kaj mia testamento feliĉigos lin.

Sanĉo dankis sian mastron pro lia bonkoreco, sen eĉ la plej eta suspekto pri la petolo, kies viktimoj ili ambaŭ estis.

La fantomoj prenis la kaĝon kaj metis ĝin sur la ĉaron.

Kardenio metis sur Rosinante la ŝildon de la heroo kaj la basenon  de barbiro, kiu por li estis la helmo de Mambrino. Sanĉo suriris sian azenon.

La edzino de la gastejestro kaj Maritornes venis, kun ŝajniga malgajo, por adiaŭi al la brava heroo de Manĉo. Don Kiĥoto konsolis ilin, dirante, ke li neniam forgesos la grandan akcepton, kiun li ricevis de ili.

 

20 – La reveno de la enkaĝigita viro

– Hohoho! Tiu Maritornes estis vera virinaĉo – observis Nazulino. – Por mi ne ekzistas pli malbonaj homoj ol tiuj, kiuj amuziĝas koste de la kompatindaj frenezuloj.

– Ankaŭ mi pensas tiele, filino – diris sinjorino Benta. – Tamen tio estas la inklino de la homaro. Rimarku tiun frenezan virinon, kiu loĝas en la vilaĝo. Tuj kiam ŝi eliras sur la straton kaj freneze krias, la infanoj kuniĝas kaj sekvas ŝin de malantaŭe. Kaj iun tagon eĉ Peĉjo enmiksiĝis inter ili, mi scias…

La knabo defendis sin.

– Sed mi ne sekvis ŝin por ridi aŭ moki pri ŝi, avinjo. Mi akompanis ŝin nur por observi. Vi mem diras, ke ni neniam devas perdi la plej etan okazaĵon por observi la vivon. Mi rigardadis tion, kio estas la frenezo.

– Nu, se tiele estis, vi pravas, ĉar tiu kompatinda frenezulino nur meritas kompaton. Ŝi estis bonega homo, ĉu vi scias pro kio ŝi freneziĝis? Por perdo de kvinjara filino en terura katastrofo.

– Jen venas avinjo kun malĝojaj okazaĵoj! – protestis Nazulino. – Revenu al la kaĝo de Don Kiĥoto, kontraŭe mi ploros.

Sinjorino Benta daŭrigis la rakonton pri la enkaĝigita viro.

– La helpo de Kardenio ne plu estis necesa – ŝi diris – nek de liaj amikoj. La pastro kaj la barbiro adiaŭis ilin kaj promesis informi ilin poste pri la resto de la komedio. La falsa princo kaj lia akompanantaro foriris sur la ĉevaloj.

La kurioza procesio de la enkaĝigita heroo ekmarŝis. Antaŭe iris la ĉaro tirata de la bovoj; ĉe iu flanko, du kamparanoj, kiujn la pastro vokis por helpi lin; poste, Sanĉo kun sia granda ventro, sur la azeno kaj kun la insulo bolanta en la cerbo; poste Rosinante, tirata de la brido; fine, la pastro kaj la barbiro.

En la kaĝo estis la granda kavaliro de La Manĉo. Sidanta, kapo malsupren, muta, senmova kiel la statuo de rezignacio.

Ili marŝis du leŭgojn ĝis valo kun bona paŝtejo, kaj tie ili haltis por ripozigi la bestojn. Sanĉo, kiu komencis suspekti pri tiu komedio, aliris al sia mastro kaj diris mallaŭte:

– Mia mastro, tiuj du idiotoj, kiuj sekvas nin, mi ĵuras, ke ili estas la pastro kaj la barbiro el nia urbeto. Por mi ĉio, kio okazas ĉi tié, odoras kiel tre petolaĉa komedio.

– Ne fidu je viaj okuloj, amiko Sanĉo – respondis la heroo. – Sorĉistaj magiistoj prenas ĉiujn formojn. Certe ili sin montras kiel nia pastro kaj nia barbiro, por pri bone trompi nin.

Sanĉo montris sin pensema. Kaj:

– Mi volis demandi ion al via moŝto, sed mi ne kuraĝas…

– Kuraĝu, kuraĝu, filo. Demandu.

– Estas pri… mi scivolas… Post kiam okazis la sorĉaĵo kontraŭ vi, ĉu vi ankoraŭ ne bezonis…

– Jes, jes, amiko Sanĉo. Mi bezonas vidi min ekster ĉi malliberejo.

– Ne pri tio mi parolas, mia sinjoro…

– Do pri kio temas?

Sanĉo klarigis al li, kia estas la bezono.

– Mi parolas pri necesaĵoj…

– Mi komprenas – respondis la heroo. – Mi necesas, ja, kaj multe, ĝuste nun.

Sanĉo ridegis.

– Mi kaptis vin! Ĉu via moŝto ne diras la tutan tempon, ke la sorĉitaj kavaliro nek manĝas, nek dormas, nek trinkas, nek faras tion, kion faras la aliaj viroj? Do, se via moŝto bezonas tion, pri kio mi aludis, vi ne estas sorĉita.

Don Kiĥoto ekpensis.

Dume, la mastro kaj la ŝildisto paroladis, la bestoj manĝadis la verdan herbon, kaj la pastro, la barbiro kaj la helpantoj malfermadis la sakojn kun manĝaĵo. Sanĉo alproksimiĝis al la fantomo kiu estis la pastro kaj petis al li permeson liberigi Don Kiĥoton dum kelkaj momentoj, por ke li promenu inter la arbustaro. La pastro permesis, sed kun kondiĉo: ke la heroo promesu reveni al la kaĝo sen fari ajnan provon eskapi.

– Tion mi ne komprenas! – ekkriis la ŝildisto. – Se viaj moŝtoj estas sorĉistoj, mi ne vidas bezonon je tia promeso. Sufiĉas ke vi svingu la magian vergeton kaj tiu, kiu provos eskapi, estos algluita al la tero, kvazaŭ li havus radikojn…

La ĉaristo malfermis la kaĝon. Don Kiĥoto foriris, etendis la brakojn kaj iris al Rosinante por karesi ĝian kolon.

– Mia kara ĉevalo, floro inter ĉiuj ĉevaloj! Baldaŭ ni fariĝos malsorĉitaj kaj ni daŭrigos nian gloran rozarion da aventuroj.

Poste, antaŭ ol iri al la vepraro, li haltis apud la grupo por babili. En tiu momento aŭdiĝis trumpeton. Don Kiĥoto ekstaris por aŭskulti kaj fariĝis preta por batali.

Estis procesio de kredantoj, kiuj petadis pluvon. Sur alta portilo estis granda statuo de la Madono, kiun Don Kiĥoto tuj prenis kiel princinon, kiu petas helpon. Kaj rapide li kaptis la lancon kaj la ŝildon, saltas sur Rosinante kaj krias:

– Rimarku, ĉeestantoj, la utilecon de la migranta kavalerio. Rimarku la malfeliĉan princinon kaptata de la kanajloj. Kiu liberigos ŝin, se ne mi, vaganta kavaliro?

Li kriis kaj enŝovis la spronojn ĉe sia ĉevalo, ĵetante sin kontraŭ la procesio.

– Haltu! Haltu! – ekkriis la pastro kaj la barbiro, ege afliktaj. – Estas simpla procesio, sinjoro! Ĝi estas la bildo de Nia Sinjorino kaj ne ajna princino!…

Estis same kiel krii en la dezerto. Don Kiĥoto estis jam malproksime.

– Malnobla kanajlaro! – li tondris. – Liberigu nun la malfeliĉan princinon kun malgaja aspekto, kiun vi alportas kaptita.

La respondo estis ĝenerala ridado.

Don Kiĥoto furioziĝis. Li kovris sin per la ŝildo kaj atakis.

Tamen unu el la viroj estis armata per klabo, per kiu li batis tiel forte ke Don Kiĥoto kapturniĝis kaj falis. Sanĉo, la pastro kaj la barbiro kuris al li kaj klarigis la kazon de la manĉa nobelo al la pentantoj. Kaj la procesio daŭrigis sian vojon, dum la fidela ŝildisto, klinita ĉe sia senmova mastro,  ĉion faris por veki lin. Fine Don Kiĥoto malfermis la okulojn kaj suspiris.

– Amiko – li diris -, helpu min eniri en la sorĉita kaĝo. La doloro, kiun mi sentas en mia dorso, ne permesas al mi rajdi sur mia kuraĝa Rosinante.

– Jes, mia Sinjoro. Ni reiru al nia vilaĝo kaj restu tie ĝis la fino de ĉi malbenata sorĉo, aŭ kio ajn ĝi estas, kiu okazis por interrompi niajn aventurojn. Post kelka tempo ni daŭrigos, kaj ni faros mirindaĵojn.

Kaj la nevenkebla Kavaliro de la Malĝoja Figuro estis denove metata  en la kaĝo. La marŝo rekomenciĝis. Fine de la sesa tago ili alvenis al sia destino. Estis dimanĉo. La kamparanoj, venantaj por butikumi en la vilaĝo, kolektiĝis ĉirkaŭ la kaĝa ĉaro. Ili amase eksekvis la ĉaron kaj jen kiel la karavano alvenis al la malnova domo de la manĉa nobelo.

La bruego avertis la nevinon kaj la mastrumantinon de Don Kiĥoto kaj ili iris al la pordo. Kiam ili trovis lin en kaĝo, kuŝanta sur amaso da pajlo, tre maldika kaj ege pala, ili ambaŭ ekploris kaj ekkriis.

La novaĵo pri la alveno de la du herooj flugis tra la vilaĝo. La edzino de Sanĉo alkuris. Ŝi ĉirkaŭbrakis lin, palpis lin, kvazaŭ por vidi, ĉu mankas al li io, kaj tuj demandis pri la azeno.

– Ĉio estas bone – respondis Sanĉo. Ĉi-foje mi ankoraŭ ne alportas la insulon: sed la insulo nepre venos. Mi estos grafo, duko, markizo, la diablo. Reganto de granda regno, vi vidos. Kaj nune vi povas ricevi ĉi  etan kvanton da oro. Li diris kaj donis al sia edzino la saketon kun la moneroj.

La okuloj de la bona virino brilis.

– Ho, Sanĉo! Mi estas tiel feliĉa! Ĉio ĉi nur por komenci? Poste ni havos plie. Insulo! Grafo! Duko! Guberniestro! Kiel bele!

– Tre bele, vere! – ekkriis Sanĉo. – Sed tio kostas iomete. Antaŭ ol ni havos ĉi tiujn aferojn, bezonas ricevi baton post bato, bastonon post bastono. Plue, senfina ĝenado. Foje ni devas grimpi montojn plenajn je ŝtonoj kaj dornoj, foje grimpi tre krutajn rokojn; hodiaŭ dormi ekstere kaj morgaŭ en kastelo kiu fariĝas gastejo. Kaj ĉiam okazas ĥaoso ĉe la fino. La insulo venos, ne estas dubo, sed iom post iom la ripoj falados survoje…

Dum la paro paroladis laŭ ĉi tono, la pastro pagis la kondukanton de la kaĝo kaj donis trinkmonon al la aliaj helpanto. Ĉiuj foriris.

Don Kiĥoto estis portata al la ĉambro kaj metata sur sia malnova lito.

– Kaj estu atentaj rilate lin! – diris la pastro al la nevino kaj al la mastrumantino. – Ne permesu ke li fuĝu. Ni ege penadis por konduki lin ĉi tien. Ho Dio!

Visitas: 452