La Ŝaltilo de la Grandeco
Ĉapitroj 13 kaj 14
13 – Revelacioj
La suno estis varma. Emilja, ruĝiĝinta pro la ekzercado, ne plu povis kun la varmego de la vato. Ŝi senvestiĝis kaj staris nuda sur la mano de la Vicgrafo, portante nur la botojn. Li levis ŝin ĝis la nazo kaj diris:
– Vi povas paroli. Rakontu ĉion, kio okazis.
Emilja rakontis ĉion: la vojaĝon al la Domo de la Ŝaltiloj, la tiradon suben de la Ŝaltilo de la Grandeco kaj la “malgrandigon”.
La Vicgrafo teruriĝis.
– Ĉu tio eblas? Do estis vi, Emilja, tiu, kiu kaŭzis la teruran katastrofon, kiu viktimigis la “klasikan homaron”?
– Estis mi, jes, sed ne ĉar mi volis. Mi nur volis trovi la Ŝaltilon de la Milito, jen ĉio. Sed la Ŝaltiloj ne havis surskribojn. Do mi decidis eksperimenti ĉiujn ĝis trovi tiun de la Milito. La unua, kiun mi tuŝis, estis la Ŝaltilo de la Grandeco – kaj tuj mi perdis la grandecon. Ĉar mi perdis mian grandecon, mi ne povis denove levi ĝin – kaj jen.
La Vicgrafo ne revenis el sia miro.
– Teruraĵon vi faris, Emilja! Tio ne estas nura petolaĵo. Sed vera katastrofo! Laŭ tio, kion mi observis en la bieneto, mi konkludas, ke tio okazis en la tuta mondo – kaj nun mia celo estas iri al la urbo por kontroli tion, ĉu la malgrandigo atingis ĉiujn kreitaĵojn. Continue lendo “Lobato en Esperanto – 12”
