Lobato en Esperanto – 09

LA FLAVA PEGO

 Ĉapitroj 17, 18, 19 kaj 20

 

17 – La aresto de la sireno

         Antaŭ la vespero, ĉies atento estis altirata de io, kio okazadis en la malproksimo. Peĉjo kaj Peter Pan revenadis – sed ili kunportadis ion pezan.

         Emilja kuris al la binoklo.

         – Ho, la spertuloj! – ŝi ekkriis. – Ili iris por fiŝkapti kaj nun alportas grandegan fiŝon. Atendu… Ne estas fiŝo, ne! Aspektas kiel sireno… Estas sireno, ja…

         La vortoj de Emilja skuis la tutan domon; eĉ Don Kiĥoto leviĝis de sia hamako por apogi sin sur la veranda balustrado. Princo Belerofono faris la samon.

         – Sireno, heroo! – kriis Emilja. – Ĉu tio ekzistis en via lando?

         – Kompreneble, jes, – respondis la heroo. – Sirenoj estis kreitaj de la greka imago. Sed tio, kio mirigas min, estas ke la knaboj kaptis unu. En Grekio mi neniam aŭdis pri iu ajn, kiu kaptis sirenon.

         Peĉjo kaj Peter alproksimiĝis. La sceno iĝis videbla eĉ sen binoklo. Ili trenadis la kompatindan estaĵon je la hararo, la belan verdan hararon, je la koloro de algoj. Continue lendo “Lobato en Esperanto – 09”

Monteiro Lobato

O PICAPAU AMARELO

Capítulos 17, 18, 19 e 20

 

17 – A sereia aprisionada

Ali pela tardinha a atenção de todos foi atraída por um movimento ao longe. Pedrinho e Peter Pan vinham voltando — mas voltavam a arrastar qualquer coisa pesada.

Emília correu ao binóculo.

— Ah, malandros! — exclamou ela. — Foram pescar e estão trazendo um peixe enorme. Esperem … Não é peixe, não! Parece uma sereia … É uma sereia, sim…

As palavras de Emília alvoroçaram a casa inteira; até Don Quixote levantou-se da rede para ir debruçar-se no gradil da varanda. O Príncipe Belerofonte fez o mesmo.

— Uma sereia, herói! — berrou Emília. — Lá na sua terra havia disso?

— Claro que havia — respondeu o herói. — As sereias foram criadas pela imaginação grega. Mas o que me espanta é que os meninos tenham apanhado uma. Na Grécia eu nunca ouvi falar de ninguém que houvesse pescado uma sereia.

Pedrinho e Peter foram se aproximando. A cena tornou-se visível mesmo sem binóculo. Vinham a arrastar a pobre criatura pelos cabelos — pelos lindos cabelos verdes, cor das algas do mar. Continue lendo “Monteiro Lobato”

Lobato en Esperanto – 09

LA FLAVA PEGO

 Ĉapitroj 13, 14, 15 kaj 16

  

13 – La Vicgrafo sur la scenejo

         La “saĝuleto” estis en la paŝtejo kaj konversaciadis kun la Konsilanto.

         – Nia paco finiĝis, – diris Parolanta Azeno, plena je nostalgio pri la antaŭaj tempoj. – Kun la translokiĝo de Mirlando ĉi tien, la problemoj venas  unu post la alia.

         – Ankaŭ mi pensas tion, – konsentis la Vicgrafo, – kaj la plej granda viktimo estas ĉiam mi. Por danĝeraj aferoj, ili nur memoras min. Ili igis min grimpi sur la Granda Cedro por doni la mesaĝon al Eta Polekso. Okazis konfuzaĵo tie kaj mi estis piedbatata sur la nazo. Kaj mi falis. Mi rompis kruron. Mi piedo forlokiĝis. Feliĉe, onklino Nastasja tuj riparis min…

         – Tio estas la kialo por ke ili elektu la Vicgrafon por riskaj taskoj, – diris la Parolanta Azeno. – La Vicgrafo estas “riparebla”…

         – Jes, onklino Nastasja ĉiam riiparas min. Sed kun Eta Polekso ŝi ne sukcesis fari la samon, ĉar li estas el karno. Li devas resaniĝi post iom da  tempo. Onklino Nastasja splintis lian krureton kaj ligis ĝin per ŝuoŝnuro. Nur post dek kvin tagoj li kapablos ellitiĝi.

         La konversacio estis en tiu momento, kiam aŭdiĝis blekego – VICGRAFO!… Continue lendo “Lobato en Esperanto – 09”