Malfaldata animo, ĉap. 258, 259, 260, 261 kaj 262.

Malfaldata animo, ĉap. 258, 259, 260, 261 kaj 262.

 

258.

panjo mia, jen mi pura je mia timo pri malakceptado, jen mi trankvila je mia frustro pro tio ke mi ne antaûe montris mian malŝaton rilate vin, jen mi malplena je falsaj kompatoj, kiujn mi neniam plene vestis, jen mi kunvivinte kun la Eûmenidoj, kiuj loĝadis en la profundoj de miaj inferoj! ĉiuj kun tonditaj ungegoj kaj forrompitaj dentoj kaj blindigitaj okuloj kaj disŝiritaj flugiloj…

jen mi for de tiuj inferoj.

por veni el tiuj inferoj mi ricevis helpon. Y… igis min plori, brunetti donis al mi la manon kaj instruis min pri doloraj aferoj kaj Z… dum miaj lastaj tagoj igis min certa pri la signifo de la vivo.

mi malsupreniris al tio, kion la antikvoj nomis limbo, nebuloplena kaŝejo, loĝata de fantomoj ligitaj al miaj memoroj. mi devis kunvivi kun tiaj antikvaj fantomoj, kaj ne ekzistas vortoj por klarigi tion, kion mi sentis, sed nur sensaĵoj.

dum unu el la terapiaj seancoj, mi iris al la kaverno de via utero, panjo, ruĝa de lumo, grandega, homa katedralo, navo de protekto; kaj meze de tiu varmo, mi sentis min sola en la mondo.

ete eta, malĝoja; homa, tro homa. ne dezirata.

kaj mi klopodis por kompreni vian doloron kaj vian vivon plenan je amareco kaj malvenko kaj mi komencis laŭte parolis pri tiaĵoj. sed brunetti diris al mi: tion, vi komprenas hodiaŭ, kun via aĝo kaj via nuna kapo. tamen, kion sentis la knabo, kiu ankoraŭ ne sukcesis ĝuste pensi?

kaj mi sentis min devigata gluti enen de la buŝo la venenan laksigon, kiu signifas malamon al patrino. Aŭ simple mankon de amo al ŝi, ĉar mi neniam ricevis motivon al tio.

kaj la laksigo efikis, devigante min feki kolombajn fekaĵojn. demonoj eliris el la pinto de mia krajono, mi scias, eliris la nepardonemaj furioj de la senpova venĝemo.

senpova venĝemo…

senpova venĝemo estas skribi pri ĉi aferoj. senpova sed necesa.

kiel odiseo, mi malsupreniris al la inferoj. miaj inferoj. mi kunvivis kun mortintoj. miaj mortintoj.

ili tie estis. kovrataj per nigraj ĉifonoj, kiuj provis kaŝi siajn ungegojn kaj siajn venenoplenajn dentojn. kaj antaŭ ili, mi sukcesis ilin kompreni. aŭ ilin senti.

senti ilian absolutan fragilecon!

ilian absolutan etan signifon.

ekzakte kiel dio kaj mia seksemo. mi timadis ilin, pro ne havi la aŭdacon kompreni ilin. alfronti ilin.

alfronti ilin por ilin kompreni.

miaj mortintoj!, mia formortinta dio!, mia specifa seksemo!

jen tio, ke nun ĉi aferoj fermas ene de si mem. la labirinto revenas al la sia deirpunkto.

tamen mi ne plu estas tiu, kiu foriris.

mi estas tiu, kiu alvenas.

 

259.

panjo mia, panjo mia. mi ne volas forgesi diri, ke inter ĉiuj miaj mortintoj vi estas la plej grava.

NUN vi estas la plej grava.

mi ne volas apartigi vin de paĉjo en ĉi momento de tiom da larmoj. tiom kaj tiom da larmoj, ke mi apenaŭ sukcesas vidi la paperon, sur kiu la krajono kuras. mi ne volas apartigi min de ambaŭ vi, mi, vivanta, vi, mortintaj kiel vi estas.

panjo kaj paĉjo loĝas ene de mi.

kiom da homoj povas loĝi ene de unu homo?

nur unu! li mem!

kiom da homoj povas loĝi ene de unu homo?

ĉiuj! venantaj el tio, kio nur li estas, atingantaj la tutan homaron pere de sia paĉjo kaj sia panjo.

la knabo de paĉjo kaj panjo.

 

260.

mi ne plu sentas min kiel orfon.

 

261.

mi ne plu sentas min kiel orfon!

 

262.

mi vivas!

Malfaldata animo, ĉap. 255, 256 kaj 257.

Malfaldata animo, ĉap. 255, 256 kaj 257.

 

255.

kaj li vizitis ĉiujn tiujn kelojn, kun ilia polvaro, kun ilia ŝimaro, kun iliaj etaj neutilaĵoj.

sed estis pordo, kiun la princo malfermadis miroplena, ĉar ĝia koridoro estis malsimila ol la aliaj. ĝi estis pli larĝa, sed pli malhela. la ŝtuparo, strange, ke estis tiel nova, ĉar estis malofte uzata, sed ĝi aspektis tre malnova, de antaûaj tempoj.

ankaŭ la pordo estis stranga, malpura bronzo, grandega, tre fortaj rigliloj.

kaj la princo iris laŭ tiaj koridoroj, malsupren kaj malsupren… kaj atingis certan punkton, kie li ekaŭdis murmurojn, poste muĝojn, poste roradojn… kaj li timis daŭrigi. li timis daŭrigi ĉar li sciis, ke tie malsupre loĝas demono.

la princo neniam vidis tiun demonon, sed li imagis ĝin terura.

okazis, ke iun tagon tiu princo sentis sin malbone, kvazaû siaj internaĵoj estis ĵetataj eksteren de si. kaj decidis, ke venis la tempo koni tiun privatan demonon.

 

256.

mi transformas mian doloron en provojn pri libroj kaj poemoj. la eblo pri beleco en miaj skribaĵoj ne dependas de la grandeco de mia doloro. se tiele estus, la suferantoj estus la grandaj artistoj.

ekzistas ostroj kaj konkaj molusoj. fremda korpo ene de konka molusko neniam fariĝos perlo.

kial do aplaûdi la artistoj? neniu ostro volis esti ostro. ĝiaj perloj estas do trans ia libera volo.

mi ne volas timi suferadon. la rezulto de ĉi pozicio estas konfuza. libereco!. se mi ne brakumas vin dum mia vivo, nenio rezultos el tio, kion mi verkas. ŝajnas al mi, ke kreado de perloj estas cis mia libera volo.

mi, kiel ĉiam, daŭre navigas ene de ĉi konflikto inter destinado kaj libereco. mi nenion lernas, nenion aldonas. ĉu valoras diri, ke ĉio, kion mi eltrovas, estas tio, ke oni kapablas vivi ene de ĉi konflikto? ene de ĉi paradokso? sen forkuri ale al frenezo?

 

257.

lasta tago de la lerneja libertempo, el tiuj multaj ferioj de leo kaj bruno. bruno, malĝojeta, eniras kaj eliras la domon. ekstere, li sidiĝas sur la muro kaj rigardadas sian ĉevalinon. antaŭ ol ni foriris, li diris, ke li adiaŭos la ĉevalinon. li iras al ĝi, donas al ĝi kison sur la vango kaj venas al la aŭto.

lia rigardo sekvas la ĉevalinon dum ni iras al la pordego.

Malfaldata animo, ĉap. 247, 248, 249, 250, 251, 252, 253 kaj 254.

Malfaldata animo, ĉap. 247, 248, 249, 250, 251, 252, 253 kaj 254.

 

247.

mi kuŝas, plenpikata per pingloj. mi klopodas pere de akupunkturo liberigi min je la doloro, kiun mi sentas pro Y… la konfuzan sensaĵon pri sufero sen konata kialo. iom post iom la labirintoj de mia animo klariĝas kaj, kuŝanta kaj plenpikata, mi imagas baleton kun la titolo vojaĝo al la centro de mi mem. viro descendas en la kelojn de sia interna mondo kaj ekperceptas ke la terura demono kiu tie vivas nenio estas se ne bonfaranta koboldo, dolĉa patreca bebo. poste, ĉe la magnetofono, mi rakontis la historion de la kobolda princo.

 

248.

estis foje princo, kiu loĝis en kaverno. li estis bela ĉar li estis plena je vivo. foje estis ĉi princo.

li havis profundajn okulojn kaj tre maldikan vizaĝon. foje li rigardadis en la spegulon kaj diradis, ke “via” vizaĝo ne estas agrabla hodiaŭ, vi aspektas malbela, vi aspektas kiel monstro. alifoje li rigardadis en la spegulon kaj diradis kian mirindan aspekton vi havas, knabo. ulo, kiel mi ŝatas vin. kiel belaj estas viaj haroj hodiaŭ. kaj viaj okuloj, kiel ili aspektas kiel la okuloj de via patrino. foje vi aspektas kiel hermafrodito. ne la hermafrodito de la barokaj artaĵoj, delikata, beleta, adoleskanto. sed la plenkreska hermafrodito, kun suferantaj okuloj kaj voluptema buŝo.

iam estis ĉi princo.

kaj li loĝis en kaverno. kaj li fariĝadis pli komforta en la kaverno por dormi, kiam la tago finiĝis. kaj li bezonis iom da tempo por dormi, ĉar li ŝatis pensi pri la finita tago. jes, li ŝatis pensi.

iam estis ĉi princo, kiu ŝatis pensi…

 

249.

neŭza, mi volas ekzorcizi min.

vi, plej aĝa fratino, prenis sur sin la edukadon de la neplenaĝuloj, pro timo pri la doloro de la kulpo forlasi ilin. la aliaj fratinoj helpis, sed vi, pro la pli granda salajro, fine prenadis sur sin ĉiujn kromajn elspezojn.

vi malfortigadis nian sekurecon, tiel ke ni estu pli malfortaj ol via propra malsekureco. vi dispremis nin per via latenta malamo kaj regata furiozo, rezulto de la bezono alpreni la rolon de patro kaj patrino. foje viaj emocioj transformiĝis en perfortajn vangofrapojn kaj pinĉadojn. vi konsideris ke ni estis la kaŭzo de ĉiuj viaj frustracioj.

vi timigadis min. se ekzistus dio en la mondo de mia infanaĝo kaj adoleskanta periodo, ĝi havus vian vizaĝon. tio, kion oni timas ĝismorte; tio, kio ĉion scias, ĉion vidas, ĉion divenas. tio, kio punas kaj donas. tio, kio, en jud-kristana socio, estas tuta potenco, fonto de vivo kaj atento, ĉielo kaj infero.

kaj jen, kiam mi komencis lerni tion, kiel defendi min kontraŭ vi, vi ekhavis leŭkemion. en viaj histeriaj krizoj, vi nomis vin kondamnata kaj diradis, ke via sango estas malbenata sango. kaj tio, kio ene de mi povus esti sana, kontrolata malamo, fariĝis buŝoŝtopita, okulblinda, enkaĝata kompato.

preterpasu min same tiel, kiel vi estas: fantomo, flluganta blanka vualo, memoraĵo sendanĝera kaj nekapabla mordi.

ne haltu.

nune mi volas esti sola.

 

250.

 

mi malĝojas,

mi feliĉas.

kiu diru ĉu

tio ekzistas?

 

251.

kaj… tiu kaverno, kie loĝadis la princo, havis pordojn kaj ĉi pordoj kondukadis al koridoroj kiuj enprofundiĝis en la teron. la princo malfermadis pordon, eniradis, malsupreniradis per la mallumaj ŝtuparoj kaj alvenadis al malgranda humida kelo, kun kelkaj malnovaj aĵetoj, tien enĵetitaj de iu kiam li estis knabo.

kaj li supreniradis kaj denove malsupreniradis tra alia pordo kaj estis koridoro tute kurba, spirala, kvazaŭ ĝi estus kelo de mezepoka kastelo kaj tie estis nekonata, negrava maŝino, kiu ne plu ekzistas, se ne tie. longe ne uzata, treeble torturmaŝino…

kaj alian fojon li iradis laŭ alia koridoro kaj trovadis malnovajn librojn, librojn kiuj instruis al li kiel skribi, kiel legi, kiel aldoni unu plus unu egalas al du, kiel ne forgesi, ke estas “Pedro Álvares Cabral” tiu, kiu eltrovis Brazilon… stultaj libroj.

kaj en alia koridoro li malsupreniradis kaj trovadis objektojn, al kiuj estis atribuata tiom da signifo: kruco, medalo, miniaturo de preĝejo, modelo de urbodomo, konstitucio, manĝilaro metata sur la tablon laŭ la ĝusta etiketo, maniero diri “bonan matenon”, sonregistradon pri “dankon”… kaj estis multaj tiaj aĵetoj.

 

252.

mi konversacias kun ĉiuj dioj. mense. foje, mi ekkrias: je atena! miaj legaĵoj, la kopioj de pentraĵoj, ĉio kion mi pritraktas la tutan tempon, iomete ebriigas min. mi, deksesjara, deksepjara, navigas facile inter fantazio kaj realo.

iun nokton, mi ĉesas legi. mi estas sola enhejme; mi estas ekscitata. mi pensas, ke mi povus fari filon en antikva diino. la ideo kreskas, la deziro kreskas, mi manipulas mian seksorganon en memmasturbado, kaj, sub mi, iu diino povus veni, kun sia tre blanka karno kaj sia knabineca kaj delikata vagino. mi daŭrigas. la momento de la orgasmo alvenas kaj eksplodas, mia orgasmo krevas seka kaj ne falas sur la manon, vane etendatan por ĝin kolekti.

mi ektimis. mi fariĝis feliĉa.

ĉi reala okazintaĵo eniris en unu el miaj romanoj.

 

253.

leonardo, ete eta, prenas la ludilan martelon kaj martelas la vitron de la aŭta fenestro. mi riproĉas, sed ridetante. li ne komprenas mian rideton.

 

254.

naturo, pere de charles darwin, instruas, ke oni devas esti singarda, esti prudenta, preni sur sin certajn protektantajn timojn.

kolombo donis la ekzemplon pri tio, ke oni povas kuraĝe iri trans la transon.

inteligento signifas la percepton de “la momento”.

mi ne volas forgesi, ke ekzistas riskoj, kiuj valoras la vivon.