Malfaldata animo, ĉap. 221, 222, 223, 224. 225 kaj 226.

Malfaldata animo, ĉap. 221, 222, 223, 224. 225 kaj 226.

 

221.

ĉu tio, kion ni pensas pri homoj, valoras pli ol tio, kio homoj vere estas?

kiam ni pensas pri iu, ĉu ni konstruas profilon pere de tio, kion ni sentas? aŭ pere de tio, kion ni bezonas?

ĉu estus kiel pentri portreton de iu, sed portreton, kiun ni volas havi de li?

B…, vi estis la unua virino en mia vivo. kaj kiom malmulte tio signifas por mi!

mi neniam trovis vin interesa homo. kaj, plej grave, mi neniam fidis vin. mi ne estu kruela, sed honesta. ja, nur honesta.

mi ĉiam sentis, ke vi estis nesekura ino serĉe de la manko de sperto de miaj karnoj.

mi havas leterojn skribitajn al vi, kiuj ne estas tute frenezaj nur ĉar mi skribadis al virino, kiun mi revis ami. kaj tiu virino ne estis vi. vi estis la peranto de mia deziro. kiu ekzistis per si mem.

tio, kio restas estas la agrabla memoro de iu, kiu, en certa momento donis al mi iom da sekureco.

mi sentas, ke mi voris vin por kreski. mi nek hontas nek kulpas, ĉar mi  ankaŭ sentas, ke mi estis vorata.

 

222.

miaj fajraj “buloj”, “buloj” de energio, formikado en mia umbilika ĉakro, kosma orgasmo, kiel mi povas nomi la sperton?, okazis kaj okazas la tutan vivon.

mi ilin sentas kiam forta sencaĵo invadas min. granda emocio, granda streĉiĝo. mi ĉiam eliras el ili en bona farto kaj trankvila.

mi ordinare sentadis ilin post aŭ dum kortuŝa filmo. post dialogo kun V… malofte kun muziko, sed tio ankaŭ okazis.

poste ili malaperis kaj mi longe malpleniĝis je ili. je la kulmino de mia krizo por Y…, la fajra “bulo” venis al mi dum mi ploradis kaj aŭskultadis la “liebestod” de wagner. mi tuj sentis, ke post kiam ĝi finiĝis, mia gastrito fermiĝis en sekundoj kaj kreis bonan sencaĵon de sana neŭtraleco en mia stomako.

mi havis serion de ĉi “buloj” de energio dum la lasta jaro. iun nokton mi faris eksperimentojn kun la ritmo de mia spirado kaj mi trovis manieron instigi ilin. mi sukcesis sed mi ne volis ripeti ĝin, pro timo, kaj ankaŭ ĉar mi pensis ke preferindas lasi ilin al ilia naturaj momentoj.

iun nokton, mi paroladis ĉe magnetofono pri mia “kora” doloro kaj mi decidis instigi la “bulon”, por aŭskulti poste. la rezulto surprizis min: estis la sono de soleca orgasmo, granda ĝojo, spirado, kiu akcelas, ĝemadoj, kiuj leviĝas kaj disvastigas sonojn de granda feliĉo. Poste, ĉe la sama bendo, en unu el la plej agrablaj momentoj de mia vivo, mi rakontis, duone improvizante, duone organizante, mian “rakonton pri la koboldo”.

 

223.

fari artaĵon estas sonĝi kun malfermataj okuloj. sciante, ke vi sonĝas. sciante, ke sufiĉas reveni por atingi la landon de la realo.

tamen, kiom da fojoj!, mi, ni, pendolantaj hamletoj inter la lando de la frenezo kaj la lando de la racio, kiom da fojoj ni konfuziĝas en la landoj de la alia flanko kaj perdas la nocion pri tio, al kio ni apartenas!

mi ankaŭ sentas tion, rilate miajn amojn. ĉu mi amas, ĉar mi amas? aŭ ĉu mi amas ĉar mi kredas, ke mi amas?

 

224.

hieraŭ posttagmeze mi relegis en mia taglibro la tutan monaton de januaro. mi parolis pri la naskiĝo de ĉi granda pasio, kiu pravigas ĉi tutan mian estanton. mi tre kortuŝiĝis, mi rememoris la librojn “sanktega meso” kaj “malhistorio”. kaj mi pensis: ĉi du libroj estis skribitaj en periodo de doloro kaj katastrofo; jen mi, neamata, aŭ kredante min malfeliĉa. kaj mi ankaŭ pensis: se mi devas denove suferi por verki alian libron, mi preferas ne suferi kaj ne plu verki. ke ĉio okazu kiel devas okazi. sed mi preferas esti nur feliĉa.

 

225.

X…, mi sentas pri vi kaj mi, mi sentas, ke ni estas du libroj kiuj parolas pri malsamaj temoj. via enkonduko koincidis kun unu el miaj ĉapitroj. nur tio.

kiel granda kaj forta por mi estis ĉio kio okazis inter ni! kiel mi amis mian amon por vi, kiel mi amis!

mi pensas, ke niaj vojoj malrapide disiĝas, kiel du branĉoj de la sama kreskanta arbo. floroj, se ili ekzistos, estos floroj, kiuj malsimilos je siaj parfumoj.

mi ankaŭ pensas, ke eble vi timas miajn emociojn.

 

226.

Y…, Y…, kiajn strangaĵojn mi lernis de vi?

meze de ĉio, mi sentas ke estas vi tiu, kiu vekis min por ĉi nova vivo. okazis doloro, okazis plorado, okazis grincado de dentoj, mi fariĝis predo de la inferoj, kies konstruo okupis min dum mia tuta vivo. kaj estis por amo al vi, aŭ por eviti ĝin, ke mi bezonis levi la glavon de instinkto kaj batali kontraŭ la dornaro, kiu sufokadis min.

mi ne komprenas tion, kio okazis al mi. Mi ne komprenas tion, kio okazis inter ni.

ega eksplodo de amo, sed nur en mia kapo! por vi, mi estis interesa ulo, kiu vin protektadis kaj karesadis. kaj kiam nia interrilato fariĝis malfacile konservebla, mi, denove infano, blekegis kiel novnaskito.

mi estis devigata lerni aferojn, kiujn mi ankoraŭ ne komprenas.

tiuj ĉi laŭroj, tiu ĉi krono, estas via: vi vekis min, vi eltiris min el la iluzio, kiu estas la burĝa morto: mi vivas; mi suferas; mi vivas; mi suferas; mi vivas; mi suferas; mi vivas kaj mi suferas; mi suferas kaj suferas.

por akordigi tiom da sufero kun ordinara postvivado, mi devis peti helpon de terapio. kaj por plifortigi mian kuraĝon por la seancoj, kiuj estis tiel teruraj, mi devis peti helpon de biodanco kaj akupunkturo. la rezulto estas mia nuno. tumulto kaj kaoso, por min konduki al dezirata ekvilibro.

mi vivas por revi pri lando sen doloro, eĉ se nur por momenteto farata el la lastaj tagoj de mia vivo.

Visitas: 406

Malfaldata animo, ĉap. 217, 218, 219 kaj 220.

Malfaldata animo, ĉap. 217, 218, 219 kaj 220.

 

217.

demando:

Ĉu iu el miaj sekretaj amoraj rendevuoj valoris la penon?

respondo du: jes! ĉiuj!

kion serĉas homo en sia rapida travivado? la feliĉo! kaj kie oni ĝin trovas? ĉu nur en daŭra kaj plena kaj kompleta kaj nekoruptata amo? kial ne, ankaŭ en sekretaj renkontiĝoj de du timoj kaj du sopiroj plenaj je nedaŭra perforto? ni alproksimiĝas, ni alproksimiĝas unu al la alia kaj la besto, kiu loĝas en la fundo de mia animo, serĉas la alian beston. kaj kiel du sendanĝeraj sed tre viglaj reptilioj, ili renkontiĝas per minimumaj tuŝoj, kiuj eksplodigas la stelojn.

la energio de la mondo ne devas nur akcepti atendadon pri kompleta kaj fatalece granda amo. Mi troege amas Z… kaj mi ne trovas manieron igi min amata. cirkonstancoj! necesas navigi la ŝipon de miaj sopiroj kaj permesi al mia volupto ektremi de frenezo pro la sekreta kontakto de alia mondo de ne fiksata orbito, kiel estas la orbito mia. ambaŭ, serĉe de preterpasantaj akvoj nur por malpliigi iliajn etajn soifon.

kaj mi ankoraŭ ne volas paroli pri tio, kion mi lernas.

kiom da homoj povas loĝi unu homo?

 

218.

V…, kiom mi deziradis revidi vin!, ni envolvataj per la plej granda kaj senfina brakumo. longe mi atendis, ke mia juna koro trankviliĝu pri ĝiaj junaj zorgoj, mi atendis tion, ke iam venos unu tago, tiu de nia revido. mi iam skribis al vi, ne ricevis respondon. unufoje, mi alvokis vin telefone: nekredeble, Jorge, nekredeble, ke estas vi.

post tio, silento.

 

219.

leonardo, leonardo. mi volas paroli kun vi denove. memori vin. pensi pri vi.

mi sentas dum ĉi miaj nunaj tagoj, mi sentas, ke mi tenis vin en miaj manoj kiel klara akvo, bebeto. mi banis vin, mi ŝanĝis viajn vindotukojn, mi dormigis vin ĉe mia brusto, mi proponis al vi suĉbotelon meze de noktoj mallumaj kaj posedataj de senfinaj silentoj.

mi havis vin ene de miaj manoj, sendefenda kaj senprotekta.

sed la klara akvo kreskas malrapide kaj nun komencas forflui el miaj manoj, eksteren de mia atingo, eksteren de mia protekto.

vi komencas iri renkonti al vi mem, trovi la vojon, kiu faros de vi rivereton, poste torenton de vivo, ĝis la grandan maron, kie ĉio estas miksata kaj forgesata.

ĝis tiam, amata filo, mia paganeto, mi etendas miajn manojn al vi, por vin teni kiel akvon tiom longe kaj tiom ofte kiom vi bezonos.

mi ne malpermesas vian kreskadon. mi ne kapablas tion fari.

tamen mi ne retiras miajn manojn.

 

220.

protesilao estis mia dua libro. eta tragedio pri greka temo. Mi, impregnata de tekstoj pri tristano kaj izoldo, kun la intenco paroli pri amo kaj morto. se kaino ŝajnas al mi pedanta, protesilao estas eĉ pli. ekzistas en ĝi etaj momentoj, kiujn mi ŝatas, sed entute ĝi estas supraĵa kaj pretendema.

mi ne havis kuraĝon por detrui ĝin. kelkfoje mi pensas versigi ĝin en esperanto kaj transformi ĝin en barokan operon.

Visitas: 835

Monteiro Lobato en Esperanto – 02

Monteiro Lobato – Saci’

 Ĉapitroj 25, 26, 27 kaj 28 (lasta)

Tradukis: Jorge Teles

  

25 – La akvoguto

La kolero de Kuka estis timegiga. Ŝi roris per blekego kiu povus esti aŭdata dek leŭgojn malproksime, tiel forte kaj terure, ke Peĉjo preskaŭ ekkuris for. Kaj alia rorado, kaj alia, kaj pli ol cent.

– Kriu, demono! – diris Saci’. – Kriu ĝis vi rompiĝos. Akvoguto ne havas orelojn, nek hastas. Tiu, kiun mi metis gutante sur via terura vizaĝo, amuziĝos gutante en la sama eta loko dum cent jaroj, se necese. Mi scias, ke Kuka estas fortega besto, sed mi volas vidi, ĉu vi povas kontraŭ akvoguto, kiu nek hastas, nek havas ion alian por fari en la vivo krom deguti, deguti, deguti…

La doloro, kiu falis de unu guto post alia, jam ekĝenis la cerbon de la sorĉistino, kaj komencis kreski paŝon post paŝo. Ĉiu nova guto estis nova doloro. Je tiu ritmo, ŝi ne eltenus la turmenton eĉ unu monaton, des malpli la cent jarojn, per kiuj ŝin minacis Saci’.

– Ĉesu tiun degutadon! – kriis la sorĉistino. Continue lendo “Monteiro Lobato en Esperanto – 02”

Visitas: 538