Lobato en Esperanto – 15

Don Kiĥoto por Infanoj

Ĉapitroj 03 kaj 04

 

03 – Unuaj aventuroj

– Ĉu Don Kiĥoto ne estis jam armita? – observis Emilja.

– Esti armata kiel kavaliro ne estas la samo ol kavaliro armata per kiraso kaj armiloj. Esti armata kiel kavaliro signifas ricevi la rangon de migranta kavaliro, donita de alia kavaliro. Kaj tion pensadis Don Kiĥoto survoje. Li nepre devis trovi kavaliron por nobligi lin. Sed kie li trovos ĉi kavalira baptopatro? Don Kiĥoto rigardis de unu flanko al la alia kaj nur vidis dezerton.

Subite, li distingis malproksime ĉe la vojo unu el tiuj malriĉaj gastejoj, tre oftaj tiutempe en Hispanio. Sed al lia imago, ĉiam brulanta, ĝi ŝajnis kiel ege impona kastelo kun turoj, kreneloj, levoponto kaj ĉio ajn, kio ekzistas en la plej famaj kasteloj.

Bonege. Certe interne li trovos kavaliron kapabla armi lin. La kutimo en la tempo de la kasteloj estis tia, kiam vizitanto alproksimiĝis al iliaj muroj, nano de la supro de la turoj blovis klarneton por averti la sinjoron tion, ke iu alproksimiĝas. Don Kiĥoto haltis iom malproksime kaj atendadis la sonadon, kiu indikis tion, “migranta kavaliro venas”.

Nenio sonis, kaj ĉar Rocinante, ege malsata, malpaciencis por eniri la stalon, Don Kiĥoto iris rekte al la gastejo.

Ĉe la pordo estis du virinoj el la vilaĝo – virinoj, tiaj, kiujn oni nomas hodiaŭ “maldeculinoj”.

Laŭ lia imago ili tamen aspektis kiel belaj kastelaninoj, kiuj tie estis por ĝui la kamparan brizon. Kaj li direktis sin al ili. Ĉimomente ĉaskorno eksonis en la paŝtejo malantaŭ la domo: kapristoj sonigis por peti la permeson eniri. “Bonege!”, pensis en si la nobelo. “La nano en la turo sciigas la kastelestron pri mia alveno”. Kaj li alproksimiĝis al la virinoj, kiuj, timante tiun strangan estaĵon, tute ene de metalaĵoj kaj armitan, ekforkuris enen. Don Kiĥoto trankviligis ilin per gesto, kaj levinte la vizieron li montris sian maldikan vizaĝon, kovrita de polvo. Continue lendo “Lobato en Esperanto – 15”

Visitas: 381

Lobato em Esperanto – 15

Don Kiĥoto por Infanoj

Ĉapitroj 01 kaj 02

 

01 – Emilja eltrovas Don Kiĥoton

Emilja estis en la biblioteko de sinjorino Benta, trarigardante la librojn. Ŝia plezuro estis trovi novaĵojn en bildlibroj. Sed ĉar ŝi estis tre malgranda, ŝi sukcesis vidi nur tiujn sur la malsupra breto. Por vidi tiujn sur la dua breto, ŝi devis stari sur seĝo. Kaj pri la libroj de la tria kaj la kvara, ŝi ne kapablis legi la titolojn kaj frustrite lekadis la lipojn. Tiuj libroj estis la plej interesaj por ŝi. Precipe la grandegaj.

Iun tagon la diablineto igis la Vicgrafon kunporti ŝtupetaron al la biblioteko. Ĝuste iun fojon kiam sinjorino Benta kaj la genepoj foriris por viziti la kamaradon Teodoriko.

Necesis grandega laboro kunporti la ŝtupetaron. La kompatinda Vicgrafo tre ŝvitis, kvankam Emilja helpis lin, sed helpis je ŝia maniero, lasante la tutan pezon ĉe lia flanko. Fine la ŝtupetaro estis metita apud la librobretaro, kaj Emilja grimpis.

– Atentu bone, Vicgrafo – ŝi diris, kiam ŝi atingis la mezon. – Se la ŝtuparo glitos kaj mi falos, via moŝto estos punata.

– Ne timu, sinjorino markizino. Mi alkroĉiĝis al la piedoj de la ŝtupetaro kvazaŭ mi estus vera arboradiko. Supreniru trankvile.

Emilja supreniris. Ŝi trovis libregon kaj legis la titolon. Estis Don Kiĥoto el Manĉo, je enorma kaj tre peza volumo. Ne gravas la penon kion ŝi faris, ŝi ne kapablis eĉ movi gin de ĝia loko. Continue lendo “Lobato em Esperanto – 15”

Visitas: 625