Lobato en Esperanto – 15

Don Kiĥoto por Infanoj

Ĉapitroj 15 kaj 16

 

15 – Konkero de la helmo de Mambrino, la plej fama en la mondo

Sinjorino Benta estis en tiu punkto de la rakonto, kiam Nazulino demandis kial en malnovaj libroj oni multe parolas pri barbiroj.

– Jam delonge mi volas demandi tion, avinjo. Ŝajnas ke en la pasinteco, barbiroj estis multe pli gravaj ol ili estas hodiaŭ. Kial tio?

– Jes, filino mia, en la pasinteco, barbiroj ankaŭ laboradis kiel kuracistoj. Dum longa tempo, la plej konata medikamento de la homaro estis sangellaso, tio estas, ellaso de sango tra tranĉo de vejno. La barbiroj, krom razi siajn klientojn, ankaŭ faris tion, al malsanuloj.

– Kaj kial oni forlasis ĉi medikamenton? – demandis Peĉjo.

– Simple ĉar ĝi ne kuracis. La nescio de niaj prapatroj estis pli grandaj ol hodiaŭ. Koncerne Medicinon, ili praktikis verajn absurdaĵojn, kiel forpreni la sangon de kompatindaj malsanuloj, kvazaŭ malbono estus en la sango.

– Ĉu tio daŭris longe?

– Ĝi daŭris, filo. Ĉio, kio estas malĝusta, daŭras longe. Homaro estas ĝuste tio, kion Emilja kutimas diri. La historio de la homaro estas nenio alia ol rakonto pri hororoj, stulteco kaj teruraj eraroj. Hodiaŭ, ekzemple, ni rigardas kun granda supereco la antikvuloj, kun kompato, certaj, ke niaj ideoj estas ĝustaj kaj ĉiam daŭros. Sed niaj pranepoj ridos pri niaj ideoj, kiel ni ridis pri la ideoj de niaj praavoj, kaj la pranepoj de niaj pranepoj ridos pri la ideoj de niaj pranepoj – kaj tiel plu ĝis senfine.

– Kia malagrablaĵo, avinjo! – diris Peĉjo. – Mi volus esti absolute certa pri io ajn…

– Mi estas certa pri multaj aferoj – diris Emilja. – Mi certas, ekzemple, ke onklino Nastasja hodiaŭ ne venos kun pufmaizo – ŝi venos kun frititaj kuketoj.

La odoro venanta el la kuirejo faris tion facile divenebla. Onklino Nastasja ĉiam variis siajn vespermanĝaĵojn. Ŝi inventadis frandaĵojn. Iun tagon, bakitaj batatoj. Alia tago, kuiritaj pinnuksoj. Alia tago, pufmaizo. Alia tago, rostitaj arakidoj. Alia tago, ignamo aŭ manioko. Kaj ĉiam freŝe farita kafo kiu estis “freŝega”, kiel Nazulino diradis.

Sed antaŭ ol venis la kafo kaj kuketoj, sinjorino Benta rakontis alian aventuron de Don Kiĥoto.

– La ĉielo ekkovriĝis per nuboj – ŝi diris. – Komencis pluveto. Sanĉo, tute nature, proponis al Don Kiĥoto, ke ili ŝirmiĝu ĉe la domego de la muelejo. Sed Don Kiĥoto tiom naŭzis pro tiuj malĝentilaj maŝinoj, ke li rifuzis – kaj li daŭrigis. Ili eĉ ne iris duonleŭgon, kiam malproksime sur la vojo aperis rajdanto kun io flava sur la kapo.

– Sanĉo! Sanĉo! – kriis la heroo. – Ĉu vi vidas tiun militiston, sur ruĝeca ĉevalo? Li direktas sin al ni, kun ora kasko sur la kap! Nu, jen la helmo de Mambrino, kiun mi ĵuris akiri.

– Ĉu militisto, sinjoro? – ekkriis Sanĉo, fiksante sian rigardon. – Nu do, via moŝto prenas ordinaran vireton kiel militiston?

– Vi havas kataratojn ĉe la okuloj, amiko Sanĉo. Mi asertas kaj mi reasertas al vi, ke li estas aŭtentika militisto kun la helmo de Mambrino sur la kapo. Kaj mi ĝin konkeros.

Li diris kaj atakis la viron, lanco levata.

Li ne estis kavaliro, kiel Sanĉo tuj rimarkis. Li estis nur malriĉa barbiro, kiu venis el la proksima vilaĝo por servi iun klienton, kaj ĉar pluvis, li protektis sian kapon per la razpelvo, komuna al ĉiuj tiamaj barbiroj kaj farita el latuno. La kompatindulo, antaŭ tiu stranga viro tute kovritan per feraĵoj kaj armita per tia abomena lanco, kiu antaŭeniras kontraŭ li, ne volis pensi dufoje. Li saltis de la azeno kaj forkuris. Dum la salto li faligis la brilan pelvon.

– Malkuraĝulo! – ekkriis Don Kiĥoto. – Nur la fuĝo taŭgas al vi. Sanĉo, deĉevaliĝu kaj prenu tiun kaskon.

– Ho – ekkriis la ŝildisto – ĝi estas tiel nova, ke valoras du moneron. Ĝi ŝajnas al mi barbira pelvo.

Don Kiĥoto ricevis la pelvon kaj metis ĝin sur la kapo, alĝustigante ĝin.

– La pagana posedanto de ĉi kasko havis grandegan kapon! Kaj ĝi ankoraŭ ne estas kompleta. Mankas al ĝi peco.

Sanĉo preskaŭ ekridis; la memoro pri tio, kio okazis en la aventuro de la akvomuelejo, tamen tenis lin kaj li ridis nur interne.

– Verŝajne – daŭrigis Don Kiĥoto, – tiu ĉi mirinda kasko falis en la manoj de iu malklerulo, kiu, vidante, ke ĝi estas farita el pura oro, ŝtelis pecon de ĝi por fandi kaj transformis la ceteran parto en formo de barbira bovlo. Ĉiukaze, mi restarigos ĝin al sia originala formo. Tiele mi havos kaskon pli valoran kaj belan ol tiu, kiun Vulkano faris por Marso.

Sanĉo ne deprenis la okulojn de la azeno forlasita de la barbiro.

– Kion ni faros kun la besto, mia sinjoro? La posedanto certe ne venos por preni ĝin kaj ŝajnas ke ĝi bone fuĝas.

– La kavaliraj leĝoj – respondis la heroo – ne permesas al la venkinto preni la rajdanton de la venkito. Do forgesu ĝin.

– Mi malbenas ĉi leĝojn – grumblis Sanĉo. – Mi havas miajn kialojn por alproprigi ĉi tiun azenon, aŭ almenaŭ interŝanĝi ĝin kontraŭ la mia, kiu estas multe malsupera. Ĉu vi povas informi al mi tion, kion diras la leĝoj de kavalireco pri interŝanĝo de azenoj kaj seloj?

– Mi scias nenion pri tio – respondis don Kiĥoto – sed mi pensas ke, dum mi informas pri ĉi dubo, vi povas ŝanĝi la selojn. Estas neeble, ke la leĝoj de kavalireco estu kontraŭ tia senkulpa afero.

Tiele rajtigita, Sanĉo prenis la novan selon de la barbiro kaj metis ĝin sur ĝia azeno. Bonege. La migranta kavalireco komencis kompensi.

 

16 – La aventuro kun la kondamnitoj

– Poste – daŭrigis sinjorino Benta – ili tagmanĝis restaĵon de la vespermanĝo kaj ekvojaĝis. Kaj ili trovis grupon de dek du arestitoj. Ili estis gvidataj de kvin viroj armitaj per muskedoj kaj lancoj.

– Hoho! – ekkriis Sanĉo. – Ni nun havas aron da kondamnitoj.

– Ĉu kondamnitoj? – ripetis Don Kiĥoto. – Ne temas pri kondamnitoj, mia amiko, sed pri plej honorindaj civitanoj, viktimoj de ia kruela perforto.

– Certe ne! – diris Sanĉo. – Krimuloj kaj friponoj, ĉar ili iras al la galeroj.

– Vi ne komprenas tion, mia amiko. Tiuj viroj estas kontraŭvole katenitaj kaj mi devas helpi ilin.

Kiam la grupo alproksimiĝis, Don Kiĥoto ĝentile demandis al la eskortkomandanto tion, pro kio tiuj malfeliĉuloj iradis kun mankatenoj.

– Se via moŝto pridemandos ilin, ili mem donos la respondon.

Don Kiĥoto demandis la unuan pri la krimo, kiun li faris.

– Eta afero, nenieto – respondis la kondamnito. – Mi fariĝis amiko de korbo plena je vestoj kaj pro tio mi estis arestita kaj kondamnita al la galeroj.

– Kaj vi? – li demandis al la dua.

– Mi iras al la galeroj pro tio, ke mi dum agonio mi kantis kiel kanario.

Ĉar Don Kiĥoto montris vizaĝon pri nekompreno, la komandanto klarigis ke la viro estis submetita al torturo, kaj konfesis multajn ŝtelojn.

La tria respondanto ŝajnis pli danĝera ol la aliaj, ĉar li estis katenita per pli da ĉenoj. Don Kiĥoto demandis pri la kialo de tiu rigoro.

– Tiu ĉi mizerulo – respondis la gardisto – estas la plej kulpa el ĉiuj kaj pro tio li estis kondamnita al dek jaroj en la galeroj. Eble via moŝto jam aŭdis pri li. Ĝi nomiĝas Ginés de Passamonte, mokeme nomata Ginesillo de Parapilla.

– Tute ne! – protestis la arestito. – Vidu kiel vi traktas min. Mi nomiĝas Ginés de Passamonte kaj venos la tago, kiam mi bruos truojn en la ventro de tiuj, kiuj hodiaŭ nomas min Ginesillo de Parapilla.

Kaj turnante sin al Don Kiĥoto:

– Donu al ni via moŝto kelkajn monaĉojn por malvarmigi nian internon kun la suko de la vivo, kaj ne malŝparu vian tempon aŭskultante niajn rakontojn. Mi jam komencis verki la mian.

– Ĉu vi ne finis ĝin?

– Mi interrompis ĝin, kiam mi eskapis el la galeroj, kaj, ĉar mi nun reiras al prizono, mi reprenos la fadenon de mia biografio. Estas en la galeroj, ke homo povas pace kulturi literaturon.

– Vi ŝajnas al mi tre sperta viro – observis Don Kiĥoto.

– Kaj pro tio mi promenante iras al malliberejo. Se mi estus peco da azeno, certe mi naĝus en oro.

– Nu, nu – diris Don Kiĥoto. – Mi rimarkas, ke neniu el tiuj homoj iras al la galeroj memvole, kaj kiel migranta kavaliro, ke mi estas, mi estas devigata liberigi ilin. Sinjoroj gardistoj, faru al mi la favoron liberigi ilin, alie mia tre forta brako devigos vin fari tion.

La gardistoj malfermis la buŝojn.

– Hohoho! – ekkriis la komandanto. – Ĉu vi volas aŭdi ion?, amiko. Rektigu la bovlon sur via kapo kaj sekvu vian vojon. Estos plej bone al vi.

– Malkuraĝulo! Insolenta! Fripono! – muĝis la nobelo – kaj, sen ion diri, li batis la viron per la lanco kaj etendigis lin surteren. La aliaj gardistoj atakas la paladinon, sed Sanĉo helpas al la arestitoj liberigi sin je la feroj kaj ĉiuj atakas la gardistojn. Ginés de Passamonte prenas la muskedon de tiu, kiu falis kaj direktas ĝin nun al unu, jen al alia, devigante ilin fuĝi de tie. Bombado de ŝtonoj sekvis ilin dum kelka tempo.

La venko estis la plej kompleta. Sanĉo tamen estis terurita antaŭ la perspektivo pri tio, ke la Sankta Frateco (la policanoj) tuj aperos por aresti ilin kaj sugestis al la kavaliro, ke ili kaŝu sin en la arbaro de la najbara montaro.

La nobelo, tamen, inter la liberigitaj viroj, ne atentis lin. Li preferis paroli al la viroj.

– Sinjoroj, mi esperas, ke vi ne estas sendankemaj kaj scipovas danki la servon, kiun mi donis al vi. Mi petas nur tion: ke vi iru al la urbo Toboso kaj prezentu al la glora Damo Dulcinea la katenojn el kiuj vi estas liberaj, kaj diru al ŝi, ke ĉi ago estas omaĝo de la Kavaliro de la Malĝoja Figuro.

La kondamnitoj rigardis unu la alian.

Ginés parolis por la tuta grupo. – Tion, kion vi petas, sinjoro, estas neeble. Se ni iros al Toboso enkatenitaj per ĉi feroj, la altaj instancoj kaptos nin survoje. Estu feliĉa, Via Moŝto, kun nia danko.

– Mi ne akceptas ekskuzojn – kriis Don Kihoto, jam regata de kolero. – Mi ordonas al vi, Ginesillo de Parapilla, ke, kun viaj partneroj, vi iru kaj plenumu la menciitan pentofaradon, alie mi mordos vin ĉiujn per la glavo.

Tio estis tro multe. Ginés ne povis teni ĝin. Li saltis flanken, kaj ekbombadis la kavaliron per ŝtonoj. La aliaj imitis lin. Kaj tia estis la pluvo de ŝtonoj, ke la heroo de Manĉo ruliĝis surtere. Unu el la kaptitoj prenis la bovlon de lia kapo kaj forte batis lin sur la dorso. Alia ŝtelis lian mantelon. Alia, ion, alia, tion, kaj al la ŝildisto kaj al la sinjoro. Kaj ili preskaŭ restis nudaj. Post tio, ili fuĝis.

Vidante sin tiel mistraktitaj kontraŭ la bona servo, Don Kiĥoto murmuris populara proverbo: Fari bonon al fiuloj estas semi en sablo.

– Ĉar Via Moŝto konfesas la veron de ĉi proverbo – diris Sanĉo – bonvolu sekvi mian prudentan konsilon: ni forfugu al la arbaro, antaŭ ol alvenos la policanoj.

– Ĉu forfuĝi?! Malkuraĝulo, ke vi estas! Kavaliro neniam fuĝas.

– Ni retiriĝu do. Retiriĝo ne estas fuĝo, estas strategio. Kaj estas urĝa kaj saĝa ago, kiam la malamiko pruvas esti supera laŭ forto.

– Bone. Tio estas alia afero kaj mi ne vidas kialon por ne kontentigi vian deziron.

Ili du rajdis kaj direktiĝis al la montaro nomata Sierra Morena (Bruna Montaro­­). Je la krepusko, ili sidiĝis ĉe la ombro de arbo por konsoli sian stomakon per tio, kion ili ankoraŭ havis por manĝi. Poste ili dormis.

Ginés de Pasamonte, preterpasante hazarde, vidis la azenon de Sanĉo kaj ŝtelis ĝin. Kiam la kompatinda ŝildisto vekiĝis kaj rimarkis la malaperon de la besto, li ploris kaj ploris, kaj oni rajtas diri ke lia plorado kapablus emocii eĉ la ŝtonojn.

– Ho, kara fileto, mia amata azeneto, naskiĝinta en mia domo, la ludilo de miaj infanoj, la ĉarmaĵo de mia edzino, la envio de miaj najbaroj, la mildigo de miaj laboroj! Ho, azeneto de mia koro! Mi perdis vin porĉiame kaj tio mortigos min pro doloro…

Don Kiĥoto volis konsoli lin kaj la sola maniero estis promesi al li tri azenojn, el la ses, kiujn li havis en la vilaĝo. Bona negoco. Sanĉo viŝis siajn larmojn.

Ili daŭre marŝis tra la arbaro. Subite la kavaliro haltis kaj per la pinto de sia lanco li levis ion de la tero. Malnova valizo tie perdita. Sanĉo ĵetis sin al ĝi kiel kato sur viando.

Li malfermis ĝin per tranĉilo. Ene estis kvar ĉemizoj kaj aliaj pecoj el lino, kajero kun skribaĵoj kaj tridek oraj moneroj.

– Laŭdata estu nia Sinjoro Jesuo Kristo! – li radiante ekkriis, ŝancelante pro ĝojo. – Jen bonega aventuro. Vivu!

– Lasu min vidi la kajereton – diris Don Kiĥoto. – En ĝi mi notos miajn heroaĵojn. Koncerne la malnoblan metalon, vi povas konservi ĝin por vi mem.

– Koran dankon, mia sinjoro – respondis Sanĉo, kisante lian manon. – Ĉi malnobla metalo tre bone konvenas al mia malnobla vivo – kaj li verŝis la tintantajn monerojn en la sakon.

– Kiel ĉi valizo finiĝis ĉi tie? – murmuris Don Kiĥoto, kvazaŭ parolante al si mem.

– Nenio pli klara, mia sinjoro. Iu, kiu preterpasis ĉi tie, ĝin perdis.

– Vi pravas, Sanĉo. Tiele devas esti; sed ni daŭrigu nian vojaĝon.

La sovaĝa aspekto de la regiono tre plaĉis al Don Kiĥoto. Ĝi ŝajnis ege taŭga por aventuro. Al lia memoro venis mil rakontojn, kiuj okazis en tiaj malproksimaj lokoj.

Subite venis al li ideo.

– Sanĉo, Sanĉo – li diris – mi faris grandan eraron, kiam mi liberigis la kondamnitojn.

– Ĉu nur nun vi rimarkis tion?

– Sed vi sciu, Sanĉo, ke kiam kavaliro falas en iu eraro, li devas esti punata. Tion faris la fama Amadis de Gaŭla, la supera floro de la migranta kavalireco. Por puni sin pro eraro, kiun li faris, li retiriĝis al dezerto simila al ĉi regiono kaj prenis la signifan nomon La Tenebrulo. Nu, mi imitos lin. Mi restos ĉi tie kaj mi ŝajnigos esti sensenca, malespera, furioze freneza ĝis mi plene elaĉetos mian kulpon. Vi povas konsideri min freneza ekde nun, amiko Sanĉo.

– Tio estu al vi granda profito – diris la ŝildisto. – Estu Via Moŝto tiom ajn freneza, kiom vi volas. Mi kondukos min hejmen por vidi mian Tereza kaj miajn infanojn. Mi jam havas ion por montri al ili.

– Nu, iru, sed revenu post dek kvin tagoj, ĉar dek kvin tagoj estas la tempo de mia pentoago.

Tiuj pejsaĝoj strange impresis la imagon de la heroo de Manĉo. Proksime fluadis rivereto. Floroj, maljunaj arboj, muskoplenaj rokoj. Ĉio belega. Don Kiĥoto deĉevaliĝis, liberigis Rosinanten kaj frapetis sur ĝia postaĵo.

– Mi donas al vi dek kvin libertagojn, ho mia nobla rajdĉevalo, grandanima kunulo de miaj majestaj laboroj. Iru por paŝtiĝi.

– Momenton, mia mastro! Via Moŝto bone scias, ke oni senigis min je mia azeneto kaj ke piede mi estas senvalora. Mi estas dika. Do vi devas pruntedoni al mi Rosinanten.

– Sendube – respondis Don Kiĥoto; – sed mi volas, ke vi ne foriru nun. Vi devas resti ĉi tie dum kelkaj tagoj por vidi miajn frenezaĵojn!

– Ho, sinjoro, mi jam vidis multajn el ili…

– Sed ne ĉiuj – respondis Don Kiĥoto – kaj li ekkabriolis.

– Sufiĉe, sufiĉe! – kriis la ŝildisto. – Ni ekagu. Havu via moŝto la afablecon skribi du liniojn sur papero el la kajereto, deklarante, ke mi povas ricevi la tri promesitajn azenojn.

Kaj Don Kiĥoto skribis:

“Nevino, kiam vi ricevos ĉi mesaĝon, bonvole donu al mia ŝildisto Sanĉo Panzo tri azenojn el la ses, kiujn mi havas. DON KIĤOTO.”

– Bonege! Bonege! – ekkriis Sanĉo, kaj li zorgeme faldis la paperon. – Mi nun foriros rajdante sur Rosinante kaj mi disĵetos rompitajn branĉojn sur la vojo, por ke mi sukcesu reveni, post kiam Via Moŝto finos vian pentofaradon.

– Amiko Sanĉo, adiaŭ! – ekkriis la heroo de Manĉo, kaj li denove kapriolis

Visitas: 47