Fabloj, INDEKSO

Lobato en Esperanto – 06

Fabloj Fabloj 43, 44, 45, 46, 47, 48 kaj 49  Tradukis Jorge Teles   43 – La du ŝtelistoj          …

Lobato en Esperanto – 06

Fabloj Fabloj 57, 58, 59, 60, 61, 62 kaj 63  Tradukis Jorge Teles   57 – Sekreto de virino         …

Lobato en Esperanto – 06

Fabloj Fabloj 71, 72, 73, 74 kaj 75 (lasta)  Tradukis Jorge Teles   71 – Pli granda katastrofo          –…

Visitas: 241

Lobato en Esperanto – 06

Fabloj

Fabloj 71, 72, 73, 74 kaj 75 (lasta)

 Tradukis Jorge Teles

 

71 – Pli granda katastrofo

         – La suno edziĝos! – anoncis la klaĉema birdo Pitango.

         – Vivuoj al la suno!

         – Ĉu vivuoj? – kriis la ranoj timigitaj. – Ne diru tion, je Dio … Ununura suno jam ĝenas nin. La marĉoj sekiĝas kaj kelkfoje preskaŭ nin mortigas pro soifo. Kaj ĝi estas nur unu… Imagu nun, ke ĝi edziĝas kaj, krom sinjoro Suno, ni ankaŭ devos toleri sinjorinon Sunon kaj la etajn Sunidojn… Tio estos la plej granda malfeliĉo, ĉar nur la ŝtonoj kapablos elteni la furiozon de la fajreca familio. Continue lendo “Lobato en Esperanto – 06”

Visitas: 1289

Lobato en Esperanto – 06

Fabloj

Fabloj 64, 65, 66, 67, 68, 69 kaj 70

 Tradukis Jorge Teles

 

64 – La kokino kun oraj ovoj

         Johano Malpacienca eltrovis en la korto kokinon, kiu demetis oran ovon. Sed nur unu  ĉiusemajne. Freneza pro ĝojo, li diris al la edzino:

         – Ni estas riĉaj! Ĉi kokino havas trezoron en la ovario. Mi mortigos ĝin kaj mi fariĝos la mastro de nia ĉirkaŭaĵo.

         – Kial mortigi ĝin, se konservante ĝin, vi ricevos oran ovon ĉiujn sep tagojn?

         – Ne estu mi, Johano Malpacienca! Ĉu vi volas, ke mi estu kontenta kun unu ovo ĉiu semanjno, kiam mi povos akiri multajn ovojn tujtuj? Continue lendo “Lobato en Esperanto – 06”

Visitas: 997