Monteiro Lobato en Esperanto – 06

FABLOJ

Fabloj 1, 2, 3, 4, 5, 6 kaj 7

 Tradukis Jorge Teles

 

01 – La bona formiko

         Estis juna cikado, kiu havis la kutimon fajfadi proksime al formikejo. Ĝi nur haltis kiam ĝi estis laca; kaj ĝia amuzo estis rigardadi la formikojn en ilia eterna tasko provizi la deponejojn.

         Sed la bona vetero fine pasis kaj venis la pluvoj. Ĉiuj bestoj tremadis kaj dormetadis la tutan tagon en siaj nestotruoj.

         La kompatinda cikado, senhejma sur sia seka branĉeto antaŭ ĉi profunda problemo, decidis serĉi helpon de iu.

         Kun vundita flugilo kaj lamante, ĝi iris al la formikejo. Kaj frapis – tok, tok, tok…

         Aperis formiko, envolvata en lana ŝalo.

         – Kion vi volas? – ĝi demandis, dum ĝi ekzamenadis la malĝojan almozulon, malpuran je koto kaj tusantan.

         – Mi serĉas helpon. La malbona vetero ne haltas kaj mi…

         La formiko rigardis ĝin de supre malsupren. – Kaj kion vi faris dum la bona vetero, ke vi ne konstruis vian domon? Continue lendo “Monteiro Lobato en Esperanto – 06”

Visitas: 726

Memoroj de Emilja, INDEKSO

Visitas: 2762

Monteiro Lobato en Esperanto – 05

Memoroj de Emilja

Ĉapitroj 13, 14 kaj 15 (lasta)

Tradukis: Jorge Teles

 

13 – Mia vojaĝo al Holivudo.

 Ni iris al Holivudo en la ŝipo Wonderland, kun ĉiuj anglaj infanoj, Peter Pan kaj la Admiralo. Kaj ankaŭ Alice. Mi fuĝis el la bieneto. Mi jam estis naŭza pri kuketoj, pitangujoj, gramatika lando. Mi fuĝis – mi fuĝis – mi fuĝis kun la anĝeleto kaj la Vicgrafo.

La vojaĝo estis bonega, escepte por la Vicgrafo, kiu malsaniĝis ĝis li vomis duonon de sia scienco en la maron. Li vomis logaritmojn, angulojn kaj triangulojn, la leĝojn de “Newton” – vera malordo. Mi malsaniĝis pri nenio, eĉ ne la anĝeleto. Anstataŭe mi prenis la tempon por studi la lingvon de Alice kun la admiralo. Fine de la unua semajno la maljunulo deklaris al Peter Pan:

– La inteligento de ĉi infano estas eksterordinara! Ŝi jam parolas la anglan sen la plej eta akĉento!

Ne estis komplimento, ne. Fakte mi asimilis tiun lingvon kun tia perfekteco, ke mi eĉ korektis multajn eraretojn de Alice.

En Novjorko ni elŝipiĝis. Okazis kverelo. La admiralo volis konduki min al Vaŝingtono, por prezenti min al iu prezidanto Roosevelt. Mi nur volis scii pri la filmoj. Mi volis Holivudon, kiu estas la urbo de filmoj. Mi ne diskutis. Mi ŝajnigis, ke mi iros al Vaŝingtono kaj iris al Holivudo per aviadilo. Continue lendo “Monteiro Lobato en Esperanto – 05”

Visitas: 517