Don Kiĥoto por Infanoj
Ĉapitroj 17 kaj 18
17 – Fino de pentofarado. La etiopa princo. Mirinda batalo
– Mi vere volus vidi tion, avinjo – diris Nazulino. – La kaprioloj de Don Kiĥoto devus esti la plej komika afero en la mondo. La kompatinda!
– Fakte. Kiam vi kreskos kaj legos ĉi ĉapitron de Cervantes, vi trovos ĝin tre amuza – kaj samtempe malĝoja. Frenezo estas la plej malĝoja stato kiu ekzistas…
– Mi ne pensas, – diris Emilja. – Mi pensas, ke ĝi estas vere amuza. Krom tio, mi ankoraŭ ne sukcesas distingi tion, kio estas frenezo de tio, kio ne estas. Kiom ajn mi pripensas kaj repripensas, mi ne kapablas distingi. Mi ekzemple, ĉu mi estas freneza aŭ ne?
– Vi ne estas freneza, Emilja – respondis sinjorino Benta. – Vi estas frenezeta, kaj en tio ekzistas granda diferenco. Frenezo estas danĝero por la socio. Pro tio ekzistas la aziloj, kie la frenezuloj estas enŝlositaj. Sed esti frenezeta estas iom amuza. Ĉiuj infanoj en Brazilo ŝatas vin ĝuste pro tio – ĉar vi estas frenezeta.
– Tamen mi ne volas esti frenezeta – diris Emilja. – Mi volas esti absolute kaj tute kaj komplete freneza, kiel Don Kihoto. – kiel li, kiam li kapriolas tiamaniere…
Kaj ŝi komencis kaprioli en la ĉambro.
Sinjorino Benta ridis. – Senutile, Emilja. Ne gravas tio, kion vi faras, vi neniam estos tute freneza – vi ĉiam estos la freneza knabino de la infanoj.
– Ĉesu pri Emilja, avinjo! – kriis Nazulino, furioza. – Ŝajnas ke vi estas Lobato: – Nur Emilja, Emilja, Emilja. Daŭrigu la rakonton de Don Kiĥoto.
Kaj sinjorino Benta daŭrigis:
– Reveninte al sia vilaĝo – ŝi diris – Sanĉo devis preterpasi ĉe la gastejon, kie la petolantaj junuloj bernis lin.
Li alproksimiĝis kaj tremo trakuris lian korpon. Kion fari? Ĉu eniri? Ĉu riski alian mistrakton? Timo igis lin singarda, sed malsato estis granda. Tiam du figuroj aperis el interne.
– Sinjoro Pastro – diris unu – tiu diketa ulo ne estas kamparano Sanĉo Panzo, kiu malaperis en kompanio de Don Kiĥoto?
– Ĝuste! Estas ja li. Kaj la ĉevalo, mi ĵuras ke ĝi estas la ĉevalo de Don Kiĥoto.
La du figuroj estis la pastro kaj la barbiro de la vilaĝo. La barbiro alproksimiĝis al Sanĉo kaj diris:
– Saluton, amiko Sanĉo, kio okazis al via mastro?
Kaj Sanĉo ĉion rakontis. Ĉiujn aventurojn, en kiuj Don Kiĥoto multe suferis. Kaj parolis pri la pentofarado, kiun li trudis al si. Kaj li aldonis, ke li, Sanĉo, tre baldaŭ estos guberniestro de insulo aŭ monarko de granda imperio.
La pastro kaj la barbiro rigardis unu la alian. La friponeto ŝajnis al ili tiel freneza kiel lia mastro.
– Nu, bonvolu akcepti miajn sincerajn gratulojn, sinjoro estonta posedanto de insulo – diris la barbiro. – Sed antaŭ la apero de la insulo, ni devas helpi vian sinjoron, kaj igi lin fini la pentofaradon, kiu povos malutili lian sanon. Antaŭ tio, tamen, ni eniru por plenigi niajn stomakojn.
– Dio gardu min! – ekkriis la ŝildisto, ĉar la sceno de la torturo estis bone konservata en lia memoro.
– Iru Viaj Moŝtoj, mi manĝos ekstere en la kompanio de Rosinante.
Dum la manĝado la pastro kaj la barbiro kombinis manieron por konduki hejmen Don Kiĥoton. Ili devis prezenti komedion, kun aliaj vestoj kaj falsaj barboj, kaj por fari tion ili rajdis siajn fortajn mulojn kaj direktiĝis al la “Sierra Morena”. Sanĉo iris antaŭe por averti Don Kiĥoton.
Survoje la pastro kaj la barbiro renkontis junulon nomatan Kardenio, al kiu Ili rakontis ĉion pri la projekto kaj petis al li akompani ilin, por partopreni en la komedio. Kardenio akceptis. Li iros alivestita kiel etiopa princo kune kun la barbiro. Post unu horo Sanĉo revenis galopante.
– Helpon, sinjoroj. Mia mastro estas en bedaŭrinda stato. Preskaŭ nuda, magra kiel haringo, flava kiel citrono. Se Viaj Moŝtoj ne forprenu lin el tiuj arbaroj, ho ve! Mi ne havos insulon, mi ne estos monarĥo! Sed kiu estas ĉi nobelo? – demandis li al la pastro, kiam li ekvidis tiun nekonatan junulon, jam alivestitan kiel etiopa princo, kun barba, kaj kun etiopa ŝildisto apud si.
La pastro respondis tre serioze:
– Ĉi sinjoro estas la kronprinco de la granda regno de Mikomikono,en Gvineo, kiu venas por pledi al la plej glora kaj bonega Sinjoro Don Kiĥoto de la Manĉo por venĝi lin kontraŭ certa malica giganto.
Sanĉo larĝe malfermis la okulojn, radianta.
– Vi bone decidis veni serĉe de mia mastro – li diris al Kardenio – ĉar per ununura glava frapo, Don Kiĥoto sendos tiun giganton al la infero. – Kaj turnante sin al la pastro: – Diru al mi, sinjoro pastro, la nomon de ĉi kompatinda princo.
– Li estas la princo Mikomikono de la regno Mikomikono.
– Hu! Mi komprenas. Tie en Gvineo estas kiel ĉi tie en Hispanio – ĉiuj prenas la kromnomon de ilia naskiĝloko.
La pastro, kiu donis sian alivestiĝon al la barbiro, diris ke li ne akompanos la du Etiopoj kaj ordonis al Sanĉo, ke li konduku ilin al Don Kiĥoto, sen diri ion al li pri ilia renkontiĝo. Kontraŭe Don Kiĥoto ne estus imperiestro, nek li, Sanĉo, posedanto de insulo. Sanĉo promesis silenti kaj la tri ekiris sian vojon.
Post longa marŝo ili vidis la heroon de Manĉo. Li estis senigita de siaj armiloj. Ili iris renkonte al li. La etiopa ŝildisto deĉevaligis de la mulo kaj helpis sian majstron fari la samon. La princo ĵetis sin al la piedoj de la granda heroo kaj ekkriis:
– Ho vi, honoro kaj gloro de la migranta kavalireco, grandanima heroo, granda filo de Hispanio, mia nura espero! Mi venas por peti al via plej potenca brako por venĝi kruelan vundon.
– Mi venĝos vin – respondis don Kiĥoto – escepte se la plenumado de mia tasko ne estas kontraŭa al la interesoj de mia reĝo kaj mia lando.
– Mi petas vin, nobla kavaliro – daŭrigis la falsa princo – nur tion: akompanu min kaj ne entreprenu alian aventuron antaŭ ol venĝi la giganton, kiu uzurpis mian Regnon.
– Mi ĵuras al Via Moŝto, ke tiele estos – respondis Don Kiĥoto. – Mi faros ĉion, kiel vi volas. Ni tuj foriru. Minuto perdita al gloro estas minuto perdita por ĉiam.
La princo volis kisi la manon de la heroo, sed la heroo forte brakumis lin kaj ordonis al Sanĉo seli Rosinanten kaj alporti al li la armilaron.
La barbiro, ĉiam surgenue, ne kuraĝis paroli, nek movi, pro timo, ke lia barbo elfalus. Kiam li vidis ke Don Kiĥoto jam estis sur la ĉevalo, li kuris por helpi Kardenion suriri la mulon. Fine li rajdis kaj sekvis la grupon, sed de malproksime.
18 – La aventurode la felsakoj kun vino
– Kompatindulo! – Nazulino ekkriis. – Mi ĉiam kompatas la frenezon de Don Kiĥoto. Viro tiel nobla, mokata de ĉiuj malsaĝuloj. Eĉ la pastro! Kial ĉi pastro ne restis en la vilaĝo por diri mesojn? Kial li enmiksiĝis en la vivon de la nobelo?
– Vi estas maljusta, filino. La pastro kaj la barbiro estis amikoj de Don Kiĥoto kaj ĉion faris por revidi lin enhejme. Nun, la maniero sukcesi tion povus esti nur per ĉi strategio – trompi lin. Kontraŭe, se ili klopodus por konduki lin perforte, estus multe pli malbone.
– Tio, kion mi admiras – diris Peĉjo – estas, ke Sanĉo ne suspektas pri la komedio.
– Kelkfoje li montris sin suspektema, sed estis tiom da homoj kiuj trompis lin, ke la kompatinda dikulo fine gratadis la kapon pro dubo.
– Kaj poste, sinjorino Benta? – demandis Emilja. – Kio okazis poste?
– Ĉu poste? Poste ili daŭrigis la vojaĝon. La kompatinda Sanĉo devis marŝi piede, senspire, ŝvitante kaj ĝemante pro sopiro pri la maljuna azeno. Sed li konsolis sin kun la ideo, ke kiam lia mastro estos la Imperiestro de Mikomikono, li fine posedos la revatan insulon. Li simple ne ŝatis la fakton, ke liaj estontaj vasaloj estis nigraj. Sed subita ideo ekbrilis en siaj okuloj: “Pli bone! Mi gajnos monon. Mi vendos ilin en Hispanio kontraŭ kvindek moneroj – kaj estos rivero da oro. Kia bona ŝanco!”
La pastro rigardadis de malproksime, kaŝata malantaŭ arboj. Subite li aperis, ŝajnigante, ke li estas tre surprizita vidi tie Don Kiĥoton.
– Ho! Se mi ne eraras, estas la kuraĝa samlandano, la nevenkebla Don Kiĥoto de la Manĉo, kies aventuroj mirigas la mondon!
Ankaŭ surprizita de la renkontiĝo, la heroo de Manĉo salutis lin kaj volis proponi al li la ĉevalon. La pastro dankis lin kaj suriris la beston de la barbiro, kiu deĉevaliĝis. Don Kiĥoto parolis al la princo.
– Rakontu al mi, princo, viajn malfeliĉojn.
La falsa etiopo ternis, tusis, retusis, kaj diris:
– Sinjoro, mia nomo estas Mikomikono, kaj mia patro, monarko de la imperio de Mikomikono, nomiĝas Tinakrio, la Saĝa, ĉar li estas tre sperta en la magiaj artoj. Dank’ al tiuj ĉi artoj li divenis, ke la Reĝino Hamarila, mia amata patrino, mortos antaŭ li. Kaj li ankaŭ divenis, ke lia propra vivo tuj finiĝos.
Tio malĝojigis lin, sed ne tro, ĉar estas naturaj aferoj. Tio, kio ege ĝenis lin estis scii, ke lia imperio estos invadata de terura giganto, la reĝo Pandafilando. Kaj ke mi, jam sur la trono, estus forpelita el miaj domajnoj, se mi ne edziniĝus kun la filino de la monstro.
Mia patro estis certa, ke mi neniam edziĝos kun simila estaĵo. Pro tio li konsilis al mi veni al Hispanio serĉe de la potencan migranatan kavaliron Don Hikoto, aŭ Don Ĝigoto aŭ Don Kiĥoto, li ne certe sciis lian nomon. Li klarigis al mi, ke li estas alta kavaliro, maldika, kun denaska nigra makulo sur la dorso.
– Sanĉo! Sanĉo! – kriis la heroo de Manĉo. – Senvestigu min nun, Sanĉo, por ke la princo vidu mian denaskan makulon.
– Ne necesas – observis la ŝildisto. – Mi ĵuras je la ekzisto de ĉi denaska makulo kaj la princo kredas.
– Mi kredas, jes – diris la princo. – Mi ne dubas pri tio, ke mi trovas min antaŭ la heroo, kiun mia patro indikis kiel la nuran viron en la mondo, kiu kapablos detrui la uzurpanton de nia imperio.
Mi ne forgesu diri al vi ke mia patro, la imperiestro Tinakrio, lasis paperon ordonantan, ke la regno estu transdonata al tiu kavaliro, tuj kiam li detruos la uzurpanton. Mi estis komisiita plenumi ĉi ordonon, liverante al vi la imperiestran kronon kaj la sceptron.
– Ĉu mi ne diris al vi, Sanĉo? – ekkriis Don Kiĥoto, turnante sin al la varleto. – Ĉu mi ne diris al vi, ke ni havos regnojn, imperiojn kaj insulojn?
– Tiele estu, sinjoro – respondis Sanĉo ege kontenta.. – Mi nur deziras tion al vi. duone malfermu ĉi tiun reĝon Pandafilando – kaj ju pli frue des pli bone. Mi brulas pro la insulo. Vivu! Vivu! – Kaj Sanĉo saltis pro ĝojo, frapis la manojn kaj kisis la manon de la princo.
– Jen, sinjoroj – daŭrigis la princo – la mallonga rakonto pri miaj malfeliĉoj. Dum la vojaĝo ĉi tien, ŝiprompiĝo rabis al mi mian brilan akompanantaron kaj la riĉaĵojn kaj donacojn, kiujn ni alportis. Nur ni eskapis, sur kelkaj tabuloj, mi kaj ĉi mia barba ŝildisto.
– Kuraĝu, princo! – ekkriis Don Kiĥoto. – La malfeliĉoj de via moŝto finiĝos tre baldaŭ. Mi promesas ne apartiĝi de via moŝto ĝis mi detranĉos la kapon de la perfida Reĝo Pandafilando.
En tiu momento, ili vidis individuon sur la vojo, rajdanta sur azeno. Sanĉo tuj rekonis sian azeneton, ŝtelita de Ginés de Passamonte, kaj efektive estis Passamonte mem kiu rajdadis.
– Ho, fripono! Ho, ŝtelisto! – Sanĉo kriis al li. – Lasu tuj mian azenon, kanajlo!
Kiam Ginés vidis Sanĉon kun multaj homoj, li desaltis de la azeno kaj fuĝis al la arbaro. Sanĉo flugis renkonte al la azeno, brakumis kaj kisis ĝin.
– Fine mi trovas vin, mia amata azeneto, mia kunulo, mia kara filo!
La azeno lasis sin brakumi kaj kisi sen diri ion. Ĉiuj ĝojis pri la evento kaj Don Kiĥoto deklaris ke, malgraŭ tio, ke Sanĉo regajnis la azenon, li ankoraŭ rajtis la tri kiujn li donis al li. Neniam Sanĉo estis tiel feliĉa.
Ĉe la rando de klara rivereto, la grupo haltis por mallonga manĝo kun aĵoj alportitaj el la gastejo. Ili manĝadis la frandaĵojn, kiam junuleto alproksimiĝis.
– Bonan matenon, mia sinjoro – li diris. – Ĉu vi ne rekonas min, Andreon, kiu, ligata al kverko, ricevis teruran batadon?
Don Kiĥoto prenis lin je la mano kaj prezentis lin al la aliaj. Kaj diris:
– Jen, sinjoroj, viva ekzemplo de la utileco de migranta kavalerieco. Antaŭ kelkaj tagoj, transirante certan lokon, mi aŭdis kompatindajn kriojn, kaj tuj poste, mi trovis, ke ĉi tiu knabo estis batata de brutulo, kiu ne volis pagi lian salajron. Mi ordonis al la brutulo tuj liberigi lin kaj pagi ĉion ĝis la lasta denaro. La viro ĉion promesis al mi, kaj ĵuris. Ĉu ne tiele okazis, Andreo?
– Vi ekzakte rakontis tion, kio okazis – respondis la knabo. – Sed tuj kiam via moŝto foriris…
– Mi scias, vi ricevis vian ĝustan salajron, ĉu ne?
– Jes, mia sinjoro, mi ricevis pagon, sed ne per moneroj. Mi ricevis ĝin per pli fortaj batadoj, kaj tiom da, ke mia dorso estis kovrita de sango. Se ne estus via interveno, mia sinjoro, mi ricevintus nur la unuan batadon. Sed pro via interveno mi ricevis du, kaj la duan multe pli terura ol la unua. Kaj sen salajron. La malbonulo venĝis vin, sur mia dorso.
– Tujtuj, Sanĉo! – kolere kriis Don Kiĥoto. – Preparu Rosinanten, ĉar mi volas puni la krimulon por ke tion sciu la estontaj generacioj.
– Tio ne necesas – ekkriis la junuleto. – Mi preferas tion, ke vi donu al mi ion por manĝi, por ke mi povu daŭrigi mian vojaĝon.
– Jen – diris Sanĉo – pano kaj peceto da fromaĝo. Ni ŝildistoj de la vagantaj kavaliroj neniam havas ion por doni, do vi bonŝancas pri ricevo de ĉi tion.
Vidante, ke nenion plu li ricevos, la knabo forkuris kaj kriis:
– Mil fulmoj atingu la migrantajn kavalirojn, kiuj nur sukcesas duobligi la batojn de la malbonuloj!…
Tio tre ĉagrenis Don Kiĥoto.
Post kiam la manĝo finiĝis, ili stariĝis kaj daŭre marŝis. Finfine ili alvenis al la manĝogastejo. La gastejestro, lia edzino kaj Maritornes eliris renkonte al la Kavaliro de la Malĝoja Figuro, kiu rekonis ilin kaj petis, ke ili donu al li pli bonan liton ol la antaŭan fojon. Kaj kiam Don Kiĥoto trovis sin sur la lito, elĉerpita de sia pentofarado kaj de la vojaĝo, li tuj ekdormis.
La aliaj tiam diskutis pri tio, kion fari. La etiopa ŝildisto forprenis la falsan barbon kaj diris tion, ke kiam Don Kiĥoto vekiĝos kaj demandos pri li, ĉiuj informu al li, ke li estis sendata al Mikomikono por anonci la feliĉan renkontiĝon kun la heroo de la Manĉo.
La gastejestro aranĝadis la tablon por vespermanĝo kiam Sanĉo aperis sur la ŝtuparo, kriante kiel frenezulo:
– Helpu! Helpu! Mia mastro pikas la giganton!
– Kia frenezaĵo estas tio, Sanĉo? – kriis la pastro. – La giganto estas mil leŭgoj for de ĉi tie.
Sed la voĉo de Don Kiĥoto sonis de supre:
– Ŝtelisto! Murdisto! Ĉi-foje vi ne eskapos. Nenion valoras kontraŭ mi via forto kaj via cimitaro!
– Ĉu vi aŭskultas? – diras Sanĉo. – Mi vidis la giganton! Mi vidis ke el ĝi ŝprucadis sango el grandega kapo! Mi vidis ruĝan sangon flui kiel vinon.
– Ni iru supren! – ekkriis la gastejestro kun subita ideo. – Ĉu eble tiu malbenita viro atakas miajn felsakojn plenajn je vino tie supre kvazaŭ ili estas gigantoj? – kaj li galope supreniris la ŝtuparon, sekvata de ĉiuj aliaj.
Don Kiĥoto, en ĉemizo, dormoĉapo sur la kapo, litkovrilo ĉirkaŭ la maldekstra brako, ponardadis la ledaj ujoj kaj inundis la ĉambron per ondoj da ruĝa vino.
La kolerego de la gastejestro estis tia, ke se la aliaj ĉeestantoj ne kaptintus lin, li estus kapabla mortigi Don Kiĥoton. Dume, Sanĉo flaris ĉirkaŭ la anguloj serĉe de la kapo de la giganto.
– Malbenita gastejo! – li diris. – Ĝi estas sorĉita. Mi vidis la kapon de la giganto, kiam ĝi ruliĝis sur la tero kaj nun mi vidas nur truitajn felsakojn…
Don Kiĥoto, kiu ĉion faris dum sonĝo, vekiĝis kaj malfermegis la okulojn.
– Princo – li diris, turnante sin al Cardenio – la tirano ne plu ekzistas. Mia tre forta brako igis lin mordi la polvon.
Sanĉo ridetis, reviviĝis.
– Ĉu vi vidas? Mia mastro jam venkis la kanajlon kaj mi estos reĝo de la insulo de la nigruletoj.
La ĉeestantoj ne rezistis. La ridego estis ĝenerala, escepte, kompreneble, de la gastejestro, kiu ne trovis ĝin amuza antaŭ la kvanto da vino perdita. Ankaŭ lia edzino kaj Maritornes montris malagrablan vizaĝon.
Sed la pastro promesis ĉion pagi.
Kaj Kardenio promesis al Sanĉo la insulon de la mortinta giganto. Ĉio bone finiĝis. Don Kiĥoto metis sian glavon sur tablo kaj reiris al lito. Minutojn poste li ekdormis.
