Vojaĝo al la Ĉielo
Ĉapitroj 1, 2 kaj 3
Tradukis: Jorge Teles
1 – La Monato de Aprilo
Jen aprilo, la monato de la naskiĝtago de Peĉjo kaj konsiderata de ĉiuj kiel la plej bona monato de la jaro. Kial? Ĉar ĝi estas nek malvarma nek varma kaj ĝi ne estas monato da pluvo aŭ sekeco – ĉio en la ĝusta mezuro! Kaj pro tio ili inventis grandan novaĵon en la Bieneto de la Flava Pego: la ferioj de la lacertoj.
– Kio estas tio?
Tre interesa ideo. Ĉar aprilo estas la plej agrabla monato el ĉiuj, ili elektis ĝin por la “granda ĉiujara ripozo” – la tutan monaton sen ion fari, kvietaj, sub la suno, dormantaj kiel lacertoj! Fari nenion estas maniero diri, ĉar ili faris tre agrablan aferon: vivi! Nur tio. Ili ĝuadis la plezuron vivi…
– Jes – diris sinjorino Benta – ĉar grandan parton el niaj vivoj ni pasigas okupataj nur de ion fari, ni saltas de ĉi tie al tie, kaj ni ne havas tempon por ĝui la plezuron vivi. Ni vivas sen atenti pri la vivo kaj, sekve, sen ĝui la plezuron vivi laŭ la maniero de la lacertoj. Ĉu vi rimarkis, kiel la lacertoj pasigas horojn kaj horojn sen movoj sub la suno, kun fermataj okuloj, vivantaj, ĝuantaj la plezuron vivi – kaj nenio pli?
Kaj la organizado, kiun ili donis al la monato aprilo en la bieno, estis tre amuza. Antaŭe ili solvis ĉiujn solvendajn kazojn, organizis manĝeblaĵojn, el tiuj, kiuj ne bezonas fornon – fromaĝoj, fruktoj, kuketoj, kaj aliaj, kaj metis ŝildon sur la paŝteja pordego:
LA FAMILIO ESTAS FOR
ĜIS LA KOMENCO DE MAJO.
kaj post kiam ĉio estis bone aranĝita kaj pripensita, ili ekripozis.
Estis malpermesate fari ion ajn. Estis malpermesate eĉ pensi. La cerboj devis esti en trankvila duondormo. Ĉiuj vivantaj – nur tio! Biologia vivado, kiel dirintus la Vicgrafo. Continue lendo “Monteiro Lobato en Esperanto – 04”
