Vojaĝo al la Ĉielo
Ĉapitroj 10, 11 kaj 12
Tradukis: Jorge Teles
10 – Pli Vidaĵoj de la Tero
Horojn poste, la vidaĵo de tiu grandega Tero pendanta sur la ĉielo estis tute ŝanĝita, kaj Peĉjo rekomencis la geografiajn lecionojn al Sankta Georgo.
– Jen la eŭropa kontinento! – li diris. – Tiuj insuloj (kaj li fingromontris) estas la Britaj Insuloj, aŭ Britio – tiu negrava Bretonio de la tempo de via amiko Diokleciano. Plue ni havas Norvegion kun ĝiaj fjordoj…
– Kaj ankaŭ ĝiaj sardinoj, – aldonis Emilja. – La sardinoj el Norvegio vojaĝas tra la tuta mondo en etaj boatoj, nomataj “ladskatoloj”.
Sankta Georgo ne komprenis, ĉar siatempe ne ekzistis ladskatoloj. Peĉjo daŭrigis:
– Tiu Rusujo, pri kio vi volis scii, kie ĝi estas, jen ĝi – tiu granda lando. Ĝi estas la lando de barbhavaj rusoj, kozakoj, kaviaro, belaj dancoj kaj sovetoj. Tie Napoleono fiaskis.
– Kiu estas ĉi tiu leono? – demandis la sanktulo. Continue lendo “Monteiro Lobato en Esperanto – 04”
