Vojaĝo al la Ĉielo
Ĉapitroj 19, 20 kaj 21
Tradukis: Jorge Teles
19 – Denove sur la luno
Post la fiuno kiu kondukis ilin de Saturno al la Luno, ili trovis sin ene de kratero.
– Kie loĝas Sankta Georgo? – diris Peĉjo, rigardante la horizontojn. – Mi nur vidas kraterojn kaj kraterojn. Neniu domo. Neniu kastelo…
– Estas nur unu maniero ekscii, kie li loĝas, – la knabino sugestis. – Nun estas tagmanĝa horo, onklino Nastasja devas esti ĉe la fornelo. Ni serĉu fumon. Kie ajn estas fumo, Sankta Georgo loĝas tie.
Peĉjo opiniis la ideon bona kaj komencis serĉi la fumon. Ĉiuj faris la samon. Tiu, kiu unue trovis ĝin, estis la Konsilanto.
– Aŭ mi tre eraras, – li diris, – aŭ tiu fadeno de fumo, kiu aperas sudokcidente, indikas la loĝejon de sinjoro Sankta Georgo.
Ĉiuj kuris al tiu direkto. De malproksime ili jam vidis la sanktulon sidantan sur roko, kun la lanco ĉe la brako.
– Vivu! Vivu! – kriis la pupo, kiu iris antaŭ la aliajn, manenmane kun la anĝeleto. – Jen ni, Sankta Georgo, kun nia Konsilanto trovita sur la vosto de kometo kaj ĉi tiu anĝeleto, kiun mi elltrovis en la Lakta Vojo – kaj ŝi tre rapide rakontis la ĉefajn peripetiojn de la granda aventuro. Continue lendo “Monteiro Lobato en Esperanto – 04”
